Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dunkerque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonDunkerque (stacidomo).
Dunkerque·Duinkerke ·Dunkirko
komunumo
komunumo en FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
RegionoHauts-de-France
DepartementoNord
ArondismentoDunkerque
KantonoDunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kajGrande-Synthe/Groot-Sinten
Historie enNordo-Kaleza Markolo
 
Ĝemelurboj
Liberec(2010–)
Middlesbrough(1976–)
Krefeld(1974–)
Rostock(1960–)
Rigo
Ramat HaŜaron
Gaza-urboRedakti la valoron en Wikidatavd
INSEE kodo59183[+]
 
Poŝtkodoj
59140 • 59240 • 59430 • 59640 • 59279vd
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroPatrice Vergriete
Demografio
Loĝantaro86 263  (2023)[+]
Loĝdenso1 965 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo51° 2′ N,2° 23′ O(mapo)51.0377777777782.3763888888889Koordinatoj:51° 2′ N,2° 23′ O(mapo)[+]
Alto0 m[+]
Areo43,89 km² (4 389 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Nord)
Dunkerque·Duinkerke ·Dunkirko (Nord)
DEC
Situo de Dunkerque·Duinkerke ·Dunkirko
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko (Francio)
Dunkerque·Duinkerke ·Dunkirko (Francio)
DEC
Situo de Dunkerque·Duinkerke ·Dunkirko

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoDunkerque[+]
vdr

Dunkerque [dẽkerk] (originenederlande/flandreDuinkerke,esperantigiteDunkirko) estashavenurbo kajkomunumo deFrancio kadre de la historia pejzaĝoFranca Flandrio,Frans-Vlaanderen respektiveFlandre française. Ĝisituas en ladepartementoNord [nɔʁ], en laadministra regionoHauts-de-France (jenfrance, prononco [o d(ə) fʁãs]Pri tiu ĉi sono aŭskulti,pikardeHeuts-d'Franche) kaj en la tradicia regionoNordo-Kaleza Markolo (franceNord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de laarondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonojDunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kajGrande-Synthe/Groot-Sinten. La urba teritorio havas komunan limon kunTéteghem,Coudekerque-Branche,Spycker,Téteghem-Coudekerque-Village,Armbouts-Cappel,Cappelle-la-Grande,Grande-Synthe,Leffrinckoucke kajLoon-Plage.

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis86 263 loĝantoj sur areo de43,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 965 loĝantoj/km². La urbanojn oni kutime en lafranca nomasdunkerquois respektivedunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en laflandralakirko en la dunoj.

La urboturo de Dunkerque kaj konstruaĵoj el la post-duamilita rekonstruo. En la urboturo troviĝas laKariljono

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kunBelgio, kaj konsistigas la plej nordan punkton de kontinentaFrancio. Ĝi situas ĉe la bordo de laNorda Maro.

Fort-Mardyck (en nederlandaFort-Mardijk, en EsperantoMardiko) estas iamakomunumo, nuntempe asocia alDunkirko.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Originefiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en1662, kiamKarolo la 2-a,reĝo deAnglio, ĝin vendis alLudoviko la 14-a. Jam en1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke lafranca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la cetero de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam lajezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.

Komence de laDua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo1940 okazis laBatalo de Dunkirko, dum kiu lagermana armeo proksime de Dunkerque enfermisbritan ekspedician korpuson kaj trupojn de lafranca armeo. Inter la26-a de majo kaj la4-a de junio la brita mar-armeosukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio. En tiu kunteksto okazas la agado de filmoDunkirk de la jaro 2017 reĝisorita deChristopher Nolan.

Urbocentro dum lakarnavalo

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Kune kun la ĉeaj komunumojGrande-Synthe,Loon-Plage kaj la nunaj urbopartojMalo-les-Bains, Petite-Synthe, Rosendaël kajSaint-Pol-sur-Mer Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.

Famaj personoj

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj kajKarnavalo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKarnavalo de Dunkirko.

La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.

Partneraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Retejoj pri la karnavalo

strando de Dunkirko
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dunkerque&oldid=9104985"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp