Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas).
Fotoj de manifestacioj enKievo, i.a. sur la foto n-ro 2 estas fama ukraina kantistino, kiu partoprenis la manifestaciojnRuslana t.e.Ruslana Stepanivna Liĵiĉko, sur la lasta foto ni vidas la reston de la monumento deLenino faligita la 8an de decembro 2013La manifestacio en Eŭromajdano / (Є-placo, aŭEŭrop-placo) enKievo kun la flagoj deEŭropa Unio kajUkrainioManifestacioj enKievo la24an de novembro2013Manifestacioj enKievo la27an de novembro2013
Eŭromajdano (Є-placo, aŭEŭrop-placo) (ukraineЄвромайдан,Jevromajdan) estas aro demanifestacioj enUkrainio (ĉefe enKievo /vidu la apudajn fotojn/, sed ankaŭ en okcidenta Ukrainio enLvivo /vidu la suban foton/, sed ankaŭ en orienta Ukrainio enLuhansko /vidu la suban foton/, kiuj komenciĝis la21-an de novembro2013 per publikaj protestoj postulantaj proksimiĝon al laEŭropa Unio.En la ukrainlingvaj amaskomunikiloj oni nomas ĝinEŭro-revolucio /Є-revolucio (Є́врореволю́ція, Jevrorevolucija) aŭRevolucio 2013 (Револю́ція 2013 ро́ку) kaj la finan parton laRevolucio de digno (Революція гідності, revolucija hidnosti), kaj en la anglalingvaj amaskomunikiloj ĝi estas nomata laUkraina printempo.
Pli ol 100 mil homoj dum la manifestacioj enKievo la 24-an de novembro2013La manifestacioj en la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) enLvivo sur la Placo deTaras Ŝevĉenko la 24-an de novembro2013
En januaro de2014, la manifestacioj evoluis al protesto kontraŭ la ukraina reĝimo kaj prezidantoViktor Janukoviĉ, pro ĝia korupteco kaj malrespekto de homaj rajtoj.[1] En februaro, la protestoj iĝis pli kaj pli perfortaj kaj pluraj dekoj da homoj mortis.[2]Ambaŭ flankoj trouzis la forton: la reĝimo de Janukoviĉ sendis kontraŭ homojmilican taĉmenton «Berkut», kiu ofte batis senkulpajn, pacajn ĉeestantojn,[3] dum inter la protestantoj estas multe da ekstremdekstruloj, kiuj rifuzas ĉiujn intertraktojn kaj ofte mem atakas milicanojn, uzante batilojn, armaturojn,Molotov-koktelojn kaj foje eĉpafarmilojn aŭ ĉasistfusiloj.[4][5]
La por-eŭropaj manifestacioj enLuhansko /Luhansk, t.n. EŭromajdanoLa gvidantoj de la opozicio:Vitalij Kliĉko,Arsenij Jaceniuk kajOleh Tiahnybok, la 27an de novembro2013La Eŭromajdanoj en la tutaUkrainio (la stato de la tago 31.01.2014)
Tumulto en centro deKievo kunMolotov-kokteloj, la 19an de januaro2014La Eŭromajdano enKievo, la 19an de februaro2014La flamantaj barikadoj de Eŭromajdano, la 19an de januaro2014
La30-an de novembro2013 la speciala milica taĉmento de "Berkut" perforte dispelis la protestantojn, preskaŭ cent homoj estis vunditaj, kelkaj malaperis. Tio multoble kreskigis la protestojn en la tuta Ukrainio.
La opozicia movado ricevis nomon "Eŭromajdan" (ukraine Євромайдан) de unu el la ĉefaj placoj deKievo - Majdan Nezaleĵnosti ("Placo de Sendependeco",ukraine Майдан Незалежності), kiu fariĝis centra loko de la protestoj kaj estis okupita de la opozicio dum kelkaj monatoj.
La1-an de decembro2013 okazis amasa popolkunveno. Radikalaj opoziciuloj okupis kelkajn konstruaĵojn kaj provis kapti la Administrejon de la Prezidento, sed ne sukcesis.
Dum la tuta monato estis ankaŭ aliaj politikaj aranĝoj, rilataj al Eŭromajdano. La Placo de Sendependeco (Majdan) fariĝis granda konstanta tendaro de la opozicio. Tie aperis scenejo, kie parolis multaj ukrainiaj politikistoj kaj eksterlandaj vizitantoj (inter ili supraj politikistoj de Eŭropo).
Samtempe kun la Eŭromajdano en proksimaj lokoj aperis por-registara tendaroAntimajdan, tie regule estis organizitaj mitingoj kontraŭ la opoziciaj protestoj, por subteno de la tiama PrezidentoViktor Janukoviĉ kaj la regintaPartio de Regionoj.
La unua medicin-helpo por unu el la vunditoj, la 19an de januaro2014Amasprotestoj kontraŭViktor Janukoviĉ ĉe Eŭromajdano /Eŭrop-placo enKievo, bruligitaj milic-aŭtoj de la Internaj Taĉmentoj deBerkut-milico, la 22an de januaro2014Snajperoj de laspecgrupo "Alfa" sur la tegmentoj de la ŝtataj institucioj kontrolitaj de specialaj milicaj taĉmentoj de "Berkut", la 18an de februaro2014La sturmo de la specialaj milicaj taĉmentoj de "Berkut" kontraŭ Eŭromajdano (Eŭrop-placo) enKievo, la 18an de februaro2014
Post la novjara festo la unua amasa popolkunveno enKievo okazis la12-an de januaro2014, kiun partoprenis ĝis 200 000 homoj.
La16-an de januaro2014Verĥovna Rada akceptis leĝaron, kiu forte limigis politikan agadon en Ukrainio (kaj, interalie, postulis multjaran enprizonigon por ĉiuj partoprenantoj de Eŭromajdano). Pro tio post kelkaj tagoj la protestoj en Kijivo pliaktiviĝis kaj komenciĝis surstrataj bataloj, dum kiuj pereis kelkaj homoj kaj pli multaj estis vunditaj. Samtempe daŭris okupadoj de lokaj administrejoj en la pleja parto de Ukrainio. La novaj leĝoj, kiujn oni nomisleĝoj pri diktaturo, estis nuligitaj.
La18-an de februaro2014 la situacio rapide pliakriĝis. La opozicio postulis revenon al la antaŭa Konstitucio de 2004, sed (laŭ versio de Eŭromajdano) la milico komencis pafmortigadon ofte fare de snajperoj de la speciala grupo t.n.specgrupo "Alfa". Dum kelkaj tagoj okazis batalo en centro de Kievo sur Hruŝevskij-strato kaj apude, pereis sume dum ĉiuj protestoj ĉirkaŭ 100 homoj kaj estis pli ol 1500 vunditoj.
La 18an de februaro2014 laŭ la decido de Ministro de Internaj AferojVitalij Zaĥarĉenko kaj Ĉefo de laSekur-Servo de UkrainioOleksandr Jakimenko ĉe la strato Institucka kaj sur la tegmentoj de la apudaj ŝtataj institucioj, i.a. sur la tegmento de la hotelo "Ukrainio" estis lokigitaj snajperoj de laspecgrupo "Alfa" (vidu la apudan foton) (tiu strato kaj la domegoj estis kontrolitaj kaj ŝirmitaj de la speciala milica taĉmento "Berkut"). La ministron apogis la ĉefo deUkrainiaj Sekur-ServojOleksandr Jakimenko (kiu eĉ sendadis de tio raportojn al Moskvo) kaj la unuaranga vicĉefo deMilit-Sekreta Servo (GRU - Glavnoje Razviedyvatielnoje Upravlenije) de laRusia Federacio, kiu loĝis en la apuda hotelo "Kievo" kontrolita de "Berkut"-milico, krome rusia generaloSjergiej Biesieda (deFSB,Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomataFederala Servo por Kontraŭspionado) kiu prizorgis la specialan transporton de Rusio (la18an de februaro2014) de snajper-pafiloj kaj eksplodmaterialoj (ĉirkaŭ 5 tunoj). La ordonon uzi snajperojn por mortpafi la homojn donis personeprezidentoViktor Janukoviĉ.
La22-an de februaro2014 Janukoviĉ subskribis konvencion kun opoziciaj gvidantoj pri komuna pridiskuto pri normaligo de la situacio. Jam la 22-an de februaro li subite malaperis fuĝante el la lando. En la sama tago la komandanto de Eŭromajdano asertis, ke ĝiaj memdefendistaj taĉmentoj plene kontrolas centron de la ĉefurbo.
Verĥovna Rada kolektiĝis kun nova konsisto kaj nuligis kelkajn ĉefajn leĝojn, akceptitajn dum regado de Viktor Janukoviĉ.
La ĉefa apudkijiva rezidejo de la eksprezidentoViktor Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis ideo transformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".
Jen interesa opinio deGrigorij Javlinskij (pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio) (la filmo aperis en aprilo2014) - ligilo al E-versio de la filmo:
La Usona Ministro de Eksteraj AferojJohn Kerry dum la vizito enKievo, li rigardas en laUkrainia Parlamento /Verĥovna Rada la ekspozicion de la fotoj de la mortintoj en EŭromajdanoViktor Janukoviĉ – forigita laŭ decido deUkrainia Parlamento /Verĥovna Rada de la posteno prezidentoOleksandr Turĉinov - la Prezidanto deUkrainia Parlamento /Verĥovna Rada kaj nun plenumanta la devojn de Prezidento de Ukrainio post la decido deUkrainia Parlamento /Verĥovna Rada forigiViktor JanukoviĉJulija Timoŝenko parolas la 22an de februaro2014 en Eŭromajdano por manifestaciantoj
- "Ni havas la komunan grundon, kaj ni ne deziras la sangverŝon, ni deziras vivi en la trankvila urbo kaj ni komune agnoskas laUkrainion kiel nian landon" - anoncis (proklamis) hodiaŭ la reprezentantoj de la du movadoj, dum la komuna unutema gazetara konferenco. Tamen oni ne informis pri la formoj de la kunlaboro. Samtempe la du movadoj atentigis, ke "en la urbo agadas provokantoj, kiuj strebos malhelpi la kunlaboron inter Eŭromajdano kajAntimajdan".
En la reto aperis filmo kun alvoko en Esperanto por la paco kaj teritoria unueco deUkrainio: studentoj de la filologia instituto (fakultato) de altlernejo enKievo faris alvokon por la tuta mondo en 18 lingvoj i.a. en Esperanto. Jen la ligilo al la artikolo (en la pola) kaj la filmo kun alvoko en 18 lingvoj:[7]
La apog-manifestacio por Eŭromajdano enParizoFrancio, la 24an de novembro2013
Alia filmeto kun alvoko nur en la angla kaj subskriboj en la pola.[8]]
La8-an de marto2014 laŭ la iniciato de rusia esperantistoStanislavo Belov aperis la Esperanta Fejsbuk-paĝo de la retejo StopFake.org, kie estas publikigataj informoj pri senmaskigitaj mensogoj de amaskomunikiloj pri la eventoj enUkrainio aŭ enRusia Federacio.[9]
Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iujseparatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiajKalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusa FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orientaUkrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj)Slovjansko,Mariupol (vidu la apudan mapon),Luhansko (vidu la apudan mapon),Ĥarkovo /Ĥarkivo (vidu la apudan mapon),Donecko (vidu la apudan mapon),Horlivka,Jenakijeve, la separatistoj ofte uzashomajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.
La13-an de aprilo2014 Urbestrino deSlovjanskoNela Ŝtepa en la televida programo informis, ke <<en la urbo agas "aktivuloj" kiuj venis elKrimeo kajRusia Federacio. Mi estas certa, ke la "separatistoj" tiel nomataj "nekonataj soldatoj" tio estas rusiaj agentoj en milit-uniformoj tamen sen insignoj, tio similas al ia invado de "marsanoj" ("verdaj hometoj")>> (laŭ Agentejo Interfax).Do estas la sama scenario kiun farisVladimir Putin antaŭ la invado kaj anekso deKrimeo.
La15-an de aprilo 2014 okazis, ke la estro de la "separatista grupo" enSlovjansko estas civitano deRusia FederacioIgor Strjelkov, oficiro de rusiaj spacialaj servojGRU (t.e. la ĉefa estraro de Rusia Milita Sekretservo).
En alia urboHorlivka la ĉefo de la grupo de "separatistoj" estas kolonelo el armeo deRusia Federacio - tiel li oficiale prezentis sin antaŭ la ĵurnalistoj (la13an de aprilo 2014).
La 15an de aprilo 2014 laŭ decido deUkrainia Parlamento kaj post la apero de la prezidenta dekreto komencis la "antiterorisma agado" de ukrainiaj milico kaj armeo ĝuste unue de la urbojKramatorsk kajSlovjansko kie antaŭ kelkaj tagoj la "separatistoj" mortpafis unu ukrainian oficiron de milico kaj tri aliajn milicanojn. Jam posttagmeze la 15an de aprilo la "separatistoj" de flughaveno deKramatorsk estis forpelitaj kaj nun la strategia flughaveno estas kontrolata de ukrainia armeo.
La 15 -16-an de aprilo 2014 aperis enKramatorsk kajSlovjansko rusiaj militistoj el gvardia bazo en Kupianka-1 apudMoskvo (t.e. el la45-a atak-flug-regimento).La 16-an enKramatorsk la rusiaj trupoj kun "separatistoj" militkaptis 6 kirasitajn militaŭtojn de la ukrainia armeo. Nokte la 16/17-an de aprilo enMariupol la "separatistoj" atakis ukrainian milit-bazon de Nacia Gvardio. La komuna kontraŭago de ukrainiaj militistoj kaj milico mortpafis 3 atakintajn separatistojn, 13 estis vunditaj kaj 63 arestitaj (laŭ informo de la Ukrainia Ministerio de Internaj Aferoj).