Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Edmund Husserl

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Edmund Husserl
Persona informo
Edmund Gustav Albrecht Husserl
NaskonomoEdmund Gustav Albrecht Husserl
Naskiĝo8-an de aprilo1859 (1859-04-08)
en Prostějov
Morto27-an de aprilo1938 (1938-04-27) (79-jaraĝa)
en Freiburg
Religioluteranismojudismovd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoAŭstra imperio
Germana RegnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Vieno-matematiko (1881–1883)
Humboldt-Universitato en Berlino-matematiko (1878–1881)
Universitato de Lepsiko-matematiko,fiziko (–1878)
Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboEdmund Husserl
MemorigiloEdmund Husserl
Familio
GefratojHeinrich Husserl(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMalvine Husserl(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupomatematikisto
universitata instruisto
filozofo
fenomenologoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoFilozofio,fenomenologio,epistemologio,transcenda filozofio kajideismoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enFreiburgGöttingenAŭstrio-HungarioOlomoucvd
Doktoreca konsilistoLeo Königsberger • Carl Stumpfvd
Verkado
Verkojlegitimacy ❦
Logikaj Ekzamenojvd
 
Membrecoj
MembrecojAkademio de Scienco de Heidelberg (neordinara membro)(1917–)
Usona Akademio de Artoj kaj SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Edmund HUSSERL (naskiĝinta en8-a de aprilo1859 enProstějov enMoravio, mortinta en27-a de aprilo1938 enFreiburg) estis juda germano, unu el plej gravajfilozofoj en la 20-a jarcento kaj matematikisto. Ĝenerale li estas fama pro kreado de formalafenomenologio.

Li studis enLeipzig matematikon,fizikon kajastronomion. En1876 li lernis enBerlina Universitato studante filozofion kaj matematikon. EnVieno en1881 li partoprenis en prelegoj deFranz Brentano, kiuj influis lian estontanfilozofion. En1883 li atingis doktorecon per verko privariacia kalkulo. Poste li asistis ĉeKarl Weierstrass enBerlin. Post servado en armeo li studis ĉe Brentano en Vieno kie li konatiĝis kunCarl Stumpf (ankaŭ lernanto de Brentano). Sub direktado de Stumpf li habilitaciis . En1886 li konvertiĝis al kristanismo kaj estis baptita en evangelia preĝejo. En1887 li okupis katedron ĉe la universitato de Halle. Post publikigado dePhilosophie der Arithmetik li diskutis kunGottlob Frege pri la esenco de logiko (disputema estis ĝia tiam aktuala konscio ke logiko esploras nur normojn psikologiajn). Ankaŭ li estiĝis la kritiko de verkojn deKazimierz Twardowski, kiun neperfektaĵojn de la verko kondukis lin al esploroj de esteco de prezento kaj signifo; poste li persvadiĝis prefere pri estado defenomenoj. Post kelkaj jaroj li komencis la laboradon superLogikaj Esploroj. En ili li suprenlevis la provon priskribi siajn serĉadojn de "klara logiko", teorio de matematiko kaj teorio de konado, per kio li esploris en siaj esploroj la naturon de fenomenoj kaj homan konadon de ili. Poste li laboris enGöttingen (1901), estante ankoraŭ la "Privatdozent" enHalle. Tie kune kunMax Scheler,Adolf Reinach kaj Moritz Geiger li fondis jarlibronJahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung en kiu estis publikitaj verkoj pri fenomenologio. Tie asistis lin lia grava lernulino-Edith Stein. En1916 li okupis la katedron de filozofio en Freiburg, kie li laboris ĝis jaro1928, kiam li emeritiĝis direktante la prelegojn ankoraŭ ĝis1933 jaro.La filozofio de Husserl tre influis al pensantoj kiel liaj grandaj lernantoj-Martin Heidegger,Edith Stein, (postea sankta Tereso Benedikto de Kruco),Jean-Paul Sartre,Maurice Merleau-Ponty,Roman Ingarden,Jan Patočka kaj aliaj.

Unue Husserl volis baziĝi la logikajn leĝojn kajaritmetikon sur leĝoj de psikologio (enPhilosophie der Arithmetik) tiel ke logiko povus esti la "branĉo" de psikologio, tamen poste enLogikaj Esploroj, influita deGottlob Frege kaj la en germanaj universitatoj regantanovkantismo li estiĝis kritiko kaj kontraŭulo depsikologismo. Li asertis, ke oni ne povas "redukti" logikon al psikologio. Ĝi estis la turnapunkta momento por monda psikologismo.

En filozofio de Husserlkonscio estas intenciema (ankaŭ laŭ Brentano) do ĉiam ĝi "turnas" al io. Husserl distingasaktojn de psiko (la akto de psiko nomiĝas ĉe Husserlnoezo), de tiu, de kiu tiuj aktoj intencaj rilatas- doobjektoj de konscio (noematoj). La elirpunkto al fenomenologio estas laredukcio fenomenologia, retenanta la juĝojn (epoche) pri mondo kaj eĉ pri memesteco. Ĝi kaŭzas la returnon al flanko de konscio kaj ĉeestantiĝaj tie aktoj immanente direktitaj. Tial tiu maniero estas nomigata la fenomenologion transcendentalan ĉar ĝi demandas pri plej bazaj kondiĉoj de nia konado (ĝi fariĝas tamen alie en filozofio deKant). Husserl instalas ankaŭ la nocion de fenomenoj. Laŭ li fenomenoj estas nur prezentoj (Heidegger aldonos: de estoj) do ĝia vera estado estas nekonformata. La estoj laŭ Husserl povas esti intencaj do ili prezentas al noezo kiel aktoj ne certe veraj sed tute enigitaj en psiko kaj konscio. Do plej grava agado de fenomenologio estas esplorado deepistemologio kajpsikologio, uzante ĉe ĉia esplorado redukcion fenomenologian.

Husserl okupiĝis ankaŭ prisemantiko logika instalante ideon de kategorioj semantikaj; tiu semantiko sin apogas sur la nocio de intenco. Tiu koncepto estis poste disvolvita interalie deKazimierz Ajdukiewicz kajStanisław Leśniewski.

Pli ol 40 mil paĝojn da liajstenografiaj tekstoj kaj notoj veturigis ankoraŭ en la jaro1937 en sekuran lokon en labelgaLoveno, kie ili nun estas stokataj en laAlta instituto de filozofio de laKatolika Universitato de Loveno, kuraĝafranciskanoHerman Leo van Breda.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Philosophie der Arithmetik (1891)
  • Logische Untersuchungen (1900/01)
  • Philosophie als strenge Wissenschaft - (1910/11)
  • Ideen zu einer reinen phänomenologischen Philosophie - (1913)
  • Vorlesungen zur Phänomenologie des inneres Zeitbewusstseins - (1928)
  • Méditations Cartésiennes - (1931)
  • Die Krisis der europäischen Wissenschaften und die transzendentale Phänomenologie - (1936)

De la jaro 1950 estas eldonatajHusserlianoj - la araj verkoj de Husserl.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Edmund_Husserl"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp