Ejakulo (el lalatinaeiaculatio [e:jakula:tio:] -elĵeto) estas procezo de rapidega eligo despermo elerektiĝintapeniso per kelkaj rapidaj sinsekvaj elŝprucoj.Orgasmo kutime akompanas ejakulon. Ejakulo kutime okazas pro seksa stimulado de peniso, sed povas ankaŭ okazi senage endormo (vidupolucio) aŭ pro stimulado deprostato. Ejakulo de peniso eblas nur post ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj, ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de prostatakancero.
La unua fazo de la ejakulo estas ellaso, kio estas elpremo detestika fluido eltestiko traspermodukto, spermaj vezikoj en prostata parto de lauretro kaj el ĝi en malantaŭan parton de penisa parto de uretro. Dum la ellaso partoprenasglata muskolo de spermodukto kajspermaj vezikoj. Ili estas kontrahataj post aktivado el la simpataj eferentaj fibroj el la t.n. ejakula centro enlumba mjelo, kiu troviĝas en dorsaj segmentoj de simpato (L2-L3). La simpato ankaŭ efikas al la glata muskolaro de la prostato, kiu per siaj kontrahiĝoj tamen pliriĉiĝos la testikan fluidon jesekrecio el la proprajglandoj, tamen ĝi partoprenas dum la ellaso, ĉar la uretro kondukas ankaŭ tra la prostato.
Post la ellaso venas la propra ejakulo, kiu estas akompanata de grandaseksa ekscitiĝo. La ejakulo estas farita per la glatajmuskoloj, kiuj partoprenas la ellason (legupli supre), per la glata muskolaro de la uretro kaj kontrahiĝoj deskeletaj muskoloj. Antaŭ la ejakulo okazos kontrahiĝo de la interna kontraha muskolo deveziko, kiu estas el glata muskolaro. Krom la kulmina seksa ekscitiĝo okazas influe de la simpato plialtiĝo dekorpovumo (plialtiĝo dekorfrekvenco,sistola volumeno),arteria tensio,spirfrekvenco kaj plialtiĝo detonio de la skeleta muskolaro. Influe de la plialtiĝinta muskolara agado okazasŝvitado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOrgasmo.
La seksa ekscitiĝo (por la orgasmo tio validas ankoraŭ pli) estas preskaŭ ĉiam tre agrabla kaj kontentiga por la viro. La maksimuma seksa ekscitiĝo estas markata kielorgasmo. Oni uzas francan terminonla petite mort (la malgranda morto). Ĉiu el la elŝprucoj estas kunigita kun ondo de seksavolupto, precipe sur la peniso kaj en la ĉirkaŭa tereno. La unua kaj la dua kontrahiĝoj de la muskolaro de la spermodukto kaj de la uretro estas kutime la plejforta kaj eligos el la korpo la plej grandan kvanton de la spermo. Ĉiu plua kontraĥiĝo estas poste akompanata per malpli granda kvanto de la spermo kaj per malpli forta ondo de la ekscitiĝo. Kelkajviroj dum la ejakulo elbuŝigas neintencajn sonojn kiel suspirado aŭ eĉ ekkrioj, kelkaj spertas kontrahiĝojn de la muskoloj sur diversaj partoj de la korpo, malofte sur la tuta korpo, sed regule kontrahiĝojn deanusa kontraha muskolo.
Spermo estasfluido, kiu estas elŝprucita eksteren dum ejakulo. Ĝi havas densandensecon. Spermo estas travidebla, preskaŭ blanka. La plej grava parto de spermo estasspermoĉeloj. En la spermo ankaŭ troviĝas nutraj substancoj por la ĉeloj (fruktozo,vitamino C kaj similaj), kaj substancoj kiuj ebligas la procezon defekundigo kielprostaglandinoj, diversajproteinoj ks. Ĝi havas taŭgan (moderebazan)pH por la spermoĉeloj. La bazon de la spermo kreas la testika fluido, t.e. fluido elepididimo enhavanta la spermoĉelojn. Por la konsisto de la ejakulaĵo signife kontribuas glandoj devira reprodukta sistemo: glandoj de spermaj vezikoj, prostataj glandoj,glandoj de Cowper kaj uretraj glandoj.