Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Egbert (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egbert
Reĝo deWessex
Regado802 ĝis839
Persona informo
Ecgbryht
Egbert, Eagberht
Naskiĝoĉirkaŭ770
en Wessex
Morto839
en Wessex
TomboKatedralo de Winchester
WinchesterRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokristanismovd
ŜtatanecoWessexRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Dinastiodinastio de Wessexvd
PatroEalhmund of Kent(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Patrinounnamed mother of King Egbert of Wessex(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojÆthelburh of Wilton(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)ounnamed wife of King Egbert of Wessex(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAethelwulf (Wessex), Æthelstan of Kent(en)Traduki, Eadgyth(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupomonarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojKing of Mercia(en)Traduki(829–830)
King of Wessex(en)Traduki(802–839)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Egbert (n. ĉirkaŭ 770, m.839) estis reĝo deWessex, Anglio ekde 802.

Familio

[redakti |redakti fonton]

Lia patro nomiĝis Eahlmund, kaj eble estis la Eahlmund kiu en 784 subskribis ĉarton kiel reĝo deKent. Lia duonfratino Alburga edziĝis al Wulfstan aŭ Weorhstan, ĉefnobelo deWiltshire, kaj post ties morto en 800 ŝanĝiskolegion de pastroj enWilton (Wiltshire) en monaĥinejon, de kiu ŝi iĝis abatino: tie ŝi mortis la 25-an de decembro 810.

Frua vivo

[redakti |redakti fonton]

TiutempeOffa, reĝo deMercia, estis la plej potenca reganto de Anglio. Post la murdo deCynewulf (Wessex) en 786, eble Egbert malsukcese klopodis sekvi lin kiel reĝo de Wessex, sed, helpate de Offa,Beorhtric gajnis la tronon. En 789 Beorhtric edziĝis al filino de Offa. Estis verŝajne tiun jaron kiam Egbert estis ekzilata: li iris alFrancio, regata deKarolo la Granda kies politiko estis subteni la malamikojn de Mercia. LaŭVilhelmo de Malmesbury, ĉe la kortego de Karolo la Granda, Egbert lernis kiel regi.

Reĝo

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Anglio dum la regado de Egbert

En 802 Beorhtric mortis kaj Egbert (subtenata de Karolo la Granda kaj eble lapapo) iĝis reĝo de Wessex. Tuj laHwicce (anglosaksa popolo kiu antaŭe sendependis sed iĝis parto de Mercia) atakis sed Egbert forpelis ilin.

En 815, kaj denove en 825, Egbert invadisDumnonia (modernaKornvalo), la solan restantan keltan regnon de Anglio.

Somere de 825 okazis grava batalo ĉe Ellendun (nun Wroughton), Wiltshire. Egbert venkis armeon de Mercia. LaŭHenriko de Huntingdon tiom da viroj mortis ke la apuda rivero ruĝiĝis pro sango. Tamen laŭ laAnaloj de Wintonia pli da soldatoj mortis pro la varmego ol pro vundoj. Post la batalo Mercia ne plu superregis sudan Anglion. Egbert sendis sian filon Aethelwulf alKent, kiun li kaptis, kaj, laŭ laanglosaksa kroniko,Sussex,Surrey kajEssex cedis al Aethelwulf. East Anglia petis la subtenon de Egbert kontraŭ Mercia.

En 826Beornwulf (Mercia) invadis East Anglia sed estis mortigata, kiel ankaŭ estis lia sekvanto Ludeca kiam li invadis East Anglia en 827.

En 829 Egbert invadis Mercia kaj forpelis ĝian novan regantonWiglaf (Mercia) en ekzilon. Egbert tiam estis la plej potenca reĝo de Anglio. Li ekregisLondonon, kie estis monfarejo, kaj aperigis monerojn kiuj priskribis lin kiel "reĝo de Mercia". Antaŭ la fino de 829 la reĝo deNorthumbria agnoskis Egbert kiel superulo (eble post kiam Egbert disrabis Northumbria). Eble ankaŭ en 829 Egbert forpelis reĝon Sigered de Essex. La sekvantan jaron Egbert invadisKimrion.

En 830 Mercia denove sendependis (eble post ribelo) kaj Wiglaf revenis al sia regno, kvankam li ne regajnis la antaŭan influon de Mercia en East Anglia. Aethelwulf, la filo de Egbert, iĝis subreĝo de Kent kaj aliaj konkeritaj regnoj.

La danoj

[redakti |redakti fonton]

En 836 la danoj atakis Wessex, kaj venkis Egbert ĉeCarhampton (Somerset). En 838 estis plua militado kontraŭ la danoj kaj iliaj alianculoj el Dumnonia: Egbert venkis ilin ĉe Hingston Down (en Kornvalo aŭDevon).

Lastaj jaroj

[redakti |redakti fonton]

En 838, dum konsilio ĉeKingston-upon-Thames, Egbert faris grandajn donacojn al la diocezoj deWinchester kajCanterbury kontraŭ promesoj subteni Aethelwulf kiel lia heredonto. Egbert mortis la sekvantan jaron kaj entombiĝis en Winchester.

Edzino kaj idoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ mezepoka manuskripto konservata enTrinity College, Oksfordo, Egbert edziĝis al Redburga, proksima parenco deKarolo la Granda, sed tio ne certas. Lia filoAethelwulf heredis Wessex post lia morto: verŝajne estis aliaj idoj.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Egbert_(Wessex)&oldid=8516140"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp