Ĝi ludas centran rolon kiel garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kiu estas la bazo de ĝia monopolo pri leĝdona iniciato. Ene de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson" ne venante de laEŭropa Parlamento, kiu estas elektita peruniversala voĉdonrajto.Premgrupoj, kiuj reprezentas publikajn aŭ privatajn sekciajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo.
Dum la rolo de la Komisiono havas similecojn al tiu de naciaj registaroj, ĝi estas aparta de ĝi. La Komisiono agas sendepende de la naciaj registaroj, kvankam ĝia buĝeto dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas tiun "potencon de kontrolo" de tiuj kutime ĉeestantaj en parlamentaj sistemoj. Ĝi partumas plenumajn kaj leĝdonajn povojn kun la Konsilio. Ĝia oficperiodo estas kvinjara. La komisionanoj estas helpataj de centra administracio (ĉirkaŭ 32 000 homoj en 2019).
La sinsekvaj Komisionoj ekde 1958 estis pli-malpli dinamikaj, krom la agado de la Prezidantoj de la Komisiono kaj de la Eŭropaj Komisionanoj, gravas la ĝenerala kunteksto de laeŭropa integriĝo.
La prezidanto de la unua Komisiono Walter Hallstein
Heredinto de la Alta Aŭtoritato de laEKKŜ, la Komisiono de laEEK kreita en 1957 konsistigas la supernacian flankon de la eŭropaj institucioj rezultantaj el laTraktato de Romo. Tamen ĝi havis malpli da povoj ol sia antaŭulo ĉar ĝi finance dependis de la membroŝtatoj kaj kunhavis plenumajn kaj leĝdonajn povojn kun laKonsilio de la Eŭropa Unio. La dinamismo de la unua prezidanto tamen donis al ĝi signifan liberecon.
La tre forta poreŭropa engaĝiĝo de lakomisionanoj estis eco de la unua Komisiono: la germana prezidentoWalter Hallstein, la franca Robert Marjolin, la nederlanda Sicco Mansholt estis fervoraj iniciatintoj de la eŭropa ideo. La politika unueco de Eŭropo estis la deklarita celo de Walter Hallstein[2]. Fakulo en la EKKŜ, Hallstein inspiris el tiu unua Komunumo por agnoskigi internacian rekonon de la Eŭropa Komisiono disvolvante rajton de akredito por interna uzo (nomumo de "reprezentantoj" ene de la Membro-Ŝtatoj) kaj precipe ekstera uzo ("reprezentantoj" ekster la Komunumo). Ĝi subtenis komunajn politikojn, kiuj laŭ sia opinio devus konduki al politika integriĝo; ĝi do parte respondecis pri la sukceso de la ekonomia modelo de EEK, kiu fariĝis la ĉefa eŭropa dinamiko paralele al la fiasko deELKA, portita de Britio.
Post krizo kun Francio en 1965, la influo de la Komisiono en la vivo de la Komunumo malkreskis favore al la interŝtata kunlaborado. Ankaŭ la internacia kunteksto de la1970-aj jaroj (mona krizo, naftokrizo, ekonomia krizo) paralizis la Eŭropan Komunumon kaj la iniciatojn de la Komisiono.
La Komisiono denove impetis pro la agado de laKomisiono Delors ekde 1985. De la momento, kiam li ekoficis,Delors enfokusigis sian agadon al celoj, kiuj estis kaj precizaj kaj ambiciaj: kompletigi laInternan Merkaton, kreiekonomian kaj monan union kaj disvolvi solidarecajn politikojn. Konvinka kaj dinamikaporeŭropisto, li ne hezitis alfronti la tiaman ĉefministron de Britio,Margaret Thatcher, kun kiu li tenis streĉajn rilatojn. El la laboro de lia Komisiono estiĝis pluraj gravaj progresoj por la eŭropunia konstruado, interalie:
La posteulo de Delors estisJacques Santer. Kiel rezulto de fraŭdo kaj korupta skandalo, la tutaKomisiono Santer estis devigita eksiĝi en 1999 fare de la Parlamento; centran rolon ludisÉdith Cresson. Tiuj fraŭdoj estis rivelitaj fare de interna revizoro,Paul van Buitenen[3]. Tio estis la unua fojo, kiam la Kolegio de Komisionanoj estis devigita eksiĝi amase, kaj reprezentis ŝanĝon de potenco direkte al la Parlamento[4]. Responde al la skandalo, laEŭropa Kontraŭfraŭda Oficejo (EKFO) estis kreita.
La Komisiono respondecas pri tri ĉefaj roloj pro la artikolo 211 de laTraktato de Romo:
Kiel posedanto de la rajto deleĝfara iniciato, ĝi proponas la tekstojn de leĝo, kiuj estas submetitaj al laEŭropa Parlamento kaj al laKonsilio.
Kiel plenuma instanco, ĝi efektivigas la plenumon de la eŭropa leĝaro (direktivoj,reglamentoj,decidoj), de labuĝeto kaj de la programoj alprenitaj de la Parlamento kaj de la Konsilio. Ĝi ankaŭ negocas la internaciajn interkonsentojn, esence pri komerco kaj kunlaboro. Atentinde, ke ĝinegocas, dumsubskribas nur la Konsilio.
Antaŭ ol laTraktato de Lisbono ekvalidis, la plenumpovon de EU havis laKonsilio de la Eŭropa Unio: ĝi donis al la Komisiono tiajn povojn, por ke ĝi ekzercu ilin. Konsiderante, ke laŭ la Traktato de Lisbono, laEŭropa Konsilio fariĝis formala institucio kun la povo nomumi la komisionon, oni povus diri, ke la du korpoj tenas la plenumpovon de EU (la Eŭropa Konsilio ankaŭ tenas individuajn naciajn plenumpovojn). Tamen, estas la Komisiono, kiu nuntempe tenas la plejparton de la plenumpovo super la Eŭropa Unio.
La Komisiono ankaŭ kombinas la plej multajn el la leĝdonaj, administraj kaj monitoraj agadoj por la apliko de siajdirektivoj.
La nunaj povoj de la Komisiono estas listigitaj en la artikolo 17 de laTraktato pri Eŭropa Unio.
La prezidanto plenumas unu el la ĉefaj funkcioj ene de la Eŭropa Unio. Ĝi prezidas la Komisionon kaj respondecas pri la nomumo aŭ eksigo de la 27 komisionanoj kiuj formas ĝin. Ĝi determinas la politikan kalendaron de la Komisiono.
La Prezidanto de la Komisiono reprezentas la Union eksterlande, kvankam li kunhavas tiun prerogativon kun laPrezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj laAlta Reprezentanto (kiu membras en la Komisiono). Tamen, la prezidanto, male al tradicia ŝtatestro, ne establas eksteran politikon, komandas trupojn aŭ impostas, ĉar tiuj areoj estas ĉefe ekster la prerogativoj de la Unio.La nuna prezidanto de la Komisiono estasUrsula von der Leyen, kiu prezidasKomisionon konsistantan el 26 aliaj komisionanoj.
La dudek sepkomisionanoj, nomumitaj laŭ propono de la registaroj de la membroŝtatoj, estas ĝenerale ĉerpitaj el naciaj politikaj plimultoj. Nomumitaj por kvin jaroj, ili formas solidarecan kolegion. Ili estas elektitaj principe"pro sia ĝenerala kompetenteco [...] kaj inter personecoj proponantaj plenajn garantiojn de sendependeco" (artikolo 17-3 de laTEU). Tamen, la komisionanoj daŭre venas de la naciaj politikaj partioj ene de kiuj ili plenumis sian politikan karieron kaj al kiuj ili ŝuldas sian nomumon al la Komisiono. Je la fino de sia mandato kiel komisionano, ili ĝenerale revenas al nacia politika vivo[5].Por kelkaj eseistoj, tiu sendependeco estas plue limigita per ilia malfermiteco al la interesoj de privataj firmaoj esprimanta sin perlobioj. Tio igas la Komisionon esti influita pli de la lobioj de privataj entreprenoj ol de la publika intereso[6]. Por aliaj, la Komisiono ludas la rolon de"honesta peranto" inter la diversaj interesoj reprezentataj de la lobioj[7].
Agado de la Komisiono estas dividita laŭ kampoj en plurajndepartementojn, similajn alministerioj en landajregistaroj. Ili nomiĝasĜeneralaj Direkcioj (angleDirectorate-General,franceDirection générale) kaj estas dividitaj en kvar grupojn: Politikaj ĜD-j, Eksterrilataj ĜD-j, Ĝeneralservaj ĜD-j kaj Internservaj ĜD-j. En interna komunikado oni referencas al la ĜD-j per iliajmallongigoj listigitaj en la ĉi-suba listo, kiu pro la kompleksa organiza strukturo de la servoj de la Komisiono ne pretendas esti preciza nek kompleta:
↑ Laŭ Artikolo 17 de laTraktato pri Eŭropa Unio, ŝanĝita de laTraktato de Lisbono, la Komisiono devis havi 18 membrojn ekde 2014, tamen la principo de unu komisionano por ĉiu membroŝtato estis konservita per decido de la Konsilio de la Eŭropa Unio, la 22-an de majo 2013[1]
↑Gehrard Th. Mollin,« La « Commission Hallstein » 1958-1967 : aux frontières d’un « gouvernement supranational » », en Wilfried Loth,La gouvernance supranationale dans la construction européenne, Bruselo, Bruylant, 2005
↑Paul van Buitenen (2000)Blowing the Whistle: Fraud in the European Commission. Politicos Pub.ISBN 978-1-902301-46-4.