Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elEU)
Eŭropa Unio
Nomo en oficialaj lingvoj
European Union (angle)
Европейски съюз (bulgare)
Evropská unie (ĉeĥe)
Den Europæiske Union (dane)
Euroopa Liit (estone)
Euroopan unioni (finne)
Union européenne (france)
Europäische Union (germane)
Ευρωπαϊκή Ένωση (greke)
Unión Europea (hispane)
Európai Unió (hungare)
An tAontas Eorpach (irlande)
Unione europea (itale)
Europska unija (kroate)
Eiropas Savienība (latve)
Europos Sąjunga (litove)
Unjoni Ewropea (malte)
Europese Unie (nederlande)
Unia Europejska (pole)
União Europeia (portugale)
Uniunea Europeană (romane)
Európska únia (slovake)
Evropska unija (slovene)
Europeiska unionen (svede)
politika komunumo
Mapo de Eŭropa Unio
Moto: Unuiĝintaj en diverseco
Himno: Odo al Ĝojo
Membraj ŝtatoj
Politikaj centrojBruselo,Luksemburgo,Strasburgo
Areo4 194 431 km² (419 443 100 ha)
Loĝantaro446 834 578[1] (2019)
Denseco106 loĝ./km²
Prezidanto de la Eŭropa KonsilioCharles Michel
Kreita23-a de julio 1952
Oficialaj lingvoj
Vikimedia Komunejo: European Union
Retpaĝo: europa.eu
Portalo pri Eŭropo
Eŭropa Unio
Европейски съюз
flago
regiona organizaĵo
supernacia unio
politika ekonomia unio
konfederacioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1-a de novembro 1993vd
AntaŭeOkcident-Eŭropa UnioEŭropa Komunumo pri Karbo kaj ŜtaloEŭropa Ekonomia Komunumo • European Community • Eŭropa Komunumo pri Atomenergio • Traktato de Bruselo je 1948vd
Geografia situo50° 7′ 1″ N,9° 14′ 52″ O(mapo)50.1169444444449.2477777777778Koordinatoj:50° 7′ 1″ N,9° 14′ 52″ O(mapo)
Lando(j)internaciecovd
SidejoBruselo
Eŭropa Unio (Eŭropo)
Eŭropa Unio (Eŭropo)
DEC
Map
Eŭropa Unio
MotoОбединен в многообразието
Ujedinjeni u različitosti
Jednotná v rozmanitosti
Forenet i mangfoldighed
In verscheidenheid verenigd
United in diversity
Ühinenud mitmekesisuses
Moninaisuudessaan yhtenäinen
Unie dans la diversité
In Vielfalt geeint
Ενωμένοι στην πολυμορφία
Egység a sokféleségben
Aontaithe san éagsúlacht
Unita nella diversità
Vienota dažādībā
Suvienijusi įvairovę
Magħquda fid-diversità
Zjednoczona w różnorodności
Unida na diversidade
Uniţi în diversitate
Zjednotení v rozmanitosti
Združena v raznolikosti
Unida en la diversidad
Förenade i mångfalden
Единство в многообразии
Єдність у різноманітті
In varietate concordia
Unii inte ła diversità
Units en la diversitat
Unuiĝintaj en diverseco
Fondinto(j)ItalioFrancioLuksemburgoBelgioReĝlando de NederlandoOkcidenta Germaniovd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
nederlanda lingvo
dana lingvo
estona lingvo
finna lingvo
germana lingvo
greka lingvo
hungara lingvo
irlanda lingvo
itala lingvo
litova lingvo
pola lingvo
portugala lingvo
hispana lingvo
sveda lingvo
bulgara lingvo
slovena lingvo
slovaka lingvo
rumana lingvo
latva lingvo
malta lingvo
kroata lingvo
ĉeĥa lingvovd

FiliojEŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio
European Agency for Safety and Health at Work(en)Traduki
Publications Office of the European Union(en)Traduki
Eŭropa Servo por Ekstera Agado
Eŭropa KomisionoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Partoj
Germanio,Francio,Italio,Hispanio,Pollando,Aŭstrio,Belgio,Bulgario,Kipro,Kroatio,Slovakio,Slovenio,Estonio,Finnlando,Grekio,Hungario,Irlando,Latvio,Litovio,Luksemburgo,Malto,Portugalio,Danio,Nederlando,Ĉeĥio,Rumanio,Svedio,limo de la Eŭropa Unio kajUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Premioj
vd
RetejoOficiala retejo
vdr

LaEŭropa Unio (EU) estas jura politikakomunumo konstituita kielinternacia organizosui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj deEŭropo. EU estis establita per la validigo de laTraktato pri Eŭropa Unio la1-an de novembro1993, kiu transformis la antaŭajninstituciojn. Ĝi konsistas el 27 landoj (validas por 2021) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la triEŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (nomeEKKŜ,Euratom kajEEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun lakomuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvalidigo la1-an de decembro2009, de laTraktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon elinternacia juro[2][3][4][5].

Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, nome la "eŭropa komunumismo", iel unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnaciaregistaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de lamultflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo[6].

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Eŭropaj Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas per malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[7] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita[8][9][10][11].

Je12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis laNobel-premion pri paco ĉar"ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[12]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Teritoria evoluo de EU
Jean Monnet (maldekstre) kajKonrad Adenauer (dekstre) en 1953.
Epizodo depodkastoKern.punkto pri federaciismo en Eŭropa Unio

Post la dumondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj[13]. La deklaro de la 9-a de majo 1950 deRobert Schuman, tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj, admonanta al komunigo de la karbaj kaj ŝtalaj sektoroj sub la aŭtoritato de internacia institucio, estas konsiderata kiel la fonda teksto de eŭropa konstruado.

"Eŭropo nek estos konstruita subite, nek per ĝenerala konstruado. Ĝi fariĝos per konkretaj atingoj, unue kreante faktan solidarecon."
Robert Schuman,Deklaro de la 9-a de majo 1950[14]

Spronita de politikaj famuloj konataj kiel la "patroj de Eŭropo"[15] , kielKonrad Adenauer,Jean Monnet kajAlcide De Gasperi, ses ŝtatoj (Okcidenta Germanio,Francio,Italio,Belgio,Luksemburgio kajNederlando) kreis en 1951 laEŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo[nb 1] per traktato subskribita enParizo, kiu celis antaŭenigi la interŝanĝojn de krudaj materialoj necesaj por ke la ŝtala industrio akcelu ekonomian dinamikon post lamilito, por havigi al Eŭropo aŭtonoman produktokapablon[13]. Ĉi-tiu traktato estis la fonda ago celanta kunigi la eŭropajn venkintojn kaj malvenkintojn[nb 2] kaj realigis volon por sendependiĝo de la tiamaj konsiderindaj eksteraj influoj, kaj precipe de tiu deUsono.

Post la fiasko deEŭropa Defenda Komunumo en 1954,Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis establita en 1957 per laTraktato de Romo. Ekonomia kunlaboro estis profundigita per laUnueca Eŭropa Akto en 1986 kies celo estis revigligi eŭropan konstruadon, fiksante la kompletigon de la interna merkato en 1993, ankaŭ permesante liberan movadon de kapitaloj kaj servoj. Per ĉi tiu traktato, komunumaj kompetentecoj estas etenditaj al la fakoj deesplorado,teknologia disvolviĝo, lamedio kaj socia politiko. La Unueca Eŭropa Akto ankaŭ ekfunkciigis laEŭropa Konsilio, kunvenigante ŝtatestrojn kaj registarestrojn kaj decidis plifortigi la potencojn de laEŭropa Parlamento.

En 1992, laTraktato de Maastricht sukcedis ĝin kaj establis politikan union kiu prenis la nomon de Eŭropa Unio kaj kiu antaŭvidis la kreon deekonomia kaj mona unio kun ununura valuto: laeŭro (€). Fondita en 1999, laeŭro-zono havas dek naŭ ŝtatojn en 2021. Novaj instituciaj reformoj estis enkondukitaj en 1997 per laTraktato de Amsterdamo kaj 2001, per laTraktato de Nico. LaEŭropa Konstitucio (formale kaj la versio en esperanto:Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estis propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estiĝinta en 2005. Se latraktato estus estinta ratifita de la membroŝtatoj, ĝi estus forminta la novan juran bazon de la Unio. Post la fiasko de projekto de Eŭropa Konstitucio pro la rifuzo perreferendumo de la francaj kaj nederlandaj popoloj, la institucioj denove reformiĝis en 2009 per laTraktato de Lisbono por enkorpigi la rimedojn antaŭviditajn de ĉi tiu konstitucia projekto.La Eŭropa Unio ricevis laNobel-premion pri paco en 2012, ĉar "la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj kontribuis dum pli ol ses jardekoj al la antaŭenigo de paco kaj repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo"[16].

Ekde la formiĝo de EEK, la nombro de membroŝtatoj kreskis de 6 al 27. La fondaj membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, en 1957, estasGermanio,Belgio,Francio,Italio,Luksemburgio kajNederlando. Al ili aliĝis en 1973 tri membroj de laEŭropa Liber-Komerca Asocio:Danio,Irlando kajBritio. La Unio plilarĝiĝis al la sudo kun unue la aliĝo deGrekio en 1981, poste tiu deHispanio kajPortugalio en 1986. Dume, en 1985,Gronlando decidis retiriĝi ratifante laGronlandan Traktaton kaj nun havas la statuson derilata transoceana lando. Kun la fino de laMalvarma Milito, laorienta parto de Germanio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1990. En 1995, Eŭropa Unio integris neŭtralajn ŝtatojn:Aŭstrio,Finnlando kajSvedio. En 2004, dek novaj ŝtatoj, plejparte el la orienta bloko, estis aldonitaj al la jam dek kvin membroj:Kipro,Estonio,Hungario,Latvio,Litovio,Malto,Pollando,Slovakio,Slovenio kajĈeĥio. Du pliaj ŝtatoj,Bulgario kajRumanio, kompletigis ĉi tiun kvinan pligrandigon en 2007, kajKroatio fariĝis en 2013 la 28-a membro de la Unio. Fine, en 2020,Britioforlasis la Union postreferendumo de britaj civitanoj.

Eŭropa Unio
19511957196519861992199720012007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *)E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ)(valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK)Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratompolica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK)Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Reliefa mapo de EU

Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780 km², kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo[nb 3]. La plej alta pinto estas laBlanka Monto, ĉe la limo interItalio kajFrancio, kiu altas 4810 metrojn supermarnivelo; la plej malalta pinto estasZuidplaspolder, enNederlando, 7 metrojn sub marnivelo. PostKanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.

Eŭropa Unio havas limojn al 21 landoj:Norvegio, norde;Rusio,Belorusio,Ukrainio,Moldavio kajTurkio laŭ la orienta landlimo;Svisio kajLiĥtenŝtejno en la mezo;Bosnio kaj Hercegovino,Montenegro,Serbio,Makedonio kajAlbanio en laBalkanoj;Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj deHispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ekde la efektiviĝo de laBriteliro, la EU havas landlimon kun laUnuiĝinta Reĝlando en lairlanda insulo. Ankaŭ la etlandojAndoro,Monako,San-Marino kajVatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine,Franca Gujano estas teritorio de Eŭropa Unio enSudameriko, kaj havas limojn alSurinamo kajBrazilo. Krome,Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon alNederlandaj antiloj.

Eŭropa Unio subdividiĝas en du grandajn grupojn: la kontinenta teritorio situanta enEŭropo kaj, pro siakolonia pasinteco, ekster-eŭropaj teritorioj disvastigitaj tra la tuta terglobo (escepte de Azio): la "Eksteraj Regionoj" (ERoj). Tamen iuj specialaj teritorioj de la membroŝtatoj havas apartan statuson, kiu ekskludas ilin de Eŭropa Unio: laRilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj[17].

La kontinenta spaco estas egeantropizigita medio. La ĉefaj reliefoj estas, el sudokcidento ĝis sudoriento, laMeseta,Pireneoj,Alpoj kajKarpatoj, norde estas laSkandinava Montaro. La cetero de la teritorio konsistas el praaj eroziitaj montarmasivoj (Armorika montaro,Apeninoj,Dinaraj Alpoj, ktp.) kaj aro da ebenaĵoj, kiuj konsistigas la subsekciojn de laEŭropa ebenaĵo etendiĝanta orienten, ekster la Unio, ĝis laUral-montaro. Inter la aliaj ebenaĵoj de pli malaltaj grandecoj estas laPada Ebenaĵo kaj laPanonia Ebenaĵo. Ĉi tiuj estas transiritaj de multaj riveroj, el kiuj ses superas 1 000 km kaj, inter ili,Danubo - kiu longas pli ol 2 000 km - kajRejno, ligitaj kune kaj kun multaj aliaj grandaj riveroj, konsistigas la plej gravan eŭropan akvovojan komunikadon[18]. Pli norde, sur laskandinava duoninsulo, estas du el la plej grandaj lagoj en la Unio, laVänern kaj laSaimaa, respektive superante 5.000 km2 kaj 4.000 km2[19].

La transoceana areo estas karakterizita per sia geografia diverseco. Plej multaj el la eksteraj regionoj estas insulaj, escepte deGujano, kiu estas sur lasudamerika kontinento. La aliaj ERoj estas plejparte en la nordo de ĉi tiu regiono, escepteReunio, kiu estas en laHinda Oceano. Oni notu la ĉeeston de hispanaj enklavoj en laafrika kontinento -Ceŭto kajMelilo - kaj ankaŭ aliaj malgrandaj teritorioj kiuj estas parto de la Unio, kvankam ili havas specialan statuson[20].

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Ekde la 1-a de februaro 2020, la loĝantaro de Eŭropa Unio estas taksita je 446 milionoj da loĝantoj deEurostat[21]. Ĝi situas malantaŭĈinio (1.384 milionoj) kajBarato (1.318 milionoj) sed antaŭUsono (325 milionoj). La plej loĝata membroŝtato estasGermanio (82 milionoj) kaj la malplej loĝata estasMalto (0,4 milionoj). 65% de la loĝantoj loĝas en la 5 plej loĝataj landoj:Germanio,Francio,Italio,Hispanio,Pollando. Laloĝdenso estas 106 loĝ./km².

La kreskorapideco de la eŭropa loĝantaro estas unu el la plej malaltaj en la mondo, sed ankaŭ en la EU la loĝantoj vivas plej longe (krom en kelkaj regionoj deAzio:Japanio,Sud-Koreio,Singapuro kajHonkongo). Pluraj membroŝtatoj renkontas problemojn ligitajn al la malkresko de sia loĝantaro pro malaltanaskindico aŭ negativamigra diferenco, tial enmigradaj politikoj komencas evolui por respondi al la sociekonomiaj problemoj, kiujn tio implicas: ekzemple,Pollando kaj ties 38 milionoj da loĝantoj,Rumanio kiu falus el 22 ĝis 17 milionoj da loĝantoj en la jaro 2050 aŭBulgario kiu perdus 30% de sia loĝantoj, falus el sep ĝis kvin milionoj da loĝantoj. Kun ĉi tiu rapideco, 17 EU-landoj vidos sian loĝantaron fali antaŭ 2050[22], ĉi tiu malkresko en la eŭropa loĝantaro ŝuldiĝas al la malalta naskokvanto de eŭropaj landoj, kio laŭ laEŭropa Komisiono en 2006 postulas konstruan respondon al la defio[23]. Kelkaj landoj (inkluziveFrancio) limigus ĉi tiun fenomenon, gajnante per si mem ĉirkaŭ naŭ milionojn da loĝantoj, kajHispanio povus akiri ĉirkaŭ 2,4 milionojn da loĝantoj ĝis la jaro 2050, ĉefe dank'al sia migranta politiko. Taksindas, ke Francio ankoraŭ estos la dua plej loĝata lando en 2050 (kun 71 milionoj da loĝantoj) post Germanio (74,5 milionoj), sed ke la breĉo povus esti multe pli malgranda pro la subteno al pli altanaskindico kaj pli grandaenmigrado.

Laŭ informo deDemographia, en 2021 en Eŭropunio estis 9 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj:Parizo (11,02 milionoj), laRuhr-regiono (6,125 milionoj),Madrido (6,026 milionoj),Milano (4,907 milionoj),Barcelono (4,588 milionoj),Berlino (3,972 milionoj,Napolo (3,574 milionoj),Ateno (3,325 milionoj), kajRomo (3,189 milionoj)[24].

Membroj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloŜtato de la Eŭropa Unio.

