Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ebonacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ebonacoj
Kakinoko (Diospyros kaki), arbo kun maturaj fruktoj
Kakinoko (Diospyros kaki),
arbo kun maturaj fruktoj
Biologia klasado
Regno:plantojPlantae
Subregno:trakeofitojTracheophyta
Superdivizio:spermatofitojSpermatophyta
Divizio:angiospermojAngiospermae
Klaso:dukotiledonojMagnoliopsida
Subklaso:asteredojAsteridae
Ordo:erikalojEricales
Familio:ebonacojEbenaceae
Gürke[1]
diospiroDiospyros
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laebonacoj[2] (latine Ebenaceae) estasplantafamilio el ladukotiledonajangiospermoj. Tiu familio apartenas al laordoerikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 750 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estasdiospiro[4], kies malnova sinonimo estasebono[2] (Ebenum).

La plej konata genro estas latipa genro,diospiro ankaŭ nomata ebonarbo (Diospyros), kiu hejmas plejparte en latropikoj de orienta Azio kaj Afriko kun ĉirkaŭ 725 specioj.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
ilustraĵo delotusdiospiro (Diospyros lotus)
kakinoko (Diospyros kaki)
ilustraĵo deDiospyros blancoi

Vegetativaj karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La ebonacoj estas lignaj plantoj: plej oftearboj, kelkfojearbustoj. La ekstera ŝelo de la trunko, la radikoj kaj ofte ankaŭ la branĉoj estas nigraj; ankaŭ la sekaj folioj fariĝas nigraj. La interna flanko de la arboŝelo estas flava. Ladurligno havas tipe nigra koloro. Kelkaj specioj havas branĉojn, kiuj finiĝas en akraj pintoj.

Lafolioj estas plej ofte alterne kaj duvicaj, malofte kontraŭstaras; ili estas gladrandaj kaj havas malhelaj glandoj je la supra folisurfaco.Stipuloj mankas.

persimono aŭ Virginia diospiro (Diospyros virginiana): floroj

Generativaj karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La floroj estas kelkfoje duseksaj; plej ofte ili estas unuseksaj, tiuj specioj estasdioikaj. La viraj floroj staras malofte solaj aŭ en malgrandaj grupoj. Plej ofte ili staras encumoj. La inaj floroj staras plej ofte unuope en la foliakseloj. Laradioforme simetriaj tri- ĝis sepnombrajfloroj havas duoblanperianton. La tri ĝis sepsepaloj estas kunkreskintaj. La tri ĝis seppetaloj estas kunkreskintaj kaj la florkorono estas tordita. En viraj kaj inaj floroj estas unu, du aŭ pluraj cirkloj kun entute tri ĝis 28anteroj. La filamentoj estas liberaj aŭ duope kunkreskintaj. En viraj florojgineceo povas ekzisti rudimente aŭ ĝi tute mankas. Di ĝis kvin (malofte ĝis 16)karpeloj estas kunkreskintaj alepigea aŭ hipogea sinkarpaovario kun same multaj kameroj kiel karpeloj. Po ovario estas plej ofte nur unu aŭ pli malofte duovoloj. La inaj floroj povas enteni rudementan stamenon. Du ĝis ok pistiloj estas liberaj aŭ nur je la bazo kunkreskintaj kunsimpla aŭ duloba stigmo.

Kelkaj specioj havas manĝeblajn, grandajn, pli aŭ malpli karnecajnberojn, kiuj entenas nur malmultajn semojn. La ofte ĝis la fruktmaturiĝo pligrandiĝintaj sepaloj estas bone videblaj sur la frukto. La ruĝece ĝis nigraj semoj havas oleajnendospermojn.

Uzado

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj specioj liveras valoranlignon. La diversaj tipoj deebono estas ĝenerale nigraj, sed estas ankaŭ ebonoj kun helaj strioj (ekz.D.celebica).

Ekzistas pluraj gravajmanĝeblaj fruktoj. Plej grava estas lakakinoko (D.kaki).

fosilio de frukto deRoyena graeca.

Disvastigado

[redakti |redakti fonton]

La familio originis en okcidentaGondvano.

La plimulto de la specioj kreskas en latropikoj, sed kelkaj specioj ankaŭ kreskas ĝis moderaj klimatoj. La disvastigejo estas tuttropika kun la disvastigcentro en Hindujo-Malajujo.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

La plantfamilio ebonacoj (Ebenaceae) estisunuafoje priskribita en 1891 fare deRobert Louis August Maximilian Gürke enDie Natürlichen Pflanzenfamilien, 4(1), p. 153.tipogenro estasEbenus Kuntze, aŭEbono en Esperanto. Hodiaŭ ĝi estas sinonimo deDiospyros L. (Diospiro en Esperanto).

