| Egberto Gismonti | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de decembro1947 (1947-12-05) (78-jaraĝa) en Carmo |
| Lingvoj | portugala • brazilportugala • franca • angla |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Familio | |
| Edz(in)o | Rejane Medeiros(mul) |
| Infanoj | Alexandre Gismonti(en) |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto ĵaz-gitaristo klasika gitaristo ĵazmuzikisto pianisto gitaristo kantoverkisto |
| Verkoj | Sertões Veredas: Tributo à Miscigenação Em Família |
| TTT | |
| Retejo | https://ecmrecords.com/artists/egberto-gismonti/ |
Egberto Gismonti (naskiĝinta la5-an de decembro1947 en Carmo (urboparto deRio-de-Ĵanejro,federacieroRio-de-Ĵanejrio)) estasbrazila muzikisto. Li estaskomponisto,pianisto,gitaristo, ludisto deakordiono respektivesanfono kajflutisto. Lia verkado ne estas destinita al certa stilo: li kombinasĵazon kajNovan Muzikon kunbrazila muziko.
Gismonti naskiĝis kiel filo delibanano kajsicilianino. Li devenas el muzikista familio: Jam liaj avo kaj onklo direktis orkestrojn. Jam en la aĝo de kvin jaroj li komencis ludi pianon laŭ deziro de siaj gepatroj. Krom tio li ludis fluton, gitaron kaj klarneton. Siajn povojn pri la diversaj origine brazilaj gitarspecoj, ekzemple pri laviolão, li akiris memlerne. Lerninte dum 15 jaroj klasikmuzikan pianludon en Rio-de-Ĵanejro kaj enNova Friburgo, li ricevisstipendion por la studo deklasika muziko en Vieno, kiun li tamen rifuzis, por sin dediĉi alpopularmuziko. En 1968 li publikigis sian komponaĵonO Sonho, kiun interpretis Os Três Morais. Malmultan poste li iris alFrancujo, kie li studiskompozicion kajinstrumentadon je laparizakonservatorio ĉeNadia Boulanger kaj Jean Barraqué.
Gismonti verkis en la sekva tempo kantojn por Marie Laforêt. Lia unua albumoEgberto Gismonti de 1969 estis influita debosanovo. Nur sur la albumoOrfeo novo li sin prezentis ankaŭ kiel instrumentisto. Ekde 1973 li ludis okkordan specialgitaron, interalie je sonregistradoj kaj koncertoj kunAirto Moreira,Flora Purim,Herbie Hancock kajMiles Davis.
Gismonti estis sur la tutmonda merkato tre sukcesa: la albumo registrita kune kun la brazilaperkutinstrumentistoNaná VasconcelosDança das cabeças („Danco de la kapoj“) vendiĝis pli ol 200.000-foje.[1] Li prezentis je internaciaj festivaloj, ekzemple je laBerlinaj Ĵaztagoj aŭ laInternacia Ĵazfestivalo de Montrealo kaj plurfoje koncertvojaĝis ne nur kun Vasconcelos kaj propraj grupoj, sed ekzemple ankaŭ kunJan Garbarek kajCharlie Haden. Plue li ankaŭ kunlaboris kunQuincy Jones kajHermeto Pascoal, poste ankaŭ kunMaria Bethânia kajYo-Yo Ma.
Por havi pli liberecojn por sia muziko, Gismonti fondis en 1978 sian proprandiskeldonejon Carmo, kiu ree alirebligas ankaŭ grandan parton de liaj malnovaj produktaĵoj, kiuj komence estis nur aperintaj en Brazilo, Francujo aŭItalujo. Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj li surdiskigis ankaŭ por la eldonejoECM. En 2006 li kompletigis siajn sonregistraĵojn de orkestroverkoj per la suitoSertoes Veredas kun la kubaCamerata Romeu, samtempe li surdiskigis ku sia filo Alexandra la duojnSaudações.
Multinstrumentisto Egberto Gismonti kunigas en siaj komponaĵoj „folkloron, modernan ĉambromuzikon kajĵazon sur la denominatoro de plene memstara muziko“.[2] Laŭ Martin Kunzler li validas „pro sia kreopovo kaj originaleco kiel moderna posteulo deHeitor Villa-Lobos.“[2]
En 1977 Gismonti ricevis laGermanan Sondisko-Premion porDança das cabeças, kiun la usona revuo Stereo Review omaĝis kiel Albumo de la Jaro.