Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dunombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elDualo)

Dunombrodualo estas gramatika subkategorio de lagramatika nombro. Kontraste al laununombro kaj la neprecizamultenombro la dunombro signas duon de la priskribataj elementoj kun respondaj substantivaj, adjektivaj kaj foje ankaŭ verbaj formoj. Pliaj nekutimaj gramatikaj nombroj estas latrinombro kajmalmultenombro.

Apero

[redakti |redakti fonton]

En la plej multaj lingvoj, kiuj konas dunombron, ĝi uziĝas precipe por nature paraj aĵoj, ekzemple por la paraj korperoj kiaj brakoj, kruroj, oreloj, okuloj, renoj ktp. aŭ ekzemple por ŝuoj, iloj kun du simetriaj partoj (tondilo aŭ tranĉiloj) aŭ geedzoj. Se la nombro de objektoj aŭ personoj kontraŭe nur hazarde estas du, oni kutime uzas la normalanmultenombron.

En lahindeŭropaj lingvoj la dunombroj pli poste je granda parto anstataŭiĝis per multenombroj. Aliflanke en iuj situacioj ankaŭ originaj dunombroj foje transprenis multenombrajn funkciojn. En lasanskrita lingvo la dunombro ankoraŭ estis plene evoluinta, en la antikva greka kaj en lagota lingvoj la dunombro ankoraŭ troveblis en restoj. Ankaŭ en la aliajĝermanaj lingvoj ĝi ekzistis, pro sia komplekseco tamen pli kaj pli perdis je signifo. Diversaj dialektoj de lanordfrisa lingvo konservis dunombrajn pronomojn en la unua kaj dua personoj (ekzemplewat por "ni ambaŭ" kajjat por "vi ambaŭ"), la dialekto de la insuloSylt (nomataSölring) ankaŭ en la tria persono) ĝis la unua duono de la 20-a jarcento.

Ankaŭ la plej multajslavaj lingvoj historie havis dunombron, sed intertempe perdis ĝin, kun la escepto de laslovena kajsoraba lingvoj, kiuj plu praktike uzas dunombrojn.

En la nuntempajkeltaj lingvoj ĝi ekzistas kiel "eĥo" en specialaj vortoj por paraj korperoj, kvankam alikaze post 2 (kiel post ĉiuj nombrovortoj) uziĝus la ununombra (!) formo. En lamalnovirlanda lingvo la dunombro ankoraŭ estis pli forta, kaj eĉ influis lafleksion de la substantivoj.

En multaj ekstereŭropaj lingvofamilioj la dunombro ankoraŭ ekzistas nuntempe. La plej multajŝemidaj lingvoj havas ĝin, ekzemple lahebrea (nur por paraj objektoj kiel okuloj aŭ oreloj) kaj laaraba.

En la nordaj lingvoj de lairokeza lingvaro la dunombro restis vivanta formo.

EnEsperanto oni povus konsideri dunombro la uzadon de vortoj kiel "ambaŭ", "geedzoj", ktp.

Ekzemploj

[redakti |redakti fonton]

Araba lingvo

[redakti |redakti fonton]
Ununombro (Singularo)Dunombro (Dualo)Pluralo (multenombro)
*arabe البيت, al-baytu „la domo“arabe البيتان, al-baytāni „ambaŭ domoj, la du domoj“arabe البيوت, al-buyūtu „la domoj“
*arabe أنت, ʾanta, ʾanti „“ci/vi (m., f.)arabe أنتما, ʾantumā „vi ambaŭ“arabe أنتم, أنتن, ʾantum, ʾantunna „vi“ (m., f.)

En la araba la dunombro estas ĉiam markata en lanorma lingvo (por religio, literaturo, gazetaro, novaĵoj, oficialaj paroloj) en ĉiuj gramatikaj rilatoj, do ĉe verbo, adjektivo, pronomo kaj substantivo. En ĉiujarabaj dialektoj la dunombro nur estas markata ĉe substantivoj. Tio estas en la plej multaj dialektoj (krom ekz.Marokad:Q56426) ankaŭ produktiva.

Bavara

[redakti |redakti fonton]

En laBavara la origina pronomo por la 2-a persono de dunombro estas uzata kiel kutima plurala formo. Aparta dunombro nuntempe ne plu ekzistas.

  • Transpreno de la pluralo:
    • en Bavar.és (ofte „eß“, „öß“, „ös“ skribata, prononco ĉiam „es“) „vi“ < „vi ambaŭ“
    • en Bavar.enk „vin“ < „vin ambaŭ“
    • Al la origina dunombra pronomo rilatas ankaŭ la verba finaĵo-ts anstataŭ -t por la 2-a persono de pluralo:és gebts = „vi donas“.

Ĉeĥa lingvo

[redakti |redakti fonton]

En la ĉeĥa la dumbro estis uzata ĉe substantivoj kaj verboj ĝis ĉ. la 15-a jarcento. De tio nuntempe ankoraŭ konserviĝis formoj ĉe la esprimoj por kelkaj paraj korpopartoj de homoj kaj bestoj en la genitivo, prepozitivo kaj instrumentalo de la multenombro.

Nom. Sg.Nom. Pl.Gen. Pl.Prep. Pl.Instr. Pl.
noha (kruro, piedo)nohynohounohounohama
ruka (mano, brako)rucerukourukourukama
rameno (ŝultro)ramenaramenouramenourameny
koleno (genuo)kolenakolenoukolenoukoleny
prsa (brusto)prsaprsouprsouprsy
oko (okulo)očiočíočíchočima
ucho (orelo)ušiušíušíchušima

Plia ekzemplo estas de formo de la numeralodvě stě (ducent) anstataŭdvě sta kaj la deklinacio de la numeralodva (du) en la instrumentalo de multenombrodvěma. La lasta distingiĝas de la formado de la instrumentalo de multenombro de pliaj numeraloj je -mi kieltřemi (tri) kajčtyřmi (kvar).

En la parola lingvo oni ofte transprenas la formadon de la instrumentalo el la dunombro al la instrumentalo de multenombro de la koncerna genro:s kamarádama anstataŭs kamarády (kun la amikoj).

Gota lingvo

[redakti |redakti fonton]

En laGota la dunombro konserviĝis ĉe la personaj pronomoj kaj verboj, sed ne ĉe substantivoj.

  • Got.wit „ni ambaŭ“ (vs.weis „ni“)
  • Got.igqis „al vi ambaŭ“ (vs.izwis „al vi“). La mominativo de dunombro ne estis skribe trovita kaj estas rekonstruata kiel *jut („vi ambaŭ“).igqis rilatas al pli frua formo de la bavaraenk.
  • Ankaŭ ĉe la verboj estas en la 1-a kaj 2-a personoj dunombraj finaĵoj:(wit) sôkjôs, (*jut) sôkjats „ni ambaŭ serĉas, vi ambaŭ serĉas“, vs.(weis) sôkjam, (*jut) sôkeiþ „ni serĉas, vi serĉas“. La finaĵo-ts de la 2-a persono de dunombro rilatas al la bavara finaĵo de la 2-a persono de pluralo-ts.

Hebrea lingvo

[redakti |redakti fonton]

En la Hebrea la dunombra formo estas יים- (-ajim) nur por kelkaj pare ekzistantaj, ĉefe inaj substantivoj. Ĉi tiu krome ankaŭ estas uzataj por la pluralo.

  • עין okulo – עיניים okuloj
  • רגל piedo – רגליים piedoj
  • נעל ŝuo – נעליים ŝuoj

Tio ankaŭ koncernas la vortojn por oreloj, ŝultroj, ŝtrump(et)oj, okulvitroj, pantalonoj ktp. Ĉe tempindikoj (horo, tago, semajno, monato, jaro) estas distingata inter dunombro kaj pluralo.

Islanda lingvo

[redakti |redakti fonton]
  • hver ĉiu/kiu (pri multaj), sedhvor ĉiu/kiu (pri du)
    ekz.hver þeirra kiu el ili, sedhvor þeirra kiu el ili ambaŭ

Latina lingvo

[redakti |redakti fonton]
  • La dunombro ne konserviĝis en la Latina krom malmultaj esceptoj. La latinaj vortojduo („du“),ambo („ambaŭ“) kajocto („ok“, origine verŝajne „duoble kvar fingroj“) ankoraŭ montras la malnovan dunombran finaĵon -ō.[1]

Litova lingvo

[redakti |redakti fonton]
ununombrodunombromultenombro
vyras („viro“)vyruvyrai
mergina („knabino“)merginimerginos
einu („mi iras“)einavaeiname

Malnovnordlanda lingvo

[redakti |redakti fonton]

En la malnovnordlanda nur la personaj pronomoj de la unua kaj dua personoj havis dunombrajn formojn:

Nom. ununombroAk. ununombroDat. ununombroGen. ununombro
ekmikmērmīnmi
þūþikþērþīnci/vi
Nom. dunombroAkk. dunombroDat. dunombroGen. dunombro
vitokkrokkrokkarni ambaŭ
itykkrykkrykkarvi ambaŭ
Nom. multenombroAkk. multenombroDat. multenombroGen. multenombro
vērossossvārni
þēryðryðryðarvi

Mohoka lingvo

[redakti |redakti fonton]

Pola lingvo

[redakti |redakti fonton]

En lapola nuntempe nur ekzistasununombro kajmultenombro. Origine ankaŭ ekzistis dunombro, kiu kiel en preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj perdiĝis. Spuroj tamen konserviĝis en la pola, tamen tre malofte, ekzemple ĉe paraj korperojw ręce („en unu mano“),w ręku („en ambaŭ manoj“),w rękach („en la manoj“ ekzemple de malamikoj, do en pluraj manoj), laŭ la bazaj vortojręka („la mano“),dwie ręce („du manoj“),trzy ręki (malnovstile „tri manoj“). Enproverboj la dunombro ofte troveblas (ekzemplemądrej głowie dośćdwie słowie anstataŭdwa słowa: „al saĝa kapo sufiĉasdu vortoj“) kaj la pola verkistoAdam Mickiewicz dum la19-a jarcento ankoraŭ literature uzis ĝin.

Slovena lingvo

[redakti |redakti fonton]
ununombrodunombromultenombro
Substantivo
korak („paŝo“ –virsekse)korakakoraki
lipa („tilio“ –insekse)lipilipe
mesto („urbo“ –neŭtre)mestimesta
Verbo
grem („mi iras“, 1-a persono)greva („ni ambaŭ iras“)gremo („ni iras“)
greš („ci/vi iras“, 2.a persono)gresta („vi ambaŭ iras“)greste („vi iras“)
gre („li iras“, 3-a persono)gresta („ili ambaŭ iras“)gredo („ili iras“)
Posedaj pronomoj
moj („mia“, 1-a persono)najin („de ni ambaŭ“)naš („nia“)
tvoj („cia/via“, 2-a persono)vajin („de vi ambaŭ“)vaš („via“)
njegov/njen („lia/ŝia“, 3-a persono)njun („de ili ambaŭ“)njihov („ilia“)

Sorabaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La Sorabaj finaĵoj estas tre similaj. Nur ĉe la virseksaj formoj estas diferenco inter ambaŭ lingvoj, nome ke la suprasoraba havas malsamajn finaĵojn depende de la moleco de la lasta konsonanto.

Malsuprasoraba lingvo

[redakti |redakti fonton]
ununombrodunombromultenombro
wuknik („lernanto“ – virsekse)wuknikawukniki
źowka („knabino“ – insekse)źowceźowki
wokno („fenestro“ – neŭtre)woknjewokna

Suprasoraba lingvo

[redakti |redakti fonton]
ununombrodunombromultenombro
šuler („lernanto“ – virsekse kun mola lasta konsonanto)šulerjejšulerje
wosoł („azeno“ – virsekse kun malmola lasta konsonanto)wosołajwosoły
holčka („knabino“ – insekse)holčceholčki
wokno („fenestro“ – neŭtre)woknjewokna
SingulardunombrPlural
Holca čita rjanu knihu. („[la] knabino legas belan libron“)Holcy čitatej rjanej knize. („ambaŭ knabinoj legas du belajn librojn“)Holcy čitaja rjane knihi. („la knabinoj legas belajn librojn“)
Dźěd rěči z nowym susodom. („[la] avo parolas kun nova najbaro“)Dźědaj rěčitaj z nowymaj susodomaj. („ambaŭ avoj parolas kun du novaj najbaroj“)Dźědojo rěča z nowymi susodami. („[la] avoj parolas kun [la] novaj najbaroj“)
Widźiš tute wysoke twarjenje? („Ĉu vi vidas ĉi tiun altan konstruaĵon?“)Widźitej tutej wysokej twarjeni? („Ĉu vi ambaŭ vidas ĉi tiujn du konstruaĵojn?“)Widźiće tute wysoke twarjenja? („Ĉu vi vidas ĉi tiujn altajn konstruaĵojn?“)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Rubenbauer/Hofmann/Heine:Lateinische Grammatik. 12-a eldono. Bamberg / München 1995, p. 26.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dunombro&oldid=9021536"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp