| Eŭrokontrol | ||
|---|---|---|
| internacia organizaĵo organizaĵo | ||
| Komenco | 1960vd | |
| Geografia situo | 50° 53′ 1″ N,4° 25′ 51″ O(mapo)50.883692516424.4307740676001Koordinatoj:50° 53′ 1″ N,4° 25′ 51″ O(mapo) | |
| Lando(j) | Belgio • Nederlando • Luksemburgio • Franciovd | |
| Sidejo | Bruselo | |
| Situo | Parizo | |
| Agareo | air traffic management | |
| Posedatoj | SKYbrary(en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |

LaEuropean Organisation for the Safety of Air Navigation (Eŭropa organizo por la Sekureco de Aero-Navigacio), ofte konata kielEurocontrol aŭEŭrokontrol, estasinternacia organizo laboranta por realigi sekuran kaj certanaertrafikan administradon en tutaEŭropo. Fondita en1960, Eŭrokontrol nuntempe havas 41 membroŝtatojn kaj havas ĉefsidejon enBruselo,Belgio. La organizo laborigas ĉirkaŭ du mil homojn kaj funkciigas kun jara buĝeto de pli ol kvincent milionoj da eŭroj.[1]
Kvankam Eŭrokontrol ne estas agentejo de laEŭropa Unio, la EU delegis partojn de siaj regularoj por ununura eŭropa ĉielo al Eŭrokontrol, igante ĝin la ĉeforganizo por kunordigo kaj planado deaertrafika kunordigo por ĉio el Eŭropo.[2] La EU mem estas subskribinto de Eŭrokontrol kaj ĉiuj EU-membroŝtatoj estas aktuale ankaŭ membroj de Eŭrokontrol.[3] La organizo kunlaboras kun naciaj aŭtoritatoj, aernavigaciaj teleliverantoj, uzantoj de civilaj kaj armeaj aerspacoj,flughavenoj, kaj aliaj organizoj. Ĝiaj agadoj implikas ĉiujn pord-al-pordajn aernavigaciajn servoperaciojn: strategia kaj taktika fluadministrado, regilotrejnado, regiona kontrolo deaerspaco, sekurec-dissekcitaj teknologioj kaj proceduroj, kaj kolekto de aernavigaciaj aferoj.