Eglo - (helene Αἴγλε,latineAegle) estas enhelena mitologio nomo de kelkaj virinaj figuroj:
El lanajadoj estis Eglo la plej bela, kaj pro tio elektis ŝin amantinon la suna dioHelioso. El tiu ĉi amrilato naskiĝisĤarisoj, belaj diinoj de beleco kaj artoj.
Sed ekzistas ankoraŭ unu versio. En ĝi patro de Ĥarisoj estis la plej alta dioZeŭso kaj ilia patrino estis diinoEŭrinomo.
Tiu ĉi Eglo estis unu el kvar gardistinoj de raraj oraj pomoj en ĝardeno deHesperidinoj en okcidento de la lando. Tien por ili venis herooHeraklo, kiam li plenumis la dek unuan taskon, starigitan al li de la reĝoEŭristeo. Heraklo devis arkopafi teruran gardiston de la ĝardeno, centkapan drakonLadonon. Poste li tenis anstataŭAtlaso la ĉielan volbon kaj giganto tiel povis pluki al li orajn pomojn.
Hesperidinoj estis tri aŭ kvar, eĉ oni ankaŭ citas da ili sep. Ili nomiĝis Eglo,Eriĥteo,Hesperethuso,Arethuso,Hespero,Hesperio kajHestia.