Ladupolusa anteno, ofte nomita dipolo, estas la plej simpla kaj ofte uzata tipo deanteno por ricevi aŭ sendiradioondojn. Ĝi estas uzata kaj memstare kaj en multaj radio antenajdesegnoj, kie ĝi formas la radiantan elementon de la anteno.
La dupolusa anteno konsistas el du polusoj en kiuj fluaskurento kun radiofrekvenco. La kurento kaj latensio kaŭzaselektromagnetan kampon, per kiu estas elradiata la radio signalo. Dupolusa anteno uzas kutime la resonantan longon de la elektra konduktilo. La konduktilo estas tranĉita en la mezo kaj tiel povas esti konektata al la sendilo aŭ ricevilo. Por obteni resonancon, la longo de la konduktilo egalas al nepara nombro da duonajondolongoj. Plejofte oni uzas antenojn, kies longo egalas al ununura duona-ondolongo .
Dupolusaj antenoj estas uzataj por multaj diversaj aferoj. Ĉi tiuj inkluzivastelevidilo-antenoj, antenoj pormallongonda radio kaj aliaj.