La vorto jam ekzistis en lalatina (ebenus), en la antikvagreka (ἔβενοςebenos) kaj en lahebrea (håvnîm); verŝajne la plej antikva formo estas en laegipta (hbny). La antikva vorto celis ja nigran lignon de tropika arbo, sed eble ne precize la lignon de ebonarbo.

Sinonimoj por „Ebenaceae Gürke“ estas: Diospyraceae Vest, Guaiacanaceae Juss., nom. illeg., Lissocarpaceae Gilg. La familio Ebonacoj estis pli frue en la ordo „Ebenaloj Engler“. Hodiaŭ ĝi apartenis al la ordoErikaloj. La plej proksimaj parencoj estas laprimolacoj (Primulaceae).

La ebonacoj dividiĝas en du subfamiliojn kun sume 3 ĝis 6 genroj kaj ĉ. 500 specioj:[5]

  • Lissocarpoideae Wallnöfer: hipogea ovario kaj tre malvasta korontubo, kun nur unu genro:
    • Lissocarpa Benth.: ok specioj en la tropika Sudameriko.
  • Ebenoideae Thorne & Reveal: epigea ovario kun ĉ. tri genroj:
    • Diospyros L., Diospiro aŭ Ebonarbo (sinonimoj:Cargillia R.Br.,Cavanillea Desr.,Ebenus Kuntze,Embryopteris Gaertn.,Guaiacana Duhamel,Idesia Scop.,Maba J.R.Forst. & G.Forst.,Mabola Raf.,Macreightia A.DC.,Noltia Thonn.,Paralea Aubl.,Pimia Seem.,Rhaphidanthe Hiern ex Gürke,Ropourea Aubl.,,Tetraclis Hiern) tutmonde, kun ĉ. 500 specioj plejparte tropikaj (kelkaj ankaŭ en moderaj klimatoj).[6][7][8]
    • Euclea L.: kun 12 ĝi 20 specioj, indiĝenaj en Afriko,Araba Duoninsulo,Sokotro kajKomoroj.
    • Royena L.: ofte taksata sinonimo deDiospyros[9]), hejmanta en Afriko kun la centro en Sudafriko.

Laŭ WFO kaj TPL

[redakti |redakti fonton]

LaŭWorld Flora Online kajThe Plant List(17 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[10]:

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Die Familie der Ebenaceae bei derAPWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung)
  • Die Familie der Ebenaceae bei DELTA.Arkivigite je 2021-01-05 per la retarkivoWayback Machine (englisch)
  • James E. Eckenwalder:Ebenaceae in derFlora of North America, Volume 8, S. 247:Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Shugang Li, Michael G. Gilbert & Frank White:Ebenaceae in derFlora of China, Volume 15, S. 215:Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Bruno Wallnöfer:A revision of Lissocarpa Benth. (Ebenaceae subfam. Lissocarpoideeae (Gilg in Engler) B. Walln.), inAnnalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2004, 105, S. 515-564.
  • Bruno Wallnöfer:Ebenaceae, in: O. Hokche, P. E. Berry & O. Huber (Herausgeber): Nuevo Catálogo de la Flora Vascular de Venezuela, 2008, S. 356-357.
  • Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase:Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., inAmerican Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827:Online.Arkivigite je 2008-07-08 per la retarkivoWayback Machine
  • Anke Geeraerts, Joost A. M. Raeymaekers, S. Vinckier, A. Pletsers, E. Smets & S. Huysmans:Systematic palynology in Ebenaceae with focus on Ebenoideae: Morphological diversity and character evolution, inReview of Palaeobotany and Palynology, Volume 153, Issues 3-4, 2009, S. 336-353.
Portala ikonoPortalo pri Biologio

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2Ebenaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,02,1ebono en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,03,1 Ebenaceae ĉe The Plant List. Arkivita ella originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-06-17 .
  4. 4,04,1diospiro en PIV ĉe vortaro.net
  5. Ebonacoj enGermplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville,Marilando.
  6. Bruno Wallnöfer:A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 1, enAnnalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 108, 2007, S. 207-247.
  7. Bruno Wallnöfer:A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 2, enAnnalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2009, 110. S. 173-211.
  8. Sutee Duangjai, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger, Felix Forest, Bruno Wallnöfer, Michael J. H. Barfuss, Gunter Fischer & Mark W. Chase:A multi-locus plastid phylogenetic analysis of the pantropical genus Diospyros (Ebenaceae), with an emphasis on the radiation and biogeographic origins of the New Caledonian endemic species., enMolecular Phylogenetics and Evolution, 52, Issue 3, 2009, S. 602-620.
  9. Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuela, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase:Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., enAmerican Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827:Online.Arkivigite je 2008-07-08 per la retarkivoWayback Machine
  10. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
Ĝermo pri botaniko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribotaniko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ebonacoj&oldid=8783551"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp