Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Eŭropazia garolo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

8 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je23 dec. 2015.
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropazia garolo


Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:KorvedojCorvidae
Genro:Garolo (genro)Garrulus
Specio:G. glandarius
Garrulus glandarius
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laeŭropazia garoloeŭrazia garolo (Garrulus glandarius) de la ordo depaseroformaj birdoj kaj familiokorvedoj estas la plej konatagarolo en laMalnova Mondo.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Tiu garolo (34 cmj.) en la nomiga subspecio estas birdo elbruna al rozkolora iom pli hela en la ventro kaj pli malhela dorse. Sur tiu ne alloga koloro videblas tre allogaj markoj: ĉe la flugiloj estas tre rimarkinda helblua parto kun etaj nigraj strekoj. Ĉe la beko kaj subokule ĝi havasnigran larĝan strion kvazaŭ liphararon, kaj ankaŭ nigrajn havas la voston kaj en flugilpintoj kontrasteblajn partojn kontraŭ blankaj zonoj ĉe la flugiloj apud la blua parto kaj ĉe la pugo. Ĉe la kapo kaj ĉirkaŭokule ĝi havas videblajn striojn malhelajn kaj helajn. La subpugo kaj la gorĝo estas blankaj. La okuloj estas bluaj, la gamboj brunaj kaj la beko nigra kaj forta.

La ino kaj la masklo estas samaj. La nematuruloj estas ne tiom koloraj kaj ĉefe ne tiom rozkoloraj.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio disvastiĝas tra la tutaEŭropo (escepteIslando kaj norde deSkotio kajSkandinavio), kaj el nordokcidentaAfriko ĝis orientaAzio. Tra tiu tiom grandega zono la specio montras tre malsamajn rasojn aŭ subspeciojn, ĉefe se oni komparas ekzemplerojn de la malproksimaj mondoregionoj, ekzemple en laIberia Duoninsulo: laG.g.fasciatus oriente kaj enAndaluzio estas pli griza kaj malpli rozkolora ol laG.g. lusitanicus de okcidentaj kaj nordaj regionoj pli rozkolora.

Tiu precipepalearktisa birdo nekmigras nek eliras el arbaroj (kielpigoj kajbluaj pigoj). Tamen somere estas videblaj en iom pli malfermaj arbaroj, vintre en pli fermaj. Ankaŭ, se mankas nutraĵo, ili moviĝas iome el nordo kaj oriento al okcidento kaj pli mezvarmaj regionoj.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]
Plumo en detalo

La Eŭrazia garolo estis unu el la multaj specioj origine priskribita deLinnaeus en sia verko de la18a jarcento nomeSystema Naturae. Li agnoskis ties similecon kun aliaj korvedoj kaj dekomence nomis ĝinCorvus glandarius.[1]

Ĝis ok rasgrupoj (33subspecioj totale) estas agnoskataj de Madge & Burn (1994):[2]

  • la nomiga grupo (9 rasoj deEŭropo), kun striita krono,
  • la grupocervicalis (3 rasoj enNordafriko), kun ruĝeca nuko, griza plumaro, tre pala vizaĝoflankoj kaj striita aŭ nigra krono,
  • la grupoatricapillus (4 rasoj enMeza Oriento,Krimeo &Turkio), kun unukolora plumaro kaj nuko, nigra krono kaj tre pala vizaĝo,
  • la rasohyrcanus (arbaroj deKaspio enIrano), etaj kun nigra antaŭkrono kaj larĝe striita malantaŭkrono,
  • la grupobrandtii (4 rasoj enSiberio kaj nordaJapanio), kun striita krono, ruĝeca kapo, malhela iriso kaj griza plumaro,
  • la grupoleucotis (2 rasoj ensudorienta Azio), sen blanko en flugiloj, blanka antaŭkrono, nigra malantaŭkrono kaj multe da blanko en vizaĝaj flankoj,
  • la grupobispecularis (6 rasoj enHimalajo), kun nestria ruĝeca krono kaj sen blanka flugilmakulo,
  • la grupojaponicus (4 rasoj en sudaj insuloj de Japanio), kun granda blanka flugilmakulo, nigreca vizaĝo kaj skvameca krono,

Medio kaj manĝado

[redakti |redakti fonton]

Ili loĝas ĉe arbaro de kie ili eliras nur proksime ekzemple en herbejojn aŭ fruktoĝardenojn, kie ili damaĝas kontraŭhome. Iam en parkoj, sed pli ofte en kamparaj arbaroj.

Ili manĝas ĉefe sekajn fruktojn, sed printempe kaj somere ankaŭ ovojn, birdidojn, musetojn,helikojn,vermojn, fruktojn el ĝardenoj (figoj,ĉerizoj,pomoj,piroj,...), aŭtuneberojn,nuksojn,juglandojn,kaŝtanojn kaj ĉefeglanojn elkverkoj.

Aŭtune ili kutimas kaŝi tiujn glanojn la tutan tagon por posta prenado kiam la manĝo malabundos vintre.

Akumulado

[redakti |redakti fonton]
Eŭrazia garolo

Tiu moro akumuli glanojn kaj aliajn semojn multe gravas por la sukceso ne nur de la birdo sed ankaŭ de la arbaro! La birdo prenas kaj kaŝas aŭtune ĉirkaŭ centon da glanoj unutage, po el unu ĝis kvin unufoje, el kiuj ĝi prenas unu en sia beko kaj la aliajn en la gorĝo! Ili prenas ju pli da glanoj des pli malproksime (el 80 mj. ĝis km.). Ili martelas la glanojn en arbotruoj per sia beko kvazaŭ kiel martelo aŭ kaŝas ilin en la grundo dise ne malpli ol duonmetro. Ili venos vintre aŭ printempe manĝi la glanojn kaj eĉ fine de printempo iliajn ekkreskaĵojn.

Tamen kaj bonŝance la plej granda parto de la glanoj ne estos trovataj -la garolo ne flaras- kaj forgesitaj ĝermos; tiele la kverkoj certigos sian disvastigon kaj plibonigadon de la arbaro, ĉar la garoloj disigas nur bonaj semojn (la malbonaj disdegnatas) kaj al distancoj ne atingeblaj de la arboj mem. La novaj kverkoj kreskos inter alifamiliaj arboj plibonigante la genetikan miksadon kaj eĉ reenirante en nekverkaj arbaroj (ekzemple pinaroj). Tiu ĉi estas natura asekuro ĉar la glanoj enterigitaj de la garolo rezistos la sekigon, la frostigon kaj la rabadon far de aliaj bestoj.

Tiun moron realigas ankaŭ aliaj specoj de garoloj aŭ korvedoj en Azio kaj Nordameriko, ekzempleCyanocitta cristata.

Movmoroj

[redakti |redakti fonton]

La garolo translokiĝas kutime po unu kiel pigoj. La flugo ŝajnas peza, mallerta aŭ malforta, kvankam la flugilfrapo estas rapida. Komence de printempo ili ariĝas kaj oni sekvas unu la alian per malrapidaj flugilfrapoj. Escepte dum reproduktado, ili povas kuniĝi laŭ paroj aŭ grupetoj.

Voĉo

[redakti |redakti fonton]

Nekonfuzebla skraaaaak. Tamen la garolo povas imiti la voĉon de aliaj birdoj kiel pigoj,orioloj... aŭstrigoj kiujn ili povas mortigi tage dum ili povas esti mortigitaj de tiuj nokte. Ilia voĉo estas aŭdebla ofte koruse kvazaŭ kverele.

Aliaj moroj

[redakti |redakti fonton]
Montrante la flugilajn kolormarkojn

Kvankam la garolo estas facile videbla danke al ties koloroj kaj aŭdebla, dum la reproduktado ŝanĝas morojn. Ili estas pli silentemaj kaj flugas pli kaŝe el branĉo al branĉo ĉiam kovrita de folioj. Ankaŭ la voĉon ili ŝanĝas ĉefe antaŭ la nesto por alia pli intima.

Ĝenerale estas malfidemaj birdoj, kvankam povas manĝi elhomajn manĝaĵojn. Malfacile videblas surgrunde en malferma ebenaĵo. Se ili estas alarmita, ili starigas la plumetaran strikojn ĉe la kapo kaj movas la voston ien kaj reen aŭ supren kaj malsupren.

Ŝajne ili surteriĝas sur formikejoj kaj permesas formikojn supreniri iliajn korpojn eble por forigi parazitojn.

Reproduktado

[redakti |redakti fonton]
Garrulus glandarius

Por flatado kaj pariĝado unu persekutas la alian el branĉo al branĉo aŭ surgrunden, malfermas la plumaron ĉefe ĉekape kaj la voston kvazaŭ ventumilon, kiel pigoj. Montras la blankajn makulojn de la pugo kaj aliaj partoj. Tion ili faras dum unu monato aŭ monato kaj duono.

Ambaŭ konstruas la neston per branĉetoj kaj haroj. La ino demetas 5 aŭ 6 ovojn (novaj nur 3 aŭ 4) aprile aŭ maje. La ovoj estas iom verdaj kaj montras brunajn punktetojn. La kovado estas farata ĉefe de la ino dum 16 aŭ kelkaj pliaj tagoj. La reproduktado estas farata de ambaŭ dum 20 tagoj. Tiam la garolidoj elnestigas kaj ĉiuj vagadas ĝis septembro, kiam oni grupiĝas.

La garoloj vivas ĝis 14 jaroj.

Esperantaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Humura rilato pri identeco kaj identigo de garoloj aperas enLa brava soldato Ŝvejk, vidu ekzemple la faman esperantan tradukon en www.esperanto.nu (parto 2a, paĝo 130).

Fama esperantistoGilbert René Ledon uzis neoficiale pseudonimon "garolo", pro siaj inicialoj kaj eble pro aliaj similecoj; vidu en VikipedioGilbert Ledon.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
  1. latineLinnaeus, C. (1758)Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 824.
  2. Madge, Steve kaj Hilary Burn,Crows and Jays, Helm Identification GuidesISBN 0-7136-3999-7
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Eŭropazia_garolo&oldid=8967115"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp