Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mondparto Eŭropo. Por informoj pri la aliaj signifoj de la nomo, vidula artikolonEŭropo (apartigilo).
Eŭropo

Mapo de Eŭropo.
Areo10.180.000 km²
Loĝantoj742.452.000
Landoj51
Dependaj teritorioj4
Ĉefaj lingvojangla
franca
germana
hispana
itala
rusa
HorzonojUTC al UTC+5
Plej grandaj urbojMoskvo
Londono
Istanbulo
Sankt-Peterburgo
Berlino
vdr
Portala ikonoPortalo pri Geografio

Eŭropo estas foje rigardita kielkontinento, foje kielduoninsulo de kontinentoEŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinentoAfrik-Eŭrazio.

Eŭropo estas kun10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam soleOceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro2016 ĝi havis742 452 000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversajlingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas lahindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.

Norde limigas EŭroponNorda Glacia Oceano, oriente montaroUralo kaj riveroUralo, sudorienteKaspia Maro, riverojKuma kajManiĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kajNigra Maro, sudeMediteraneo kaj okcidenteAtlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montarojKaŭkazo kaj la riveroEmba en la provincojAktobe kajAtirau deKazaĥstano.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo "Eŭropo" devenas de lagrekaΕὐρώπη.Eurṓpē estas konsiderata plej ofte kunmetaĵo el la malnova grekaεὐρύς,eurýs, "fora" kajὄψ,óps, "vido", "vizaĝo", doEurṓpē, "lavirino kun fora vido".

Laŭ la grekamito,Eŭropa estis la nomo defenica reĝidino, kiunZeŭso virbova forkaptis kaj naĝe veturigis alKreto, kie li tentis ŝin. Laŭ iuj etimologoj[1] la nomo devenis deŝemida lingvo kaj estis poste grekigita, ekzemple el lafenica lingvoerob, "malhela", "vespero"; tial eble ankaŭ lagermana"Abendland", vesperlando, kiu signifasokcidenton.

Arbitraj limoj de moderna Eŭropo
  •  Eŭropo
  •  Aziaj teritorioj de landoj, kies parto estas en Eŭropo
  •  Geografie ne en Eŭropo, sed rigarditaj kiel Eŭropaj laŭ iliaj historio kaj kulturo
  • Geografio

    [redakti |redakti fonton]

    Lanaturajlimoj inter Eŭropo kaj Azio estas neprecizaj. Nenia maro nete distranĉasEŭrazion, kiel klare estas mara apartigo inter Ameriko kaj Afriko aŭ inter Ameriko kaj Azio.

    Geografie, norde limigas EŭroponNorda Glacia Oceano, oriente montaroUralo kaj riveroUralo, sudorienteKaspia Maro, riverojKuma kajManiĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kajNigra Maro, sudeMediteraneo kaj okcidenteAtlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montarojKaŭkazio kaj riveroEmba.

    La orienta limo de Eŭropo kunAzio ne estas facile rekonebla geografia aŭ geologia limo. Tial la "limoj de Eŭropo" estas socia konsento."Eŭropo ne estas loko, sed ideo." dirisBernard-Henri Lévy. Sekve oni uzos la difinon deStrahlenberg, laŭ kiu la montaro kaj la riveroUralo estas la orienta limo de Eŭropo. Inter laKaspia Maro kaj laNigra Maro la limo troviĝas norde de laKaŭkazo. Laŭ tiu arbitra limo inter laNigra kajKaspia Maroj,Kartvelio kajAzerbajĝano per siaj norda landopartoj troviĝas en Eŭropo, dumArmenio situas plene sude de la imagita linio kaj sekve plene konsideratas parto de Azio.

    Entute Eŭropo havas areon de ĉirkaŭ 10,5 milionoj da km² kaj estas tiel postAŭstralio la due plej malgranda kontinento. La plej norda punkto de la eŭropa kontinento situas sur la duoninsuloNordkinn enNorvegio, la plej suda estasPunta de Tarifa enHispanio, la plej okcidentaCabo da Roca enPortugalio. De nordo al sudo Eŭropo longas 3.800 km kaj de okcidento al oriento 6.000 km.

    LaEŭropa ebenaĵo estas la ĉefaebenaĵo de Eŭropo, kvankam kelkaj altebenaĵoj estas tie. Ĝi etendiĝas elPireneoj kajAtlantiko en la okcidento, ĝisUralo en la oriento.

