Echichens | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Echichens | |||||
![]() | |||||
Preĝejo de Saint-Saphorin, komunumo Echichens | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Morges | ||||
Koordinatoj | 46° 31′ 34″ N6° 29′ 55″ O / 46.52611 °N, 6.49861 °O /46.52611; 6.49861(mapo)Koordinatoj:46° 31′ 34″ N6° 29′ 55″ O / 46.52611 °N, 6.49861 °O /46.52611; 6.49861(mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 2496 | ||||
Areo | 13,25 km² | ||||
Alteco | 466 msuper marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1112 | ||||
Komunumkodo | 5634 | ||||
![]() | |||||
Situa mapo de Echichens | |||||
Echichens estas komunumo en ladistrikto Morges enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 2496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
La komunumo Echichens situas sur tavolo oriente de la riveroMorges en laVaŭda Mezlando proksimume 100 metrojn super la nivelo deLago Lemano, kiu situas 5 kilometrojn sude de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Echichens,Colombier,Monnaz kajSaint-Saphorin-sur-Morges, kaj la vilaĝetojJoulens kajLe Vernay.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,25 km², de kiuj 6,3% estas kovritaj dearbaro, 82,7% servas poragrikulturo kaj 10,0% porsetlado.[2]
La komunumo Echichens limas en nordo alVullierens, en nordnordoriento alAclens, en nordoriento alRomanel-sur-Morges, en oriento alBremblens, en sudoriento alLonay, en sudo alMorges, en sudokcidento alVufflens-le-Château, en okcidento alVaux-sur-Morges, en okcidentonordokcidento alClarmont, en nordokcidento alAppels kajSévery, kaj en nordnordokcidento alCottens.
Echichens situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi facile atingeblas pere de konektaj vojoj de Morges. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Echichens. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Echichens datiĝas el la jaro1131 kielChichens. Apud Joulens estis trovitaj restaĵoj deromia vilao kaj moneroj. Ekde la 12-a jarcento la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Abatejo de Lago de Joux posedis ampleksajn bienojn en Echinchens. Echichens estis dummezepoko subsenjorujo de la Senjoroj de Cossonay. Sub laberna regado Echichens apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post laHelveta Revolucio de1798 fariĝis laDistrikto Morges.[3] Kun efiko de la 1-a de julio2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Colombier, Monnaz kaj Saint-Saphorin-sur-Morges estis kunigitaj kun la komunumo Echichens.