La 27 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭareo kajloĝantaro. La plej loĝata lando estasGermanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estasMalto, kun 412,614 loĝantoj. Pri areo, la plej granda lando estasFrancio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016Britio perreferendumoelektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de laUnuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, enSkotlando kajNorda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[25]

Listo de la membroj

[redakti |redakti fonton]
LandoKodoAliĝdatoLoka(j) nomo(j)ĈefurboOficiala(j) lingvo(j)MonunuoMEP
(en milionoj da eŭroj, en 2021)[26]
IHD(en 2018)[27]
 AŭstrioAT1-a de januaro1995ÖsterreichVienoGermanaEŭro406 148,70,914
 BelgioBE25-a de marto1957België, Belgique, BelgienBruseloNederlanda,Franca,GermanaEŭro502 311,60,919
 BulgarioBG1-a de januaro2007България (Bălgaria)SofioBulgaraBulgara levo71 077,00,816
 ĈeĥioCZ1-a de majo2004Česko(aŭ Česká republika)PragoĈeĥaĈeĥa krono238 249,50,891
 DanioDK1-a de januaro1973DanmarkKopenhagoDanaDana krono336 718,50,930
 EstonioEE1-a de majo2004EestiTalinoEstonaEŭro31 444,90,882
 FinnlandoFI1-a de januaro1995Suomi, FinlandHelsinkoFinnaEŭro251 520,00,925
 FrancioFR25-a de marto1957FranceParizoFrancaEŭro2 500 870,00,901
 GermanioDE25-a de marto1957[nb 4]DeutschlandBerlinoGermanaEŭro3 601 750,00,947
 GrekioGR1-a de januaro1981Ελλάδα (Elláda), Ελλάς (Ellás)AtenoGrekaEŭro181 674,60,872
 HispanioES1-a de januaro1986 EspañaMadridoHispanaEŭro1 206 842,00.893
 HungarioHU1-a de majo2004MagyarországBudapeŝtoHungaraHungara forinto153 758,70,845
 IrlandoIE1-a de januaro1973Éire, IrelandDublinoAngla,IrlandaEŭro426 353,40,942
 ItalioIT25-a de marto1957 ItaliaRomoItalaEŭro1 782 050,40,895
 KiproCY1-a de majo2004Κύπρος (Kýpros), KıbrısNikozioGreka,TurkaEŭro24 018,90,873
 KroatioHR1-a de julio2013HrvatskaZagreboKroataEŭro58 254,10,837
 LatvioLV1-a de majo2004LatvijaRigoLatvaEŭro33 695,90,854
 LitovioLT1-a de majo2004LietuvaVilnoLitovaEŭro56 179,10,868
 LuksemburgoLU25-a de marto1957Lëtzebuerg, Luxembourg, LuxemburgLuksemburgoLuksemburga,Franca,GermanaEŭro72 295,00,916
 MaltoMT1-a de majo2004MaltaLa-ValetoMalta,AnglaEŭro14 982,70,885
 NederlandoNL25-a de marto1957NederlandAmsterdamoNederlandaEŭro856 356,00,944
 PollandoPL1-a de majo2004PolskaVarsovioPolaPola zloto574 771,80,872
 PortugalioPT1-a de januaro1986PortugalLisbonoPortugalaEŭro214 470,70,850
 RumanioRO1-a de januaro2007RomâniaBukareŝtoRomanaRumana leŭo261 268,40,816
 SlovakioSK1-a de majo2004SlovenskoBratislavoSlovakaEŭro98 523,00,857
 SlovenioSI1-a de majo2004SlovenijaLjubljanoSlovenaEŭro52 208,10,918
 SvedioSE1-a de januaro1995SverigeStokholmoSvedaSveda krono537 085,00,945

Venontaj aliĝoj

[redakti |redakti fonton]
  •   Membroŝtatoj de Eŭropa Unio (27)
  •   Eksa membroŝtato (1)
  •   Agnoskitaj kandidatoj (9)
  •   Memproklamita kandidato (1)
  •   Eksaj kandidatoj (3)
  • Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, la tiel nomatajkriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:

    1. situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto);
    2. havi stabilajn instituciojn, kiuj garantiasdemokration,jurŝtato,homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton
    3. havi funkciantanmerkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj;
    4. povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

    Agnoskitaj kandidatoj

    [redakti |redakti fonton]

    La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

    •  Turkio petis membriĝon en Eŭropa Unio (tiamEŭropa Komunumo) la 14-an de aprilo 1987. Turkio estas trieca ŝtato asociita kun Eŭropa Unio kaj kun la komunumoj, kiuj antaŭis ĝin ekde 1963. Turkio subskribis interkonsenton pri dogana unio kun la Unio en 1995 kaj estis oficiale agnoskita kiel kandidato la 12-an de decembro 1999 ĉe la Helsinka Eŭropa Konsilio. Intertraktadoj komenciĝis la 3-an de oktobro 2005. La akcepto de la kandidateco kaj la financadoj, kiujn ĝi kunportas, fariĝis temo de granda disputo inter la nunaj plilarĝigoj de Eŭropa Unio[28]. En novembro 2016, laEŭropa Parlamento alvokis la frostigon de aliĝaj intertraktadoj pro la interkonsentoj pri laeŭropa migra krizo kaj la subpremaj rimedoj taksitaj "neproporciaj" prenitaj de Ankaro post la provo depuĉo de julio 2016. Kun la validigo de la konstitucia referendumo pri la ŝanĝo de politika reĝimo en marto 2017, naciaj kaj eŭropaj reprezentantoj favoras ĉesigi la proceduron[29]. La samo validas ĉe la turka flanko, kieRecep Tayyip Erdoğan volas organizi aliajn referendumojn pri la forlaso de la proceduro[30] kaj pri la reenkonduko de la mortpuno, kiu konsistigus "rompon kun eŭropaj valoroj" defenditaj de la EU kaj laKonsilio de Eŭropo, kies Turkio ankaŭ membras[31].
    •  Nord-Makedonio petis membriĝon al Eŭropa Unio la 22-an de marto 2004 enDublino (Irlando). Ĉi tiu peto estis formaligita de la Eŭropa Komisiono komence de 2005. Kandidatan statuson ricevis ĝi de laEŭropa Konsilio en decembro 2005. Ĝia peto estis prezentita dek tri jarojn post ĝia sendependiĝo de la eksaJugoslavio. Inter la obstakloj al membreco antaŭ 2019 estis la debato kunGrekio pri la nomo de Makedonio, tial la Unio oficiale nomis ĝin "la eksa jugoslava respubliko Makedonio", anstataŭ la nomo"Respubliko Makedonia". Interkonsento estis atingita la 12-an de junio 2018 inter la makedona registaro kaj la greka registaro por alinomi la landon al "Respubliko Norda Makedonio"[32], interkonsento aprobita la 11-an de januaro 2019 de la Makedona Asembleo[33] kaj la 25-an de januaro 2019 de la greka parlamento[34]. La interkonsento oficiale ekvalidis la 12an de februaro 2019. Unia membreco estis identigita kiel la ĉefa strategia prioritato de la makedona registaro. Post kiamSlovenio kajKroatio aliĝis al Eŭropa Unio, Makedonio estas la tria lando rezultinta de la disiĝo de Jugoslavio, kiu petis membriĝon al EU. Ĝia membreco estis priskribita laŭ perspektivo de "meza kaj longa limtempo" en 2006[35]. Tamen en 2020 la aliĝoprocezo de Norda Makedonio al Eŭropa Unio estas blokita deBulgario, kiu ne agnoskas lamakedonan kiel sendependa lingvo, sed kiel dialekto de labulgara. Bulgario kontraŭas la agnoskon de makedona lingvo pro la ĉeesto de makedona malplimulto en la lando, kiun la lando klasifikas kiel bulgara[36]. Interkonsento kun Bulgario estis atingita ĉi-teme en julio 2022. Tiu interkonsento inkludas modifon de la makedonia konstitucio por konsideri bulgarojn kiel etna malplimulto en la lando[37].
    •  Moldavio subskribis asocian interkonsenton kun Eŭropa Unio la 27-an de junio 2014, kiu ekvalidis la 1-an de julio 2016. Ĝi petis kandidatan statuson por membriĝo al la Eŭropa Unio la 3-an de marto 2022, unu tagon post Kartvelio kaj tri tagojn post Ukrainio. Tiun kandidatiĝon anoncisMaia Sandu, la landa prezidanto[38]. Moldavio akiris la statuson de oficiala kandidato la 23-an de junio 2022.
    •  Montenegro petis membriĝon al Eŭropa Unio la 15-an de decembro 2008 en Francio. La statuso de oficiala kandidato estis donita al ĝi en decembro 2010 de la Eŭropa Konsilio, do 2 jarojn post ĝia peto. La 9-an de marto 2011, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion redaktitan de konservativa parlamentanoCharles Tannock. La parlamento bonvenigis la donadon de oficiala kandidata statuso, kaj esperis, ke la intertraktadoj pri aliĝo rapide povas esti malfermitaj. Pluraj problemoj estas levitaj tiurilate[39]:
      • Korupto, kiu restas "disvastigita en multaj areoj" kaj "estas serioza problemo", precipe en la konstruado, privatigo kaj publikaj aĉetoj. La parlamento precizigis, ke la jura kadro por kontraŭbatali organizitan krimon pliboniĝis, sed ke ĝia efektivigo ankoraŭ mankas.
      • Organizita krimo kaj precipe "monlavado kaj kontrabando, [kiuj] ankoraŭ estas problemo". La parlamento emfazis la bezonon plibonigi kunlaboron inter la diversaj landaj, eŭropaj kaj internaciaj policaj instancoj.
      • La situacio de malplimultoj. La parlamento bonvenigis la bonajn intergentajn rilatojn, kiuj konsistigas "solidan bazon sur kiu konstrui la pacan procezon en [la] regiono", sed bedaŭris ke iuj minoritatoj, precipe laromaaj,aŝkaliaj kajegiptaj komunumoj, "ankoraŭ alfrontas oftajn diskriminaciajn problemojn".
    •  Serbio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 23-an de decembro 2009[40], la kandidatiĝo estis sendita al la Eŭropa Komisiono la 26-an de oktobro 2010 por ke ĝi komencu ekzameni. La 12-an de oktobro 2011, la Eŭropa Komisiono konfirmis la malfermon de la aliĝa procezo donante al Serbio la statuson de kandidato por aliĝo en Eŭropan Union[41]. La 2-an de marto 2012 la Eŭropa Konsilio donis la statuson de oficiala kandidato al Serbio, ĉi tiun decidon motivis Francio, Italio kaj Aŭstrio, konsiderante lastatempajn progresojn de Beogrado por klopodi por regiona stabileco, precipe post la interkonsentoj finitaj la 24an de februaro 2012 inter Beogrado kaj Pristina kadre de la dialogo inter Eŭropa Unio kaj la balkanaj landoj[42]. Serbio povus iĝi la 28-a membro de EU antaŭ 2025[43].
    •  Albanio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 28-an de aprilo 2009, sed oficiala kandidata statuso estis rekomendita en oktobro 2012, pro malstabila demokratio kaj malsukceso respekti 12 poentojn, kiujn la Unio konsideris esencaj antaŭ agnoski ĉi tiun statuson. La 4-an de junio 2014 la Eŭropa Komisiono konfirmis la rekomendon doni kandidatan statuson al EU al Albanio, kiun ĝi proponis en sia jarraporto en 2013. La 24-an de junio 2014 la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj laŭvice donis la statuson de kandidato al EU al Albanio[44]. Ĉi tiu decido estis aprobita la 27-an de junio de la Eŭropa Konsilio en Bruselo[45].
    •  Ukrainio subskribis asocian interkonsenton kun Eŭropa Unio la 21-an de marto 2014, kiu estis unu el la kialoj de laRus-ukraina milito (de 2014), kaj ekvalidis la 1-an de septembro 2017. La 24-an de februaro 2022 komenciĝis larusia invado de Ukrainio kaj Ukrainio anoncis sian kandidatiĝon por aliĝi al Eŭropa Unio la 28-an de februaro 2022, post kiam ĝia kandidatiĝa letero estis subskribita deVolodimir Zelenskij, ties prezidanto[46]. En la sama tago, la prezidantoj de Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Ĉeĥio publikigis leteron alvokante iliajn samrangulojn el aliaj membro-ŝtatoj subteni la agnoskon de la statuso de kandidatlando al Ukrainio kaj komenci intertraktadojn[47]. Ukrainio akiris la statuson de oficiala kandidato la 23-an de junio 2022.
    •  Bosnio kaj Hercegovino ricevis la statuson de ebla kandidato ĉe la Tesalonika Eŭropa Konsilio (19-21-a junio 2003), kio ebligis al ĝi formale deklari sian intencon aliĝi al Eŭropa Unio, kion ĝi faris la 16-an de februaro 2016.[48]. La 15an de decembro 2022, Bosnio oficiale akiras la statuson de EU-kandidato[49].
    •  Kartvelio subskribis asocian interkonsenton kun Eŭropa Unio la 27-an de junio 2014, kiu ekvalidis la 1-an de julio 2016. Ĝi petis kandidatan statuson por membriĝo al la Eŭropa Unio la 2-an de marto 2022, unu tagon antaŭ Moldavio kaj du tagojn post Ukrainio. Tiu ĉi kandidatiĝa peto estis anoncita de la prezidentoSalome Zurabiŝvili kaj la ĉefministro Irakli Garibachvili dum gazetara konferenco la 2-an de marto 2022. Sekve de la peto, la 28-an de februaro 2022, de ukraina prezidento Volodimir Zelenskij aliĝi al Eŭropa Unio, 4 tagojn post la komenco de la invado de Ukrainio fare de Rusio, la prezidanto de la Kartvela Revo-partio Irakli Kobakhidze ankaŭ anoncis en gazetara konferenco la"decidon tuj peti eniron en EU", aldonante, ke Bruselo devas urĝe ekzameni tiun ĉi kandidatecon[50]. Krome, tiu ĉi peto referencas la fakton, ke Kartvelio jam spertis rusian invadon en 2008, kiu rezultigis la perdon de du separistaj teritorioj. La kartvela registaro jam estis espriminta sian intencon peti aliĝon al Eŭropa Unio en 2024. Junie de 2022 EU petas al Kartvelio reformi siajn jurajn kaj balotajn sistemojn, pliigi la liberecon de la presaro kaj malpliigi la povon de oligarkoj por ke ĝi povu ekhavi la kandidatan statuson. La14-an de decembro 2023 Kartvelio ricevas EU-kandidatecon. Ĉirkaŭ 80% el ĝia loĝantaro subtenas EU-membriĝon[51]. Tamen, la Eŭropa Konsilio de 27-28 junio 2024 decidis frostigi la procezon de aliĝo de Kartvelio al Eŭropa Unio pro la aprobita leĝo pri travidebleco de eksterlanda influo kiu reprezentas paŝon malantaŭen kompare kun la rekomendoj de la Komisiono rilate al kandidatstatuso[52].

    Memproklamitaj kandidatoj

    [redakti |redakti fonton]

    Diversaj teritorioj

    [redakti |redakti fonton]

    Lingvoj

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolojLingvoj en la Eŭropa Unio,Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kajKomuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

    Oficialaj lingvoj

    [redakti |redakti fonton]

    La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:

    La oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estas temo de specifa decido, surbaze de la deziroj de la membroŝtatoj. Iuj landoj postulas, ke ĉiu el iliaj naciaj lingvoj estu oficialaj lingvoj de la Unio, aliaj tiuj plej uzataj. En ĉiuj kazoj, almenaŭ unu nacia lingvo estas la oficiala lingvo.

    La leĝaro de Eŭropa Unio validas senpere por civitanoj de membroŝtatoj, dum lingva politiko de Eŭropa Unio postulas simbolan agnoskon de ĉiu el ĉi tiuj lingvoj, kio implicas pli vastan panelon ol lalaborlingvoj de la unio.

    La nombro de membroŝtatoj superas la nombron de oficialaj lingvoj, ĉar pluraj naciaj lingvoj estas kunhavataj de du aŭ pli landoj en EU. Lanederlanda, laangla, lafranca, lagermana, lagreka kaj lasveda estas ĉiuj oficialaj lingvoj sur la nacia nivelo en multaj landoj. Krome, lakroata, laĉeĥa, ladana, lahungara, laitala, laslovaka kaj laslovena estas oficialaj lingvoj en multaj EU-landoj je regiona nivelo.

    Cetere ne ĉiuj naciaj lingvoj ricevis la statuson de oficialaj EU-lingvoj. Ĉi tiuj inkluzivas laluksemburgan, oficialan lingvon deLuksemburgio ekde 1984, kaj laturkan, oficialan lingvon deKipro.

    Ĉiuj lingvoj de EU ankaŭ estaslaborlingvoj[55]. Dokumentoj, kiujn membroŝtato aŭ persono sub la jurisdikcio de membroŝtato sendas al institucioj de la Komunumo, povas esti redaktitaj en iu ajn el la oficialaj lingvoj elektitaj de la sendinto. La respondo estas redaktita en la sama lingvo. Regularoj kaj aliaj dokumentoj kun ĝenerala apliko estas redaktitaj en la dudek kvar oficialaj lingvoj. LaOficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio estas publikigita en la dudek kvar oficialaj lingvoj.

    Dokumentoj kun grava publika graveco aŭ intereso estas produktitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, sed tio nombras malplimulton de la laboraĵoj de la institucioj. Aliaj dokumentoj - ekz. komunikaĵoj kun la landaj aŭtoritatoj, decidoj adresitaj al apartaj individuoj aŭ entoj kaj korespondado - estas tradukitaj nur al la bezonataj lingvoj. Por internaj celoj la EU-institucioj perleĝe rajtas elekti siajn proprajn lingvajn aranĝojn. LaEŭropa Komisiono, ekzemple, kondukas siajn internajn aferojn en tri lingvoj, angla, franca kaj germana (kelkfoje nomataj "proceduraj lingvoj"), kaj plene plurlingvas nur por publikaj informoj kaj komunikaj celoj. LaEŭropa Parlamento, aliflanke, havas membrojn, kiuj bezonas laborajn dokumentojn en siaj propraj lingvoj, do ĝia dokumenta fluo estas plene plurlingva dekomence. Neinstituciaj EU-instancoj ne laŭleĝe devas uzi ĉiujn 24 lingvojn.

    La tradukoj estas multekostaj[56]. Laŭ la anglalingva retejo de EU, la kosto de konservado de la plurlingveca politiko de la institucioj - t.e. la kosto de tradukado kaj interpretado - estis 1.123 milionoj da eŭroj en 2005, kio estas 1% de la jara ĝenerala buĝeto de la EU, aŭ 2,28 € po persono jare. La EU-Parlamento klare diris, ke ĝiaj membroŝtatoj havas aŭtonomecon por lingva edukado, kiun traktate la Unio devas respekti[57].

    Kromaj lingvoj uzataj

    [redakti |redakti fonton]

    La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de lakataluna,eŭska kajgalega lingvoj kielduonoficialaj lingvoj. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s. Enduonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de juraj aŭ similaj tekstoj.

    Aliaj lingvoj

    [redakti |redakti fonton]
    Latinlingva emblemo de laRevizora Kortumo

    Eŭropa Unio havas multajn diversajn lingvoj. Aldone aloficialaj kaj duonoficialaj lingvoj, estas lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. lasarda en Italio, labretona en Francio, larusa en Estonio kaj Latvio) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. lajida, laesperanto kaj lacigana) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple laturka kaj laaraba).

    Pluraj institucioj de Eŭropa Unio uzaslatinan en siaj emblemoj kajdomajnaj nomoj anstataŭ listigi siajn nomojn en ĉiuj oficialaj lingvoj. Eŭropa Unio mem havas latinanmoton: "In varietate concordia" ("Unuiĝinta en diverseco").

    Statuso kaj regado

    [redakti |redakti fonton]

    Statuso

    [redakti |redakti fonton]

    Laŭinternacia juro, Eŭropa Unio havasjuran personecon[58] kaj ĝia statuso rezultas de traktato, kiu povas esti modifita nur per la unuanima interkonsento de ĉiuj ĝiaj subskribintoj. Kiel aliaj regionaj organizaĵoj (Merkosudo,ASEAN, ktp.), EU plenumas siajn prerogativojn al limigita geografia areo; tamen ĝi havas sian propran politikan rolon kaj fortan povon super siaj membroj laŭ pli granda mezuro ol en tradicia regiona organizo[59].

    La naturo de Eŭropa Unio estas temo de debato inter fakuloj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio klare distingas ĝin de aliajinternaciaj organizaĵoj.

    EU havas aspektojn specifajn al "konfederacia" tipa ento, kreita surbaze de traktatoj kaj de ŝtatoj, kiuj rajtas forlasi ĝin (tamen iujfederaciaj ŝtatoj ankaŭ donas la rajton apartiĝi). Ĝi tamen estas la rezulto de pli profunda integriĝo, kies leĝaro ĝenerale havas "rektan efikon" sur la rajtoj de civitanoj. Ĝi do prezentas supernaciajn aspektojn kiel ekzemple la ekzisto de laEŭropa Komisiono antaŭeniganta la ĝeneralan intereson de la Unio, aŭ la ekziston dekvalifikita majoritato (kaj neunuanimeco) kiel defaŭltan voĉdonan regulon en la Konsilio de la Eŭropa Unio[60].

    La Unio ankaŭ havas ŝtatajn aspektojn, kielkomuna valuto aŭ civitaneco. Tamen ĝi ne povas esti kvalifikita kiel ŝtato, havante nek ĝenerala kompetenteco (laŭ laprincipo de atribuo, kvankam tiel okazas en iuj federaciaj ŝtatoj), nek popolo per si mem, nek monopolo de legitima perforto[61].

    Tiel ofte preferendas konsideri Eŭropunion kielsui generis-a[62] ento, formanta kategorion memstare kaj ne taŭganta en iun alian. Lagermanoj,aŭstroj kajgermanlingvaj belgoj donas al ĉi tiu speco de strukturo la nomon"Staatenverbund", germanlingva termino tradukebla je"plurnivela regado"[63]: kiel en federacio, ekzistas ento supera al ŝtatoj; sed kvankam la kompetentoj de EU en iuj kampoj estiĝas pro suverena transdono, la membroŝtatoj restas unuecaj (krom se ili jam estas federaciaj kiel Germanio, Aŭstrio aŭ Belgio)[64]. Por Robert Schütze, Eŭropa Unio rompas kun la eŭropa jura tradicio, bazante sian funkciadon sur la ideo de "dividita suvereneco", kiu estas kombinaĵo de la nacia kaj internacia niveloj. Tiusence Eŭropa Unio ne estus federacia ŝtato, nek konfederacio, sed "federacio de ŝtatoj"[65].

    La konduto de EU ĉiam hezitis inter interregistara vojo (kie la ŝtatoj konservas ĉiujn siajn privilegiojn) kaj federacia vojo (kie parto de la suvereneco de la ŝtatoj estas delegita al la Unio). En la unua kazo, komunumaj decidoj fakte estas traktatoj inter ŝtatoj kaj tial devas esti prenitaj unuanime. Ĉi tiu modelo, proksima al la principo de klasikaj interregistaraj organizaĵoj, estas defendata de la "eŭroskeptika" skolo, por kiu nur ŝtatestroj havas la demokratianlegitimecon reprezenti siajn civitanojn kaj la nacioj devas regi la instituciojn de la Unio. La dua kazo respondas al la modelo defendita de laporeŭropisma skolo defederaciistoj, kiuj opinias, ke la institucioj devas rekte reprezenti la civitanojn kaj ke la metodoj de decidado en la institucioj devas esti adaptitaj laŭ la pligrandigoj de EU[66].

    La afero de la evoluo de Eŭropa Unio estas multe debatata de la opinioj kaj registaroj de la membrolandoj. Post la ekvalidiĝo de laLisbona Traktato, la regado de la Unio restas hibrida: laKonsilio estas la reprezentanto de la Ŝtatoj (por decidoj ne postulantaj unuanimecon, la voĉoj de ĉiu ŝtato tamen prikalkuliĝas laŭ sia demografia pezo)[67] kaj laParlamento, la reprezentanto de la civitanoj. La maniero per kiu la Unio estas administrata estas do hodiaŭ unu el la defioj de la bataloj por influo inter la diversaj eŭropaj institucioj[68].

    Eŭropunia juro

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolojEŭropunia juro kajĜeneralaj jurprincipoj (Eŭropa Unio).
    Subskriba ceremonio de laTraktato de Lisbono

    LaEŭropunia juro, ankaŭ nomata Komunuma juro, konsistas el la reguloj sur kiuj baziĝas Eŭropa Unio. Ĉi tio inkluzivas ĉiujn regulojn, materialajn kaj procedurajn, aplikeblajn ene de Eŭropa Unio (traktatoj,direktivoj, regularoj, jurisprudenco ktp.).

    Antaŭ la ekvalidiĝo de laLisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, Eŭropa Unia juro inkluzivis Komunuman juron (aŭ juron de eŭropaj komunumoj) same kiel kunlaborajn procedurojn kiel laKomuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) kaj Polican kaj Juran Kunlaboron en Krimaj aferoj (PJKK). Post ĉi tiu dato, la Traktato aboliciis la kolonan strukturon de la Unio, kiu akiris juran personecon kiel heredanto de la Komunumoj, sekve la koncepto de Komunuma juro malnoviĝis, sed restas uzata por indiki antaŭan jurisprudencon de laKortumo[69].

    Lajuro de Eŭropa Unio ne devas esti konfuzita kun la juro de laKonsilio de Eŭropo, internacia organizo aparta de la EU, kiu konsistigas precipe la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj de 1950 kaj la jurisprudencon de laEŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kiu interpretas ĉi tiun Konvencion.

    La specifeco de komunuma juro estas, ke"male de ordinaraj internaciaj traktatoj, la Traktato de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kreis ĝian propran jursistemon, kiu... iĝis integrigita parto de la membroŝtataj jursistemoj"[70]. (juĝoCosta kontraŭ ENEL, 1964), tio estas, ke ĝi aplikiĝas tuj kaj donas al individuoj rajtojn, kiujn ili povas alvoki en kortumo, eble kontraŭ nacia regulo, kiu ne konformas al la komunuma regulo.

    Estas laKortumo de Eŭropa Unio, situanta enLuksemburgo, kiu garantias la aplikon de la juro de Eŭropa Unio.

    Inter la fontoj de la eŭropa juro, oni distingas:

    • laprimara Eŭropunia juro (aŭoriginala juro), formita de la diversaj traktatoj. LaTraktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU aŭ FEU-Traktato) estas unu el la fondaj traktatoj de Eŭropa Unio kune kun laTraktato pri Eŭropa Unio (TEU aŭ EU-Traktato). Kune ili formas la ĉefan juran bazon de la politika sistemo de EU; Laŭ Artikolo 1 de la Traktato pri Eŭropa Unio, ambaŭ traktatoj havas egalan juran statuson kaj estas nomataj kolektive kiel "la kontraktoj". Foje ĉi tiuj traktatoj estas do ankaŭ nomataj "Eŭropa konstitucia juro", sed formale ili estas internaciaj traktatoj inter la membroŝtatoj de EU.
    • laderivinta juro, aro de tekstoj kaj agoj faritaj de la eŭropaj institucioj laŭ ĉi tiuj traktatoj:reglamentoj kajdirektivoj kiuj estas vigligitaj de neegala penetra forto. La institucioj de komunuma juro ankaŭ publikigas decidojn, rekomendojn kaj opiniojn, kiuj havas devigan juran forton por la membroŝtatoj rilate al decidoj, nedevigan por opinioj kaj rekomendoj.
    • lajurisprudenco de la Kortumo.

    Propraj kaj komunaj kapabloj

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTraktato pri Eŭropa Unio.

    LaTraktato pri Eŭropa Unio (versio de 1992) fondis EU-on laŭ tri "kolonoj", kiuj estis:

    • Unua kolono: Supernacia kolono rilate al la integritaj politikoj (Komuna Agrikultura Politiko (KAP),Dogana Unio,Interna Merkato,Eŭro, ktp.) de la iamaj "Eŭropaj Komunumoj" (EKKŜ,EKAE kajEEK).
    • Dua kolono: Interregistara kolono rilate al kunlaboro en eksterlandaj aferoj kaj sekureco, nomata kolono "komuna ekstera kaj sekureca politiko".
    • Tria kolono: Interregistara kolono rilate al polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj, nomata kolono "justico kaj enlandaj aferoj".

    La diversaj kapabloj en la tri kolonoj, kiuj ofte interkovris, estis implikiĝo malfacile pritraktebla eĉ por spertuloj. Ĉi tiu opakeco instigis la membroŝtatojn doni al laEŭropa Konvencio la taskon simpligi la funkciadon de la institucioj. Ĉi-lasta precipe proponis kunfandi la tri kolonojn, kio estis atingita per la funkciigo de laLisbona Traktato.

    Oni tamen povas daŭre distingi inter la fakoj, depende de ĉu la Unio ekzercas "ekskluzivan kompetenton", "komunan kompetenton" (aŭ samtempan) kun la membroŝtatoj aŭ "komplementan kompetenton" (subteno aŭ kunordigo)[71].

    Ili estas:

    • Ekskluzivaj kapabloj (Artikolo 3 de laTFEU): Nur la Unio povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn, membroŝtatoj povante fari tion memstare nur se ili estas rajtigitaj de la Unio, aŭ por efektivigi uniajn aktojn:
      • Dogana Unio
      • Reguloj pri intrakomunuma konkurenco
      • Ekonomia kaj Mona Unio
      • Daŭripovo (konservado de biologiaj resursoj surmare kaj surtere)
      • Eksterkomunuma komerco
      • Konkludo de iuj internaciaj interkonsentoj
    • Komunaj kapabloj (Artikolo 4 de la TFEU): Kaj la Unio kaj la membroŝtatoj povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn en ĉi tiuj kampoj. Membro-Ŝtatoj plenumas sian kompetentecon tiom, kiom la Unio ne plenumis sian propran. Membro-Ŝtatoj denove plenumas sian kompetenton, se la Unio decidis ĉesi plenumi sian kompetenton:
  • Kunordigaj kapabloj (Artikolo 6 de la TFEU): La Unio havas la povon plenumi agojn por subteni, kunordigi aŭ kompletigi la agadon de la membroŝtatoj:
  • Institucioj kaj instancoj

    [redakti |redakti fonton]

    Institucioj

    [redakti |redakti fonton]

    Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.

    Eŭropa Komisiono
    Ursula von der Leyen, laPrezidanto de la Eŭropa Komisiono
    Ĝi konsistas el unuEŭropa Komisionano po ​membroŝtato, do 27 komisionanoj. Ĉi tiuj estas proponitaj de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj kunvenantaj ene de la Eŭropa Konsilio, kaj aprobitaj de la Eŭropa Parlamento. La ĉefa funkcio de la Eŭropa Komisiono estas proponi kaj efektivigi komunumajn politikojn."Gardanto de la traktatoj", ĝi certigas ilian aplikadon kaj ĝuas, pro ĝia centra rolo de garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kvazaŭ-monopolon de la rajto deleĝdona iniciato en la kampo de la ekskluzivaj kompetentecoj de la Unio, kiel laEŭropa Doganunio, la konservado de la biologiaj resursoj de la maro, lainterna merkato, laununura valuto. Sine de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson", kvankam ĝi estiĝas el la Eŭropa Parlamento, elektita per universala voĉdonado.Premgrupoj, kiuj reprezentas sektorajn publikajn aŭ privatajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo. Kvankam la rolo de la Komisiono havas similecojn kun tiu de naciaj registaroj, ĝi ja malsamas. La Komisiono agas sendepende de la registaroj de la membroŝtatoj. Eŭropaj komisionanoj ofte estas politikaj personoj, kiuj, dum la daŭro de unu eŭropa mandato aŭ du, forlasas sian nacian scenon kaj poste revenas al ĝi[72]. Krome la buĝeto de la Komisiono dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas ĉi tiun "regopovon" de tiu kutime observata en parlamentaj reĝimoj. La Komisiono kunhavas la plenumajn kaj leĝdonajn potencojn kun la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝia mandato daŭras kvin jarojn, ĝia sidejo estas enBruselo.
    Eŭropa Parlamento
    Roberta Metsola, laprezidanto de la Eŭropa Parlamento
    Balote elektita por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rektauniversala voĉdonado, ĝi nombras 705eŭropdeputitojn. Ĝi situas enStrasburgo por la plenaj kunsidoj,Bruselo por la komisionoj kaj aldonaj kunsidoj, kajLuksemburgo por la sekretariejo. Ĝi ne havas la leĝdonan iniciaton, pri kiu la Eŭropa Komisiono havas monopolon. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj[73]), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ol ĝi ĉar ĝi ankaŭ adoptas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo. Ekde laLisbona Traktato, la ordinara leĝdona proceduro, kiu metas la Konsilion (reprezentante la membroŝtatojn) kaj la Eŭropan Parlamenton (reprezentante la loĝantaron) sur egalan bazon por la adopto de eŭropa normo, fariĝis la leĝdona proceduro por la komuna juro[74]. Tiel, la kampoj, en kiuj ĉi tio ne validas, estas malmultaj (kio ne signifas, ke ili estas marĝenaj: la Eŭropa Parlamento estas tiel plejparte ekskludita de laKomuna Ekstera kaj Sekureca Politiko). La Parlamento ankaŭ regas la elspezan flankon (sed ne la enspezan flankon) de la eŭropa buĝeto[75].
    Konsilio de la Eŭropa Unio
    Ankaŭ nomitaKonsilio de la Ministroj de Eŭropa Unio, ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. Ĝi estas plenuma, sed ankaŭ leĝdona, institucio de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. La Konsilion de Eŭropa Unio laŭvice prezidas la ministro pri eksterlandaj aferoj de ĉiu membroŝtato dum ses monatoj. Ekde la subskribo de laTraktato de Romo, la Konsilio respondecas pri kunordigado de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝetan projekton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ties konsento, sed sole decidas pri la enspezoj. En monaj aferoj, ĝi starigas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen parlamenta interveno (mona politiko ne estas unu el la areoj submetitaj al kundecido). La nombro de voĉdonoj en iu lando pli-malpli funkcias laŭ sia demografia pezo, sed por gravaj decidoj, laTraktato de Nico, postetiu de Lisbono, starigis novajn voĉdonajn regulojn[76], precipe la bezonon havi kvalifikitan plimulton favore al la antaŭvidita decido. Kvalifikita plimulto estas atingata se ĝi "kunigas almenaŭ 55% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro de Eŭropa Unio"[77]. Kiam la Konsilio ne agas laŭ propono de la Komisiono, la kvalifikita plimulto devas tiam atingi "almenaŭ 72% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro"[78]. Ĝi kunhavas sian kompetentecon pri kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento, kun kiu ĝi formas dupartan parlamentsistemon. Tiel la Konsilio de la Eŭropa Unio reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.
    Eŭropa Konsilio
    António Costa, la prezidanto de laEŭropa Konsilio
    Ĝi konsistas el kunigo de la registarestroj de la membroŝtatoj (escepte por Francio, Kipro, Litovio kaj Rumanio, kiujn reprezentas la ŝtatestro), sub la superrigardo de prezidanto elektata por 30 monatoj, kies tasko estas faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar pintkunvenoj de la Eŭropa Konsilio okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia Prezidanteco de laKonsilio de Ministroj. La celo de ĉi tiuj pintkunvenoj inter la ekzekutivaj potencoj de la membroŝtatoj estas difini la ĉefajn liniojn de la Eŭropunia politiko, ĉefe en la areo de eksterlanda politiko. Ili ankaŭ estas uzataj ĉiun kvinan jaron por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido tiam validigita per voĉdonado en la Eŭropa Parlamento. Ĝi ne konfuzendas kun laKonsilio de Eŭropo, internacia organizo aparta de EU, sidanta en Strasburgo.
    Kortumo de la Eŭropa Unio
    Ĝi estas juĝista institucio, kiu zorgas pri la observo de la eŭropunia juro: rekta apliko de la eŭropunia juro en la membroŝtatoj kaj supereco de la eŭropunia juro super la naciaj juroj. La Kortumo certigas la aplikon de la juro de Unio kaj la unuformecon de sia interpreto ene de la teritorio de la Unio. Tiucele ĝi kontrolas la laŭleĝecon de agoj de la institucioj de Eŭropa Unio kaj regas pri la plenumo de la membroŝtatoj de la devoj devenantaj de la traktatoj. Ĝi ankaŭ interpretas leĝon de EU laŭ peto de landaj juĝistoj. La Kortumo administras sian propran infrastrukturon, kiu inkluzivas tradukistojn, kiuj en 2012 reprezentis 44,7% de la teamo de la institucio[79]. Ĝi sidas en Luksemburgo, kio donis al ĝi la kromnomon Luksemburga Kortumo, kontraste kun la Strasburga Kortumo (Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj).
    Revizora Kortumo
    Ĝi estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
    Eŭropa Centra Banko
    Christine Lagarde, prezidento de laEŭropa Centra Banko
    La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la ĉefa mona institucio de Eŭropa Unio. Ĝi estis establita la 1-an de junio 1998 laŭ federacia modelo[80] kaj ĝia sidejo estas enFrankfurto ĉe Majno. Ĝi ĝuas monopolon pri elsendo de la eŭro kiel la komuna kaj nura mono de laEkonomia kaj Mona Unio. Ĝi difinas la gvidliniojn de mona politiko por laeŭro-zono kaj prenas la decidojn necesajn por ĝia efektivigo; tio estas por konservi laaĉetpovon de la eŭro kaj do prezstabilecon en laeŭrozono. Ĉi tiu zono nuntempe inkluzivas la 19 landojn de Eŭropa Unio, el kiuj 11 enkondukis la eŭron ekde 1999. Ekde la 4-a de novembro 2014, la ECB respondecas pri centra rolo en la superrigardo kaj kontrolo de lacentraj bankoj de eŭropaj ŝtatoj per laUnunura Kontrola Mekanismo (UKM).

    Aliaj gravaj instancoj

    [redakti |redakti fonton]
    Ekonomia kaj Socia Komitato
    La Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato (EESK) estas la konsulta asembleo de eŭropaj ekonomiaj kaj sociaj partneroj (interalie sindikataj, firmaestraraj, konsumantaraj kaj neregistaraj organizaĵoj). La EESK estas kreita por ebligi al ĉiuj ekonomiaj aktoroj aŭdigi siajn voĉojn (per formalaj konsiloj) al laKomisiono, laKonsilio kaj laParlamento, kaj tiel partopreni la decidan procezon de Eŭropa Unio. La komitato konsistas el 329 membroj el sociekonomiaj medioj en Eŭropo. Proponitaj de landaj registaroj, surbaze de sugestoj faritaj de profesiaj kaj sociaj organizaĵoj, ili estas nomumitaj en persona kvalito de laKonsilio de Eŭropa Unio por 5-jara renovigebla periodo kaj agas en kompleta politika sendependeco.
    Komitato de regionoj
    La Eŭropa Komitato de la Regionoj (KdR) estas la asembleo de lokaj kaj regionaj reprezentantoj de Eŭropa Unio, kiu permesas al subŝtataj aŭtoritatoj (regionoj, distriktoj, provincoj, departementoj, municipoj, urboj, ktp.) aŭdigi sian voĉon senpere ene de la institucia sistemo de EU. La membroj estas elektitaj reprezentantoj en la loka nivelo, inkluzive de urbestroj, prezidantoj de regionoj kaj urbaj konsilistoj. La membroj estas nomumitaj de la Konsilio de EU, laŭ propono de la registaro de la membroŝtatoj, por renovigebla kvinjara periodo.
    Eŭropa Investa Banko
    La Eŭropa Investa Banko (EIB) estas la financa institucio de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefa celo estas elprunti sur la financaj merkatoj por financi projektojn ene de Eŭropa Unio. La EIB ankaŭ financas projektojn ekster Eŭropa Unio, precipe en mediteraneaj partneraj landoj, per sia eŭropa-mediteranea investa kaj partnereca fonduso. Ĝi estis kreita en 1957, per laTraktatoj de Romo. Ĝi havas ĉefsidejon enLuksemburgo sed ankaŭ havas oficejojn enBruselo,Parizo,Romo,Helsinko,Ateno,Berlino,Lisbono,Madrido,Varsovio,Bukareŝto,Londono,Istanbulo,Tunizo,Dakaro,Rabato,Najrobo,Fort-de-France,Sidnejo,Pretorio kajKairo.
    Eŭropa Ombudsmano
    La Eŭropa Ombudsmano estas mediacia organo inter la civitanoj kaj la aŭtoritatoj de la Eŭropa Unio. Ĝi sidas enStrasburgo. La misio de la Eŭropa Ombudsmano estas esplori kazojn de "misadministrado" en la agoj de la institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj de Eŭropa Unio. La esprimo "misadministrado" rilatas al situacio en kiu institucio de la Unio malobservas administrajn procedurojn, la principojn de bona administrado aŭhomajn rajtojn. Kazoj de "misadministrado" ĉefe koncernas administrajn malregulaĵojn, maljustaĵojn kaj maljustajn praktikojn, diskriminaciojn, potencan misuzon, mankon aŭ rifuzon de informoj kaj ankaŭ nepravajn prokrastojn.
    Eŭropa Prokurorejo
    La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekutifraŭdon rilate al labuĝeto de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ KFEO,Eŭrojust kajEŭropolo ne havis la kapablon agi. La intutucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 22 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo da pli ol 200 homoj kun sidejo enLuksemburgio.
    Frontex
    La limoj de la Unio estas gardataj de la Agentejo Frontex, kies respondeco estas la sekurigado de la landlimoj de la membroŝtatoj de la Unio, kunlabore kun la limgardistoj de la uniaj landoj. En marto 2019, EU anoncis, ke ekde la komenco de 2023, civitanoj de pli ol 60 landoj dezirantaj viziti Eŭropon, devas anticipe ricevi retan permeson por tiu celo. Ĉi tiu dokumento estos akirita per aplikaĵo al la Eŭropa Vojaĝa Informo kaj Rajtigo-Sistemo, ETIAS.
    Eŭropa Kontraŭfraŭda Oficejo (EKFO)
    estas agentejo kreita en 1999, respondeca por protekti la financajn interesojn de la Eŭropa Unio. EKFO esplorasfraŭdon kontraŭ la eŭropabuĝeto, kazojn dekorupto kaj gravan miskonduton ene de la eŭropuniaj institucioj.

    Decida procezo

    [redakti |redakti fonton]

    Du principoj gvidas la decidajn procezojn[81] de Eŭropa Unio ekde laTraktato de Mastriĥto de 1992: laprincipo de subsidiareco (nur efektivigu agojn, kiujn la ŝtatoj ne povis efektivigi) kaj laprincipo de proporcieco (privilegiu la rimedojn de malplej devigantaj agoj por la membroŝtatoj). Ĉi tiuj principoj estas la temo de protokoloj aldonitaj al laAmsterdama Traktato de 1997[82].

    La eŭropa leĝdona proceduro, gvidita de ĉi tiuj du principoj, ankaŭ ekzistas sub du formoj, depende de ĉu la areo, en kiu ĝi devas leĝdoni, estas sub la ekskluziva kompetento de la Unio aŭ alia de komuna kompetenteco kun la membroŝtatoj[83].

    En fakoj kie la Unio havas siajn proprajn kompetentojn (areoj de la "eksa unua kolono"):

    1: LaEŭropa Komisiono eldonasreglamentojndirektivojn (la direktivoj, malpli devigemaj ol la regularoj, estas ofte privilegiataj pro la principo de proporcieco).
    2: LaKonsilio de la Eŭropa Unio kaj laEŭropa Parlamento akceptas aŭ malakceptas la juran tekston (en la Konsilio de la Unio, ĉiuj ŝtatoj havis kelkajn voĉojn, redifinitajn en 2001 per laTraktato de Nico, por determini la adopton aŭ ne de leĝoj ; laTraktato de Lisbono anstataŭigas ĉi tiun voĉdonadan sistemon per sistemo de duoblakvalifikita majoritato, surbaze de la ŝtatoj kaj de ties demografioj).
    3: Se la teksto estas adoptita, la registaroj de la membroŝtatoj transdonas ĉi tiun leĝaron en sia juro. Ĉi tiuj transmetoj estas tiam kontrolataj de laKortumo de Eŭropa Unio[84].

    En fakoj kie la Unio kunhavas kompetentojn (areoj de la "eksaj dua kaj tria kolonoj"):

    1: LaKonsilio de la Eŭropa Unio preparas la kunvenojn de laEŭropa Konsilio.
    2: Fine de ĉi tiuj pintkunvenoj, la Eŭropa Konsilio ellaboras konkludojn, kiujn ĝi sendas al laEŭropa Komisiono.
    3: La Eŭropa Komisiono eldonas reglamentojn aŭ direktivojn respondantajn al la petoj de la Eŭropa Konsilio.
    4: La Konsilio de Eŭropa Unio kaj laEŭropa Parlamento adoptas aŭ malakceptas la juran tekston, kiu tradukas agaden la gvidliniojn difinitajn de la Eŭropa Konsilio.
    5: Se la teksto estas adoptita, la registaroj de la membroŝtatoj transdonas ĉi tiun leĝaron en siaj juroj. Ĉi tiuj transmetoj estas tiam kontrolitaj de laKortumo de Eŭropa Unio.

    En la unua kazo, laKomisiono do havas monopolon prileĝdona iniciato. La paragrafo 1 de Artikolo 293 de laTraktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU), post la revizio de 2007, plue pliigas la gravecon de ĉi tiu rolo: ĝi kondiĉas, ke laKonsilio de la Unio"povas modifi la proponon nur agante unuanime" (la Konsilio de la Unio povas dekliniĝi el la komisiona propono nur unuanime, kio kelkfoje donas al la Komisiono rolon de akordigo inter membroŝtatoj). En ĉiuj aliaj kazoj, la Komisiono kunhavas la rajton de iniciato kun la membroŝtatoj[85].

    En fakoj, kie la Komisiono havas monopolon pri iniciato, laParlamento kaj la Konsilio de la Unio tamen povas peti, ke ĝi leĝdonu. Krome, se la parlamento ne povas rekte proponi leĝojn, ĝi povas enmeti amendojn al tiuj eldonitaj de la Komisiono aŭ uzi sian vetoon[86]. Notindas, ke en la historio de la Unio la Parlamento akiras ĉiam pli gravan potencon: simpla konsulta organo komence, ĝi hodiaŭ akiris potencon de kundecido samrajte kun la Konsilio. Tamen ĝia reprezenteco restas malpliigita per altasindeteno eneŭropaj balotoj, ofte pli alta ol tiuj en naciaj balotoj[87].

    Buĝeto

    [redakti |redakti fonton]

    La buĝeto de Eŭropa Unio estas la jura akto, kiu antaŭvidas kaj rajtigas, por ĉiu jara financa jaro, ĉiujn kreditojn por la enspezoj kaj elspezoj, kiujn oni opinias necesaj de la Eŭropa Unio kaj de laEŭropa Komunumo pri Atomenergio. Ĝi donas al la institucioj de Eŭropa Unio la rimedojn, kiujn ili bezonas por funkcii kaj plenumi la politikojn, kiuj apartenas al sia kompetenteco. Male al ŝtatoj, kies buĝetoj povas esti malekvilibraj, la antaŭvidita enspezo por la fiska jaro devas egali la pagajn rajtojn por tiu sama fiska jaro. La buĝeto estas starigita kaj efektivigita en eŭroj ekde 1999. La preparado de la buĝeto estas parto de interinstitucia procezo, kiu proksime asocias laKonsilion, laEŭropan Parlamenton kaj laEŭropan Komisionon. La ĉefaj dispozicioj regantaj ĝin plejparte troviĝas en la artikoloj 310 ĝis 324 de laTraktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU).

    La jara buĝeto de EU estas parto de plurjara financa kadro (PFK) fiksita por sep jaroj, kiu determinas la maksimumajn sumojn, kiujn la EU povas elspezi ĉiujare laŭ areo kaj agadprogramo. Entute la financaj rimedoj de EU por la periodo 2021-2027 sumiĝas al 1.824,3 miliardoj da eŭroj en devontigaj kreditoj laŭ prezoj de 2018, kiuj konsistas el la 2021-2027 PFK en la kvanto de 1.074,3 miliardoj da eŭroj kaj el la relanĉa plano kun 750 miliardoj da eŭroj. Nomita "NextGenerationEU", ĉi-lasta estas provizora instrumento por resaniĝo, celanta ripari la ekonomiajn kaj sociajn damaĝojn kaŭzitajn de lapandemio pro Covid-19.

    EU ne rekte pagigas impostojn. Ĝiaj buĝetaj rimedoj do estas kontribuoj pagitaj de la membroŝtatoj. La ĉefa, konata kiel "MNE-rimedo", baziĝas sur la ekonomia pezo de ĉiu el ili. Depende de la jaro, ĝi reprezentas inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la tutaj buĝetaj rimedoj. La aliaj financaj fontoj estas tradiciaj propraj rimedoj (ĉefe doganaj impostoj), frakcio de laAVI kolektita de la membroŝtatoj kaj diversaj monpunoj kaj akcizoj.Germanio estas la plej granda kontribuanto al la eŭropa buĝeto, sekvata deFrancio kajItalio.

    La unua elspezo estas laKomuna Agrikultura Politiko, sed ĝia parto malpliiĝas ekde la komenco de la2000-aj jaroj; ĝi ankoraŭ reprezentis 37% de la elspezoj de la PFK 2014-2020 sed ĝia parto estas 31% de la enspezoj enskribitaj en la PFK 2021-2027. La dua elspezo estas laregiona politiko de EU, kiu mobilizas pli ol 30% de buĝetaj rimedoj kaj kies celo estas redukti malegalecojn inter regionoj por plifortigi la ekonomian kaj socian koherecon de la Unio. Administradaj elspezoj de EU reprezentas malpli ol 7% de ĝia buĝeto.Pollando estas la unua profitanto de eŭropaj buĝetoj, sekvata deFrancio.

    Ekonomio

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkonomio de la Eŭropa Unio.
    Pokapa MEP en Eŭropaj landoj en 2019

    Kiel politika ento Eŭropa Unio estas reprezentata en laMonda Komerca Organizo (MKO).La ekonomio de EU estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭnominalaj esprimoj, postUsono kajĈinio, kaj la tria laŭaĉetpova egaleco (APE), postĈinio kajUsono. La MEP de Eŭropa Unio ĉirkaŭkalkuliĝis ĉirkaŭ 15 miliardoj da dolaroj (nominale) en 2020[88], reprezentante ĉirkaŭ 1/6 de la tutmonda ekonomio[89].

    Laeŭro estas la dua plej grandarezerva valuto kaj la dua plej komercita monunuo en la mondo post lausona dolaro[90][91][92]. La eŭro estas uzata de 20 el siaj 27 membroj, sed ĝi estas la oficiala valuto en 26 landoj, en la eŭrozono kaj en ses aliaj eŭropaj landoj, oficiale aŭ fakte.

    La ekonomio de Eŭropa Unio konsistas elinterna merkato demiksitaj ekonomioj surbaze delibera merkato kaj progresintaj sociaj modeloj. Ekzemple, ĝi inkluzivas internan ununuran merkaton kun libera movado de varoj, servoj, kapitaloj kaj laboro[93]. La MEP pokape estis 43.188 dolaroj en 2018[94], kompare al 62.869 dolaroj en Usono, 44.246 dolaroj enJapanio kaj 18.116 dolaroj en Ĉinio[95]. Ekzistas signifaj malegalecoj laŭ MEP pokape inter membroŝtatoj intervalantaj de 106.372 USD enLuksemburgio ĝis 23.169 USD enBulgario[96]. Kun malaltaGini-koeficiento, Eŭropa Unio havas pliegalecan distribuon de enspezoj ol la monda averaĝo[97].

    La investoj de EU en fremdaj landoj sumis entute 9,1 miliardojn da dolaroj, dum la eksterlandaj investoj faritaj en Eŭropa Unio sumis 5,1 miliardojn da dolaroj en 2012, senkompare la plej altaj enlandaj kaj fremdaj investoj tutmonde[98].Euronext estas la ĉefa borso de la eŭrozono kaj la sesa plej granda laŭmerkata kapitaligo[99]. La plej grandaj komercaj partneroj de Eŭropa Unio estas Usono, Ĉinio,Britio,Svislando,Rusio,Turkio, Japanio,Norvegio,Sud-Koreio,Barato kajKanado[100].

    Ekde la komenco de laeŭropa financa krizo de 2010, aperis kontraŭaj ekonomiaj situacioj interSuda Eŭropo unuflanke, kajCentra kajNorda Eŭropo aliflanke: pli altasenlaborecoprocento kaj publika ŝuldo en la mediteraneaj landoj escepte deMalto, kaj malpli alta senlaborecoprocento kun pli alta MEP-kreskorapideco en la orientaj kaj en nordaj membrolandoj. En 2018, publika ŝuldo en Eŭropa Unio estis 80% de MEP, kun diferencoj inter la plej malalta kurzo,Estonio kun 8,4%, kaj la plej alta,Grekio kun 181,1%[101].

    MEP (APE) en miliardoj da dolaroj el 2010 ĝis 2019[102]
    2010201120122013201420152016201720182019
     Eŭropa Unio16.85217.50617.75118.08718.64719.20520.00820.85222.04220.720
     Usono14.96415.51816.15516.66317.34817.94718.56919.39120.58021.433
     Ĉinio12.27913.71715.04616.46817.96119.39221.29223.15925.27923.393
     Japanio4.3204.3894.5474.6844.7604.8305.2385.4295.5975.451
     Brazilo2.8032.9733.0863.2313.2873.1923.1413.2403.3663.223
     Rusio3.2343.4423.6283.7343.8243.7183.8004.0084.2274.136
     Barato5.3125.7826.2196.7407.3477.9658.6629.45910.4859.542

    Monunuo

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEŭro.
  •  Eŭrozono
  •  Membroj de ERM II (Bulgario)
  •  EU-ŝtatoj, kiuj iam devos aliĝi al eŭrozono
  •  Landoj, kiuj havas derogon rilate al ilia aliro al eŭrozono (Danio)
  •  Landoj, kiuj ne membras en EU sed uzas eŭron danke al interkonsento kun ĝi (Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano)
  •  Landoj, kiuj ne membras en EU kaj uzas eŭron sen interkonsento kun ĝi (Kosovo kaj Montenegro)
  • La ĉefa monunuo estas laeŭro, kiu oficiale uzatas en 20 el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:

    1. Aŭstrio (ekde1999)
    2. Belgio (ekde1999)
    3. Francio (ekde1999)
    4. Germanio (ekde1999)
    5. Grekio (ekde2001)
    6. Finnlando (ekde1999)
    7. Hispanio (ekde1999)
    8. Irlando (ekde1999)
    9. Italio (ekde1999)
    10. Respubliko Kipro (ekde2008)
    11. Luksemburgo (ekde1999)
    12. Malto (ekde2008)
    13. Nederlando (ekde1999)
    14. Portugalio (ekde1999)
    15. Slovakio (ekde2009)
    16. Slovenio (ekde2007)
    17. Estonio (ekde2011)
    18. Latvio (ekde2014)
    19. Litovio (ekde2015)
    20. Kroatio (ekde2023)

    Ĉi tiu ŝtatgrupo estas konata kieleŭrozono (aŭ eŭroareo aŭ eŭrospaco) kaj inkluzivas ĉirkaŭ 343 milionojn da civitanoj (en 2019). La eŭro, kiu dividiĝas en 100cendoj, estas la dua plej grava kaj dua plej komercita valuto en lavalutmerkato post lausona dolaro[103].

    La valuto estas uzata ankaŭ oficiale de la institucioj de Eŭropa Unio, de kvar eŭropajmikroŝtatoj, kiuj ne estas EU-membroj (Andoro,Monako,San-Marino kajVatikano)[104], de laBrita Transmara Teritorio deAkrotiri kaj Dhekelia, same kiel unuflanke deMontenegro kajKosovo. Ekster Eŭropo, kelkaj specialaj teritorioj de EU-membroj ankaŭ uzas la eŭron kiel monunuon. Aldone, pli ol 200 milionoj da homoj tutmonde uzas monunuojn ligitajn al la eŭro[nb 5].

    La eŭro estas la dua plej grandarezerva valuto same kiel la dua plej komercita valuto en la mondo post la usona dolaro[105][106][107]. En decembro 2019, kun pli ol 1,3 bilionoj da eŭroj en cirkulado, la eŭro havas unu el la plej altaj kombinitaj valoroj de monbiletoj kaj moneroj en cirkulado en la mondo[108].La nomoeŭro estis oficiale adoptita la 16-an de decembro 1995 enMadrido.[109] La eŭro estis enkondukita en la mondaj financaj merkatoj kiel kalkulvaluto la 1an de januaro 1999, anstataŭante la iaman projekton "European Currency Unit" (ECU) je proporcio de 1:1 (1.1743 usonaj dolaroj). Fizikaj moneroj kaj monbiletoj de eŭroj eniris en cirkulado la 1-an de januaro 2002, kio faris ĝin la ĉiutagan funkciantan valuton de ties originaj membroj, kaj ĉirkaŭ marto 2002 ĝi estis komplete anstataŭante la ĝistiamajn valutojn.[110] Kvankam la eŭro falis poste ĝis 0.83 da usonaj dolaroj en du jaroj (26-a de oktobro 2000), ĝi estis komercita super la usona dolaro ekde la fino de 2002, pinte al 1.60 da usonaj dolaroj en la 18-a de julio 2008.[111] Fine de 2009, la eŭro eniris en laEŭropa financa krizo de 2010, kio kondukis al la kreado de laTuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso same kiel al aliaj reformoj kiuj celis stabiligi kaj plifortigi la valuton.

    Pluraj membro-ŝtatoj ankoraŭ ne adoptis la eŭron, ĉu ĉar ili ankoraŭ ne plenumas la membrokriteriojn, ĉu ĉar ili ne volas. Inter la lastaj membroj de EU, plej multaj esperas baldaŭ aliĝi al la eŭro-areo, kvankam laekonomia krizo pridubis ĉi tiun haston[112].Valdis Dombrovskis, eŭropa komisionano respondeca pri la eŭro, anoncis en decembro 2015, ke oni ne atendu plian pligrandigon"dum la venontaj jaroj"[113].

    • Bulgario aliĝis al ERM II en 2020, kaj esperas povi adopti la eŭron komence de 2025[114].
    • Rumanio esperas aliĝi al ERM II en 2024 por ke ĝi povu adopti la eŭron antaŭ 2029[115].
    • Ĉeĥio ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭrozono.
    • Hungario ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo.
    • Pollando ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo.
    • Svedio ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo
    • Danio, kiu voĉdonis kontraŭe al laTraktato de Maastricht antaŭ ol akiri kvar derogojn inkluzive unu pri la ununura valuto, malakceptis la eŭron per referendumo la 28-an de septembro 2000. Neniu nova referendumo estas starigita ĝis nun[116].

    Koncerne la politikon de la ŝtatoj de Eŭropa Unio pri membreco de la ununura valuto, opinisondoj montras la aprobon aŭ la rifuzon de la loĝantaroj aliĝi al la eŭrozono. En Danio (71%) kaj Svedio (87,6%), opozicio ankoraŭ estas forta kaj konstanta ĝis hodiaŭ. En Ĉeĥio (70%) kaj Pollando (75%) la opozicio iĝis plimulto post laekonomia krizo de 2008[117].

    Unuiĝinta Reĝlando ankaŭ kontraŭis ĝin antaŭ olforlasi Eŭropunion.

    Sektoroj

    [redakti |redakti fonton]

    Terkulturo

    [redakti |redakti fonton]
    Mesara ebenaĵo enKreto,Grekio
    Kampoj enMalsupra Saksio,Germanio

    Eŭropa Unio estas la ĉefa agrikultura potenco en la mondo. En 2019, la agrikultura produktado de la unio reprezentas ĉirkaŭ 418 miliardojn da eŭroj[118]. La plej kontribuanta ŝtato estasFrancio (18% de la tuta EU), sekvata deGermanio,Italio,Hispanio,Nederlando,Pollando kajRumanio. Kune, ĉi tiuj sep membroŝtatoj reprezentas pli ol tri kvaronojn de la tuta agrikultura produktado de EU. Laŭ taksoj deEŭropa Komisiono, agrikulturo kaj rilataj sektoroj dungis 9,2 milionojn da homoj tra Eŭropo en 2019, t.e. 4,4% el ĉiuj laborpostenoj en la 27 membroŝtatoj. En Rumanio, ĉi tiu procento altiĝas ĝis preskaŭ kvarono, kun 23% de la loĝantaro dungita en ĉi tiu sektoro.Legomoj kaj hortikulturaj plantoj reprezentas la ĉefan eŭropan agrikulturan produktadon kun 13,6% de la totala valoro, antaŭlakto (13%) kajcerealoj (11,4%). Por ĉi-lasta varo, Francio estas senkompare la plej granda produktanto (23,8% de la tuta produktado), sekvata de Germanio (14,8%) kaj Rumanio (10,2%). Ĉi tio ankaŭ validas por bovobredado (20,8% de la tuta produktado), dum Germanio kaj Hispanio havas la plej grandan nombron daporkoj. Fine, en EU preskaŭ unu el kvar ŝafoj kreskas en Hispanio[119].

    Laagrikultura sektoro estas subtenata desubvencioj de Eŭropa Unio sub la formo deKomuna Agrikultura Politiko (KAP). En 2013 tio reprezentis ĉirkaŭ 45 miliardoj da eŭroj (malpli ol 33% de la totala buĝeto de 148 miliardoj da eŭroj) de la tuta elspezo de EU[120]. Ĝi estis uzata origine por garantii minimumajn prezojn por kamparanoj en EU. Ĉi tio estas kritikata kiel formo deprotektismo, malhelpanta komercon kaj damaĝantaevolulandojn; unu el la plej laŭtaj kontraŭuloj estisBritio, la dua plej granda ekonomio ene de la unio ĝis ĝiaretiro en januaro 2020, kiu plurfoje rifuzis rezigni pri la jarabrita rabato krom se la KAP suferus signifan reformon;Francio, la plej granda profitanto de la KAP kaj la tiama tria plej granda (nun ĝia dua plej granda) ekonomio de la bloko, estas ĝia plej laŭta propagandanto. La KAP tamen plenumis gravajn reformojn: en 1985, ĉirkaŭ 70% de la buĝeto de EU estis elspezita por agrikulturo sed en 2011, senpera helpo al kamparanoj kaj merkat-rilataj elspezoj sumiĝas nur al 30% de la buĝeto, kaj elspezoj al kampara disvolviĝo al 11%. Antaŭ 2011, 90% de senpera subteno fariĝis nekomercaj (ne ligitaj al produktado) dum reformoj daŭre estis faritaj al la KAP, ĝia financado kaj ĝia formiĝado[121].

    LaProtektita Deven-Nomado (PDN) estas la nomo de identiga signo de Eŭropa Unio celanta konservi la devenan nomadon de agrikulturaj produktoj. Kreita en 1992, ĉi tiu etikedado"nomumas produktojn produktitajn, prilaboritajn kaj disvolvitajn en specifa geografia areo, uzante la agnoskitan scipovon de lokaj produktistoj kaj ingrediencojn de la koncerna regiono"[122].

    Industrio

    [redakti |redakti fonton]

    Laŭ valoro, eŭropa industrio daŭre kreskas, malforte sed konstante. Eŭropa Unio estas hodiaŭ la dua industria potenco en la mondo.

    La unio povas apogiĝi sur multaj grandskalaj kompanioj, precipe en la sektoroj de aŭto, transportoj, defendo,kemiaĵoj, medikamentoj kajnutraĵa industrio enFrancio aŭ laaŭta, kemiaĵa kaj memeĥanika inĝenierarto enGermanio.Peugeot,Michelin,Alstom,Safran,Sanofi,Danone,Volkswagen,Daimler,Siemens,Bayer kaj eĉThyssenKrupp estas mondaj referencoj.Italio estas superregata de teksaĵoj, nutraĵa industrio kaj aŭtoj, dum enPollandominado,ŝtalo kajkemiaĵoj estas inter la plej gravaj branĉoj.

    Kompare kun la serva sektoro, tamen, la pezo de industrio iom post iom malpliiĝas. Tiel okazis de kelkaj jardekoj, en Eŭropo kiel en plej multaj okcidentaj landoj kun la rimarkinda escepto de Germanio. Laŭ statistikoj de laMonda Banko, en Eŭropa Unio ĝi falis el 25,4% al 22,2% de la eŭropaMEP inter 2000 kaj 2019 (inkluzive la konstruan sektoron)[123]. Komparebla tendenco estas observita enUsono, kie ĉi tiu parto falis de 22,5 ĝis 18,6% dum la sama periodo.Ĉinio kajRusujo ne esceptas, kvankam industrio ankoraŭ respektive reprezentas 39% kaj 32,2% de ilia MEP en 2019.

    El unu EU-membroŝtato al alia, la graveco de la industria sektoro ankaŭ varias. En du landoj - Irlando kaj Ĉeĥio - ĝi reprezentas pli ol 30% de MEP. Aliflanke, ĝia parto estas malpli ol 20% de MEP en naŭ aliaj membroŝtatoj, inkluzive deBelgio,Portugalio,Nederlando kajFrancio. La industrio ankaŭ estas la plej granda dunganto en pluraj orientaj landoj, eĉ se sur eŭropa nivelo, ĝi generas malpli ol 22% de laborpostenoj hodiaŭ kompare kun pli ol 27% dudek jarojn antaŭe[124].

    Servoj

    [redakti |redakti fonton]

    La sektoro de servoj estas senkompare la plej grava sektoro en Eŭropa Unio, kun 74,7% de MEP, kompare kun la industrio kun 23,8% de MEP kaj agrikulturo kun nur 1,5% de MEP[125].

    Financaj servoj estas bone disvolvitaj ene de laInterna Merkato de la Unio. Kompanioj pli dependas de bankaj pruntoj ol enUsono, kvankam ŝanĝo al kompanioj akirantaj pli da financado per kapitalaj merkatoj estas planita per la iniciato de laUnio de Kapitalaj Merkatoj (UKM), la plano de EU prezentita de laKomisiono en septembro 2015 por mobilizi la liberan movadon de kapitaloj ene de EU.[126]Laŭ la Indekso de Tutmondaj Financaj Centroj, la du plej grandaj financaj centroj en Eŭropo,Londono kajZuriko, estas ekster Eŭropa Unio[127]. La du plej grandaj financaj centroj restantaj ene de EU estasFrankfurto kajLuksemburgo.

    Energio

    [redakti |redakti fonton]
    Nuklea centralo enDoel,Belgio
    Ventoturbinoj enDanio

    Eŭropa Unio estas la tria plej granda energikonsumanto en la mondo laŭ volumeno malantaŭĈinio kajUsono, pro sia loĝantaro, sia nivelo de ekonomia kaj industria disvolviĝo, sed ankaŭ la klopodoj faritaj pri la medio. La energia konsumo de Eŭropo sumiĝis al ĉirkaŭ 1.352 milionoj datunoj da nafta ekvivalento (TEN) en 2019 por ĉirkaŭ 447 milionoj da loĝantoj, kompare kun ĉirkaŭ 2.264 TEN en Usono por ĉirkaŭ 333 milionoj da loĝantoj, laŭ laInternacia Energia Agentejo[128]. Ĝi restas 4,9% super la celoj pri energiefikeco fiksitaj por 2020.

    En Eŭropo, latransporta sektoro estas la plej granda konsumanto de energio, antaŭkonstruado,industrio kajservoj. Por kontentigi postulon, EU importis ĉirkaŭ 58% de sia energio en 2018[129]. Fakte, la unio havas nur malmultajnhidrokarbonidajn resursojn kaj produktas malmultan energion. Tamen tio ne okazas enFrancio, kie energiproduktado venas plejparte denuklea energio, aŭ eĉ enDanio, kierenoviĝantaj energioj, precipeventoenergiaj, konsistigas gravan parton de ĝiaenergia miksaĵo.

    En ĉi tiu kunteksto, la energia dependeco de Eŭropo al la cetera mondo estas alta, kaj pli precipe alRusujo kajMezoriento. La grado de ĉi tiu dependeco varias de lando al lando. En 2019, ĝi estis ĉirkaŭ 30% enRumanio kajSvedujo, aŭ eĉ malpli ol 5% enEstonio, lando inter la plej bonaj investintoj rilate al deplojo de renoviĝantaj energioj. Energia dependeco estas sub 50% en Francio kajPollando danke al la disvastiĝo de nuklea energio en la unua kazo[nb 6] kajkarbo en la dua. Inter 50 kaj 80% enGermanio,Hispanio kajGrekio, ĝi ankaŭ estas tre forta enItalio kajBelgio[131].

    Distribuado inter membroŝtatoj

    [redakti |redakti fonton]

    La du ĉefaj potencoj en EU estasGermanio kajFrancio, iliaj respektivajMEP estas 3.853 miliardoj da dolaroj kaj 2.829 miliardoj da dolaroj. Francio kajUnuiĝinta Reĝlando alternis kiel la dua plej granda ekonomio en Eŭropa Unio; de 2008 ĝis 2014, ĝi estis Francio, de 2015 ĝis 2020, ĝi estis Britio[132]. Inter la novaj membroŝtatoj enuniiĝintaj ekde 2004,Pollando plej multe kontribuas al riĉaĵa kreado en EU; ĝi ankaŭ estas la plej loĝata lando kaj tiu, kiu ricevas la plej grandajneŭropajn strukturajn fondusojn[133].

    Malgraŭteritoria kohezia politiko, la produktado de riĉaĵoj en la regionoj de EU restas malegale distribuita; tiel, la okcidento de la Unio koncentras 85% de la tuta riĉeco, do 14 156 miliardoj da dolaroj, dum la Oriento kontribuas 2,592 miliardojn da dolaroj, oni retrovas ĉi tiun distingon per aliaj indikiloj de homogeneco de la disdono de riĉeco aŭ de nivelo de disvolviĝo kiel laIHD aŭ laKoeficiento de Gini[134].

    Ekonomiaj malegalecoj foje tre malkaŝas ene de unu lando. La regiono kun la plej alta MEP en EU estasNordrejn-Vestfalio kun MEP de 488 miliardoj da eŭroj, antaŭFrancilio kun 483 miliardoj da eŭroj[135].

    La kontraŭa situacio estas enBulgario, kie la plej malriĉa regiono estas la provincoPleven, kies MEP pokape estas ne plu ol 27% de la unia averaĝo (6.400 € pokape).

    Politikoj

    [redakti |redakti fonton]

    Agrikultura politiko

    [redakti |redakti fonton]

    Lakomuna agrikultura politiko (KAP), kreita en 1957 kaj efektivigita ekde 1962, baziĝas ĉefe sur prezoj-kontrolado kaj subvenciaj rimedoj por farmoj, celantaj modernigi ilin kaj disvolvi nutraĵan memprovizon kaj daŭripovon de la sektoro kaj de ties oficantoj. La buĝeto destinita al elspezoj ligitaj al la disvolviĝo de agrikulturo en 2014 sumiĝis al preskaŭ 58 miliardoj da eŭroj[136], do 40% de la komunuma buĝeto por sektoro, kiu reprezentas 0,5% de la MEP de la EU[137].Origine la celoj de la KAP estis jenaj:

    • pliigiproduktivecon disvolvante teknikajn progresojn kaj certigante optimuman uzon de produktaj faktoroj kaj precipe de dungitaro;
    • certigi justanvivnivelon por la agrikultura loĝantaro, precipe per altigo de la individua enspezo de tiuj, kiuj laboras en agrikulturo;
    • stabiligi lamerkatojn kaj prezojn de agrikulturaj krudaĵoj kaj finitaj agroindustriaj produktoj;
    • garantii sekurecon de provizoj kajnutra sekureco;
    • certigi akcepteblajn prezojn porkonsumantoj.

    La KAP suferis kvar reformojn (la kvina nuntempe decidiĝas (2021)). La kvara, en 2014, pli emfazasdaŭrigeblan agrikulturon kaj novigadon, subtenante kreon de laborpostenoj kaj kreskon de rilataj sektoroj. La kvalito kaj sekureco de agrikulturaj produktoj surmerkatigitaj en la Eŭropa Unio estas protektitaj per aro de merkataj normoj, atestaj sistemoj kaj reguloj prinutra sekureco. Pluraj atestaj sistemoj protektas geografiajn originojn, ekologian produktadon aŭ eĉ la kvaliton de nutraĵoj (mediprotektado,bestprotektado, aŭtentikaj produktoj aŭjusta komerco): produktoj kunprotektita deven-nomado (PDN),Protektita Geografia Indiko (PGI),ekologia atesto, ktp.

    Eksterlanda kaj sekureca politikoj

    [redakti |redakti fonton]
    Polaj veturiloj de la ESEA en Ĉadio en 2009

    Eŭropa Unio havas, pere de laKomuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP), la jurajn povojn por kovri ĉiujn areojn de ekstera politiko kaj ankaŭ ĉiujn petojn rilate al la sekureco de la Unio, inkluzive la progreseman difinon de defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo[138][139]. Ĉi tiu politiko estas gvidata de laAlta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj laEŭropa Servo por Ekstera Agado (ESEA). LaPrezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ ludas gravan rolon en la ekstera reprezentado de la Unio, en proksima kunlaboro kun la reprezentantoj de la aliaj eŭropaj institucioj[140].Koncerne la decidprocezon de KESP, la membroŝtatoj kaj la alta reprezentanto rajtas iniciati; tamen decidoj en la Eŭropa Konsilio devas esti unuanime faritaj de la 27 membroŝtatoj[141]

    Metita sub la aŭtoritaton de la Alta Reprezentanto, la ESEA konsistigas la diplomatian servon de la Unio kaj en Bruselo kaj eksterlande[142]. Ĝi organizas la diplomatiajn reprezentojn de EU al eksterlandaj registaroj kaj internaciaj institucioj. La Unio estas rolanto sur la internacia sceno, kiu laŭ la kazo reprezentas ĉiujn membroŝtatojn aŭ poziciigas sin apud ili. Ekstera politiko estas strukturita ĉirkaŭ ĉefaj temoj specifaj por la eŭropa komunumo[143]: diplomatio kaj agoj kun registaroj, instancoj kaj eksterlandaj reprezentantoj, komercaj intertraktadoj, disvolva helpo kaj eĉ pacaj operacioj[144].

    La defenda politiko de Eŭropa Unio, konata kiel laKomuna Sekureca kaj Defenda Politiko (KSDP) siaflanke konsistas el kunigo de la fortoj kaj militaj rimedoj de la membroŝtatoj por respondi al tiel nomataj misioj pri kriza administrado, tio estas por la konservado de paco, humanitaraj misioj aŭ eĉ la savo kaj evakuado de civitanoj de la Unio[145]. Se unu el la membroŝtatoj estus objekto de armita agreso sur sia teritorio, la aliaj membroŝtatoj ŝuldas al ĝi helpon per ĉiuj rimedoj en sia povo; la samo validas se ĝi petas ĝin post terorisma atako aŭ natura aŭ homfarita katastrofo; ĉi tiuj dispozicioj estas antaŭviditaj en artikolo 42 de laTEU kaj estas nomataj ankaŭ "reciproka defenda klaŭzo" kaj "solidareca klaŭzo"[146].

    La militaj rimedoj de la Unio baziĝas sur la naciaj klopodoj de la membroŝtatoj.Grekio,Francio kajEstonio estas la tri landoj, kiuj dediĉas la plej grandan procenton de sia MEP al sia defendo[147]. Rezulte, laEŭropa Agentejo pri Defendo (EAD) konsistigas esencan elementon de la komunuma defenda politiko. Ĝia misio estas kunordigi landajn klopodojn en la kampo de armilaro, plifortigi la eŭropan industrian kaj teknologian bazon, kaj pliigi efikecon en esplorado kaj teknologia disvolviĝo[148].

    Ĉi tiuj misioj speguliĝas konkrete al la harmoniigo de militaj rimedoj en la Unio (la tiel nomata"kunfunkciebleco") kaj plifortigo de la industria ŝtofo en ĉi tiu areo kun la efektivigo de komunaj armilaj programoj, precipe tiuj de laDefenda kaj Kosma branĉo de la grupoAirbus (ekzemple laEurofighter Typhoon aŭ laAirbus A400M)[149].

    Ekonomia politiko

    [redakti |redakti fonton]
    Paschal Donohoe, prezidanto de laEŭrogrupo

    La ekonomia kaj financa politiko de la Unio, difinita nuntempe de laTFEU[150], fiksas al si la celon kunordigi la ekonomian politikon de la membroŝtatoj pri lainterna merkato kun la difino de komunaj celoj[151]. Ĉi tiu politiko devigas ĉiujn membroŝtatojn al "ekonomia kaj mona unio" kaj konfirmas la kreon de tiel nomata "ununura" valuto, laeŭro (€). LaPakto pri Stabileco kaj Kresko (PSK) determinas la buĝetajn devontigojn faritajn de la ŝtatoj de la Unio, kiuj enkondukis la ununuran valuton[152].

    Nuntempe la eŭro estas tiel la efika valuto de 19 membroŝtatoj el 27, difinante laeŭrozonon[153], same kiel reale de kelkaj ŝtatoj kaj teritorioj; nomeKosovo kajMontenegro, kiuj ne havas formalan interkonsenton, kajAndoro,Monako,San-Marino kajVatikano surbaze de monaj interkonsentoj antaŭ la eŭro kaj renovigitaj ekde la tiam.

    La grandaj gvidlinioj por mona politiko estas difinitaj de laEŭropa Centra Banko, kiu respondecas pri administrado de la emisio de eŭro kaj garantio de ĝia valoro rilate al aliaj valutoj, precipe lausona dolaro.Krom la ununura valuto, la ekonomia politiko de la Unio ankaŭ difinas ekonomian strategion. Ĉi tiu ekonomia strategio estas parto de la kadro difinita de la eŭropaj traktatoj, kies principoj estas prezentitaj en tuta serio de artikoloj. La bazaj principoj estas:

    • libera movado de varoj en la interna merkato de EU: neniu kontrolo de varoj ĉe la limoj inter membroŝtatoj kaj neniu dogana imposto[154].
    • libereco de kapitalmovado: ĉiuj limigoj al movado de kapitaloj inter membroŝtatoj kaj inter membroŝtatoj kaj eksteruniaj landoj estas malpermesitaj[155].
    • libera konkurenco: interkonsentoj inter dominaj kompanioj en merkato (interkonsentoj pri prezoj aŭ produktokvantoj) estas malpermesitaj, misuzoj de domina pozicio estas malpermesitaj, kaj ŝtataj intervenoj estas malpermesitaj se ili probable misformas konkurencon, ekzemple permesante al publikaj entreprenoj atingi krediton je pli malalta interezoprocento ol tiu portata de privataj entreprenoj[156].
    • la privatigo de ŝtataj entreprenoj ne estas deviga, sed ŝtatoj devas zorgi ne distordi konkurencon, kaj tial ne devas doni al publikaj entreprenoj konkurencajn avantaĝojn[157]. Ĉi-kaze, la Eŭropa Komisiono ĝenerale limigas sin al antaŭenigo de la liberaligo de servoj.

    Eŭropa Unio en 2010 starigis novan projekton (Eŭropo 2020)[158] kiu difinas la kreskan strategion por la Unio kun la slogano"Inteligenta, daŭrigebla kaj inkluziva ekonomio". Ĉi tiu strategio starigas landajn celojn en la kampoj de dungado, esplorado kaj novigado, klimata ŝanĝo kaj energio, edukado kaj batalo kontraŭ malriĉeco.

    Transatlantika Traktato pri Komerco kaj Investado (akronime TTKI; angle: TTIP aŭ TAFTA) estas traktato en preskaŭ sekreta intertraktada fazo inter la EU-landoj,Usono,Kanado,Meksiko,Makedonujo,Serbujo,Bosnujo kaj Hercegovino,Montenegro,Turkujo,Norvegujo,Svislando,Liĥtenŝtejno kajIslando. Oni esperas: ekonomia kreskado, bonstato kaj dungiteco, tio estas por la koncernaj landoj[159].

    Media politiko

    [redakti |redakti fonton]

    La media politiko de Eŭropa Unio estas kampo en kiu la Unio havas vastajn kompetentecojn. Laŭ Artikolo 191 de laTFEU, la celoj de la media politiko de EU estas"konservado kaj protektado de la medio kaj plibonigo de ĝia kvalito; Protekto de homa sano; zorgema kaj racia uzo de naturaj rimedoj; Antaŭenigo de rimedoj je internacia nivelo por trakti regionajn aŭ tutmondajn mediajn problemojn kaj precipe kontraŭbatali klimatan ŝanĝon"[160].

    LaEŭropa Vivmedia Agentejo kiu ekfunkciis en 1994, dediĉas al observada reto de la eŭropa vivmedio. Multaj programoj pri la protektado de la medio estiĝis, ekzempleReto Natura 2000. La komisionano respondeca pri la medio estas la litova politikistoVirginijus Sinkevičius ekde 2019.

    LaĜironda estuaro apartenas al lareto Natura 2000. Kovrante 635 km2, ĝi estas la plej granda estuaro en Eŭropo.

    Jura kaj homrajta politikoj

    [redakti |redakti fonton]

    La jura politiko de Eŭropa Unio prenas kiel kadron kio poste fariĝos la "Eŭropa jura areo", areo de progresiva konverĝo de la naciaj leĝoj de la membroŝtatoj[161]. Ĝi unue respondas al la tria kolono de la TEU (polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj), sed ĝi estis etendita al la "Spaco de libereco, sekureco kaj justeco" per laTraktato de Amsterdamo. Paralele, diversaj juraj kunfunkciigaj programoj estis kreitaj[162] kiel la kreo de eŭropa arestordono en 2003, la disvolviĝo de reciproka rekono de juĝaj decidoj kaj politiko de jura kunordigo, laJustica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio (aŭ Eŭrojust)[163].

    Eŭropa Unio starigis aron de programoj kaj ankaŭĉarton celantajn certigi respekton dehomaj rajtoj ene de siaj membroŝtatoj. LaAgentejo pri Fundamentaj Rajtoj kontrolas ĉe komunuma nivelo ĉu politikojn por batali kontraŭdiskriminacio,rasismo kajksenofobio kaj por la protekto de vundeblaj grupoj efikas. La defendo de homaj rajtoj ene de EU celas respondi al la punktoj difinitaj en laĈarto de Fundamentaj Rajtoj[164], precipe al la unuaj tri ĉapitroj pri la valoroj delibereco,digno kajegaleco. Ĝiaj funkcioj rilatas al la kolekto, analizo, disvastigo kaj taksado de rimedoj faritaj de Eŭropa Unio por respekti fundamentajn rajtojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj landaj kaj internaciaj organizaĵoj sed ne havas la povon sankcii unu el la membroŝtatoj pro neobservo de siaj devontigoj[165].

    Instruada kaj esplorada politikoj

    [redakti |redakti fonton]

    Baza instruado estas areo, kie la rolo de EU limiĝas al subtenado de landaj registaroj. Enaltnivela instruado, la politiko disvolviĝis en la1980-aj jaroj en programoj subtenantaj interŝanĝojn kaj moveblecon. La plej videbla el ili estasErasmus+, edukada interŝanĝa programo, kies altnivel-instruada partoErasmus komenciĝis en 1987. En siaj unuaj 20 jaroj, ĝi ebligis universitatajn internaciajn interŝanĝojn por pli ol 1,5 milionoj da universitataj studentoj kaj fariĝis simbolo de la eŭropa studenta vivo[166].

    Estas similaj programoj por lernantoj kaj instruistoj, kaj por praktikantoj enprofesia edukado kaj trejnado. Ĉi tiuj programoj estas desegnitaj por kuraĝigi pli vastan scion pri aliaj landoj kaj disvastigi bonajn praktikojn en la edukaj kaj trejnaj kampoj tra la EU[167]. Per sia subteno al laBolonja Procezo, EU subtenas kompareblajn normojn kaj kongruajn diplomojn tra Eŭropo.

    Scienca esplorado kaj disvolviĝo faciliĝas per laKadraj Programoj de EU, kiuj komenciĝis en 1984. La celoj de la EU-politiko en ĉi tiu kampo estas kunordigi kaj stimuli esploradon. La sendependaEŭropa Esplorkonsilio asignas EU-financojn al eŭropaj aŭ landaj esplorprojektoj. EU-esploraj kaj teknologiaj kadraj programoj traktas plurajn areojn, ekzemple energion, kie la celo estas disvolvi diversan miksaĵon derenovigeblaj energioj por helpi la medion kaj redukti dependecon de importitaj brulaĵoj[168].

    Kultura politiko

    [redakti |redakti fonton]

    LaTraktato de Mastriĥto ebligis al EU plivastigi siajn kompetentajn kampojn kaj disvolvi komunuman politikon orientitan alkulturo. Ĉi tio reflektas en diversaj agoj kaj projektoj realigitaj ĉeloke kiel ekzempleEuropeana, projekto de eŭropa cifereca biblioteko, la aljuĝo de la titolo deeŭropa kulturĉefurbo por unu aŭ pluraj urboj ĉiujare, kaj diversaj helpoj por kulturaj projektoj.

    Aliaj programoj kaj politikoj

    [redakti |redakti fonton]

    Kulturo, integriĝo kaj interŝanĝo

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEŭrovido-Kantokonkurso.

    Mezeŭropa tempo

    European Union Association Agreement

    Eŭropa Kosma Agentejo

    Eŭropa Vivmedia Agentejo

    Eŭropa Kultura Ĉefurbo

    Eŭropa Futbal-Ĉampionado

    Eŭropa Unio de Radio kaj Televido

    Atletika Eŭropa Ĉampioneco

    Samseksemo en Eŭropo

    Eŭropa Koncerto

    European Youth Olympic Festival

    European Olympic Committees

    European Grand Prix

    Eŭropa gejfiero

    European Union Emissions Trading System

    Ligo de Ĉampionoj de UEFA

    EuroTech Universities Alliance

    Simboloj

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEŭropaj simboloj.
    Laflago de Eǔropa Unio
    La logotipo de lahispaniaprezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio
    • Eŭropa flago: cirklo de dek du oraj steloj sur blua fono. La steloj reprezentas la popolojn de Eŭropo, kaj formas cirklon kiel signo de unuiĝo. Ili estas la senvaria nombro de dek du, simbolo de perfekteco kaj pleneco en laantikva greka tradicio.
    • Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a deLudwig van Beethoven, laŭ aranĝaĵo deHerbert von Karajan, ankaŭ alnomataHimno al Ĝojo. Por eviti lingvajn problemojn, oni rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio.
    • LaEŭropa tago aŭ latago de Eŭropo estas internacia tago celebrata ekde 1985 ĉiujare la 9-an de majo en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio por kunmemori laDeklaron de Schuman.
    • LaEŭropa devizo: latinlingveIn varietate concordia (esperante: "Unuiĝinta en diverseco")
    • La logotipoj, elektitaj de la ŝtatoj siavice plenumantaj laPrezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj ĝenerale funkciantaj kiel dua emblemo post la eŭropa flago por reprezenti EU-on, ĉar ĝi ne havas oficialan blazonon.

    Esperanto en EU

    [redakti |redakti fonton]

    Krom la multe postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale agnoskata lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco.

    Esperanto estastransnacia, neŭtrala lingvo, do ne estas la lingvo de superregaŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000,Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo aŭ oficiala lingvo kune kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste inter la civitanoj. Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava.

    Esperanto en la 'raporto Grin'

    [redakti |redakti fonton]

    En sia raportoL’enseignement des langues étrangères comme politique publique[169]Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko - versioj en 6 diversaj lingvoj), je peto de la francaHaut Conseil de l'évaluation de l'école (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo) , la franca ekonomikistoFrançois Grin proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

    1. ĉio en la angla,
    2. plurlingveco,
    3. Esperanto

    Grin konkludas, ke la adopto de Esperanto estus el ĝenerale analiza vidpunkto la plej bona solvo[170], ŝparante eĉ 25 miliardoj € / jaro aŭ 17 % de jara EU-buĝeto el ekonomia vidpunkto[171][172][173] de kiu '85% de la loĝantaro en la 25 EU-membroŝtatoj havus rektan kaj evidentan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj prolingva hegemonio'[174].La eblecon de "sinarkia reĝimo" kun 'ekzemple Esperanto, kiu fariĝus la oficiala lingvo', li studis jam en 2004 enCoûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne[175].

    La parlamentaninoMargareta Handzlik,Renato Corsetti (UEA) kajSeán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[171][172][173]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.

    Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj.Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron enLibera Folio («Ŝoka misinformo»).

    Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple laĜenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tuteŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[176]».

    La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multajne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU. Vidu ankaŭ:Plurlingveco en Eŭropo kaj Esperanto

    Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[177]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raportonGrin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo ('scenaro 3') kun 'ekzemple Esperanto kiel oficiala EU-lingvo'. Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton kaj vidus Esperantistojn kiel fanatikulojn. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj.

    Artikolo de Áron Lukács

    [redakti |redakti fonton]

    En iama retejo ekolingvo.com Áron Lukács[178] raportis eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo (2009): «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj agadoj (do, preskaŭ nur por-Esperantaj kaj ne sufiĉe da per-Esperantaj agadoj). Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[179].

    Esperanto en la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

    [redakti |redakti fonton]

    LaKonferenco pri la estonteco de Eŭropo (de majo 2021 ĝis marto 2022) enhavas elementon de civitana konsulto, kiun partoprenas EU-civitanoj per propraj proponoj pri kiamaniere EU evoluu estontece. Kelkaj dekoj de proponoj pledas por iu rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio. Universala Esperanto Unio, per siaKomisiono por eŭropa agado, kajEŭropa Esperanto-Unio instigas siajn membrojn en EU kaj ĉiujn esperantistojn en EU partopreni la civitanan konsulton kaj apogi por-esperantajn proponojn. Pri tiu kampanjo informasUEA-vikipaĝo.

    Literaturo

    [redakti |redakti fonton]
    • Vilhelmo Lutermano (ed.) :La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diver­s­aj konceptoj por la estonteco. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano,MAS, 2015, 106 p.,ISBN 978-2-36960-027-5
    • Áron Lukács:Ekonomiaj aspektoj de la lingva malegaleco, 2007
    • María Rafaela Urueña Álvarez,ABC de la Eŭropa Unio. Enkonduko en la Eŭropan Juron, Enkonduko en la EŭropanJuron, Eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1997, 109 p.
    • Zlatko Tišljar & div. aŭtoroj (2013),Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?/How would Europe look today if there were no EU?, Referaĵkolekto de Eŭropa konferenco (9-a ĝis 11-a de majo 2012),Trieste, eld.EEU, 231 p., diverslingvaj tekstoj sed ĉefe en Esperanto,ISBN 9789612766849.
    Portala ikonoPortalo pri Eŭropo

