Egalsigno aŭ= estas signo indikanta egalecon. Enmatematiko, enlogiko k.t.p. oni du esprimojn deklaras egalaj aŭ egalvaloraj, se oni starigas inter ili egalsignon. Ĝiaunikoda numero estas U+003D. Oni povas ankaŭ tajpi ĝin per la klavokombinoAlt kaj 61 per cifera klavaro.
Tiun ĉi signon proponis lakimria matematikisto Robert Recorde, (1510–1558) en sia verkoThe Whetstone of Witte (1557). Li motivis uzadon de duparalelaj streketoj skribinte, ke “neniuj aliaj du aĵoj povas esti pli egalaj”. Antaŭ tio antikvaj kaj mezepokaj matematikistoj indikas egalecon per vortoj. Ne tuj la propono estis akceptita, oni plu indikis egalecon vorte aŭ uzis signojn “||” kaj “æ” (laŭlatinaaequalis), kiuj estis uzataj eĉ en18-a jarcento.[1]
- “≠”, “!=” aŭ “<>” — malegalsigno, signas malegalecon.
- “≈” — signas proksimuman egalecon.
- “:=” — en kelkaj komputillingvoj signasvalorizon.