:
Ladupunkto estas marko deinterpunkcio, skribata per du vertikalajpunktoj. Dupunktoj estas uzataj por:
- anonci citaĵon –Zamenhof diris: «Sed homoj kun homoj»
- klarigi konsekvencon –Mi estas malsana: mi ne laboros hodiaŭ
- klarigi kaŭzon –Mi ne laboros hodiaŭ: mi estas malsana
- fari liston –Mi aĉetis manĝaĵojn: panon, viandon kaj legomojn.
Ankaŭ oni uzas dupunkton en la skribado dehoroj,minutoj kajsekundoj. Oni apartigas la horojn, la minutojn kaj la sekundojn per dupunkto, ekzemple:10:15 indikasdeka horo kaj dek kvin.
Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la dupunko. Tamen laŭ latipografio de kelkaj lingvoj (ĉefe la franca) kutimas aŭ eĉ estas postulata, ke oni uzu spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la dupunkto troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto. En laFundamento de Esperanto skribas Zamenhof dupunktojn kun spacetoj antaŭaj.
Oni uzas la dupunkton por montririlatumon de du nombroj. Tiel, ĝi (kiel laoblikvo) estas simbolo dedivido.
Enkomputiko la dupunkto estas signo 58 enASCII kajUnikodo. En la programlingvoC kaj aliaj programlingvoj, la dupunkto estas parto de la?:operacisimbolo, kiu estas uzata por simplajbuleaj operacioj.