Enekonomiko,dumetalismo aŭdumetala normo estas la nomo porvalutosistemo, kies moneroj havas difinitan kvanton deoro respektivearĝento kaj estas senlime interŝanĝeblaj je valute fiksita kvanto deoro aŭarĝento. La sistemo estas ampleksigo de la tiel nomata "orbazo", la nomo porvalutosistemo, kies moneroj konsistas el kaj estas senlime interŝanĝeblaj je valute fiksita kvanto deoro. Por mallonga tempo dum la19-a jarcento en laRusia Imperio ankaŭ ekzistis "trimetalismo" de interŝanĝeblo al oro, arĝento kaj plateno.
Paralele al dumetalisma valuto en la sama lando povas esti produktata monbiletoj aŭ nematerialvaloraj moneroj, kies kurzo al oro/arĝento aŭ al aliaj valutoj povas esti arbitre diktitaj de la centra banko de la ŝtato eldonanta la valuton. En tiu kazo la kurzo de la monbileta aŭ nematerialvalora monera valuto ne nur ŝanĝigas kompare al fremdaj valutoj, sed ankaŭ kompare al la samlanda dumetalisma valuto.
La nomone miksindas kundumetala strio, kiu en la kazo de temperaturaj ŝanĝiĝoj adaptas sian formon kaj kurbiĝas respektive malkurbiĝas. Same ĝi ne miksindas kundumetalaj moneroj, kiu produktiĝis el du malsamajmetaloj respektivealojoj, kies materiala valoro tamen ne havas rilaton al la valoro de la monero - ekzemplo por tiaj dumetale produktita monero estas la moneroj de 1 respektive 2Eŭroj, aŭ tiu de 10tajlandaj bahtoj.