La urbo situas nordoriente en Hungario, sur la suda flanko de la montaroBükk, laŭ lafervojoFüzesabony-Ózd. Eger estas unu el la malnovaj histoririĉaj urboj de Hungario. La urbo disvastiĝas inter montetoj, sia alto super lamarnivelo estas 180 metroj. La urbo situas 130 km-ojn for deBudapeŝto.
Eger estas konata pri la grandaj vinkulturejoj en la ĉirkaŭaĵo kaj pri la ruĝa vinoEgera Taŭrsango (hungareEgri bikavér) kaj aliaj vinspecoj. En la urbo ekzistas multaj vindrinkejoj kaj tradiciaj parte subteraj vinkeloj. La urbopejzaĝon karakterizas la barokaj konstruaĵoj kaj la minareto el la tempo de la Osmanida rego kaj la mezepoka fortikaĵo.
La strukturon de la urbo determinas ĉefe la valo de la rivereto Eger, tiel la kolonio etendiĝas dekdu km longe kaj tri km vaste en orienta-okcidenta direkto.
Plua fameco de la urbo estas la tradicia vinproduktado. La plej aŭtoritata kaj konata produkto de tiu ĉi vinlando estas la profundruĝkolora, facile alungusta Egri Bikavér [Taŭrsango de Eger].
Ankaŭ tre gastlogadaj rimedoj estas la termalbanejoj en Eger kaj en la ĉirkaŭaĵo.
La urbo estis nomumita jam ekde la11-a jarcento episkopejo. Ĝi estis en1241 fare de lamongoloj tute detruita kaj la loĝantaro masakrita. En la16-a jarcento, kiam la Osmanida imperio inundis kaj okupis parton de Hungario, la urbo estis multfoje atakita. En la jaro1552 povis la urbo-fortikaĵo defendi sin kontraŭ la grandega osmana atako. Tio estis la unua granda malvenko por la turkoj kaj Eŭropo povis malpeziĝinte ekspiri. En1596 estis Eger tamen okupita kaj restis tra 100 jarojn posedo de la osmanidoj. Tiutempe oni konstruis la moskeojn kaj banejojn - la ankoraŭ nun straranta minareto estas la plej norda reprezentanto de la osmanida konstruo. Nur en 1687 estis Eger fare de laHabsburgoj kaj la hungaroj reokupita. La ora epoko de la urbo estis de mezo de la18-a jarcento. Tiam laSchola Medicinalis estis la unua memstara medicina altlernejo en Hungara reĝlando, nome en Eger. Laŭ kelkaj hungaraj fontoj ĝi estis kio estas en nuntempa senco universitato.
La historio de la urbo komenciĝas antaŭ la tempoj dereĝoStefano la 1-a (Hungario), kiu fondigis la unuan el la kvin hungarajn episkopujojn en Eger.La urbo mem estis scenejo de diversaj gravaj eventoj en sia historio, sed la nomo de la urbo tamen estas fama por ĉiuj popoloj okaze de la heroa luktado gardante la fortikaĵon kontraŭ la turkaj armeoj en la mezepoko. En 1552 du grandegaj turkaj armeoj unuiĝis antaŭ la muroj de la fortikaĵo de Eger. La gardantoj batalis heroe ĝis jaroj, fine la fortikaĵo forfalis en 1596 - kiam ĉefe fremdaj solduloj gardis la fuortejon.
La hodiaŭa aspekto de Eger elformiĝis ĉefe en la 18-a jarcento. La malnova kvartalo montras pramezaĝan aspekton, ĝi estas preskaŭ unika en Hungario.Eger estas la urbo de preĝejoj, ties nombro estas pli ol dekdu.
Ĝi estas la centro de la urbo, situante antaŭ la muroj de la fortikaĵo. La nomo de la placo devenas el la heroa kapitano de la fortikaĵo, István Dobó. En la placo troveblas la preĝejo Minorita, kio estas la plej bela kaj riĉenhavanta preĝejo en Centra Eŭropo. Ĉirkaŭ la placo estas vendejoj, trinkejoj, en la placo finiĝas kelkaj mallongaj stratetoj de la nova kvartalo.
Ĝi estas altegaturo por turka preĝestro, el la pinto de tiu ĉi konstruaĵo la preĝestro vokis je komuna preĝo la verkredantulojn, kiam estis bezonata. La konstruaĵon oni povas alproksimiĝi facile kaj rapide el la placo Dobó. La minareto estas la plej norda turka historia memoraĵo en Eŭropo.
Tiu ĉi strato estas la ĉefstrato de la urbo. En ĝia malgranda parto ne estas veturila trafiko, oni povas promenadi sur la tuta strato. Apud la promenadejo multe da biertrinkejoj, restoracioj, sukeraĵejoj kaj aliaj vendejoj atendas kaj logas la gastojn.
Tiu ĉi preĝejego estas la dua plej granda katedralo de Hungario. Ĝi konstruiĝis je la iniciato de János Pyrker, episkopo de Eger. La konstruado daŭris dum mallonga tempo, nur kvin jarojn [1831-1836]. Vidu:Baziliko-ĉefkatedralo de Eger!
Kontraŭ la katedralo oni trovas la Liceon. Ĝi estis konstruigata pere de grafoKároly Eszterházy fine de la18-a jarcento por estigi universitaton. Sur la unua etaĝo estas vizitebla la landfama episkoplanda libraro, kiu havas multajn malnovegajn kodeksojn, manuskriptojn kaj la unike malkovrite originalan Mozart-leteron. En la turo de la konstruaĵo funkcias Astronomia Muzeo.
La fama, historia fortikaĵo, kiu longe rezistis la sieĝon de la pli multnombraj turkaj armeoj. La vizitantoj povas atingi la fortikaĵon el kie ajn el la historia urbocentro.
Proksimume kvindek metrojn de la norda pordo de la fortikaĵo situas la memoraĵdomo de grandioza kaj fama hungara verkisto,Géza Gárdonyi. Li estas la verkisto ankaŭ de la romano "Steloj de Eger" [Egri csillagok]. Tiu ĉi verko temas pri la turka sieĝo kontraŭ la fortikaĵo.
Pri la heroa defendo de la urbo en 1552, verkis belegan, tre ŝatatan romanonGárdonyi Géza kun la titolo:Steloj de Eger (hungareEgri csillagok). Ĝi aperis en Esperanto kiel bildstrio (Verkis Tibor Cs. Horváth. El la hungara trad. Vilmos Benczik. Desegnoj dePál Korcsmáros. - Budapest : Hungara E-Asocio, 1979. - 51 p. ; bildrakonto. -ISBN 9635710542 ).