The page has not been checked
Dujail | |||
---|---|---|---|
setlejo![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 50′ N,44° 15′ O(mapo)33.83888888888944.248055555556Koordinatoj:33° 50′ N,44° 15′ O(mapo)[+] | ||
Horzono | UTC+03:00[+] | ||
| |||
Dujail (arabe: الدجيل ad-Dudschail) estasvilaĝo enIrako, situanta ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde deBagdado. Ĝi triste famiĝis pro la tiel nomataamasbuĉado de Dujail, dum kiu post misaatenco kontraŭSaddam Hussein la8-an de julio1982 148 vilaĝanoj estis fortrenitaj kaj verŝajne mortigitaj.
Saddam Hussein, post vizito demoskeo, veturis al vilaĝcentro, kiam estis atakita la veturilaro de ladiktatoro. La korpgardistoj ekpafis al la atakintoj mortigante du infanojn. La sekvan tagon, pli ol 600 vilaĝanoj estis arestitaj de la estraj trupoj kaj forportitaj al lamalliberejo de lasekreta polico enBagdado. 148 el ili oni neniam revidis. Iliajkadavroj ne estas trovitaj ĝis hodiaŭ. Bienoj kaj fruktoĝardenoj estis detruitaj aŭ malproprigitaj. La postvivantoj estis devigitaj forlasi lavilaĝon dum 4 jaroj.
Laamasbuĉado estas la unua de dekdu akuzoj kontraŭ la iama diktatoro kaj sep aliaj kulpigitoj. La5-an de novembro2006Saddam Hussein estis pro tio kondamnita almorto perpendumo.