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Eurostat 2019 (arkivo)
    2. EU Referendum Result. BBC. Alirita 26a de junio 2016 .
    3. Tratado de Lisboa: la Unión Europea en el Mundo (hispane). Portal de la Unión Europea (2009). Arkivita ella originalo je 2011-12-07. Alirita 26a de oktobro 2011 .
    4. European Union. Encyclopædia Britannica. Alirita 3-a de julio 2013 . “international organisation comprising 28 European countries and governing common economic, social, and security policies ...”.
    5. European Union. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita ella originalo je 2020-06-11. Alirita 12a de februaro 2016 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2020-06-11. Alirita 2016-07-07 .
    6. European Commission. The EU Single Market: Fewer barriers, more opportunities. Europa web portal. Alirita 27-a de septembro 2007 .
      Activities of the European Union: Internal Market. Europa web portal. Alirita 29a de junio 2007 .
    7. Políticas (hispane). Portal de la Comisión Europea (4/5/2010). Alirita 26a de oktobro 2011 .
    8. Common commercial policy. Europa Glossary. Europa web portal. Arkivita ella originalo je 16a de januaro 2009. Alirita 6a de septembro 2008 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-01-16. Alirita 2016-07-07 .
    9. Agriculture and Fisheries Council. The Council of the European Union. Arkivita ella originalo je 2014-03-11. Alirita 3a de junio 2013 .
    10. Regional Policy Inforegio. Europa web portal. Alirita 3a de junio 2013 .
    11. Schengen area. Europa web portal. Alirita 8a de septembro 2010 .
    12. "EU collects Nobel Peace Prize in Oslo",10-a de decembro2012. Kontrolita 3a de junio 2013.
    13. 13,013,1La grandaj etapoj de la eŭropa konstruoArkivigite je 2019-04-23 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉeStrasbourg-europe.eu
    14. Deklaro de la 9-a de majo (arkivo) ĉe la retejo de la Fondaĵo Robert Schuman.
    15. Sylvain Schirmann,Robert Schuman et les Pères de l'Europe : Cultures politiques et années de formation, Publications de la Maison de Robert Schuman, vol. 1, Bruselo, Peter Lang, 2008, 361 p. (ISBN 978-90-5201-423-4,legi retearkivo)
    16. (en)The Nobel Peace Prize 2012 (la Nobel-premio pri paco 2012), alirite la 30-an de marto 2019.
    17. (franclingve)Artikolo 198 de laTFEU
    18. (franclingve)La Rejn-danuba akso (arkivo) ĉeLe Monde diplomatique
    19. Christophe Boisvieux, Jean-François Battail kaj Marianne Battail,Scandinavie : Danemark, Norvège, Suède, Finlande, Islande, Vilo, kol. « Mémoires du monde », 2006, 260 p. (ISBN 978-2-7191-0840-6)
    20. (franclingve)Ceŭto kaj Melilo: hispanaj urboj au lastaj kolonioj en Afriko? (arkivo) ĉe la retejo deLa Documentation Française (konsultita la 30-an de marto 2015)
    21. (germanlingve)Loĝantaro de EU ĉeEurostat
    22. Duonjara raporto de la Komisiono pri la loĝantaro (2010) (arkivo)
    23. Demografia malkresko kaj la solvoj de Eŭropo (arkivo)
    24. http://www.demographia.com/db-worldua.pdf
    25. 'Brexit' Triggers New Bid for Scottish Independence.
    26. MEP de EU-landoj. Alirita la 9an januaro 2023 . ĉeec.europe.eu
    27. Palmarès – Indicateur de développement humain (IDH) – Europe (france). Arkivita ella originalo je 2023-01-09. Alirita la 9an januaro 2023 . ĉepopulationdata.net
    28. Leo Cendrowicz,« Fifty Years On, Turkey Still Pines to Become European », TIME, Bruselo,‎ 8-a de septembro 2009,legi reteArkivigite je 2013-08-26 per la retarkivoWayback Machinearkivo
    29. La turka referendumo: lasta ago antau rompo kun EU?arkivo ĉeEurope 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    30. Erdogan aludas referendumon pri la estonteco de la kandidateco de Turkio al EUarkivo ĉeEurope 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    31. Ĵus aprobite, Erdogan anoncas referendumon pri mortpunoarkivo, ĉeL'express (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    32. Atheno kaj Skopjo subskribis la interkonsenton por Norda Makedonio (arkivo) ĉeLibération, 17-a de junio 2018
    33. Noma ŝanĝo: historia interkonsento en Makedonio (arkivo), ĉeLa Presse, 11-a de januaro 2019
    34. La greka parlamento validigas la interkonsenton pri la nova nomo de Makedonio (arkivo)
    35. EU elrevigonta balkanajn esperojn (arkivo) , 3-a de novembro 2006
    36. Bulgario haltas la aliĝon de Norda Makedonio (arkivo, ĉeEuronews, 8-a de decembro 2020
    37. « La Macédoine du Nord signe avec la Bulgarie un protocole lui ouvrant la voie de l'UE » (arkivo)Le Figaro, 17-a de jiulio 2022
    38. La Moldavie fait une demande d'adhésion à l'Union européenne - présidente (arkivoBoursorama, 3-a de marto 2022
    39. Rezolucio pri Montenegro de la Eŭropa Parlamento de la 9-a de marto 2011 (arkivo)
    40. Serbio petas aliĝon al EU (arkivo) ĉeBBC News, 23-a de decembro 009
    41. Serbio paŝas plue al Eŭropunio (arkivo),RFI, 12-a de oktobro 2011
    42. Dono de la kandidata statuso al Serbio fare de EUArkivigite je 2013-04-20 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉeFrance Diplomatie, 2-a de marto 2012
    43. Ĉu ankoraŭ eblas aliĝo de Serbio? ĉeEuronews, 30-a de oktobro 2019
    44. Kandidata statuso por Albanio (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    45. Konkludoj de la Eŭropa Konsilio de la 26-a kaj 27-a de junio 2014
    46. Zelensky signs application for Ukraine's membership in EU (arkivo)Interfax, 28-a de februaro 2022
    47. Open letter by Presidents in support of Ukraine’s swift candidacy to the European Union (arkivo)Ĉeĥia Prezidanteco, 28-a de fabruaro 2022
    48. Interkonsento pri Stabiligo kaj Asocio inter la Eŭropaj Komunumoj kaj iliaj Membro-Ŝtatoj, unuflanke, kaj Bosnio kaj Hercegovino, aliflanke (arkivo)ĉeEUR-Lex
    49. Union européenne : la Bosnie obtient le statut officiel de candidat à l'adhésion (france) (la 15an decembro 2022). Alirita la 17an decembro 2022 . ĉemsn.com
    50. Guerre en Ukraine. La Géorgie va déposer une demande d’adhésion à l’Union Européenne (arkivo)Ouest-France, 2-a de marto 2022
    51. (14-a de decembro 2023) “Adhésion à l’UE : la Géorgie obtient le statut de candidat, une « immense étape » pour sa présidente”,Ouest-France (fr). Alirita la15-an de decembro 2023.. 
    52. « Conclusions du Conseil européen, 27 juin 2024» (arkivo), ĉe consilium.europa.eu, 27-a de junio 2024
    53. (15-a de decembro 2022) “Le Kosovo débute son long chemin vers l’adhésion à l’Union européenne”,Le Monde (fr). Alirita la17-an de decembro 2022.. 
    54. Reconnaissance de l’indépendance du Kosovo (france). Alirita la 17an decembro 2022 . ĉetouteleurope.eu
    55. Lingvoj de EU: oficialaj lingvoj ĉe la retejo de la Komisiono
    56. "With 20 Official Languages, Is EU Lost in Translation?" ĉeNews.nationalgeographic.com., 28-a de oktobro 2010
    57. "Written question – Public policy on foreign-language teaching: the Grin Report – E-3653/2006" ĉe Europarl.europa.eu
    58. Artikolo 48 de laTraktato pri Eŭropa Unio
    59. La puna potenco de EUArkivigite je 2015-04-16 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉe la retejo de la Universitato Paris-Nanterre
    60. Hermann-Josef Blanke kaj Stelio Mangiameli,The Treaty on European Union (TEU) : a commentary, Berlino, Eld. Springer, 2013, 1821 p. (ISBN 978-3-642-31706-4, 3642317065 kaj 3642317057,RKBC 868921059,legi retearkivo), p. 62.
    61. Alain Laquièze kaj Anne Paynot:Ĉu Eŭropunio iĝas ŝtato?Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivoWayback Machine (arkivo), ĉeFondation pour l’innovation politique, novembro de 2004
    62. Joël Thalineau,« La France, collectivité locale de l'Union européenne », Revue politique et parlementaire, N° 979,‎ 1995.
    63. Claus Dieter Classen, Die demokratische Legitimation der Tätigkeit Internationaler Organisationen, 2008, pdf (lire en lignearkivo)
    64. Juĝo de Lisbono (arkivo)
    65. Schütze, Robert,European constitutional law (ISBN 978-1-316-50394-2, 1316503941 et 9781107138865,RKBC 920017318,legi retearkivo), ĉap. 2 (« Constitutional Nature »).
    66. Debato: la ecoj de EU (arkivo) ĉe la retejo de lafrance ministerio pri eksteraj aferoj (konsultita la 30-a de marto 2015)
    67. La principo de subsidiareco (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    68. Paul Magnette,Le régime politique de l'Union européenne, Parizo, Eld. Les Presses de Sciences Po, 2010, 310 p. (ISBN 978-2-7246-0997-4)
    69. Prezento de la Tribunalo de la Kortumo de Eŭropa Unio ĉe la retejo de la Kortumo de Eŭropa Unio
    70. Costa v ENEL[1964] ECR 585,CMLR 425,593 (angle) (PDF), p. 593. Arkivita ella originalo je 2016-08-19. Alirita 2016-08-19 . “By contrast with ordinary international treaties, the EEC Treaty has created its own legal system which . . . became an integral part of the legal systems of the Member States”.
    71. Komunecaj kaj interregistaraj metodoj (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    72. Simon Hix,The political system of the European Union, Basingstoke, MacMillan, 1999, p.5
    73. La procedura servo de la EP (arkivo) Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006
    74. Artikolo 289 de la TFEU
    75. La Parlamento, ties potencoj kaj proceduroj (arkivo) Eŭropa Parlamento, 5-a de julio 2008
    76. Nova sojlo por kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 2007
    77. Nova difino de la kvalifikita plimulto (arkivo), ĉe la retejo de la Jura portalo de Eŭropa Unio
    78. Nova difino de la voĉdonado laŭ kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la oficiala retejo de Eŭropa Unio
    79. https://curia.europa.eu/jcms/jcms/Jo2_10742/direction-generale-de-la-traduction (arkivo)
    80. La Ekonomia kaj Mona Unio (arkivo ĉe la oficiala retejo de la ECB
    81. Decidaj procezoj en EUArkivigite je 2017-01-20 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-a de marto 2015)
    82. La traktato de AmsterdamoArkivigite je 2013-02-24 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉe la partalo pri EU-a juro
    83. Kompetentoj de la EU-aj institucioj (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-a de marto 2015).
    84. La administra juĝo kaj la juro de EU (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la francaŝtatokonsilio.
    85. TFEU kaj TEU (arkivo), ĉe la oficiala retejo de la portalo pri juro de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    86. Rilatoj inter la Parlamento kaj la Komisiono (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    87. Rolo de la Parlamento (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    88. Raporto de 2020 de la Internacia Monunua Fonduso, ĉe ties oficiala retejo
    89. Raporto de 2020 de la Internacia Monunua Fonduso, ĉe ties oficiala retejo
    90. Triennial Central Bank Survey, decembro 2007
    91. Compositional Analysis of ForeignCurrency Reserves in the 1999-2007Period : The Euro vs. The Dollar asLeading Reserve Currency, Aristovnik, Aleksander; Čeč, Tanja, Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350, 30-a de marto 2010
    92. There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency, Boesler, Matthew,Business Insider, 11-a de novembro 2013.
    93. https://www.cia.gov/the-world-factbook/countries/european-union/www.cia.gov.
    94. "World Economic Outlook Database, October 2019"., Internacia Monunua Fonduso, 30-a de januaro 2020
    95. https://www.imf.org/en/Publications/SPROLLs/world-economic-outlook-databases#sort=%40imfdate%20descending, Internacia Monunua Fonduso, 31-a de januaro 2020
    96. https://www.imf.org/en/Publications/SPROLLs/world-economic-outlook-databases#sort=%40imfdate%20descending, Internacia Monunua Fonduso, 13-a de januaro 2020
    97. Eurostat – Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) tableec.europa.eu
    98. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2198rank.htmlArkivigite je 2007-12-11 per la retarkivoWayback Machinewww.cia.gov.
    99. Monthly Reportswww.world-exchanges.org.
    100. Client and Supplier Countries of the EU27 in Merchandise Trade (value %)(2020, excluding intra-EU trade)Arkivigite je 2017-01-17 per la retarkivoWayback Machine, Eŭropa Komisiono
    101. "Eurostat – Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table".ec.europa.eu.
    102. Datumoj el la Internacia Monunua Fonduso por EU kajaliaj landoj
    103. "Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results" (PDF). Bank for International Settlements. Alirita la 7an de februaro 2015.
    104. Kio estas eŭrospaco? ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    105. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009 .
    106. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30a de marto 2010). Alirita 27a de decembro 2010 .
    107. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
    108. Banknotes and coins circulation. European Central Bank. Alirita 28a de aŭgusto 2018 .
    109. Madrid European Council (12/95): Conclusions. European Parliament. Alirita 14a de februaro 2009 .
    110. Initial changeover (2002). European Central Bank. Alirita 5a de marto 2011 .
    111. Exchange Rate Average (US Dollar, Euro) – X-Rates. X-rates.com. Alirita 2013-03-12 .
    112. Renaud Honoré,« Les candidats à l'adhésion ne se bousculent pas en Europe de l'Est », Les Échos, no 21091,‎ 30-a de decembro 2011, p. 6 (legi rete[rompita ligilo] (arkivo)
    113. Eŭrospaco: ne pligrandiĝo dum la venontaj jaroj (arkivo) ĉeLe Point (konsultita la 29-a de januaro 2016)
    114. La Bulgarie reporte à 2025 son objectif d'adhésion à l'euro (france). Alirita19-an de februaro 2023 . ĉewww.lefigaro.fr
    115. Bulgarie, Roumanie, Pologne… après la Croatie, qui seront les prochains pays à adopter l'euro ? (france). Alirita1-an de januaro 2023 . ĉemsn.com
    116. René Leboutte,Histoire économique et sociale de la construction européenne, Eld. Peter Lang, 2008, p. 257.
    117. Ekster eŭrospaco, inter esperoj kaj dubojarkivo)Dernières nouvelles d'Alsace,‎ 28-a de decembro 2011
    118. Totala agrikultura produktado kreskis je 2,4% en EU en 2019 Eurostat, 16-a de novembro 2020
    119. Eŭropa agrikulturo en 10 ĉefaj nombroj ĉeToute l'Europe.eu, 26-a de januaro 2021
    120. EU-elspezoj kaj enspezoj Financa Programado kaj Buĝeto. Eŭropa Komisiono.
    121. "EU buĝetaj mitoj". EC Eŭropo. Eŭropa Komisiono.
    122. EU-a politiko kaze de la kvalito de agrikulturaĵoj (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    123. Industrio (inkluzive konstruadon), aldonvalora (% de MEP) - Eŭropa Unio, Usono ĉe la retejo de laMonda Banko
    124. Industria politiko: kion faras EU? ĉeToute l'Europe.eu, 15-a de februaro 2021
    125. "Eŭropa Unio: Parto de ekonomiaj sektoroj en malneta enlanda produkto (MEP) de 2004 ĝis 2014 " ĉe statista.de, 22-a de marto 2016
    126. Kio estas la Unio de Kapitalaj Merkatoj? ĉe la retejo de laEŭropa Komisiono
    127. La Tutmondaj Financaj Centroj,Long Finance, Septembro 2017
    128. https://www.connaissancedesenergies.org/sites/default/files/pdf-actualites/Key_World_Energy_Statistics_2020.pdf, Internacia Energia Agentejo, aŭgusto 2020
    129. Energiaj produktado kaj importado ĉeEurostat
    130. Gravaj kaj diversaj fontoj de uranioarkivo
    131. La energio en EU,Toute l'Europe.eu, 13-a de aprilo 2021
    132. Francio ne plu estas la 5-a potenco en la mondo (arkivo)L'Expansion, 7-a de januaro 2015
    133. La Eŭropa Komisiono adoptas "partneran interkonsenton" kun Pollando pri la mobilizado de EU-strukturaj kaj investaj fondusoj por kresko kaj laborpostenoj por la periodo 2014-2020 (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la Komisiono, 3-a de majo 2014
    134. Yann Richard,« La crise européenne, un regard de géographe, analyse des disparités macro-économiques en Europe sur la base des données de l'Eurobaromètre 2011 », EchoGéo, Pôle de recherche pour l'organisation et la diffusion de l'information géographique,‎ 10-a de aprilo 2012, ISSN 1963-1197 (Legi rete) (arkivo)
    135. Regionskala MEP en EU (arkivo ĉeEurostat
    136. La komuna politiko de EU en la koro de nutraĵoj, kampara vivo kaj medioarkivo ĉe la retejo de lakomisiono, aprilo 2014
    137. La KAP (arkivo) ĉetoutel'europe.eu, 2-a de februaro 2016
    138. Artikoloj 23 kaj 24 de laTEU (legi rete,arkivo)
    139. Eksterlandaj aferoj kaj internaciaj rilatoj (arkivo) ĉe la retejo de laEŭropa Konsilio
    140. La alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    141. Eksterlanda kaj sekureca politiko (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    142. La ESEA (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    143. Politikoj de la ESEA (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la ESEA
    144. EU kaj la mondo (arkivo), ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, junio 2007
    145. La Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko (arkivo) ĉe la retejo de la ESEA
    146. Kiel la traktato de Lisbono plifortigis la defendan politikon?arkivo) ĉeVie-publique.fr, 22-a de marto 2021
    147. Militaj elspezoj laŭ la MEP (arkivo) ĉe la retejo de laMonda Banko, 2019
    148. La misioj de la EAD (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    149. Germanio aĉetas la A400M-on kaj la Eurofighter-onarkivo) ĉeLa Dépêche du Midi,‎ 13-a de aprilo 2004
    150. Parto 8 de laTFEU
    151. Artikolo 119 de laTFEU
    152. Artikolo 119-2 de laTFEU
    153. La eŭroareo (arkivo) ĉe la retejo de laEŭropa Komisiono, 27-a de aŭgusto 2011
    154. Doganoj (arkivo)
    155. Ĝeneralaj principoj de la libera movado de kapitaloj (arkivo)
    156. La politiko de la konkurenco (arkivo
    157. Miskompreniĝo: Eŭropo devigis privatigon de publikaj servoj nome de liberalismoArkivigite je 2017-09-13 per la retarkivoWayback Machine (arkivo
    158. Eŭropa Komisiono, Eŭropo 2020: Strategio por inteligenta, daŭrigebla kaj inkluziva kresko, Bruselo, 3 marto 2010 (arkivo)
    159. Karel de Gucht,Foreword in Jean-Frédéric Morin, Tereza Novotná, Frederik Ponjaert and Mario Telò,The Politics of Transatlantic Trade Negotiations, TTIP in a Globalized World, Routledge, 2015, p.xvii
    160. [1]TFEU, artikolo 191 Servo pri Jura Informo, konsultita la 14an de februaro 2012.
    161. La europa jura areo (arkivo) ĉe la retejo deLa documentation française, 25-a de majo 2003
    162. Eŭropa Konsilio, La Stokholma Tagordo - malferma kaj sekura Eŭropo, kiu servas kaj protektas civitanojn (arkivo), Oficiala Revuo por la Eŭropa Unio, 4 majo 2010.
    163. Jura kunlaborado pri sankcia fakoArkivigite je 2013-07-18 per la retarkivoWayback Machine (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Parlamento
    164. Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (arkivo), 7-a de decembro 2000
    165. La misioj de la Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj (arkivo)
    166. Eŭropa Komisiono. "La programo Erasmus festas sian 20-jariĝon" (arkivo. Europa retportalo.
    167. "Pri la Plenuma Agentejo pri Edukado, Aŭdvido kaj Kulturo"Arkivigite je 2018-10-02 per la retarkivoWayback Machine (arkivo
    168. Energioj ĉe la retejo de la Eŭropa komisiono
    169. (fr) François Grin,L’enseignement des langues étrangères comme politique publiqueArkivigite je 2006-10-10 per la retarkivoWayback Machine - PDF, paĝo 2, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    170. (fr) François Grin,L’enseignement des langues étrangères comme politique publiqueArkivigite je 2006-10-10 per la retarkivoWayback Machine - PDF, paĝo 100, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    171. 171,0171,1(fr) François Grin,L’enseignement des langues étrangères comme politique publiqueArkivigite je 2006-10-10 per la retarkivoWayback Machine - PDF, paĝoj 9, 102, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    172. 172,0172,1(en) Grin, François, 2003a : "Economics and language planning", Current Issues in Language Planning 4(1), p. 1-66.
    173. 173,0173,1Grin, F. 2000 :The Economics of English as a Global Language. In Kam, H. W. and Ward, C. (dir.), Language in the Global Context. Singapore: SEAMEO Regional Language Centre, Series No. 41, p. 284-303.
    174. (fr) François Grin,L’enseignement des langues étrangères comme politique publiqueArkivigite je 2006-10-10 per la retarkivoWayback Machine - PDF, paĝo 9, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    175. (fr) F. Grin,L’éventail des régimes linguistiques, en:Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne, p. 5, Academia.edu, 2004
    176. En: EUROPEAN COMMISSION, Directorate-General for Translation DGT.02 - Communication and Information: "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?", 6 p. (Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado: Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). La citita duonfrazo troviĝas en ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) Komparu la foruman diskuton ĉeEsperantoLandArkivigite je 2010-07-16 per la retarkivoWayback Machine.
    177. Ekzemple sur[2] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝonGermain Pirlot.
    178. Letero de András Lukács
    179. Lu Wunsch-Rolshoven,Kostoj de lingva malegalrajteco. Agado en EU-parlamentoArkivigite je 2020-06-08 per la retarkivoWayback Machine, 2009,

    Notoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Unuiĝinta Reĝlando rifuzis aliĝi al la traktato stariganta la EKKŜ pro la supernacia karaktero donita al ĉi tiu organizo.
    2. La politikaj kaj ekonomiaj proksimiĝoj efektivigitaj kondukas al unua sukceso, periodo de kontinua paco, la "Pax Europaea".
    3. PostRusio,Kanado,Usono,Ĉinio,Brazilo kajAŭstralio.
    4. La nuraOkcidenta Germanio aliĝis en1952, dum laorienta parto enuniiĝis en1990, okaze de la reunuiĝo de la du Germanioj.
    5. Pro antaŭaj interkonsentoj kun lafranca franko kaj laportugala eskudo:Benino,Bosnio-Hercegovino,Burkino,Kamerunio,Kabo-Verdo,Komoroj,Kongo (Brazavila),Ebur-Bordo,Gabono,Ekvatora Gvineo,Gvineo Bisaŭa,Malio,Niĝero,Nov-Kaledonio,Franca Polinezio,Valiso kaj Futuno,Centafrika Respubliko,Sao Tomeo kaj Principeo,Senegalo,Ĉadio,Togolando.
    6. Kvankam lauranierco estas importata elAŭstralio,Kanado,Niĝero kajKazaĥio[130]

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Eŭropa Servo por Ekstera Agado

    Eŭropa politika komunumo

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
    Elstara artikolo
    Elstara artikolo
    Ĉi tiu artikolo estis je la23-a de novembro 2021 akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
    v  d  r
    Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
     Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
    Flago de la Eŭropa Unio
    Kandidatoj:
     
    Premiitoj de laNobel-premio pri paco
    1901–1925
    1926–1950
    1951–1975
    1976–2000
    2001–nun
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Eŭropa_Unio&oldid=8979112"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp