Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

ETA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:ETA (apartigilo)
ETA
emblemo
terorisma organizaĵo
armita organizaĵo(–2018)
eksa ento(2018–)Redakti la valoron en Wikidata
Komenco31-a de julio 1959vd
Fino3-a de majo 2018vd
AntaŭeEkin • ETApm (VIII)vd
Lando(j)HispanioFranciovd
Ideologio

Eŭska naciismo • revolucia socialismo • sendependismo • separismoEzker abertzalea

 
Partoj
Terrorist of ETA(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Eŭskio kaj Libereco
Euskadi Ta Askatasuna
Logo of Euskadi Ta Askatasuna.png
Logo of Euskadi Ta Askatasuna
terorisma organizaĵo • armita organizaĵo • eksa ento
Lando Eŭskio
EstroJosu Urrutikoetxea
Fondiĝo31-an de julio 1959
Dissolvo2-an de majo 2018
IdeologioEŭska naciismo, revolucia socialismo, sendependismo, separismo, Ezker abertzalea
ĴurnaloZutabe
vdr
Manifestacio okazis ĉe Madrido je la 13-a de Januaro de la jaro 2007 kontraŭ la terorisma organizaĵo ETA

ETA (eŭske Euskadi Ta Askatasuna, doEŭskio kaj Libereco) estis laeŭska armeo, kiu agasterorisme, fondita de1959 studenta grupo enBilbao (Bilbo) (Universitato Deusto), celante, ke la eŭska regiono:

  • estu memstarasocialisma respubliko;
  • inkluzivu la sep tradiciajn regionojn deEŭskio (la hispana ŝtato poste apartigis kvar el tiuj sep regionoj kiel duon-memstaran regionoEŭska Aŭtonoma Komunumo; alia estasNavaro, ankaŭ en Hispanio;tri el la sep regionoj estas en Francio)

Historio

[redakti |redakti fonton]

ETA estis deklarita terorisma organizo fare deEŭropa Unio kajUsono pro la uzo de perfortaj rimedoj kielmurdo,kidnapo kajĉantaĝo (kiu estis unu el ĝiaj fontoj de financado). De 1968 ĝis 2010, 829 homoj estis mortigitaj kiel rezulto de la agadoj de la organizo[1].

Milionoj da hispanoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en laEŭska Aŭtonoma Komunumo mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ laMadridaj atakoj de 11-a de marto 2004, pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro deJosé María Aznar.

La celoj de la organizo ŝanĝiĝis kun la tempo. En la lasta periodo de sia ekzisto ĝi deklaris ke ĝia celo estis unuigi la aŭtonomajn unuojn de Eŭskio kaj Navaro kune kun la eŭskaj provincoj de Francio (Iparralde), kaj postulis rekonon de Francio kaj Hispanio de larajto je memdetermino de Eŭskio.

La membroj de la organizo estis nomitajetarras en lahispana lingvoetakideak en laeŭska lingvo. La membroj de la organizo kaj iliaj subtenantoj uzis la esprimongudariak kiu signifas "militistoj" en la eŭska.

Atencoj

[redakti |redakti fonton]

Grava okazaĵo en la historio de Hispanio estis atenco kiu rzeultigis mortigon deLuis Carrero Blanco,[2] kiam li estisPrezidanto de la Registaro de Hispanio dum la fina epoko de tiudiktatoreco, kiam Franco intencis ke tiu reĝimo pludaŭru eĉ post sia morto.

En marto de2006, ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado. Ĉi tiu ĉeso estis fine rompita la30-an de decembro de tiu mem jaro, kiam okazis terorisma akto en laflughaveno de Barajas enMadrido kaj definitive rompita la5-an de junio2007. La20-an de oktobro2011, la organizo proklamis "definitivan ĉesigon de sia armita aktivado". La3-an de majo2018, la organizo oficiale ĉesis ekzisti[3].

Zutabe ("kolono", en la eŭska) estis la interna inform-bulteno de la eŭska sendependisma armita organizaĵo ETA.

Gvidantoj

[redakti |redakti fonton]
  • Josu Urrutikoetxea
  • David Pla
  • Izaskun Lesaka
  • Mikel Irastorza

Teroro

[redakti |redakti fonton]
Viktimoj
civiluloj339
policistoj/militistoj478
entute817
Fonto:Guardia CivilArkivigite je 2005-08-16 per la retarkivoWayback Machine (Januar 2005)

La hispana ministerio pri internaj aferoj deklaris, ke en 1960–2003 817 homoj estis mortigitaj de ETA, inter ili 339 civiluloj. La aliaj apartenis al ŝtataj organoj:Guardia Civil (198 mortintoj),Policía Nacional (145), armeo (97),Policía Local (24),Ertzaintza (eŭska polico, 13),Mossos d'Esquadra (kataluna polico, 1). La civilaj mortigitoj plejparte estis politikistoj, urbaj parlamentanoj, juĝistoj, profesoroj kaj entreprenistoj. Sume ETA respondecis pri pli ol 850 murdoj[3].

La organizaĵoGesto por la Paz diris ke pli ol3 000 (laŭ aliaj datumoj —3 300)[3] homoj en Eŭskio kaj enNavarra estis akompanataj depersonprotektistoj kaj kromaj 900 estas protektataj de la polico.

La atencoj, kiujn oni imputas al ETA, komenciĝis en 1960. La suba listo montras atencojn depost 1986:

  • 86 / 07 / 14 : atenco per aŭtobombo kontraŭ buso deGuardia Civil, 8 mortintoj kaj 35 vunditoj
  • 87 / 06 / 20 : atenco per aŭtobombo kontraŭ magazeno enBarcelono, 21 mortintoj und 45 vunditoj
  • 87 / 12 / 11 : aŭtobombo antaŭ kazerno de Guardia Civil enZaragozo, 11 mortintoj, inter ili kvar knabinoj 3- ĝis 7-jaraj, tri virinoj kaj kvar policistoj
  • 90 / 12 / 08 : atenco kontraŭGuardia Civil enSabadell, 6 mortintaj policistoj
  • 91 / 05 / 29 : atenco per telelanĉita aŭtobombo kontraŭ garnizonejo de Guardia Civil enVic, 9 mortintoj
  • depost junio 1991 serio deatencoj kontraŭ civilgardanoj, 9 mortintoj
  • 92 / 02 / 06 : bombatenco kontraŭ buseto de la hispana armeo, 5 mortintoj kaj 7 vunditoj
  • 93 / 06 / 20 : du aŭtobomboj eksplodas enMadrid ene de unu horo, 7 mortintoj
  • 94 / 07 / 29 : bombatenco kontraŭ hispana generalo en la malnova urbo de Madrid, 3 mortintoj
  • 95 / 12 / 11 : atenco per aŭtobombo kontraŭ hispana marino, 6 mortintaj civilaj dungitoj
  • 00 / 02 / 22 : atenco peraŭtobombo kontraŭ la partiestro dePSOE de provincoAlavo en la eŭska ĉefurboVitoria, 2 mortintoj
  • 00 / 10 / 22 : atenco per aŭtobombo kontraŭ prizongardisto en Vitoria, 1 mortinto
  • 00 / 10 / 30 : atenco kontraŭ juĝisto de la plej alta kortumo,José Francisco Querol, 4 mortintoj
  • 00 / 11 / 22 : murdo de sciencisto kaj politikistoErnest Lluch en Barcelono
  • 00 / 12 / 14 : eksplodaĵatenco kontraŭ kataluna komunuma politikisto, 1 mortinto
  • 01 / 02 / 22 : atenco per aŭtobombo enSan Sebastián, 2 mortintoj
  • 01 / 03 / 09 : atenco per aŭtobombo enHernani ĉe San Sebastián, kiam policisto kontrolas suspektan aŭton, 1 mortinto
  • 01 / 03 / 17 : atenco per aŭtobombo en urboRoses, 1 mortinto, 1 vundito
  • 01 / 05 / 08 : murdo de Manuel Jiménez Abad, prezidanto dePP deAragono enZaragozo
  • 01 / 07 / 10 : atenco per aŭtobombo en Madrid, 1 mortinto kaj 13 vunditoj
  • 02 / 08 / 04 : eksplodo de 50-kg-aŭtobombo en banloko Santa Pola (Alicante), 2 mortintoj
  • 02 / 09 / 24 : eksplodaĵatenco en eŭska urboBerástegui, 1 mortinto
  • 03 / 05 / 30 : atenco per aŭtobombo enSangüesa enNavarra, 2 mortintoj kaj 2 vunditoj
  • 03 / 07 / 22 : atencoj kontraŭ turisthoteloj enBenidorm kajAlicante, 1 mortinto, 12 vunditoj
  • 05 / 01 / 31 : eksplodgarnituroj krevas en hotelo en la feria urbo Denia ĉeAlicante, 2 vunditoj
  • 05 / 05 / 25 : aŭtobombo en Madrid, 52 personoj suferis vundojn kaj estis kuracataj, damaĝo de objektoj.
  • 05 / 06 / 10 : obusa atenco kontraŭ la flughaveno de Zaragozo, neniuj vunditoj
  • 06 / 12 / 30 : aŭtobombo en parkdomo deFlughaveno Madrid-Barajas, 2 mortintoj kaj 26 vunditoj
  • 07 / 07 / 03 : eksplodaĵatenco kontraŭ du neloĝataj feridomoj ĉe la franca atlantika bordo, vilaĝo Guéthary
  • 07 / 07 / 25 : du eksplodaĵatencoj kontraŭ la 16-a etapo de la Tour de France, neniuj vunditoj
  • 07 / 08 / 24 : aŭtobombo enDurango, 2 vunditoj
  • 07 / 10 / 09 : aŭtobombo enBilbao, 1 vundito (korpogardisto de komunuma politikisto dePSE)
  • 07 / 12 / 02 : atenco kontraŭ anoj deGuardia Civil enCapbreton (Francio), 2 mortintoj
  • 08 / 03 / 07 : atenco kontraŭ la socialista politikisto Isaias Carrasco en eŭska urbetoArrasate ĉeSan Sebastián, kiu estis mortpafita

Civilaj oponantoj

[redakti |redakti fonton]

Organizaĵo "Gesto Por la Paz" (Gesto por Paco) ekde 1986 estis aranĝanta silentajn manifestaciojn la sekvan tagon post ĉiu murdo, ĉiusemajne dum 25 jaroj[3].

Reago de loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La sociologia enketado en Eŭskio montris ke malpli ol 25% de la loĝantaro refutis ETA en 1981, sed tiu nombro kreskis ĝis 60% en 2000 kaj restis ĉe tiu nivelo por pli ol 10 jaroj, dum ideologia subteno de ETA estis minimuma dum la 2000-aj (ĉirkaŭ 1-3%)[3].

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Viktimoj de ETA
  2. Tre detala rakonto en Esperanto ĉe Nikolas Xil Carvalho, "Li saltis supren",Sennaciulo, Aprilo-Majo-Junio 2024, n-roj 04-06, pp. 10-13. Pri la okazaĵo intervjuo: Iosu Alberdi,"En la kolektiva memoro la maniero havas pli da loko ol la mortigo mem" Iñaki Egaña. Historiisto.Sennaciulo, Aprilo-Majo-Junio 2024, n-roj 04-06, pp. 14-15. Tradukis NXC.
  3. 3,03,13,23,33,4Koldo Casla (2021-11-04) Eŭska separisma grupo ETA ĉesigis bataladon antaŭ 10 jaroj. Ĉu repaciĝo vere okazis? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-11-01 .
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=ETA&oldid=9043304"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp