La vortodualismo (aŭduismo) povas signifi unu el multaj doktrinoj. Le ĝenerala difino de iu dualismo estas doktrino pri du tute malaj aĵoj.
Lateologia doktrino de dualismo estas la doktrino ke estas du egalpovaj malajdioj aŭ potencoj en la universo: ĝenerale, ke estas unu bona potenco, kaj unu malbona. Kaj laManiĥeismo kaj laZoroastrianismo instruas tion. LaKristana konflikto interDio kajSatano iam estas komprenata kiel dualista doktrino, sed tradicia Kristanismo instruas ke Satano ne estas egalpova al Dio, kaj pro tio ke dualismo estas malprava kajhereza. Alia speco de dualismo diras ke estas unu kaosa potenco, kaj unu orda.
La vorto "dualismo" ankaŭ signifas kelkajnfilozofiajn doktrinojn. Unu uzado de "dualismo" signifas doktrinon pri la rilato intermenso kajmaterio (inkluzive de la korpo). Ĉi tiu "menso-korpo dualismo" diras ke estas du kategorioj de ĉio, kio ekzistas: menso, kaj materio. Ili estas tute malsimilaj. Oni vidas ĉi tian doktrinon, ekzemple, en la verkojn dePlatono,Aŭgusteno, kajKartezio, kaj ankaŭ nuntempe. Ĉi tiu doktrino staras kontraŭmateriismo, kiu diras ke la menso estas nur alia parto de la natura materia mondo, kaj ke ĝi estas reduktebla al materio. Multe de filozofoj (eĉ ne-materiistoj) dum la lastaj jardekoj kritikas tian dualismon, dirante ke dualista pensado malprave traktas la korpon kvazaŭ ĝi ne vere rilatas al la menson kaj estas malgrava, aŭ eĉ malbona.
Alia uzado de "dualismo" signifas klaran distingon inter subjekto kaj objekto, ekzemple, inter eksperimentisto kaj tio, kion ŝi/li observas.John Dewey kritikis tiun doktrinon, dirante ke tia ideo ne agnoskas la komplikan naturon de la interagadon inter ĉiuj partoj de la mondo (inkluzive de la "subjekto.")
La vorto "dualismo" ankaŭ povas signifi pli ĝenerale la manieron pensi pri la mondo per du kategorioj. Mondo-korpo kaj subjekto-objekto estus nur du partoj de la dualismo. Ankaŭ estas virseksa-inseksa, blanka-nigra, bona-malbona, ktp. Dualismo do staras kontraŭ maniero pensi kiu ne tiel gravigas la du-ojn, ekzemple, pensi pri la mondo per pli multaj kategorioj, aŭ kiel skalo de diferencoj anstataŭ du klaraj kategorioj. Multe da filozofoj skribas pri dualista pensado kiel grava, kaj eble problema, parto de laOkcidenta tradicio kaj mondo.
Multaj deorientaj religioj kaj filozofioj, kielTaoismo kaj kelkaj tradicioj deBudhismo, ankaŭ kritikas (aŭ, pli ĝuste, forneas) dualismon. Ili diras ke la diferencoj inter bono kaj malbono aŭ iuj aliaj distingoj estas iluziaj. Ĉu tiu ideo pli ofte estas parto demonista filozofio, en kiu oni diras ke estas nur unuprincipo aŭsubstanco, unu aĵo, en la universo.