Dubovce | |
hungare:Farkashelyvidovány | |
municipo | |
Preĝejo en Dubovce | |
Oficiala nomo: Dubovce | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Skalica |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio,Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Rivero | Chvojnica |
Situo | Dubovce |
- alteco | 210 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 46′ 29″ N17° 14′ 36″ O / 48.77472 °N, 17.24333 °O /48.77472; 17.24333(mapo) |
Areo | 8,46 km² (846 ha) |
Loĝantaro | 649 (31.12.2011) |
Denseco | 76,71 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1500 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 908 62 |
Telefona antaŭkodo | +421-34 |
Aŭtokodoj | SI |
NUTS | 504343 |
Situo enkadre de Regiono Trnava | |
![]() | |
Retpaĝo: www.dubovce.sk | |
![]() |
Dubovce (hungareFarkashelyvidovány [farkaŝhejvidovAnj]) estas unuigitavilaĝo enSlovakio, enRegiono Trnava, enDistrikto Skalica.
Dubovce situas laŭ traira flankovojo, ĉefvojo preteriras.Skalica troviĝas je 12 km.
En tiu loko lakeltoj jam havis tiefortikaĵon, kiu neniiĝis en la14-a jarcento. La unua skriba mencio okazis en1392. Tiam estis tie 2 vilaĝoj: Vidovány kaj Farkashely, kiuj apartenis al proksima fortikaĵo. Vidovány aparte menciiĝis unuafoje en1553. En la17-a jarcento kelkfoje diversajarmeoj suferigis la loĝantojn. En1828 vivis en Farkashely 467homoj en 67domoj, en Vidoványnak 178 homoj en 40 domoj. En1866 proĥolero multe da vilaĝanoj mortis, eĉ la tombejo ne sufiĉis.
En1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Farkashely 502 homoj, en Vidovány 267, (en ambaŭ plejparteslovakoj). ĜisTraktato de Trianon la vilaĝoj apartenis alHungara reĝlando, alNyitra (reĝa departemento), al distrikto deSkalica, poste alĈeĥoslovaka respubliko, dum la2-a mondmilito kaj ekde1993 alSlovakio. Lakomunumoj unuiĝis en1954. En2001 laŭ la popolnombrado vivis en Dubovce 666 homoj, (658 slovakoj).