Laŭ lahelena mitologio,Ejreno aŭIreno (el lagrekaΕιρήνη, «paco») estispersonigo de lapaco kaj la riĉeco kiu devenas de ĝi. LaŭHeziodo ŝiaj gepatroj estisZeŭso kajTemiso, do fratinoj ŝiaj estisEŭnomio (Ordo) kajDiko (Justeco)[1]. Ŝi apartenis al la Dua Generacio de laHoroj, diinoj pri la sezonoj kaj gardistinoj de la ĉielaj pordoj unue, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj kaj bonordo[2]. Ŝiaromia ekvivalento estisPakso (Pax), kaj ŝia kontraŭulo,Polemo (Milito).
La atributoj de Ejreno evoluis ĝis la akiro de ŝiapersonigo de paco. Unue ŝi estis diino de laprintempo, pro tio ke ĉi tiu sezono estis la kutima tempo por militadi kaj organizi la kampanjojn kiu riskisGrekion, do estis tiam, kiam oni kutime preĝadis kaj oferadis al ŝi. Tiasence, oni ofte identigis Ejrenon alTallo, la horo de la printempaj burĝonoj. Fakte,Tallo estis epitomo per kiuHeziodo nomis ŝin. Laŭ la rakontoj, Ejreno estis trankvila, silentema kaj serena diino, nomata plurfojela plej bela el la diaro. Oni konsideris ŝin, kaj ŝiajn fratinojn, prosperiga beno por la homaro, certigo pri riĉeco kaj socia stabilo, kaj elpelantintino de suferado.
Ejreno estis speciale kultita de la loĝantaro deAteno, ĉefe post la ŝipa triumfo deTimoteo superSparto en375 a.K., kiam oni starigis altarojn dediĉitajn al ŝi[3]. La Atena ŝtato organizis ĉiujarajn oferojn al Ejreno ekde371 a.K., por soleni lakomunan pacigon okazinta tiujare, kaj starigis bronzan votan statuon honore al ŝi en laagoro de la urbo. Ĝi estis farita deCefisodoto la Juna, patro de la fama skulptistoPraksitelo. La atenanoj laŭdis tion tiamaniere, ke ĝi iĝis kutima prezento sur moneroj kaj vazoj, kie ŝi aperas kun la korno de abundo kaj olivbranĉo.[4].
Kvankam tiu skulptaĵo ne konserviĝis, ĝi estis kopiita plurfoje de laromianoj. Unu el la plej bone konservitaj kopioj troviĝas ĉe laGlyptothek enMunkeno. Ŝi prezentas la diinon portante infananPluton, dio pri abundo kaj filo deDemetro, la diino pri agrokulturo[5]. La mankinta mano de Ejreno portis sceptron. La skulptaĵo simbolis ke riĉecon prosperas nur sub la protektado de paco, do ĝi estis publika alvoko al komuna saĝo[4]. Tiu kopio apartenis al la kolekto deVilla Albani enRomo, sed ĝi estis forrabita deNapoleono, kiu portis ĝin alFrancio. Post lia malvenko, la skulptaĵo estis aĉetita deLudoviko el Bavario[6].
Plia skulptaĵo de Ejreno troviĝis apud la templo deHero en lapritaneo de Ateno, kun alia, deHestio. Ili konsistigis taŭgan alegorion, ĉar tie estis gravuritaj la leĝoj deSolono[7].
En artaj prezentadoj Ejreno kutime aperas kune kun ŝiaj fratinoj Diko kaj Eŭnomio, portante la fruktojn de la sezono. Sur moneroj ŝi aperas kiel juna kaj bela knabino kiu portas laKornon de abundo,sceptron,torĉon aŭ ceremonia vazo. Aliaj artaĵoj prezentas ŝin brulitante armilojn, kunkaduceo aŭ maiza spadiko en la mano aŭ sur la kapo[8]. Pro similo alNiko, oni ofte aldonis ankaŭ flugilojn al ŝi.
Pro tio, ke ŝi ankaŭ akompanis Pluton, oni similigis Ejrenon al Demetro kaj alTikeo. Ŝia malamikeco al Polemo inspiris komedion deAristofano,Paco, laŭ kiu la militemadajmonino sukcesis kapti kaj malliberigi Ejrenon[9].
Krom la antaŭa, pliarolulino de la helena mitologio nomiĝisEjreno. Ŝi estis filino de la mara dioPosejdono kaj deMelanteo, la filino deAlfeo. Honore al ŝi, la insuloKalaŭrio, proksime alKreto, nomiĝisEjreno dum kelka tempo[10].