Malneta versio




Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) estaspolitika movado, kiu deziras pere deEsperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi lademokration kajplurlingveco enEŭropo.
Ĝia franca branĉoEurope–Démocratie–Espéranto partoprenis unuafoje en elektado por la Eŭropa Parlamento, en 2004, Francio. La franca branĉo partoprenis same en 2009, 2014 kaj 2019 la balotojn. La germana branĉo,Europa–Demokratie–Esperanto, malsukcesis kolekti 4000 subtenajn subskribojn en 2004 kaj 2014, necesajn por la partopreno en Germanio.Europa–Demokratie–Esperanto sukcesis kolekti 5240 subskribojn en 2009, tiel ili partoprenis la elektojn. Ĉiu alia landa branĉo de la movado ne sukcesis atingi la necesajn lokajn antaŭskribitajn kondiĉojn por la balotebleco.
Laŭ lastatuto de la Federacio deEDE, la "ĉefideo" de la movado estas "provizi laEŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration".[1]
La statuto de EDE-Germanio precizigas, ke oni deziras pere de Esperanto i.a. "akceli la ideon de Unuiĝanta Eŭropo", "ebligi transliman politikan kaj socian dialogon" kaj "aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj".
En laeŭropaj balotoj 2009 la du sekcioj de EDE en Francio kaj Germanio partoprenas surbaze de du apartaj programoj.[2][3] Malgraŭ viglaj diskutoj en retaj forumoj kaj dum la 1-a Internacia Konferenco de EDE, tiuj ĉi programoj fakte estiĝis preskaŭ sendepende. Ili estis verkitaj en la koncerna nacia lingvo kaj nur poste tradukiĝis al Esperanto.[4][5]
EDE konsistas el 5 asocioj:
En Francio ekzistas ankaŭ regionaj suborganizoj de EDE.
En Pollando ekzistas rondoj de EDE kaj danke al EDE-Pollando estis fondita en Pola Parlamento laParlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE):[6].
EDE havas kontaktulojn en entute 17 landoj de laEŭropa Unio[7].
Post laeŭropaj balotoj de 2009, kelkaj germanaj aktivuloj de EDE iniciatis la fondon de la partioUNU MONDO, kiu - kompare kun EDE - okupiĝas plie pri lamondaj problemoj kajetikaj principoj.
La 1-a Internacia Konferenco de EDE okazis kun 16 partoprenantoj el 4 landoj de la27-a de februaro ĝis la1-a de marto 2009 enStrasburgo. La partoprenantoj diskutis tie la programon de EDE kaj faris preparojn por la partopreno en la eŭropuniaj balotoj de2009. Interalie oni kolektis dum la konferenco en la germana urboKehl apud Strasburgo ĉirkaŭ kvindek subtenajn subskribojn por EDE-Germanio.
EDE-Francio partoprenis eŭropuniajn balotojn de 2004. EnFrancio estis sep balotregionoj. Pro manko de monaj rimedoj balotiloj ne estis presitaj kaj distribuitaj, aŭ nur parte. La simpatiantoj povis elŝuti balotilon perrete. Simile, ne vera kampanjo estis farita, tamen sufiĉe multaj artikoloj estis faritaj de la gazetistaro pri EDE, la listoj, ktp.
En Germanio, por partopreni en la balotoj,EDE-Germanio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio nur ĉirkaŭ du monatoj da tempo. Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2 500. La asocio do devis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004.
Oni provis pretigi listojn ankaŭ enBelgio, kajItalio. EnBelgio kajItalio la konsistigo de listoj ne sukcesis. Sekve la partopreno en la balotoj efektiviĝis nur enFrancio.
En Francio, la plej bona rezulto estis en laregiono "ParizoFrancilio", kie la listo kondukata deGeorges Kersaudy ricevis 5 789 voĉdonojn. Sume estis enFrancio 25 259 voĉoj.[8]

Eŭropo Demokratio Esperanto planis partopreni laeŭropajn balotojn 2009 en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tamen montriĝis, ke tio sukcesas nur en Francio kaj en Germanio.
En Germanio, la landa sekcioEuropa - Demokratie - Esperanto transdonis la 23-an de marto 2009 al la balotestro entute 5 240 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La 10-an de aprilo 2009 la balota komisiono decidis, ke EDE rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio.
Nobel-premiito priekonomikoReinhard Selten estis ĉefkandidato de la germana landa sekcio deEDE en la balotoj 2009 por laEŭropa Parlamento.
Laŭ la definitiva rezulto EDE atingis enGermanio 11 772 voĉojn[9] kaj enFrancio 28 945[10], sume do 40 717 voĉoj. EDE ricevis en Francio EDE ĉirkaŭ 0,17 % de la validaj voĉoj, en Germanio 0,045 %. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liverisMeklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622 967 validaj voĉoj EDE atingis 910[11], do 0,146 %. La procentaĵo en la insuloNov-Kaledonio atingis 0,93 %[12], tiu en la insuloSankta Marteno eĉ 1,53 %[13], kvankam EDE tien ne liveris voĉdonilojn.
En Francio estis sume 17 218 974 validaj voĉoj[14]; la ĉirkaŭ 28 945 voĉoj por EDE do reprezentas 0,17 % de ĉiuj validaj voĉoj.
Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenis laeŭropajn balotojn 2014 kaj ricevis en Francio sume 33 609 voĉojn. Tio egalas al 0,18 % de ĉiuj validaj voĉdonoj, do ĉiu 564-a valida voĉo en Francio estis por EDE.
| Distrikto | Listkapo 2004 | Balotoj 2004 | Procento 2004 | Listkapo 2009 | Voĉoj 2009 | % 2009 | Listkapo 2014 | Voĉoj 2014 | % 2014 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Francilia distrikto | Georges Kersaudy | 5 789 | 0,21% | Elisabeth Barbay | 3 294 | 0,12% | Laure Patas d'Illiers | 4 531 | 0,15% |
| Orienta distrikto | Bruno Schmitt | 5 336 | 0,24% | Fabien Tschudy | 4 325 | 0,20% | Geneviève Martin | 4 712 | 0,19% |
| Okcidenta distrikto | Denis-Serge Clopeau | 4 926 | 0,19% | Bert Schumann | 4 215 | 0,17% | Lyse Bordage | 4 388 | 0,16% |
| Sudokcidenta distrikto | Thierry Saladin | 3 687 | 0,15% | Raymond Faura | 3 975 | 0,15% | Monique Juy | 4 714 | 0,16% |
| Sudorienta distrikto | Christian Garino | 2 559 | 0,09% | Christian Garino | 4 286 | 0,15% | Monique Arnaud | 5 898 | 0,18% |
| distrikto Centra Masivo-Centro | Jean-Paul Tonnieau | 2 174 | 0,15% | Farhad Daneshmand | 2 633 | 0,20% | Marcelle Provost | 3 404 | 0,23% |
| Nordokcidenta distrikto | Bertrand Hugon | 788 | 0,03% | Jacques Borie | 4 680 | 0,19% | Christine Pieters | 5 023 | 0,18% |
| Transmara distrikto | Jacques Etienne | 1 537 | 0,44% | Monique Fillat | 939 | 0,33% | |||
| Francio sume | 25 259 | 0,15% | 28 945 | 0,17% | 33 609 | 0,18% | |||
| Germanio sume | 11 772 | 0,045% |
Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenis laeŭropajn balotojn 2019 kaj ricevis enFrancio sume 18 587 voĉojn. Tio egalas al 0,08 % de ĉiuj validaj voĉdonoj kaj duono de tiuj ricevitaj en 2014.[15]
EnGermanio, EDE ne atingis la necesan kvanton de subskriboj (4000) por partopreni.
Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenas laeŭropajn balotojn 2024 enFrancio (listo 37 : "ESPERANTO LANGUE COMMUNE")[16] kajLaure Patas d’Illiers estas la listkapo.[17]
Rezulto:10 512 voĉdonoj, t.e.0,04% de entutaj voĉodonoj.
Lige al la allaso de EDE al laeŭropaj balotoj 2009 en Germanio, ĵurnalistoj foje menciis EDE kiel ekzemplon de sufiĉe stranga politika unuiĝo.[18]
Sed ankaŭ ene de la Esperanto-movado ne malofte publikiĝas negativaj opinioj pri EDE. EkzempleGregor Hinker rekomendis al esperantistoj ne subteni EDE, ĉar laŭ li Esperanto taŭgas "certe ne kiel fundamento depolitika partio". Li emfazis, la diverseco de la politikaj opinioj en la Esperanto-movado "montras, kiel absurda estas politika Esperanto-partio".[19] La blogo Teo kaj Libroj kritikis ĝin kaj diris "EDE ne estas vera politikpartio. Ili ne havas seriozan programon, ili ne strebas gajni parlamentanon aŭ iam atingi potencon. Ili nur volas la senpagan reklamadon kaj tial kreis ŝajn-politikpartion. Eĉ se EDE estus en la balotilo en mia lando, mi ne voĉdonus por ili."[20]
Fakte, EDE ne funkcias kiel kutima politika partio, ĉar ĝi aperas nur en la eŭropaj balotoj en Francio (kaj en Germanio en 2009), ne en la naciaj kaj lokaj balotoj; ĝi estas politika movado pri la lingva politiko en la institucioj de E.U. kaj en la malsamaj landoj.
En septembro 2019 EDE-Francio ŝanĝis sian statuton kaj sin difinis nun kiel "politika movado". Tio estis jam la situacio de EDE-Pollando kaj EDE-Hungario.
La plimulto de la Eŭropanoj en EU pensas ke komuna lingvo estus bone sed, malgraŭ, meze, pluraj miloj da horoj de lernado de la angla fare de ĉiu , 64% tute ne parolas la anglan kaj 12 % parolas ĝin malbone, laŭ Eŭrobarometro. Nur 7 % diris tre bone paroli la anglan. La Esperanta movado en E.U. kaj EDE pensas ke la Esperanto-lernado kiel lingvo salto-tabulo por aliaj lingvoj estos bona afero por la unueco de E.U., por la junuloj kaj civitanoj kaj por malkreskigi la ekonomian kaj kulturan dependaĵon fare de Usono.
| ||||||||||||
| Ĉi tiu artikolo estis je la19-a de aŭgusto 2016 akceptita en la liston delegindaj artikoloj. |