    Partoj de Eŭropo

    [redakti |redakti fonton]

    Nordokcidenta Eŭropo

     

    Norda Eŭropo

     

    Nordorienta Eŭropo


    Okcidenta Eŭropo


    Meza Eŭropo


    Orienta Eŭropo


    Sudokcidenta Eŭropo

     


    Suda Eŭropo


    Sudorienta Eŭropo




    Mez-Orienta Eŭropo

    Loĝantaro

    [redakti |redakti fonton]

    Pro pli ol 700 milionoj da loĝantoj, Eŭropo estas unu el la plej loĝataj partoj de la tero. La mezaloĝdenso estas ĉirkaŭ 65 loĝantoj/km². Ĉefe en okcidenta, meza kaj suda Eŭropo la loĝdenso estas alta, dume al nordo kaj oriento ĝi malaltiĝas. Konstanta almigrado kompensas naturan perdon de loĝantoj pro malaltigo de fekundeco.

    Lingvoj

    [redakti |redakti fonton]
    Lingvoj de Eŭropo

    Pli ol 90 procentoj de la loĝantoj de Eŭropo parolashindeŭropajn lingvojn. Plej disvastiĝintaj estasslavaj,ĝermanaj kajlatinidaj lingvoj. Ankaŭ lagreka, laalbana, lacigana,baltaj kajkeltaj lingvoj apartenas al lahindeŭropa lingvaro.

    Laurala lingvaro estas la dua plej granda lingvaro de Eŭropo. Ĝi dividiĝas en lasamojedaj, kiujn parolas kelkaj miloj da homoj en la plej nordorienta parto de Eŭropo, kaj lafinn-ugraj lingvoj.Al tiuj lastaj apartenas ĉefe lafinna, lahungara, laestona, lasamea, parolata enSameio, kaj kelkaj lingvoj de malplimultoj, ĉefe enRusio.

    En la eŭropa parto deTurkio, kaj laturka kaj unutjurka lingvo estas oficialaj lingvoj. Aliaj tjurkaj lingvoj troveblas en orienta kaj sudorienta Eŭropo, kiel ekzemple lagagaŭza kaj latatara.

    Pro lakalmuka, parolata je la orienta limo de la kontinento, ankaŭ reprezentanto de lamongola lingvaro estas uzata en Eŭropo.

    SurMalto oni parolas lamaltan lingvon, el laŝemida branĉo de laafrikazia lingvaro. Laeŭska lingvo parolata enHispanio kajFrancio apartenas al neniu lingvaro; ĝian devenon ankoraŭ ne malkovris la modernalingvoscienco. Pro enmigrado lastatempa, nuntempe multaj aliaj lingvoj el aliaj lingvaroj estas parolataj en Eŭropo.

    Rilate al la nombro de loĝantoj lalatina alfabeto estas en Eŭropo la plej uzata, sekvas lacirila (enRusio,Belorusio,Ukrainio,Bulgario,Serbio,Montenegro,Makedonio kaj partoj deBosnio kaj Hercegovino) kaj lagreka. Pro la influo de laromkatolika eklezio lalatina konserviĝis ĝis nun kiel skribita lingvo en kelkaj mondopartoj.

    Religioj

    [redakti |redakti fonton]
    Katedralo de Kolonjo,Germanio

    Ĉirkaŭ 75 % de la eŭropanoj estas enkalkulitaj kielkristanoj (ĉefekatolikaj,protestantajortodoksaj).[2]

    Inter 35 kaj 53 milionoj da eŭropanoj, t.e. ĝis 8 % estasislamanoj. La plej multaj islamanoj loĝas en la eŭropaj partoj de Rusio (25 milionoj), sed ankaŭ en la eŭropa parto deTurkio (5,9 milionoj),Bosnio kaj Hercegovino (2,2 milionoj),Albanio (1,4–2,5 milionoj[3]). Islamanaj enmigrantoj kaj ties posteuloj loĝas enFrancio (5,5 milionoj),Germanio (pli ol 4 milionoj),Britio (1,5 milionoj) kajItalio (1 miliono).

    Malpli ol 1 procento de la eŭropaj loĝantoj estasjudoj (apenaŭ 2 milionoj). Aliaj religioj kielhinduismo,budhismo, ktp. reprezentas same malpli ol 1 %.

    Ĉirkaŭ 17 % de la eŭropanoj estas senreligiaj, ĉefe enEstonio,Ĉeĥio,Nederlando,Rusio kaj la eksa Orient-Germanio, krome multaj urbanoj, kiuj ne aperas en statistikoj pro manko de definitivaj koncernaj studoj. La nura aparteno al religio malmulton indikas pri religieco en iu lando. Laŭ laEuropean Values Study ĉirkaŭ triono de la eŭropanoj taksas sin nereligiaj, dum 5 % konsideras sin konvinkitajateistoj.

    Kristanismo atingis Eŭropon en la1-a jarcento.Islamo disvastiĝis en la8-a jarcento sur laibera duoninsulo, sed estis forpelita per laReconquista en la13-a kaj14-a jarcentoj. Eŭropanoj disvastigis kristanismon per elmigrado kaj misioj enAmeriko,Aŭstralio kaj malpli sur aliaj kontinentoj (partoj de sudorientaAzio,Afriko kajOceanio. Nuntempe Eŭropo estas ĝenerale ĉefe sekulara en la senco, ke la diversajeklezioj ne rekte regas lapolitikon.

    Laromkatolika eklezio agnoskis ekde1999 sessanktulojn kielpatronoj de Eŭropoj, sinsekve:Benedikto de Nursio,Cirilo kaj Metodo,Birgita de Svedio,Katarina de Sieno kajTereza Benedikta de la Kruco.[4]

    Edukado

    [redakti |redakti fonton]
    LauniversitatoSorbonne enParizo,Francio

    En ĉiuj eŭropaj ŝtatoj irado allernejo estas deviga, aŭ almenaŭ edukado de la 6-a aŭ 7-a vivojaro ĝis la 15-a aŭ 16-a.

    Edukado enbaza lernejo daŭras en la plimultaj landoj kvar ĝis kvin jarojn, en iuj ankaŭ sep aŭ ok. Sekvas pli ofte kelkaj jaroj enmeza lernejo, kiu povas esti diverstipa. La nombro deanalfabetoj estas en preskaŭ ĉiuj landoj pro diversaj helpoj al la edukadsistemo tre malalta. En multaj landoj ekzistas ankaŭ famajaltlernejoj kajuniversitatoj, kiuj plenumas tre fortan influon sur lasocio.

    Kulturo

    [redakti |redakti fonton]

    Skulptarto,pentrarto,literaturo,arkitekturo kajmuziko havas longan tradicion en plej partoj de Eŭropo. Multaj urboj, kiel ekzempleParizo,Vieno,Romo,Berlino kajMoskvo estas konsiderataj kulturaj centroj kaj tradicie kaj nuntempe. Multaj urboj posedas gravajnteatrejojn,muzeojn,koncertejojn kaj aliajn gravajn kulturajn konstruaĵojn.

    Andreas Kaplan difinis Eŭropon kiel proponante maksimumon da kultura diverseco en minimuma geografia distanco.[5]

    Urboj kaj metropoloj

    [redakti |redakti fonton]
    Mapo de Eŭropo kun ĉefurboj.

    La historio de la urboj de Eŭropo multe ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj. EbleRomo antaŭ ĉirkaŭ du jarmiloj estis la granda metropolo, sed poste ruiniĝis, dum por la unuaj jarcentoj de la posta jarmilo enAl-AndalusKordovo iĝis novametropolo en la kontinento konkurence kun la bizancaKonstantinopolo. Pro diversaj militoj la metropoleco transiris al diversaj urboj en pli norda Eŭropo, nomeParizo kaj posteLondono. Tamen tiu tempeLisbono estis unu el la unuaj kosmopolitajmetropoloj de la mondo, ĉar dum la epoko deimperiismo ĝi estis centro de grandakolonia imperio. En diversaj epokoj ankaŭ Berlino, Vieno,Sankt-Peterburgo kaj aliaj urboj metropoliĝis.

    En1950 kvar urboj de la nunaEŭropa Unio estis inter la 20 plej grandaj en la mondo. De tiam eŭropaj urboj apenaŭ kreskas, kaj eĉ perdas loĝantojn. Tiuj kvar eŭropaj urboj estisLondono en dua loko postNovjorko,Parizo, en kvara loko, tuj postTokio,Milano en la 13-a loko kaj fineNapolo en la 19-a.

    Tamen en la dua duono de la20-a jarcento urboj en ceteraj partoj de la mondo pli rapide kreskis, ĉefe en evoluiĝantaj landoj, kielMeksikurbo,ManiloSan-Paŭlo, kaj nun staras je komenco de la vico laŭ loĝantaro.

    Eŭropaj urboj kun pli ol 1,5 milionoj da loĝantoj
    RangoUrboŜtatoMilionoj da loĝantojMilionoj da loĝantoj en laaglomeraĵo
    1Moskvo Rusio10,413,8
    2Londono Britio7,412,0
    3Istanbulo Turkio6,9••16,0
    4Sankt Peterburgo Rusio4,85,3
    5Berlino Germanio3,44,2
    6Madrido Hispanio3,15,3
    7Kievo Ukrainio2,63,3
    8Romo Italio2,53,8
    9Parizo Francio2,111,5
    10Bukaresto Rumanio1,92,6
    11Hamburgo Germanio1,82,6
    12Minsko Belorusio1,71,7
    13Budapeŝto Hungario1,72,4
    14Varsovio Pollando1,72,4
    15Vieno Aŭstrio1,62,3
    16Barcelono Hispanio1,63,9
    17Belgrado Serbio1,51,8
    Situas sur la limo inter Eŭropo kaj Azio, la malnova urbocentro apartenas al la eŭropa parto.

    ••Nombro de loĝantoj de la eŭropa parto de Istanbulo.

    Politiko

    [redakti |redakti fonton]

    Ŝtatoj

    [redakti |redakti fonton]

    Eŭropo konsistas el 49sendependaj ŝtatoj:

          

    kaj du duonmemstaraj insularoj:

    kaj unu kolonio:

    kaj unu enklavo:

    Eŭropo, ŝtatoj

    Escepte deBelorusio kajVatikanurbo ĉiuj eŭropaj landoj estas anoj deKonsilio de Eŭropo. La plej signifa politika grupiĝo de la nuntempa Eŭropo estas posteEŭropa Unio unuiganta 27 eŭropajn landojn kajKipron, kiu estas geografie almembrigata plejparte al Azio, politike, historie kaj kulture poste prefere al Eŭropo.

    Politikaj organizaĵoj

    [redakti |redakti fonton]
    Eŭropo 1000
    Regionegoj de Eŭropo
    Membroj en eŭropaj organizaĵoj
    Eŭropa monumento sur la germana-franca limo ĉeÜberherrn,Sarlando

    Meze de la20-a jarcento estis kreita laKonsilio de Eŭropo kiel unua komuna eŭropa institucio. Ĝi nombris post fino de la orienta-okcidenta konflikto 47 ŝtatojn.

    Gravas ankaŭ laOrganizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kiu estis fondita en1975 kiel konferenco por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinka Interkonsento) al kiu partoprenis la orienta kaj la okcidenta blokoj, sed ankaŭUsono kajKanado.

    En1951 unuiĝisBelgio,Nederlando,Luksemburgio,Germanio,Italio kajFrancio alEŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). La provo fondiEŭropan defendkomunumon kajEŭropan politikan komunumon, fiaskis en1954 pro la franca nacia asembleo. Post tio estis fonditaj en1957 per la traktatoj de Romo laEŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj laEŭropa Ekonomia Komunumo. Per laTraktato de Mastriĥto en1993 fine fondiĝis laEŭropa Unio, kiu entenas la antaŭajn komunumojn. Post la pligrandiĝoj de la EU en2004 kaj2007, ĝi enkalkulas (aprilo 2019) 26 membroŝtatojn.

    El militista vidpunkto laNATO estas gravega en Eŭropo. Ĝi fondiĝis en1949 pro la kreskantaj diferencoj inter la okcidentajaliancanoj kajSovetunio post la fino de laDua Mondmilito en1949. Krom la 23 eŭropaj membroj, ankaŭUsono,Kanado kajTurkio estas anoj de la NATO.

    PlanitaEŭropa Konstitucio fiaskis en2005 pro publikaj voĉdonadoj enFrancio kajNederlando.

    Prezidenteco

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPrezidanto de la Eŭropa Konsilio.
    Herman Van Rompuy, unuaprezidanto de la Eŭropa Konsilio.

    Kvankam nek ĉiuj el la eŭropaj landoj estas membroj de la Eŭropa Unio nek de la aliaj eŭropuniaj institucioj, certe tiaj entoj konstituas la plej gravajn demarŝojn en la integrigo de la politika kaj ekonomia funkciado de la kontinento. Eĉ tiuj landoj kiuj estas for de tiuj institucioj iel rilatas al tiuj.

    Laŭ latraktato de Lisbono de la jaro2007, oni ŝanĝis la oficon de laprezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis unu el la membroŝtatestroj dum sesmonata oficperiodo. Ekde fine de2009 li estas elektita de laEŭropa Konsilio por oficdaŭro de du jaroj kaj duono. Ne necesas elektiĝo aŭ konfirmo de laEŭropa Parlamento. La prezidanto estas reelektebla nur unu fojon.

    Nomumiĝis la19-an de novembro 2009Herman Van Rompuy, tiamaĉefministro deBelgio la unua prezidento de laEŭropa Konsilio. La prezidenta funkcio ekis la1-an de decembro 2009.

    Ekonomio

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkonomio de la Eŭropa Unio.
    Eŭropaj nacioj laŭ ĝia rento po kapo en 2014.

    En la 19-a jarcento oni efektivigis la unuan modernan integrigon de laekonomio de pluraj eŭropaj ŝtatoj per laGermana Doganunio. Nuntempe, deknaŭ eŭropajŝtatoj havas la samanvaluton, nome laEŭro (€).

    LaEŭropa Unio estas la dua plej granda ekonomio en la mondo laŭ pograndaj kriterioj (postUsono) kaj laŭ la akirpova pareco aŭ PPP laŭ anglalingva siglo (postĈinio). LaMalneta enlanda produkto de la Eŭropa Unio estis ĉirkaŭkalkiulita en 18.8 bilionoj da usonaj dolaroj (ĝenerale) en 2018,[6] reprezentante ~22% el la tutmonda ekonomio (Ĝenerala tutmonda MEP).[7]

    Laeŭro, uzata de 19 el ties 28 membroj, estas la dua plej grandarezerva valuto same kiel la dua plej komerca valuto en la mondo post laUsona dolaro.[8][9][10] La eŭro estas la oficiala valuto en 25 landoj, nome en laEŭrozono kaj en ses aliaj landoj de Eŭropo, ĉu oficiale aŭde facto.

    Nek laEŭropa Unio nek laeŭro reprezentas la tuton de la kontinento. Estas diversaj landoj kaj areoj kiuj ne estas inkluditaj en tiuj konceptoj, kvankam ĉiuj el ili iel estas rilataj al tiuj. Areoj ĉirkaŭ Rusio kaj en Balkanio estas iom for el la kerno de la ekonomia funkciado de la Eŭropa Unio; same okazas ĉe kelkaj landoj el Skandinavio, en Svisio kaj enUnuiĝinta Reĝlando post laBriteliro, kvankam ĉiuj el ili forte rilatas al tio.

    Valuto

    [redakti |redakti fonton]
    Oficiala flago de la Eŭropa Unio.

    Kelkaj landoj adoptis oficiale komunan valuton "Eŭro" en la komencaj jaroj de la 21-a jarcento; aliaj ekuzis ĝinde facto, dum multaj aliaj plutenas siajn iamajn valutojn, ĉu ene de laEŭropa Unio ĉu ekstere.

    Landoj / regionojValuto
     Andoro, Aŭstrio, Belgio, Estonio,Eŭropa Unio, Finnlando, Francio,
     Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kosovo, Kroatio,
     Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Monako, Montenegro, Nederlando,
     Portugalio, San-Marino, Slovakio, Slovenio kaj  Vatikano
    Eŭro (, EUR)
     Britio, Ĝibraltaro, Mankso, Gvernsejo, ĴersejoBrita pundo (£, GBP)
     Liĥtenŝtejno,  Svislando,Campione d'Italia,Büsingen am HochrheinSvisa franko (CHF)
     Rusio,Respubliko Abĥazio Respubliko Abĥazio, Suda OsetioRusia rublo (RUB)
     Danio, Gronlando, FeroojDana krono
     Turkio, Turka Respubliko Norda KiproTurka liro (TRY)
     AlbanioLeko
     BelorusioBelorusa rublo (BYR)
     Bosnio kaj HercegovinoKonvertebla marko (BHK)
     BulgarioBulgara levo (BGN)
     HungarioHungara forinto (HUF, kn)
     Islandoislanda krono (ISK)
     Nord-MakedonioMakedona denaro (MKD)
     MoldavioMoldava leo (MDL)
     NorvegioNorvega krono (kr, NOK)
     PollandoZloto (PLN)
     ĈeĥioĈeĥa krono (CZK)
     RumanioRumana leo (RON)
     SerbioSerba dinaro (RSD)
     SvedioSveda krono (kr, SEK)
     UkrainioHrivno (UAH)

    Historio

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Eŭropo.

    Ĝis la bronzepoko

    [redakti |redakti fonton]
    Rekonstruitaj fostdomoj el laneolitiko

    La unuaj pruvoj pri ekzisto de homoj en Eŭropo troviĝas enSierra de Atapuerca enHispanio kaj estas 1,2 milionoj da jaroj aĝaj.[11]Ankoraŭ pli maljunaj fosilioj elKartvelio (ekster la nunaj limoj de Eŭropo) estas 1,8 milionoj da jaroj aĝaj kaj estas nomitajHomo georgicus (homo de Kartvelio). En nordalpa Eŭropo la unua trovaĵo estasHomo heidelbergensis (homo deHeidelberg), ĉirkaŭ 600.000 jaraĝa.Nur antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj alvenisHomo sapiens al Eŭropo kaj iom post iom anstataŭis laneandertalan homon.Komenciĝis en laneolitiko kaj labronzepoko longa historio de grandaj kulturaj kaj sciencaj esploroj en Eŭropo, unue ĉe laMediteraneo, poste en la nordo kaj la oriento.

    Antikvo

    [redakti |redakti fonton]
    Konstantino la Granda kun urbomodelo deKonstantinopolo

    Ĉefe lagreka kulturo, laromia imperio kajkristanismo lasis siajn spurojn en Eŭropo. En laantikvo la romia imperio subAŭgusto Cezaro unuan fojon unuigis la tutan sudan Eŭropon kun ĉiuj aliaj marbordaj landoj de laMediteraneo al unu granda imperio. En tiu imperio kristanismo rapide disvastiĝis. Krom ĉiuj persekutoj, kristanismo estis subtenita deKonstantino la Granda kaj iĝisŝtatreligio sub laimperiestroTeodozo la 1-a.

    Fine de la antikvo, la romia imperio neniiĝis en la okcidento, tamen pluekzistis oriente kielbizanca imperio ĝis1453. Tiam alvenis propopolmigradoj multaj, pli ofte ĝermanaj triboj (anglosaksoj,frankoj,gotoj, ktp.) en la okcidentan Eŭropon kaj kreis la bazon por estontaj nacioj (Anglio,Francio,Hispanio).

    Mezepoko

    [redakti |redakti fonton]

    Lamezepokon karakterizis interalie la konkurenco inter la nova romiaimperiestro de la okcidento, nome laimperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj la bizanca imperiestro enKonstantinopolo, kies reciprokaj influoj disigis Eŭropon en okcidentan kaj orientan partojn.

    Ekde la komenco de la mezepokomisiistoj disvastigis kristanismon tra norda kaj orienta Eŭropoj, tiel, ke fine de la mezepoko la tuta Eŭropo estis kristanigita. En la okcidenta Eŭropo tamen estiĝis pro lainvestitura polemiko en la11-a jarcento disputoj inter imperiestro kajpapo. Same en diversaj jarcentoj oni organiziskrucmilitojn fare de kristanaj regnoj, teorie kontraŭ laetendo de Islamo kaj katolika defendo de religiaj lokoj deMezoriento, sed praktike ankaŭ kontraŭjudoj,grekoj, aliaj popoloj kaj kiel religi-politika mekanismo por la profito de la diversaj eŭropaj regantoj.

    Renesanco

    [redakti |redakti fonton]
    LaReformacio iniciata deMarteno Lutero ŝanĝis la panoramon de la tuta kontinento.

    Dum larenesanco oni malkovris en la latinida okcidento denove la"scion de la antikvo", kio parte kaŭzis kulturan kreskon. Lareformacio disigis la okcidentan kristanan eklezion en la16-a jarcento (la disigo de laortodoksa eklezio okazis praktike jam en1054) enkatolikan kajprotestantan parton. Sekvis terure mortigaj religiaj militoj. De1618 ĝis1648 detruis latridekjara milito vastajn partojn de Mezeŭropo.

    Ekde la15-a jarcento eŭropaj nacioj (ĉefeHispanio,Portugalio,Rusio,Nederlando,Francio kajBritio konstruiskoloniajn imperiojn kun kolonioj sur ĉiuj kontinentoj. Eŭropo estas la kontinento, kiu pleje influis la aliajn mondopartojn: per misioj, koloniismo,sklaveco, negoco kaj kulturo. Kompense okazis fruktodona reciproka interŝanĝo de produktoj kaj sciaroj inter eŭropaj kaj neeŭropaj landoj.

    18-a kaj 19-a jarcentoj

    [redakti |redakti fonton]
    Atako de laBastille la14-an de julio1789

    En la18-a jarcentoklerismo postulas pliantoleremon, respekton de homadigno,egalecon kajliberecon. En1789 enFrancio larevolucio donis la potencon al laburĝaro. Komence de la19-a jarcento granda parto de Eŭropo devis kliniĝi antaŭ la volo de la franca imperiestroNapoleono ĝis kiam li spertis fiaskon en Rusio en1812. LaViena kongreso provis tiam restarigi la antaŭrevolucian staton, kio tamen nur dumtempe sukcesis.

    Industriiĝo komencis jam en la18-a jarcento kaj rapide modifis la ĉiutagan vivon de grandaj popoltavoloj. Pro la malriĉiĝo de lalaboristoj estiĝis en la19-a jarcentoanarkiismo,socialismo,komunismo kaj aliaj tendencoj de lalaborista movado. Disvastiĝis vastedemokrataj ideoj kaj sistemoj, la reago de konservemuloj al tio kaj lanaciismo de diversaj popoloj kajimperiismo de la grandaj potencoj.

    20-a jarcento

    [redakti |redakti fonton]

    Kaj launua mondmilito (1914 ĝis1918) kaj laDua Mondmilito (1939 ĝis1945) komenciĝis en Eŭropo kaj detruis multegon. Ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj perdis sian vivon en la dua, inter ili ĉirkaŭ 6 milionoj dajudoj,samseksemuloj kajciganoj pro la rasa kaj socia frenezo de lanazioj.

    Post laDua Mondmilito kaj dum lamalvarma milito Eŭropo estis disigita en du grandaj politikekonomiaj blokoj:socialismaj nacioj en Orienteŭropo kajkapitalismaj nacioj en Okcidenteŭropo. Oni parolis pri lafera kurteno, kiu apartigis la eŭropajn ŝtatojn. Inter la du blokoj ekzistis kelkaj neŭtralaj ŝtatoj. Nurperestrojko kajglasnost igisSovetunion ŝanĝi politikan direkton meze de la1980-aj jaroj. En1989 kun laBerlina Muro disfalis ankaŭ laOrienta Bloko,Sovetunio kaj laVarsovia kontrakto.

    Klimato

    [redakti |redakti fonton]
    Surfactemperaturo de lagolfa marfluo en la okcidenta Nordatlantiko

    Lakontinento situas ĉefe enmezaj latitudoj. Kompare al aliaj regionoj de sama geografia latitudo, Eŭropo havas relative varman klimaton pro lagolfa marfluo. La meza temperaturo deNapolo ekzemple estas 16°, kvankam tiu deNovjorko, kiu situas je la sama latitudo estas nur 12°.

    Fluktuado de la temperaturo ene de la jaro estas en la plej granda parto de Eŭropo relative malgrandaj. Sekvas mildajn vintrojn malvarmetaj someroj. Nur en regionoj malproksimaj al la maro, kaj do de ties klimatekvilibra influo, la temperaturdiferencoj laŭsezonaj estas pli fortaj. En la plej granda parto de orienta Eŭropo laklimato estas, pro foreco de la maro, ĉefe kontinenta. Malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj regas en tiuj regionoj.

    Pro laterrotacioventoj venas ĉefe el la okcidento. Ĉar en la marbordaj regionoj de okcidenta Eŭropo la ventoj venas ĉefe de laAtlantiko okazaspluvoj preskaŭ tutjare. En orienta kaj meza Eŭropoj la pluvkvanto estas kompare malalta, ĉar la marinfluo al tiuj regionoj estas tro malgranda. Ankaŭmontaroj influas la pluvokvanton forte. Tial partoj de la nordokcidentajAlpoj estas inter la plej pluvriĉaj regionoj en Eŭropo, dume centraj alpaj valoj estas relative sekaj. Tiukaze la Alpoj estas barilo al pluvfrontoj.

    En regionoj proksime al laMediteraneo regas ĉefemediteranea klimato; tio estas sekaj kaj varmegaj someroj kaj mildaj malseketaj vintroj. Somere ventoj blovas ĉefe el la nordo, vintre okcidentaj ventoj alportas ofte pluvojn de laAtlantiko.

    En la nordo de Eŭropo la klimato estasarkta, sed en la sudoriento, ĉe la riveroVolgo kontinenta kun varmegaj someroj kaj malmulte da pluvo. Tiel povas okazi, ke ankoraŭ estas neĝo enSameio, dume enSicilio oni plendas pri somera varmego, aŭ daŭre pluvadas sur laŜetlandaj Insuloj kaj regas plurjara sekeco en kelkaj areoj de plej orientaAndaluzio.

