Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Duvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duvin
Blazono de Duvin
Duvin
former municipality of Switzerland
KantonoGrizono
DistriktoSurselva
KomunumaroLumnezia/Lugnez
Koordinatoj 46° 42′ 53″ N9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O /46.71472; 9.21194(mapo)Koordinatoj:46° 42′ 53″ N9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O /46.71472; 9.21194(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj88
Areo17,93 km²
Alteco1180 msuper marnivelo
Poŝtkodo7112
Komunumkodo3593
Mapo de Duvin
vdr

Pri la komunumo

[redakti |redakti fonton]

Duvin estas komunumo de lakomunumaro Lumnezia/Lugnez kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 88 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Duvin situas sur roka teraso ĉe la sudorienta flanko de la valo Lumnezia. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejojSaulzas,Bual kajValla.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Duvin limas en nordoriento alPitasch, en sudoriento kaj sudo alSafien, en okcidento alSuraua, kaj en nordokcidento alCumbel.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Duvin situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per vojo, kiu enPeiden Bogn deflankiĝas de la vala vojo deIlanz alVals. De Peiden Bognpoŝtaŭtolinio kondukas al Duvin.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Duvin datiĝas el la jaro840 kielAuna. Dum la13-a jarcento en Duvin la episkopejo posedis feŭdajn bienojn. Ĝi1371 Duvin estis voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de1390 de la Grafoj de Sax-Misox. En la jaro1538 Duvin sin liberaĉetis de la feŭdoj episkopaj kaj formis najbararon kunUors kajTersnaus. Kiam ekzakte Duvin aliĝis al lareformacio ne estas konata. En la jaro1578 Duvin estis la unuan fojon menciita kiel reformita komunumo. En la jaro1851 Duvin estis kadre de la nova administra ordo de Kantono Grizono kiel sola reformita komunumo atribuita al lakomunumaro Lumnezia/Lugnez. Nuntempe okazas studoj pri eventuala kunfando de la komunumoj de la valo al unusola komunumo.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto: Adolf Collenberg:Duvin enHistoria Leksikono de Svislando (2009-02-09)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Poŝtoficejo de Duvin
    Poŝtoficejo de Duvin
  • Reformita preĝejo de Duvin
    Reformita preĝejo de Duvin
  • Domo en la vilaĝocentro de Duvin
    Domo en la vilaĝocentro de Duvin


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Surselva


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Duvin&oldid=8821496"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp