Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dune

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je18 aŭg. 2024.
Dune

emblemo

literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroFrank Herbert
Lingvoj
Lingvousona angla lingvo
Eldonado
Eldondato1965
LokoUsono
EldonejoChilton Company
Ĝenrosoft science fiction • planeda kosma opero • social science fiction • sciencfikcio • aventura fikcio
Loko de rakontoArrakis
HonorigojPremio Nebulozo por la Plej Bona Romano • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Seiun Award for Best Translated Long Work
 
Roluloj
Shaddam Corrino IV • Paŭlo Atreides • Damo Jessica • Leto I Atreides • Vladimiro Harkonnen • Duncan Idaho • Gurney Halleck • Feyd-Rautha Harkonnen • Chani • Stilgar • Thufir Hawat • Glossu Rabban • Wellington Yueh • Piter De Vries • Alia Atreides • Princino Irulan • Gaius Helen Mohiam • Margot Fenring • Liet-Kynes • Hasimir Fenringvd
vdr

Dune aŭ Duno (Dune en laangla) estas gravasciencfikcia romano verkita deFrank Herbert, kiu aŭtoris kvin pliajn librojn en la sama serio, ĝis sia forpaso en1986 ne verkinte ties finon.

Ĝi estis publikigita en1965, sed estis antaŭe rifuzita de multaj eldonistoj. Ĝi tuj renkontis grandan sukceson kaj en1965 kaj en1966 gajnis laPremion Nebula kaj laPremion Hugo respektive.

La kompleta originala cikloDuno konsistas el ses libroj:

  • Dune (Duno)
  • Dune Messiah (Mesio de Duno)
  • Children of Dune (Idoj de Duno)
  • God Emperor of Dune (Diimperatoro de Duno)
  • Heretics of Dune (Herezuloj de Duno)
  • Chapterhouse Dune (Ordendomo Duno)

Post la morto de Frank Herbert, lia filo Brian kaj Kevin J. Anderson daŭrigis la verkon per laPreludo al Duno (Prelude to Dune) kajLegendoj de Duno (Legends of Dune), kun po tri libroj. La Preludo okazas en antaŭa generacio (t. e. la generacio de la avo de Paul Atreides) kaj konsistas el:

  • Prelude to Dune: House Atreides (Domo Atreides)
  • Prelude to Dune: House Harkonnen (Domo Harkonnen)
  • Prelude to Dune: House Corrino (Domo Corrino)

La Legendoj rakontas historiojn de la grandaj skoloj - laBene Gesserit, laMentatoj, laGildo de Astronaŭtiko kaj laSuk Medicinistoj. Cetere ili rakontas pri la batalo kontraŭ pensmaŝinoj kaj la fondo de la Imperio. Konsistas el:

  • Legends of Dune: The Butlerian Jihad
  • Legends of Dune: The Machine Crusade
  • Legends of Dune: The Battle of Corrin

La historio disvolviĝas en planedo nomataArrakis, kies neoficiala nomo estasDuno - pro ĝiaj grandegaj dezertoj kiuj entenas grandajn kvantojn da"spico", unika rimedo por kosmaveturado sen movado, ege aprezata de ĉiuj kosme aktivaj nacioj. En la intrigo aperas kelkajnobelajfamilioj kiuj volas regi la universon - kaj rego/havo de laspico (do ankaŭ de la tutaDuno) estas nature vera gravaĵo por plenumado de tia intenco.

La traduko de la libro al Esperanto estas en progreso. Nuntempe la jam finitaj partoj estas haveblaj ĉe la jena ligilo:[1]

Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dune&oldid=8876913"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp