En dueto ambaŭ prezentistoj havas la saman gravecon en la muzikaĵo.
"Dueto" ankaŭ estas utiligita kielverbo por la ago de prezentado de muzika dueto, aŭ ordinarlingve kielsubstantivo por rilati al duetprezentistoj, do duopo.
Muzikaĵo prezentita fare de du pianistoj sur la sama piano estas nomita "piana dueto" aŭ "piano kun kvar manoj"[1]. muzikaĵo por du pianistoj kunprezentantaj sur apartaj pianoj estas "pianduopo". Muzika komponaĵo kun pli ol du solinstrumentoj aŭ voĉoj nomiĝas triteto,kvarteto, kvinteto, seksteto, septeto, okteto ktp.
KiamMozart estis juna li kaj lia fratinoMaria Anna ludis dueton de lia komponaĵo en 1765. La kvar manoj, priskribitaj kiel dueto, estis en multaj el liaj verkoj kiuj inkluzivis kvinsonatojn; Aro devariacioj, du prezentistoj kaj unu instrumento, kaj sonato por du pianoj. La unua publikigita soneto aŭ dueto estis en1777[2].
Enrenesanca muziko, dueto speciale celita kiel instruilo, farota de instruisto kaj studento, estas nomitabicinio (viduetudo).
Duetoj ĉiam estis parto de la strukturo de operoj. Operoj de la frua16-a jarcento kiel ekzempleL'Orfeo kajL'incoronazione di Poppea inkluzivas duetojn dum la prezento. En17-a jarcentoItalio, duetoj ofte estis uzitaj en komikaj scenoj ene de gravaj operoj. Enbaroka Francio la dueto estis populara entragedioj, kielvenĝo- kaj konfliktokantoj. Laamdueto estis karakterizita perkantado kun proksimajharmonioj de 3 kaj 6, simbolante unuecon postkonflikto[3].
Dum la20-a jarcento duetoj estis oftaj en lapopulara muziko de la tempo. Kelkaj kantoj estis skribitaj por soni kielkonversacioj, kiel "Honey, It's Cold Outside." Aliaj estis prezentitaj ĉirkaŭ temo, ekzemple Novjorko en "Empire State of Mind". Foje duetoj estas improvizoj inter artistoj, kiel ekzemple "Under Pressure".David Bowie kajFreddie Mercury laŭdire komponis la kantotekston dum unu tago improvizante kune[4].