Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dubajurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubajurbo

emblemo

urbo
mondurbo
metropolo
urbego
administra teritoria unuo
plej granda urboRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
Ŝanhajo(2009–)
Barcelono(2006–)
Pusano(2006–)
Frankfurto ĉe Majno(2005–)
Detrojto(2003–)
gubernio Osako(2002–)
Gold Coast(2001–)
Istanbulo(1997–)
Kiŝ
Hyderabad district(en)Traduki
Teherano
Honkongo
Vankuvero
Tripolo
Kuvajturbo
Kantono
Parizo
Fenikso
Los-Anĝeleso
Osako
Monterejo
Nov-Jorko
Granado
Basra
Gandinagaro
Kuala-Lumpuro
Ĝido
Kartumo
Damasko
Bogoto
Brisbano
Ĝenevo
Karaĉio
Dundee
Cheb
Rio-de-Ĵanejro
Karakaso
Bagdado
Bejruto
PjongjangoRedakti la valoron en Wikidatavd
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroMohamedo bin Raŝid Al Maktum
Demografio
Loĝantaro3 944 751  (2025)[+]
Loĝdenso112 707 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo25° 16′ N,55° 19′ O(mapo)25.26972222222255.309444444444Koordinatoj:25° 16′ N,55° 19′ O(mapo)[+]
Alto0 m[+]
Areo35 km² (3 500 ha)[+]
HorzonoUTC+04:00[+]
Dubajurbo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Dubajurbo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Situo de Dubajurbo
Dubajurbo (Azio)
Dubajurbo (Azio)
DEC
Situo de Dubajurbo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoDubai[+]
vdr
Ĉefurbo kaj Emirlando Dubajo
Dubajo el la aero
Iama fortikaĵo, nun muzeo en Dubajurbo
Ŝipoj, kiuj liveras la pasaĝerojn en Dubajurbo

Dubajo estasĉefurbo, samtempemarhaveno kajmarbanejo deDubajo (Emirlando).

Bazaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Dubajurbo etendiĝas laŭ la marbordo. Lagolfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kajBur Dubajo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua mencio pri tiu loko devenis el1799. Tiutempe oni okupis pri fiŝkaptado,kamelobredado kajperlokaptado. La trovitanafto en la20-a jarcento faris riĉa la tutan regionon. La urbo okupas centran pozicion inter la komercurboj ĉePersa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas lanaftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komercado.

En la unua jarmilo de laKomuna Erao,Kairo anstataŭis la Emirlandojn kiel ĉefa komerca centro en Okcidenta Azio, kvankam la tramara komerco plue estis grava kaj kelkaj arabaj setlejoj disponis el komercaj havenoj kiuj ebligis al ili importi, por ekzemplo,silkon kajporcelanon el laĈina Imperio.[1]

Kairo, pro la dekadenco de la Emirlandoj, iĝis la ĉefa centro de komerco en la regiono.

Ties delonga maragado altiris la sinsekvan atenton de eŭropaj potencoj[1] kielPortugalio, kiu inter 1498 kaj 1557 klopodis kontroli la vojoj establitaj de la Emirlandoj kunHindio kajMalproksima Oriento, kio rezultis en konstantaj konfliktoj inter portugaloj kajotomanoj.[2] Post du jarcentoj, en la 1700-aj jaroj,Francio,Nederlando kaj Granda Britio imitis la portugalan iniciaton. Je regiona nivelo, la teritorio de Dubajo estis sub dominado de du frakcioj kiuj luktis inter si: nome la Kasimi-oj,[1] nome tribo depiratoj[3] kiuj kontrolis la nordon, kaj la Bani Ĝas, sude.[1] En siaj kontinuaj klopodoj por kontroli la marvojojn, la britoj batalis kontraŭ la Kasimi-oj.[4] Komence de la 19a jarcento, laŜejĥo de Dubajo estis Mohammed bin Hazza,[1] kaj la regiono dependis rekte deAbudabio.[5] La 8an de januaro 1820, Bin Hazza prezidis kunsidon[4][6] kun la ŝejĥoj deRas-al-Ĥajmo,Um-al-Kajvajno,Aĵmano,Ŝarĵo kaj Abudabo — kiuj estis nomitaj de la brita imperio kiel «la pirata marbordo» — kiu rezultis en la subskribo de la pactraktato[2][2] pere de kiu la britoj devigis sin eviti piratadon en la regiono.[4][6] Tiu fakto markis la komencon de iliaprotektorato en araba teritorio.[7]

Laŭ informo redaktita de la angla leŭtenanto Robert Cogan en 1822 Dubajo havis 1200 loĝantojn kaj kelkaj el iliaj loĝejoj estis konstruitaj el koto.[8] La regiono estis ĉirkaŭita per murego malalta kaj havis tri gvatoturojn. Cogan estis unu de la unuaj kiuj desegnis mapon de la urbo Dubajo kiu inkludis lamarnivelon.[9]

En 1833, okcent anoj de la klano Al-Maktum, de Al Abu Falasa — apartenanta al Bani Ĝas —, forlasis sian setlejon en la oazo Liŭa, sudokcidente de Abudabio, kaj invadis Dubajon[1] sub estreco de Maktum bin Butti.[10][11] Tiu lasta establis samnoman dinastion kiu regas ankoraŭ la emirlandon.[1] Unu el la unuaj decidoj de Maktum konsistis en la klopodoj por garantii la protektadon de Dubajo pere de la britoj,[1] kiuj jam tiam dominis la komercvojojn al Oriento kaj havis fortan influon en la politiko kaj sur la sistemo de regado de kelkaj arabaj teritorioj.[11] En 1841, epidemio devariolo okazigis ke granda parto de la loĝantaro de la sudo de Dubajo translokiĝis al Dejra, nome en la centro de la emirlando.[1] En la posta jardeko, la teritorioj de Ŝarĵo, Dubajo kaj Abudabio subskribis la Porĉiaman Traktaton de Paco kaj Amikeco kun la Unuiĝinta Reĝlando, kio permesis al tiu lando okupiĝi pri la ekstera politiko de la emirlandoj, ekde tiam konataj kiel «Ŝtatoj de Batalhalto», kontraŭ protekto kontraŭ ajna ebla invadanto.[11][12] Tamen, ili intervenis ankaŭ en variaj internaj afreoj de la emirlandoj ĝis la unua duono de la 20a jarcento.[11]

Albastakija, historia kvartalo de Dubajo.

En 1894, la Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum havigis permeson por nepago de impostoj al eksterlandanoj kiuj interesiĝas por akiro de produktoj en Dubajo, tio estas, konvertis ĝin en liberekonomia zono. En tiu epoko, la komercaj rilatoj de la emirlando ekmalpliiĝis, pro kio tiu decido ege helpis la komercon.[13] Kelkaj persaj komercistoj translokiĝis al Dubajo kaj establis la kvartalon Albastakija, tiel nomita pro la regiono de Bastak, sude dePersio.[13][14] Tiun saman jaron granda incendio en Dejra okazigis la detruon de kelkaj loĝejoj, kaj ekde tiam la lokanoj ekkonstruis el novaj materialoj kielkoralo kajgipso.[9]

20a jarcento

[redakti |redakti fonton]

1900-50

[redakti |redakti fonton]

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20a jarcento, la ekonomio de Dubajo dependis rekte de la komerca agado en la Persa Golfo. Ĝi estis la plej riĉa emirlando de la teritorio[15] kaj tiessamnoma ĉefurbo estis konata kiel la «Venecio de la Golfo».[16] Laŭ la historiisto G. G. Lorimer, en 1908 Dubajo generis enspezojn de 51 400dolaroj.[9] Ties loĝantaro oscilis en proksimume 10 000 loĝantoj,[13] kaj Dejra estis la sektoro kiu havis la plej grandan kvanton de domoj kaj vendejoj de la emirlando — 1600 kaj 350, respektive —.[9]

De maldekstre dekstren: Raŝin bin Said al Maktum, la advokato Adi Nasib Al Bitar kaj la filoj de la unua: Maktum bin Raŝid Al Maktum kajMohamed bin Raŝid Al Maktum. Bitar ludis gravan rolon en Mezoriento; en la 1960-aj jaroj laboris kiel jura konsilisto pora Dubajo kaj estis responsa pri la unuaj leĝoj kaj civilaj reguloj kiuj regis la emirlandon.[17]

Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj la urboplanado ekgraviĝis.[16] Tamen, post lainternacia ekonomia krizo de 1929 kaj laDua Mondmilito, kaj la apero de nova industrio enJapanio dediĉita al la produktado de artefaritajperloj,[9] la ekonomio de Dubajo trapasis fortan krizon kiu okazigis la definitivan ĉeson de la komerco de perloj, fakte laŭ ordono de la ŝejĥo Said bin Maktum.[1] Reage, kelkaj loĝantoj translokiĝis alSaudarabio kajKuvajto inter la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La loĝantaro malaltiĝis el 38 000 ĝis 20 000 loĝantoj inter 1940 kaj 1953.[9] Kiel alternativo, la ŝejĥo dekretis, ke la ekonomio de la emirlando devos rekondukiĝi al la reeksportado de varoj al aliaj komercaj havenoj.[13] En tiu epoko okazis la unuaj esploroj de kuŝejoj danafto en la emirlandoj kaj ankaŭ ĉe Dubajo: en 1937 oni kontraktis kun filio de laIraka Petrolkompanio por ke tiu faru laborojn de esplorado subtera.[9][15] Tiam okazis konfliktoj inter la diversaj emirlandoj antaŭ la neceso establi la landlimojn inter ties teritorioj, kio ĝis tiam ne estis tiom utila; en 1940, por ekzemplo, okazis tia konflikto inter Dubajo kaj Ŝarĵo, kiu estis solvita de la brita registaro pere de averto haltigi liveradon de municio se oni ne finigu la polemikon.[13] Simila situacio okazis en 1947, tiam inter Dubajo kaj Abudabio,[18] solvita denove fare de la britoj pere de la difino de definitiva landlimo inter ambaŭ regionoj.[19]

En la 1950-aj jaroj, la brita registaro translokigis siajn administrajn oficejojn el Ŝarĵo al Dubajo. La aligo deelektraj kajtelefonaj retoj, sanservoj unuarangaj, novaj edukmodeloj, korpuso de loka polico kajmunicipo zorga pri projektoj por disvolvigo de la ĉefurbo estis la ĉefa tialo por la ŝanĝo.[15] Oni konstruis flughavenon en la samnoma ĉefurbo[20] kaj en 1955 oni enkondukis lacementon.[9] La establado de la Konsilantaro de la Ŝtatoj de Batalhalto, dediĉita al disvolvigo de kunsidoj kaj oficialaj interkonsentoj inter la diversaj ŝejĥoj, finfine estos unu el la antaŭaĵoj por la finfina formado de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[13]

1951-2000

[redakti |redakti fonton]
Filmeto kiu montras la kreskon de Dubajo el la jaro 2000 ĝis 2011[21]

En la 1960-aj jaroj okazis pinto de la esplorado de naftokuŝejoj,[12] kaj en tiu jardeko Dubajo pliigis ankaŭ sian komercan agadon kun aliaj landoj kielBarato kajPakistano.[22] Kvar jarojn post Abudabio ekeksportis nafton,[2] oni trovis en 1966 la unuajn subterajn kuŝejojn en Dubajo[13] en zono je 97 km de la ĉefurbo.[13] La ŝejĥo Raŝin bin Said Al Maktum aludis al la zono kiel «naftokampo de Fateh», termino en araba kies signifo estas «bona sorto».[22][23] Poste, Bin Said donis koncedojn al diversaj eksterlandaj entreprenoj por la elfosado de nafto;[24] en 1968, la entrepreno Continental Oil Company anoncis la konstruadon de submara instalaĵo de stokejo en Fateh, kun enhavkapablo por 79 000m3, kiu anstataŭis la permanan transporton de la nafto pere de cisternokamionoj.[25]

Tiun saman jaron, la brita registaro subkomprenigis, ke ĝi dissolvos la interkonsenton de la Ŝtatoj de Batalhalto, kaj samtempe la ŝejĥoj de Dubajo kaj Abudabio studis pri la ebloj establi novan landon.[13] Post la finkonstruo de la submara stacio fare de Continental en 1969,[23] Dubajo ekeksportis sian nafton.[2][13] La 2an de decembro 1971 la jeques de los Estados de la Tregua se reunieron y acordaron la formación de una federación denominada «Emiratos Árabes Unidos»,[13] que se incorporó casi de manera instantánea a laAraba Ligo.[22]Zajid bin Sultan Al Nahjan, la Ŝejĥo de Abudabio estis elektita kiel unua prezidanto de la EAU, dum Raŝid, de Dubajo, enposteniĝis kiel vicprezidanto. Por la verkistino Schulte-Peevers, el tiu okazaĵo, «Dubajo iĝis unu el la urbo-ŝtatoj plej stabilaj, pro sia politika situacio, en la araba mondo».[13] La enspezoj generitaj de la eksportado de la nafto ebligis, ke la Registaro de Dubajo investu en diversaj projektoj de infrastrukturo kiuj inkludis konstruaĵojn, aŭtoŝoseojn kaj oleoduktojn.[12] La indico de loĝantaro pliiĝis je pli ol 300 % inter 1968 kaj 1975,[24] kio faris de Dubajo la duan emirlandon plej loĝatan de la EAU, superita nur de Abudabio kiu havas nur preskaŭ 30 000 loĝantojn pliajn.[26] En 1979, oni inaŭguris la havenurbonĜebel Ali, konsiderata kiel la «artefarita haveno plej granda de la mondo» kun granda influo en la Persa Golfo,[27] kaj samtempe oni ekkonstruis la nuboskrapulon de laMonda Komerca Centro Dubaja — unua altega strukturo de la ĉefurbo —, kaj la servojn de laDubaja Internacia Flughaveno kaj de laEkonomilibera Zono de Ĝebel Ali.[22]

Stokejoj da nafto en la Ekonomilibera Zono deĜebel Ali.

Post laIran-Iraka Milito, en la 1980-aj jaroj, en kiu la EAU apogis Irakon ekonomie, la interna politiko centriĝis en la serĉado de alternativoj por generi plej altajn enspezojn kaj eviti la rektan dependon el nafto.[12] Por Dubajo, tio rezultis nemalhavebla ĉar ties rezervoj estas pli limigitaj ol tiuj de aliaj emirlandoj de la federacio.[28] En 1990, Maktum bin Raŝid Al Maktum anstataŭis sian ĵus mortintan patron kiel ŝejĥo de Dubajo kaj vicprezidanto de la EAU.[12] Kvin jarojn poste, lia frato,Mohamed bin Raŝid Al Maktum, estis elektita kiel heredoprinco, kaj iĝis la nova regantode facto de la emirlando. La turisma sektoro havis pinton meze de la 1990-aj jaroj, post la organizado de eventoj kiel la Dubaja Vendofestivalo[29] kaj la Dubaja Mondopokalo deĉevalkurado, krom la konstruado de la luksaHotelo Araba Turo monde konata pro sia desegno kun formo develo.[13][30]

2000aj jaroj-aktualo

[redakti |redakti fonton]
Burĝ Ĥalifa kaj la nuboskrapuloj de Dubajo, 2010.

Komence de la 2000-aj jaroj la prezo de la nafto malpliiĝis kaj la EAU plenumis serion de ekonomiaj strategioj por progresi baze surturismo,telekomunikado,aviado kaj eksportado dealuminio, inter aliaj areoj.[12] La arkitekturaj projektoj plue etendiĝis kaj oni inaŭguris diversajn liberekonomiajn zonojn kiel la Dubaja Komunikurbo, la teknologia parko Dubaja Interreta Urbo kaj laDubaja Scio-Vilaĝo. Siaflanke, oni startis la vorkojn de la artefaritaj insulojPalm-insuloj, de la nuboskrapuloBurĝ Ĥalifa kaj de la Dubaja Vendejaro,[22] ĝis en 2008 alvenis ekonomia krizo kiu okazigis la paralizon de nombraj projektoj pro manko de enspezeblo.[31]

Komence de 2013 Dubajo estis elektita kiel sidejo de laInternacia ekspozicio por2020, nome la unua okazo kiam tiu evento realiĝos en Mezoriento. Ties strategia programo por la ekspozicio «temas pri la elteneblo kaj la promeso financi plinovigajn projektojn desunenergio kajtrinkakvo kiuj ebligu etendi tiujn bazajn servojn al la komunumoj kiuj bezonas ilin».[32][33] Laŭ informo prilaborita de The Big 5 — nome entreprenaro por konstruado en Mezoriento —, meze de 2016 estis 3700 konstruataj vorkoj en Dubajo, kun proksimuma investado tiom alta kiom ĝis 400 000 milionoj da usonaj dolaroj.[34] Inter tiuj verkoj menciindas laIMG Worlds of Adventure, katalogita kiel «plej granda ŝirmitatemparko de la mondo»,[35]Bluewaters Island, nome insulo kun placoj, hoteloj kaj giganta rado 260 metrojn alta nomita Dubaja Okulo;[36] la Turo Dubaja Kanalo, nome nuboskrapulo pli alta ol la Burĝ Ĥalifa;[37] krom la lokoj Urbo Mohammed Bin Raŝid Al Maktum City - Distrikto Unua[38] kaj Dubai World Central.[39]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

El la urbaj vidindaĵoj menciindas: laGranda Moskeo kun la plej altaminareto de la urbo,[40] kaj la bluazuleĥaIrana Moskeo,Abu Hejl,Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de la Golfo".

LaMuzeo de la Estonteco, oficiale laMuseum of the Future ( arabe متحف المستقبل‎, DMG: Matḥaf al-Mustaqbal) estas noviga muzeo en la koro de Dubajo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Dubajaj nuboskrapuloj viditaj el la ParkoZabil.

Pro sia strategia situo, siaj imposta politiko favoraj al la eksterlanda investado, siaekonomia stabileco kaj la multnombraj projektoj de infrastrukturo, Dubajo plifirmiĝis kielkosmopolita pornegoca emirlando.[41] ĜiaMEP plutenis ĉiujaran kreskon de ĉirkaŭ 3% el 2010,[42] kvankam inter 1975 kaj 2008 havis pliigon de inter 6 kaj 9%, simila al la pliigo deHongkongo kajSingapuro.[43] En 2017, tiesteoria MEP estis de 410.56 mil milionoj daUAE-dirhamoj — nome 111.79 mil milionoj dausonaj dolaroj[44] kaj tio egalas al ĉirkaŭ unu triono de tiu de la tuta lando, ĉirkaŭkalkulita tiun saman jaron en 1.4 mil milionoj da AED — 382.57 mil milionoj da dolaroj —.[45] La enspezo de Dubajo devenaj el la nafto malpliiĝis ekde la 2000-aj jaroj ĝis egali 1 % de ĝia enspezo, spite la havon de la dua rezervo da nafto plej granda de la EAU.[46][47] La rezervo de nafto de Dubajo estis ĉirkaŭkalkulita en proksimume kvar mil milionoj da bareloj. En 1991 la produktindico estis de ĝis 410 000 bareloj ĉiutage; ekde tiam la produktado malpliiĝis, kaj en 2010 oni produktis inter 50 000 kaj 70 000 bareloj, kontraŭ la 2,8 milionoj da ĉiutagaj bareloj produktitaj de Abudabio. Ĝiaj naftokampoj estas Fateh, Sudokcidenta Fateh, Falah, Raŝid kaj Margham, kiuj estas ekspluatitaj ĉefe fare de la Dubaja Petrolkompanio. En 2016, la entreprenoEmirates National Oil Company de Dubajo anoncis la ekspansion de sia rafinejo en Ĝebel Ali por pliigi la ĉiutagan produktadon de bareloj de la emirlando al ĉirkaŭ 210 000.[48]

Dubaja Jakthaveno.

La ekonomiaj sektoroj de konstruado kaj nemoveblaĵoj havas konsiderindan efikon en la emirlando[49] kaj ili koncentras la plej parton de la registara investado.[43] La ekonomia krizo kiun suferis Dubajo en 2008 okazis ĉefe pro la havigo de kreditoj de financado por infrastrukturaj vorkoj, kaj pro la konstanta plialtigo de la prezoj de la nemoveblaĵoj, kio favoris la formadon definanca bobelo[50] kiu eksplodinte rezultis negative en larekta eksterlanda investado.[31] Pli ĵuse, la distriktoDubaja Jakthaveno elstaris kiel unu de la ĉefaj nemoveblaj aksoj de la emirlando,[51] dum la organizado de la Internacia Ekspozicio de 2020, okazonta en Dubajo, altiris nacian kaj eksterlandan investadon, speciale de la azia merkato.[52] Granda parto de la registara investado en infrastrukturo estis dediĉitaj al hoteloj kaj al komercaj kaj distraj instalaĵoj.[43] Alia grava sektoro en la ekonomio estas tiu de la aviado, kiu kontribuas per ĉirkaŭ 30 % al la MEP.[53] Estas ankaŭ grupo de servoj porKosmonaŭtiko, establitaj fare de la sociod Dubai Aerospace Enterprise, kiu celas iĝi «la plej plinoviga kaj sukcesa de la kosmonaŭtika industrio de la tuta mondo».[54]

Ihmaar Alkarija (arabe إعمار العقارية, latinliterigite Iʿmār al-ʿAqārīya) estas konstrua firmao, kiu organizas kaj la planadon, konstruadon kaj ludonadon de loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj en Dubajo.

Edukado kaj socia vivo

[redakti |redakti fonton]

Usona Universitato en Dubajo

Vivi en Dubajo estas malfacila, ĉar la tiea vivoritmo estas rapidega kaj ĉiu laboro estas tre postulema.

Bankoj fermiĝas nur vendrede kaj en la butikcentroj ili restas malfermataj ĝis la 22-a horo (sekvante la butikumajn horojn).

Vendejaj centroj ne havas fermotagon kaj estas malfermataj ĉiujn tagojn de la jaro.

Vokocentroj funkcias preskaŭ ĝis noktomezo[55].

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Turo deWorld Trade Centre (centre); antaŭ ĝiviadukto deDubaja Metroo, decembro 2007.

Laŭ ĉirkaŭkalkuloj de la Centro de Statistikoj de Dubajo, en 2018 la loĝantaro de la emirlando estis de 3 192 275 loĝantoj, nome 2 233 390 viroj kaj 958 885 virinoj (malofta proporcio en aliaj landoj), kun averaĝa aĝo de 30 jaroj.[56] Pro tio, laloĝdenseco estas de 775.95 loĝ/km², nome sepfoje pli alta ol la tutlanda cifero. Samjare lanaskindico estis de 10.7 naskoj por ĉiu milo da loĝantoj kaj lamortindico estis de 0.87 forpasoj por ĉiu milo da loĝantoj.[57]

Etnaj grupoj kaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La plej parto de la loĝantoj en la emirlando estas de sud-sudorienta azia deveno — la lokanoj estas minoritato de ĉirkaŭ 20 % de la totalo —, ĉefe deBangladeŝo,Barato kajPakistano, sed estas ankaŭ kolonioj desomalianoj;[58][59] estas ankaŭ 100 000 britoj en la ĉefurbo, kio faras ilin la plej granda grupo devena el okcidenta ŝtato.[60] Aliflanke, unu kvarono de la emirlandanoj estas deirana deveno.[61] Kvankam oni ne povis identigi la ŝtatanecon de 16 % de la cetera loĝantaro kiu vivas en loĝejaroj por laboristoj, oni konsideras, ke ili devenas el Azio.[62]

Laaraba estas la oficiala kaj ŝtata lingvo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj laGolfa araba estas la dialekto parolata de la emirlandaj lokanoj.[63] Komune, laangla estas uzata kiel dua lingvo, ĉefe inter enmigrintoj. Kiel rezulto de la amasa enmigrado, aliaj lingvoj amplekse parolataj en Dubajo estas laurdua,hindia,persa,bengala,panĝaba,paŝtoa,malaja,tamila,telugua,baluĉa,tagaloga kajĉina, inter aliaj.[64]

Religio

[redakti |redakti fonton]

La artikolo 7a de la Provizora Konstitucio de la UAE deklarasislamon kiel la oficialaŝtata religio, kajsunaismo estas la doktrino plej praktikata de la lokanoj.[65] La registaro subvencias preskaŭ 95 % de la moskeoj kaj subtenas ĉiujnimamojn, kaj krome la plej gravaj ofte ricevas riĉajn donacojn el privatuloj.[66]

En la urbo Dubajo estas grupoj apartenantaj al aliaj religioj, ĉefe sekvantoj dekristanismo,hinduismo,sikismo,bahaismo kajbudismo.[65] La neislamaj grupoj rajtas disponi el propra preĝejo, kie ili povas praktiki sian religion libere post postuli la koncedon de tereno kaj permeson por konstrui komplekson. Tiuj kiuj ne havas propran konstruaĵon devas uzi la instalaĵojn de aliaj religiaj organizoj aŭ praktiki sian kulton hejme.[67] La neislamaj grupoj rajtas anonci la funkciojn de sia religio; tamen, estas tute malpermesita laprozelitismo kaj la distribuado de religia literaturo, sub risko de krima proceso, enkarcerigo kaj deviga ellandigo pro konduto ofenda al islamo.[66]

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]

Estas gastiganto dePasporta Servo en Dubajo.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Apud la urbo estas unuaklasainternacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Reto de laaŭtobusoj estas elstara, ankaŭ etaĝaj aŭtobusoj trafikas. Ekde2009 ankaŭmetroo liveras la pasaĝerojn. Fine en la golfo ŝipetoj trafikas.

Tramo estis enservigita la11-an de novembro 2014.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Dubajurbo havas varman dezertanklimaton. En la jaro pluvas resume 93 mm. Intermajo-septembro preskaŭ ne pluvas, interdecembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝatemperaturo varias inter 22-33 °C. Lasomeroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).

Ĝemelaj urboj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
Interna urboparto de Dubajurbo

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,001,011,021,031,041,051,061,071,081,09Schulte-Peevers, 2010, pp. 18-20
  2. 2,02,12,22,32,4Taylor-Evans et al., 2013, pp. 6-13
  3. «Al-Qawāsim». Encyclopædia Britannica (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019. (subskribo postulata).
  4. 4,04,14,2ONU (2006), Naciones Unidas Anuario Jurídico 2000, United Nations Publications,ISBN 9213333463
  5. «United Arab Emirates» (PDF). Loc.gov (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  6. 6,06,12006, al-Abed y Hellyer, Vine, pp. 11-44
  7. «Britain and the Gulf Shaikdoms, 1820-1971: The Politics of Protection» (PDF). Georgetown.edu (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  8. «Dubai’s Hydrodystrophies» (PDF).Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivoWayback Machine Iuav.it (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  9. 9,09,19,29,39,49,59,69,7«Modernity and tradition in Dubai architecture by Luiza Karim». Alshindagah.com (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  10. «Bani Yas» (en angla). Sheikh Mohammed Official Website. Konsultita la 9an de julio 2019.
  11. 11,011,111,211,3Peck, 1986, pp. 34-36
  12. 12,012,112,212,312,412,5Instituto del Tercer Mundo; Instituto de Estudios Políticos para América Latina y África; Fundacion Santa Maria (2005), Guía del mundo 2005-2006: el mundo visto desde el sur (14a eldono), IEPALA Editorial,ISBN 9974574439, p. 230
  13. 13,0013,0113,0213,0313,0413,0513,0613,0713,0813,0913,1013,1113,12Schulte-Peevers, 2010, pp. 21-25
  14. Davidson, Christopher,The Emirates of Abu Dhabi and Dubai: Contrasting Roles in the International System. Marzo de 2007.
  15. 15,015,115,2Peck, 1986, pp. 39-46
  16. 16,016,1Peck, 1986, p. 9
  17. «Dubai Courts Gateway».Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivoWayback Machine Dc.gov.ae (en angla). Konsultita la 29an de decembro 2012. Dubai Courts Gateway. Ne plu.
  18. Walker, J. F. (1994). Documentary Studies in Arabian Geopolitics: UAE: Internal Boundaries And The Boundary With Oman.ISBN 1852075759.
  19. Schofield kaj Schofield, 2012, p. 175
  20. Melamid, Alexander (1989). «Dubai City». 3 (American Geographical Society) 79.
  21. Ruĝe estas konstruita grundo, nigre akvo kaj arĝentkolore la loĝejaj zonoj.
  22. 22,022,122,222,322,4«Dubai history» (en angla). Emirates. Konsultita la 9an de julio 2019.
  23. 23,023,1«Leading Dubai's Petroleum Industry»Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivoWayback Machine (en angla). Dubai Petroleum Establishment. Konsultita la 27an de decembro 2012.
  24. 24,024,1«Historic population statistics» (PDF).Arkivigite je 2012-09-20 per la retarkivoWayback Machine Ite.org. Konsultita la 27an de decembro 2012. Historic population statistics Jam ne plu disponebla.
  25. «Development Is Set For Fateh Oil Field».The New York Times (en angla). 12a de junio 1968. Konsultita la 10an de julio 2019. (subskribno postulata).
  26. Peck, 1986, p. 18
  27. «Jebel Ali Port: where the UAE meets the rest of the world». The National. Konsultita la 10an de julio 2019.
  28. al-Abed, Hellyer kaj Vine, 2006, p. 86.
  29. «The Dubai Shopping Festival». Dubaievents.ae (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de decembro 2012. Konsultita la 10an de julio 2019.
  30. «Burj al Arab, Dubai». E-architect.co.uk (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  31. 31,031,1Llamas, Manuel (4a de junio 2013).«Dubái renace de sus cenizas».Arkivigite je 2019-07-10 per la retarkivoWayback Machine Elmed.io. Konsultita la 10an de julio 2019.
  32. «Se revela el Plan Maestro para la Exposición Universal Dubai 2020». Archdaily.mx. 2013. Konsultita la 10an de julio 2019.
  33. Espinosa, Ángeles (27a de novembro 2013).«Dubái, elegida como sede de la Exposición Universal 2020». El País. Konsultita la 10an de julio 2019.
  34. «Dubai has 3,700 ongoing construction projects worth $400 billion». Albawa.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  35. «Abre en Dubai el mayor parque temático cubierto del mundo». 20 minutos. Konsultita la 10an de julio 2019.
  36. «La última atracción de Dubai, la noria de Bluewaters Island». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  37. «La torre de Calatrava en Dubai tendrá 10 terrazas y un mirador con vistas de 360 grados». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  38. «Meydan Sobha launches third phase of MBR City District One in Dubai». Meydansobha.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  39. «ABOUT DWC» (en angla). Dubai World Central. Arkivita el la originalo la 19an de februaro 2015. Konsultita la 10an de julio 2019.
  40. DubaiCity.com[1] 16a de decembro, 2010
  41. «Iraq asks oil majors to downsize costly Dubai offices». Gulfbusiness.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  42. «National Accounts». Dsc.gov.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2010. Centro de Statistiko de Dubajo.
  43. 43,043,143,2«Dubai 33-year growth rate was world’s fastest». Thenational.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  44. Gross Domestic Product at Current Prices - Emirate of DubaiArkivigite je 2018-06-27 per la retarkivoWayback Machine Dsc.gov.ae Centro de Statistiko de Dubajo, araba kaj angla 2017-2016 Konsultita la 10an de julio 2019.
  45. National Accounts Estimates 1975 - 2017[rompita ligilo] 11a de junio de 2018 araba kaj angla XLS Centro de Statistiko de Dubajo, Konsultita la 10an de julio 2019.
  46. Dubai’s economy outperforming global growth, defying downward trends Gulfnews.com angla 23a de julio 2017 Konsultita la 10an de julio 2019.
  47. Emirates economy becoming more diversifiedArkivigite je 2016-03-06 per la retarkivoWayback Machine 16a de decembro 2013 Roger, Lina Abo.net angla Konsultita la 10an de julio 2019.
  48. Vidu Gulfnews.com«Oil in Dubai: History & timeline»; Moneycontrol Business News,«Dubai's oil discovery and Dubai's debt»; Thenational.ae,«Abu Dhabi's oil output at 2.8m barrels per day»; Ameinfo.com,«Dubai oil major announces $1bn expansion to add 70,000 bpd»Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivoWayback Machine (en angla). Konsultitaj la 10an de julio 2019.
  49. Dubai's debt crisis: One year on Watson, KatyBBC angla, 25a de novembro 2010 Konsultita la 10an de julio 2019.
  50. Dubai's Palm Jumeirah sees prices fall as crunch moves in The Telegraph, 20a de novembro 2008 Konsultita la 10an de julio 2019. Amistead, Louise angla.
  51. Dubai shows new wave of economic growth Gulfnews.com en angla 26a de oktobro 2013 Konsultita la 10an de julio 2019.
  52. Dubai construction attracts increased foreign investment as United Arab Emirates predict 20% growth in 2014 Out-law.com angla 1a de aprilo 2014, Konsultita la 10an de julio 2019.
  53. Aviation to contribute $53.1 billion to Dubai’s economy, 37.5% to its GDP and will support over 750,000 jobs by 2020 angla, Emirates, 17a de novembro 2014 Konsultita la 10an de julio 2019.
  54. Taylor-Evans et al., 2013, p. 96
  55. (en)Meet Lara Al Malakeh, Who Fell in Love at First Sight with Global Voices
  56. Population by Gender and Age Groups - Emirate of Dubai Dsc.gov.ae Alirita la 10a de julio 2019 Centro de Statistikoj de Dubajo 2018, 2017, 2005 araba kaj angla PDF
  57. «Dubai Annual Health Statistical Report 2017» (PDF)Arkivigite je 2018-10-02 per la retarkivoWayback Machine (en araba kaj angla). Sansistemo de Dubajo. 15a de aŭgusto 2018. Alirita la 10an de julio 2019.
  58. Dubai Facts angla Maps of World Alirita la 10an de julio 2019
  59. [url=https://www.quora.com/What-is-the-exact-population-breakdown-of-the-UAE-by-nationality What is the exact population breakdown of the UAE by nationality?] angla, Quora, Al-Hajri, Noor 27a de majo 2013 Alirita la 10an de julio 2019.
  60. Dubai leads British exodus overseas Arabianbusiness.com 21a de majo de 2008 Alirita la 10an de julio 2019. angla Malik, Talal
  61. Young Iranians Follow Dreams to DubaiThe New York Times Fattah, Hassan M. 4a de decembro 2005 Alirita la 10an de julio 2019.
  62. Edwards Robert, The changing demographics of the UAE, HSBC Economic Bulletin, HSBC Middle East Inc, 2004.
  63. Christensen, 2010, p. 174
  64. Languages spoken in Dubai 27a de decembro 2012 angla Just Landed.com
  65. 65,065,1Religion in Dubai Dubai Visit Guide.com Alirita la 10an de julio 2019. 2009 Arkivita en[2] la 23an de aŭgusto 2012 angla.
  66. 66,066,1Country Profile: United Arab Emirates (UAE) LOC.gov Biblioteko de la Usona Kongreso 2007 Alirita la 10an de julio 2019. Arkivita en[3] la 9an de oktobro 2012 PDF
  67. International Religious Freedom Report 2011 – United Arab Emirates State.gov Alirita la 10an de julio 2019. Usona Ŝtata Departemento 2011 angla


v  d  r
Distriktoj de Bur Dubajo en Dubajo
v  d  r
Distriktoj de Dejra en Dubajo
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dubajurbo&oldid=9227165"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp