Dze (Ѕ, ѕ, kursive:Ѕ, ѕ; ekzistinaj variantoj:Ꙅ ꙅ, kursive:Ꙅ ꙅ kajꙂ ꙃ, kursive:Ꙃ ꙃ) estas litero decirila alfabeto. Ĝi ĉeestis en ĉiuj malnovaj cirilaj alfabetoj, sed nun restas nur en lamakedona alfabeto, en kiu ĝi estas la dek unua litero kaj signifas la voĉanalveolaranafrikaton [d͡z].[1]
EnSlavono ĝia nomo estasѕѣлѡ̀ (dzelo aŭzelo), kio signifas "tre". Enkirilico la litero Ѕ aspektas kiel kaj inter lacirilaj ciferoj havas valoron 6, englagolico al ĝi respektivas la litero, kiu havas la valoron 8.[2]
La deveno de la cirila litero Ѕ estas malklara. Eble ĝi devenas de lagreka literostigmo Ϛ, kiu estasligaturo de la literojsigmo kajtaŭo. En la greka stigmo havas la saman valoron 6.
En malnovaj manuskriptoj ekzistas diversaj variantoj por skribado de Ѕ. La reflektita skribo Ꙅ ꙅ troviĝas jam en la epitafo fare de labulgara caro Samuilo — la plej frua specimeno de kirilico, en kiu oni indikis la daton (993). Tie ĝi estas uzata reflektite ne kiel ordinara litero, sed kiel cifero 6. Alia varianto estas Ꙃ ꙃ.[3]
↑Ager, Simon (ed.). Macedonian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12 .
↑La artikoloЗело en laEnciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.
↑Карский, Е.Ф.. (1928)Славянская кирилловская палеография (ruse). Leningrado: Издательство Академии наук СССР, p. 189–190., ekzistas reeldono de 1979, Moskvo, la eldonejo "Наука".
Teĥnika noto:Pro teĥnikaj limigoj iujTTT-legiloj ne povas montri specialajn signojn, uzatajn en ĉi tiu artikolo. Tiaj signoj povas esti montritaj kiel kvadratetoj, demandosignoj aŭ aliaj sensencaj signoj depende de viaj TTT-legilo, operaciumo kaj instalitaj fontoj. Eĉ se via TTT-legilo kapablas interpretiUTF-8-n kaj vi instalis tiparon, kiu subtenas grandan diapazonon deUnikodo, vi eble bezonos uzi alian TTT-legilon, ĉar tiurilataj ebloj de TTT-legiloj ofte diferencas.