Efedrino |
 |
Plata kemia strukturo de la Efedrino |
 |
Tridimensia strukturo de la Efedrino |
 |
Laĉina efedro kiu enhavas la alkaloidon Efedrinon. |
Kemia formulo | C10H15NO |
CAS-numero-kodo | 299-42-3 |
ChemSpider kodo | 8935 |
PubChem-kodo | 5032 |
Merck Index | 15,3665 |
Fizikaj proprecoj |
Aspekto | blanka solido kun malforta odoro |
Molmaso | 165,23 g·mol−1 |
Denseco | 1,124 g cm−3 |
Fandpunkto | 38°C |
Bolpunkto | 225°C |
Ekflama temperaturo | 85,5°C |
Acideco (pKa) | 13,89 |
Solvebleco | Akvo:8,26 g/ml |
Mortiga dozo (LD50) | 600 mg/kg (buŝe) |
Sekurecaj Indikoj |
Risko | R22 |
Sekureco | S22S25 |
Pridanĝeraj indikoj |
Danĝero |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] |
GHS Damaĝo-piktogramo | |
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302,H360,H371,H373 |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201,P202,P260,P264,P270,P281,P301+312,P308+313,P309+311,P314,P330,P405,P501 |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25°C kaj 100 kPa) |
Efedrino estas kemia medicinaĵo uzata kiel stimulaĵo, kontrolado desangopremo, spira malsufiĉo, brustodoloroj kaj kapturnoj pro bronkaastmo. Ĝi ankaŭ uzatas en naza malkongestado, trodikiĝo, narkolepsio, astmo kaj bronkodilatigo. Ĝi funkcias kielŝvito-reduktanto kaj kuntiriganto de sangovazoj en la nazaj vojoj plilarĝigante la pulmajn aerpasejojn, kaj permesante pli bonan spiradon. Enmedicino, ĝi ofte uzatas por preventado kontraŭ malalta sangopremo dum spinanestezio.
Efedrino estas simpato-mimetikaalkaloido kaj la agado estas esence simila al tiu de laadrenalino. Tamen, efedrino diferencas elde la adrenalino ĉefe pro la efikeco post la buŝadministrigo, ĝia pli longa agadoperiodo, pli akra centra agado kaj ĝia multe pli malalta farmakologia potenco.
La moderna malkovro de la efedrino povas atribuiĝi al la esploroj de la japana farmakologo Nagai Nagayoshi (1844-1929) kiu unue izolis kaj kristaligis efedrinon en 1885. Nagai Nagayoshi estis la fondinto de la Japana Farmacia Societo kaj publikigis la raporton pri la efedrino en la 17-a de julio 1885.
La originaj observoj de Nagai estis konfirmitaj de Merck-kemiistoj, kiuj kredis ke la efedrino eble havus komercan valoron, sed vendoj neniam bonsukcesis kaj efedrina produktado estis tute forlasita en1930, kiam Chen kaj Schmidt publikigis raporton rekomendante la uzon de efedrino por astmotraktado.[2]
- Drugs.com
- WebMD
- Rxlist
- Chemical Book
- Chemicalland21
- The Encyclopaedia of Sports Medicine: An IOC Medical Commission Publication ..., Helge Hebestreit, Oded Bar-Or
- Textbook of Complementary and Alternative Medicine, Chun-Su Yuan, Eric J. Bieber
- Handbook of Obesity – Volume 2: Clinical Applications, Fourth Edition, Volume 2, George A Bray,Claude Bouchard
- Supplements for Endurance Athletes, Jose Antonio, Jeffrey R. Stout