Ĝi reproduktiĝas en la altaArkto kaj havas ĉirkaŭpolusan disvastiĝon traGronlando, nordorientaj insuloj deKanado kaj enEŭrazio en la nordaj insuloj deNorvegio,Rusio kaj nordokcidentaj insuloj deSiberio. Ĝi estas la plej polusa inter la mevoj.
Tiu birdo migras nur mallongajn distancojn suden en aŭtuno; la plej granda parto de la loĝantaro vintras en nordaj latitudoj borde de la glacia regiono, kvankam kelkaj birdoj atingas pli mezvarmajn areojn eĉ ĝisBritio aŭ pli rareItalio.
Tiu specio estas facile identigebla. Ĝi estas 40–45 cm longa, ĝi havas enverguron de 108–120 cm kaj pezon de 448-687 g, kaj diferencigan formon, ĉefe stare, pli kielkolombo ol tiu de la mevoj de la genroLarus, sed plenkreskulo havas komplete blankan plumaron, kaj ne havas la grizan dorson de aliaj mevoj. La kapo estas rondeca kaj eta. La okuloj estas nigraj kaj grandaj kaj havas ruĝecajn ringojn. La maldika kaj mallonga beko estas flaveca kun blueca bazo kaj ruĝa aŭ oranĝa pinto kaj la kruroj estas mallongaj kaj nigraj. Stare ĝi ŝajnas havi longajn flugilojn. Junuloj havas grizajn aŭ nigrajn makulojn en vizaĝo, flugiloj kaj vosto. Ili havos plenkreskulan plumaron post du jaroj.
La Eburmevo,Pagophila eburnea, reproduktiĝas en arktaj marbordoj aŭ klifoj en kolonioj de ĝis 150 paroj. La ino demetas 1 ĝis 3 verdecajn ovojn en grunda nesto kovrita de musko, likenoj aŭ algoj. Ambaŭ gepatroj kovas.
Tiu birdo manĝasfiŝojn kajkrustulojn, sed ĝi estas ankaŭ oportunema kadavromanĝulo, ofte trovita ĉe kadavraĵoj defokoj aŭfocenoj. Ŝajne ĝi sekvas blankajn ursojn kaj aliajn predantojn por manĝi restaĵojn de ties predoj -eĉ ekskrementojn- aŭ povas ataki pli grandajn mevojn, se necese, por kleptoparaziti.
Ĝi preskaŭ neniam ripozas surakve, sed ĝi povas naĝi.
Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984)The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf.ISBN 0-394-41405-5.