
Dumdumo estas tia pafaĵo, kies pinto estas iomete forigita, tiel ke ĝiaj limoj estas akraj. Alia tipo de dumdumo ekestas, kiam oni entranĉas la ŝelon de la pafaĵo, tiel ĝi disfermiĝas aŭ platiĝas (depende de la tranĉo) aŭ disvastiĝas la homa korpo.
La normala kugla aŭ ŝelohava (longa) pafaĵo trakuras la homan korpon kaj ne kaŭzas ŝirvundojn, vundegojn.
Dumdumo kaŭzas grandajn vundojn nekuraceblajn, ĉar ne eblas (aŭ ne eblis en la 19-a jarcento) eligi la kuglon el la korpo kaj ĝi emas kaŭziinfekton; eĉ se vundito ne mortas tuj post la pafo, li ofte mortas pli poste. Pro tio laKonvencio de Hago (el la jaro1899[1][rompita ligilo]) malpermesis dumdumojn (’’ĉiujn pafaĵojn, kiuj en la homa korpo disiĝas aŭ platiĝas’’) por eterno por ĉiuarmeo, escepte de uzo por ĉaso aŭ ĉe la koloniaj militoj. La deklaracion ne subskribisUsono kajUnuiĝinta Reĝlando, kiu lasta uzis ilin en la postaBur-milito (1900).
Ekde la akcepto de la Deklaracio en Hago (1899) la armeoj rajtas batali teorie nur per plene kovritaj pafaĵoj...
Nuntempe oni kelkfoje permesas uzi dumdumojn en ĉasado.
La dumduma pafaĵo estas longa, ŝelohava pafaĵo, malfermita ambaŭfine kaj ne entenanta eksplodaĵon aŭ ion alian (sed ankaŭ tiel ŝirvundas). Oni komence detranĉis la finon kaj la interna plumbo restis en ĝi (Barato), tiel ĉe altrafo la plumbo elŝoviĝis en la vundon kaj kaŭzis grandajn ŝirvundojn. Tiam la nikela ŝelo ĉirkaŭprenis la plumban internan kernon (pleniĝaĵon), sed ne centprocente, ĉar ĉe la fino la plumbo libere elŝutiĝas.
La unuajn dumdumojn produktisBritio en Barato en la vilaĝa produktejo deSuda Dumdumo proksime alKalkato, de kiu venas la nomo de la pafaĵoj. Britio uzis ĝin onidire unuafoje amase en Sud-Afriko en la Bur-milito de 1900, sed verŝajne vere unuafoja uzo okazis enBarato en la ekprodukta lando (fine de la19-a jarcento), poste enSudano kontraŭ la ribelantaj triboj. La pafaĵoj uzitaj en Sudano havis kavan pinton (tiuj en Barato estis plenaj je plumbo).