Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Durbano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Durbano
zulue eThekwini
urbo
havenurbo
urbegoRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoSud-Afriko
ProvincoKwaZulu-Natal
 
Ĝemelurboj
Dualao(2015–)
Newcastle-upon-Tyne(2014–)
Mombasa(2012–)
Bremeno(2011–)
Deĝon(2011–)
Campinas(2009–)
Nanto(2004–)
Nov-Orleano(2003–)
Kantono(2000–)
Leeds(en)Traduki(1998–)
Ĉikago(1997–)
Roterdamo(1991–)
Le Port
Ejlato
Johanesburgo
Maputo
Antverpeno
Rio-de-Ĵanejro
Marakaibo
Orano
Aleksandrio
Kuritibo
Bulawayo
LibreviloRedakti la valoron en Wikidatavd
Poŝtkodo4001 • 4000
Telefonkodonacie 031
internacie +2731
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro595 061  (2011)[+]
Loĝdenso2 634 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo29° 51′ S,31° 2′ O(mapo)-29.85833333333331.025Koordinatoj:29° 51′ S,31° 2′ O(mapo)[+]
Alto22 m[+]
Areo225,91 km² (22 591 ha)[+]
HorzonoUTC+02:00[+]
Durbano (Kvazulu-Natalo)
Durbano (Kvazulu-Natalo)
DEC
Lokigo de Kvazulu-Natalo en Sud-Afriko
Situo de Durbano
Durbano (Durbano)
Durbano (Durbano)
DEC
Situo de Durbano

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoDurban[+]
vdr

Durbano, en lazulua lingvoeThekwini [ˈɛːʔtɛˌkwinĭ], antaŭePort Natal, estas urbego en la oriento de la ŝtatoSud-Afriko. Ĝi situas ĉe la marbordo de laHinda Oceano. Kun ĉirkaŭaj komunumoj pri konsistigas la municiponeThekwini metropolitan municipality. La urbo havas pli ol 3,1 milionojn da loĝantoj (laŭ la popolnombrado de la jaro 2001) - ĝi estas la plej granda urbo de la provincoKwaZulu-Natal kaj postJohanesburgo la dua plej granda urbo deSud-Afriko.

Durbano estas signifa industria kaj komerca urbo kun la plej grandahaveno de la kontinentoAfriko. Kun siaj multaj, puraj plaĝoj kaj la subtropika klimato la urbo same estas multe vizitata feria centro.

Ĉefaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Durbano havas sub-tropikan klimaton danke al la varmaHinda Oceano. Someroj estas varmaj kaj humidaj kun meza temperaturo de 25–27°C kaj vintroj estas mildaj je 15–17°C. La sezonoj estas inversaj kompare al la norda duonsfero, kun printempo komencanta en septembro kaj vintro en julio. Somero estas la ĉefa pluvsezono, sed kelkfoje la vintra pluvo de Kabprovinco atingas la urbon. Durbano ricevas pli ol 500 mm da pluvo jare.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de urbo kaj de la provinco estas kuniĝo de popoloj el tri kontinentoj – Afriko, Azio kaj Eŭropo. La rezulto estas unika, ekzotika, ĉarma (kaj por eksterlandanoj, ofte konfuziga) mikso de kulturaj influoj.

La zuluan popolon starigis reĝoShaka komence de la19a jarcento kaj eĉ hodiaŭ la statuto de la provinco Kvazuluo-Natalo provizas por la zulua monarkoGoodwill Zwelithini kaj lia familio. Zuluoj tradicie estas paŝtistoj, sed ankaŭ militistoj kaj militis kontraŭ kaj la britoj kaj laburoj. Zuluinoj famas pro siaj multkoloraj globetoj, argilaj potoj kaj herbaj teksaĵoj kiel matoj kaj korboj.

Oni venigisbaratanojn en la jaroj 1860-aj kiel kontraktlaboristojn je la sukerkanplantejoj. Multaj elektis ne reiri al la patrujo, kaj poste venis komercistoj, negocistoj kaj religiestroj. Hodiaŭ en Durban troviĝas unu el la plej grandaj barataj grupoj ekster Barato. En Durbano troveblas la plej grandamoskeo en la suda duonsfero (situanta en strato Grey en la centra distrikto). Ankaŭ laHare-Krishna-Templo de Kompreno en la kvartaloChatsworth estas miriga konstruaĵo. Spicaj baratdevenaj manĝaĵoj, kielkareo, estas karakteriza parto de la gastronomio de Durbano.

EŭropanoVasco da Gama unuafoje vidis la marbordon de nuntempaKvazuluo-Natalo okaze de Kristnasktago en la jaro 1497 kaj nomigis la regionon Terra de Natalia. La unuaj blankaj (eŭropaj) koloniistoj estis britaj misiistoj kaj negocistoj, kiuj alvenis ŝipe de la Kabo al la nuna Durbano en la1820aj jaroj. Samtempe la nederlanddevenaj kaj francdevenaj farmistoj (nacilingve "boere" [buroj]) eniris la provincon per vagonoj trans la montaroDrakensberg en 1937 serĉante terenon. La eŭropa arkitekturo de gravaj malnovaj konstruaĵoj (ekzemple la urbodomo), la statuoj kaj la stratnomoj respegulas la influon de la britoj. Ankaŭ la nomo de la urbo venas de la britoj: la malgranda negociejo fondita en 1823 nomiĝis Durban en 1835 omaĝe al Sinjoro Benjamin D'Urban, la tiama gubernatoro de laKabo.

Infrastrukturo

[redakti |redakti fonton]

La haveno de Durbano estas la plej uzata haveno en Afriko. La urbo estas bone interligita kun aliaj urboj per ŝoseoj. La ŝoseo N3 kondutas trans la interno de la provinco ĝis Johanesburgo. Norden la ŝoseo N2 preskaŭ atingas la Svazilandan kaj Mozambikan landlimon, kaj suden ĝi kondutas traPort Elizabeth alKaburbo. Ekde Aprilo 2010 la''King Shaka'' Internacia Flughaveno interligas Durbanon kun ĉefaj urboj de Sudafriko kaj kun la eksterlando (aŭ rekte aŭ tra Johannesburgo). Antaŭe laDurbana Internacia Flughaveno, sude de la urbo, estis uzata. Krome, Durbano atingeblas per bona fervojreto de ĉiuj aliaj urboj.

Industrioj

[redakti |redakti fonton]

Durbano estas la dua plej granda industria centro de Sudafriko. La haveno estigis Durbano, sed hodiaŭ ekzistas diversaj industrioj. Fabrikado (ĥemiaĵoj, ekz.sulfura acidoH2SO4{\displaystyle H_{2}SO_{4}}, teksaĵoj, nutraĵoj kaj vestaĵoj) estas la plej granda sektoro de la ekonomio (30 %). Papero kaj sukero estas ankaŭ gravaj industrioj kaj en la suda industria regiono "Prospecton" estas fabriko de la japana aŭtomobilfabrikoToyota. Komerco, servoj kaj financo estas aliaj grandaj sektoroj. Turismo estas alia grava kaj kreskanta industrio: dum 1995 1,7 milionoj da turistoj vizitis Durbanon.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Durbano en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Elisée By'élongo Ishéloke enMayville, kvartalo en la urbocentro de Durbano en Sud-Afriko: defioj kaj perspektivoj faras rakonton kaj priskribon de kongano kiu translokiĝas al Sudafriko, kie analizas socie la diversajn lokojn kaj tavolojn, ĉefe ĉe Durbano.[1]

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Galerio

[redakti |redakti fonton]
la urba silueto
  • la urbodomo de Durban
    la urbodomo de Durban
  • la universitato KvaZulu-Natal
    la universitatoKvaZulu-Natal
  • la haveno de Durban gravas por la tuta sudo de la kontinento Afriko
    la haveno de Durban gravas por la tuta sudo de la kontinento Afriko
  • merkato kun agrikulturaj produktoj
    merkato kun agrikulturaj produktoj
  • urbocentra strato
    urbocentra strato
  • la plaĝoj kaj la milda klimato estas ŝatataj de multaj turistoj
    la plaĝoj kaj la milda klimato estas ŝatataj de multaj turistoj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Elisée By'élongo Ishéloke:Mayville, kvartalo en la urbocentro de Durbano en Sud-Afriko: defioj kaj perspektivoj;Beletra Almanako,nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝoj 91-93.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Durbano&oldid=9043889"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp