Eisenschmitt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bernkastel-Wittlich | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Manderscheid | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06567 | |||||
Poŝtkodo | 54533 | |||||
Aŭtomobila kodo | WIL | |||||
Oficiala Municipokodo | 07231026 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Georg Fritzsche | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Kurfürstenstraße 15 54531 Manderscheid | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 326 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 3′ N,6° 43′ O(mapo)50.0433333333336.7211111111111Koordinatoj:50° 3′ N,6° 43′ O(mapo) | |||||
Alto super lamarnivelo | 320 m | |||||
Areo | 10,84 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.eisenschmitt.de/ | |||||
Eisenschmitt estas komunumo enGermanio. Ĝi troviĝas en ladistrikto Bernkastel-Wittlich de lafederacia landoRejnlando-Palatinato. Fine de la jaro2022 la komunumo havis 326 loĝantojn.
La vilaĝo Eisenschmitt servas al la verkistinoClara Viebig (1860-1952) kiel loko de sia romanoDas Weiberdorf (La Virina vilaĝo). La romano priskribas la vivon en tiu malgranda ejfela vilaĝo. En la romano la vilaĝo havas la nomonEifelschmitt . Je la fono de la romano staras la specialaĵo el la 19a jc de la vilaĝa komuneco: Pro la elĉerpiĝanta fererco en la regiono ĉirkaŭ "Eifelschmitt" la laborkapablaj homoj estas devigataj iri al laRuhr-Regiono por vivteni siajn familiojn. Restis hejme preskaŭ nu la virinoj kaj la infanoj. La viroj laboras dum la tuta jaro en la ŝtaluzinoj de la Ruhr-regiono. La inoj mastrumas la domon kaj la agrikulturajn taskojn kaj estras la vilaĝan vivon dum la tuta jaro. Por multaj samtempuloj tiu priskribo estis skandalo. La virinoj ja havis rolon kiun ili tiutempe ne havu. Pro tio la romano estas sur la "indekso" de la katolika eklezio.
Scenoj el la romano estas montrataj sur la vilaĝa puto apud la preĝejo.
Ekde junio 2005 Clara-Viebig-Zentrum (Clara-Viebig-Centro) en Eisenschmitt rememorigas la verkistinon.