    Flaŭro

    [redakti |redakti fonton]
    Flaŭroregionoj en Eŭropo laŭW. Frey kajR. Lösch

    Lavegetaĵaro en Eŭropo povas esti dividita laŭ la klimato en kvar zonojn:

    Pro jarmila utiligo la originala vegetaĵaro de la meza kaj mediteranea regionoj de Eŭropo estis detruita krom kelkaj restaĵoj. En norda Eŭropo troveblas en la arktatundro nurarbedoj,briofitoj kajlikenoj. Pli sude aldoniĝas enSkandinavio kaj nordaRusiotajgokunpiceoj,pinoj, kaj multajtorfejoj.

    En la meza regiono inter laAtlantiko kaj laKarpatoj kreskasfoliarbaroj kun ruĝajfagoj, en malaltaj pli varmaj regionoj ankaŭ somerverdajkverkoj kajkarpenoj. Oriente de la regiono, kie kreskas ruĝaj fagoj, ĉirkaŭ de laVistulo kajDnestro ĝis la sudaUralo troveblasmiksaj arbaroj kuntigfrukta kverko, vintratilio,arbara pino kaj pli nordepiceoj. Sude de tiu regiono, norde de laNigra Maro troviĝasstepa vegetaĵaro.

    Faŭno

    [redakti |redakti fonton]
    Lupo (Canis lupus)

    Grandajkarnomanĝuloj kielursoj,lupojlinkoj troveblas nuntempe nur tre norde aŭ oriente. Tutnorde vivasboacoj kajalkoj.

    Post neniigo laeŭropa bizono estis elsovaĝita elzooj enPollando,Belorusio, kaj Kaŭkazo.Ruĝa cervo,kapreolo kajapro troveblas en la plej multaj regionoj de Eŭropo.

    Tipa eŭropa besto estasĉamo, kiu ekster la eŭropaj montaroj videblas nur en malgranda Azio kaj aziaj partoj de laKaŭkazo. Diversaj specioj deibeksoj vivas en laAlpoj,Pireneoj kajKaŭkazo. Laaltnaza antilopo troveblis ankoraŭ dummezepoko ĝisUkrainio, nuntempe tamen nur ĉe la malsupra fluo de laVolgo. Multaj specioj estis neniigitaj jam antaŭ jarcentoj, kiel lauro aŭ latarpano. Ankaŭrabobirdoj kiel lareĝa aglo,blankvosta maraglo kajansergrifo preskaŭ draste malpliiĝis en la lastaj jarcentoj.

    Nur en suda Eŭropo ekzistas pro la varma klimato multaj specioj delacertedoj,serpentoj kajtestudoj. Ĉe la marbordoj vivas diversajfokoj. En la nordaj maroj troveblasbalenoj,orcinoj kajporkocetoj; en laMediteraneo diversajdelfenoj. La plej konataj marfiŝoj estasharingoj kaj diversajtinusoj.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]

    .

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. [1] Ĉe etymonline.com subEuropean (angle)
    2. Christianity in Global Context: Trends and Statistics. Center for the Study of Global Christianity, 2005. Arkivita ella originalo je 2010-04-24. Alirita 2009-11-13 .
    3. Oni ĉirkaŭkalkulas la parton de islamanoj rilate al la tuta albana loĝantaro je 40–70 %.
    4. vgl.Union der Europäischen Konferenzen der Höheren Ordensoberen/innen U.C.E.S.Mjen arkivigitegermane.
    5. Kaplan, Andreas M. (2014) European management and European business schools: Insights from the history of business schools, European Management Journal, 32(4), 529-534.
    6. Eurostat - Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table.
    7. Report for Selected Country Groups and Subjects. Alirita 12a de oktobro 2016 .
    8. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19-a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009 .
    9. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30-a de marto2010). Alirita 27a de decembro 2010 .
    10. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
    11. Carbonell, E. et. al. (2008): The first hominin of Europe. Nature 452, 465–469
    v  d  r
    Kontinentoj
    Kontinentoj
    Hipoteza kontinento
    Geologiaj
    superkontinentoj
    Historiaj
    kontinentoj
    Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
    Leginda artikolo
    Leginda artikolo
    Ĉi tiu artikolo estis je la9-a de januaro 2022 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
    Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la monato enJulio de la jaro2022.

    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Eŭropo&oldid=9221695"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp