Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

EDVAC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EDVAC en Ballistic Research Laboratory

LaElectronic Discrete Variable Automatic Computer (EDVAC) estis unu el la unuajkomputiloj. Kontraŭe al ĝia antaŭuloENIAC ĝi uzisduuman anstataŭdekuman sistemon.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La iniciatintoj kaj ĉefaj konstruintoj de EDVAC estisJ. Presper Eckert kajJohn W. Mauchly el laENIAC-teamo ĉe laUniversitato de Pensilvanio. Ekde1944 ili komencis plani la novan projekton, al kiu grave kontribuisJohn von Neumann. En1945 von Neumann publikigis artikolon pri la bona desegnado de komputiloj („First Draft of a Report on the EDVAC“). En tiu artikolo li unuafoje priskribis la tiel nomatan "von Neumann-arkitekturon", kiu ĝis hodiaŭ estas uzata en la plejmulto de la komputiloj. La decida novaĵo estis, ke laprogramo kaj ladatumoj koditaj enduuma sistemo, estas prilaborataj en la sama internamemoro. Tiu koncepto ebligas pli rapidan prilaboradon rilate al sistemoj, kie la programo troviĝas sur eksterajtrubendoj aŭ simile.

La EDVAC estis iamaniere finkonstruita en1949, sed ankoraŭ havis multajn solvendajn problemojn. Post solvo de kelkaj el ili ĝi povis ekfunkcii nur parte en1951. Propatent-disputoj la pliboniglaboroj tre malrapide progresis kaj nur en1960 la aparato sufiĉe bone funkciis. En1961 ĝi estis anstataŭigita per laBRLESC.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=EDVAC&oldid=8885945"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp