Eginhardo (naskiĝis770 en Maingau,Frankonio, mortis la3 enSeligenstadt) estis franka nobelo, kronikisto, fondinto de la abatejo deSeligenstadt, privata sekretario kaj biografiisto deKarolo la Granda. Lia plej grava verkoVita Karoli Magni estas la plej bona biografio de imperiestro de la mezepoko, perfekte imitante la stilon deSuetonio (70-140), precipe lian "Vita Aŭgusti", montrante la imperiestron el pli intima kaj persona vidpunkto, kaj rivelante ĉiujn flankojn de lia karaktero, kun ĉiuj pruvoj de vera portreto.
Enluminuro de la Grandaj Kronikoj de Francio, reprezentante Eginhardon.
Naskiĝinto el bona familio en la valo de laMajno, liaj studoj en la monaĥejo deFulda kaj lia aplikado konvinkis la abaton Baugulf von Fulda[1] lin sendi al la kortego deKarolo la Granda, kie lia eduko kompletiĝis en la lernejo de la palaco. Li havis kiel unu el siaj majstrojAlkvino el Jorko kiu atestis lian notindan talenton rilate al matematiko kaj arkitekturo. Baldaŭ li distingiĝis kiel konsilisto de la imperiestro. Karolo la Granda lin komisiis pri la konstruado de lakatedralo de Aĥeno, krom la palacoj deAĥeno kajIngelheim, tiam li konatiĝis en la reĝaj cirkloj kiel Beseleel. La imperiestro ankaŭ faris uzon el lia prudenteco kaj el lia lerteco por sendi lin al pluraj diplomatiaj misioj. Tiele, en 802, la imperiestro lasis en liajn manojn la negocadojn pri la interŝanĝo de saksaj ostaĝoj, kaj, en 806, li estis sendita alRomo por ricevi la papan aprobon por la imperidividado decidita de la imperiestro.
Dum la regado deLudoviko la Pia (770-840), Eginhardo konservis sian konfidopostenon kaj pruvis ke li estas fidela konsilisto al la filo de Ludoviko,Lotaro (795-855)[2]. Tamen, li malsukcesis kiam li provis starigi la reĝan sukcedon dank'al la imperiestrinoJudit de Bavario (797-843)[3]. Nekapablante repacigi Ludovikon kun liaj filoj, Eginhardo ekziliĝis en 830 alMülheim, kies propraĵo estis donita al li en 815 (krom aliaj kiel tiu enMichelstadt kaj diversaj abatejoj, inter ili tiu de Saint-Wandrille[4]) kiel signo de la reĝa favoro.
Li translokiĝis la relikvaron de Sankta Marĉelino kaj Sankta Petro[5], kaj nomis la lokon Seligenstadt. Krom tio, inter 831 kaj 834, li tie starigis benediktanan abatejon, kie, post la morto de lia edzino Emma, fratino de la episkopo Bernhard von Worms[6], li eniris en la monaĥejon, aŭ kiel sacerdoto aŭ kiel monaĥo. Lia epitafo estis skribita deHrabano Maŭro (780-856).