Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Esperanto kaj Libera Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elELiSo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto kaj Libera Scio
emblemo
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Emblemo deEsperanto kaj Libera Scio
esperanto-organizaĵo
Vikimedia Uzanto-Grupo(2013–)
občianske združenie(2019–)Redakti la valoron en Wikidata
Komenco4-a de aprilo 2013vd
Lando(j)Slovakiovd
SidejoZvolen,Slovakio
Estr(ar)oMichal Matúšov
vicprezidantoJavier Ramos Nistal
RetejoOficiala retejo
Jura formoobčianske združenie
vdr
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kajMichal Matúšov) dum laVikimedia konferenco2014 enBerlino

Esperanto kaj Libera Scio (mallongeELiSo,angle:Esperanto and Free Knowledge) estas grupo deEsperanto-parolantajvikimedianoj.Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigaslibersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de laVikipedio en Esperanto, agnoskis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle:Wikimedia User Group) la4-an de aprilo2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas alVikipedio kaj aliaj projektoj de laFondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2]. Krome la projekto celas subtenon deDaŭripovaj evoluigaj celoj deUnuiĝintaj Nacioj.

Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio

[redakti |redakti fonton]

Kontraste alvikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizasmovadon iom similan al laEsperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Listo de estraroj de ELiSo

[redakti |redakti fonton]

Estraranoj oficas dum 3 jara oficperiodo, jen la nuna estraro ĝis 2025.[3]

EstraroEkdeKomitatoRevizia komisiono
PrezidantoVicprezidantoMembroPrezidantoMembroMembro
1-a2023-01-07Michal MatúšovJavier Ramos NistalArno Lagrange   

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Rekonigo de ELiSoĉeMeta-Vikioangle
  2. Podíl našeho klubu na Wikipediiĉeĥe
  3. Estraro de ELiSoArkivigite je 2021-12-12 per la retarkivoWayback Machine ĉe esperanto.wiki

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Esperanto_kaj_Libera_Scio&oldid=8674474"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp