Dunjejo[1] estas la esperantigo de laaraba vorto دنيا (dunjā); signifoj:mondo; maltransejo[2]. La vorto estas uzata ĉefe en lasufiisma literaturo. La malo de dunjā estas الآخرة (al-āḫira), la transejo. Dunjā kaj laturka formo Dünya estas ankaŭ uzataj kiel virinaj personaj nomoj.
- ↑En tiu ĉi enciklopedia artikolo starpunkto ne estas alprenata pri la teoriaj lingvaj demandoj, ĉu el la ĉi-forma uzo de tiu ĉi internacia vorto en Esperanto rezultas la aplikebleco dedunj en la signifo demaltrans kaj kiom tia bazforme prepozicia signifo en Esperanto – malgraŭ la fakto, ke la internacie plej ofta signifo estas (eja-)substantiva – estas subtenebla per jena oficialaAkademia konstato priRegulo 15: "... per si mem tiu regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio fariĝu baza en Esperanto [...] Tial uzado de [...] KOREO kaj EGIPTO kun genta aŭ landana signifo ne malobeas la 15-an regulon [...] malgraŭ la fakto ke por [...] ili la internacie plej ofta signifo estas landa" (Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 15 – Pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO).
- ↑La respondaj germanlingvaj vortojWelt resp.Diesseits estas donitaj en Krotkoff, Georg:Langenscheidts Taschenwörterbuch der arabischen und deutschen Sprache – Erster Teil Arabisch-Deutsch, 12-a eldono, Langenscheidt, Berlin, 1991.