| Dua Pola Korpuso | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| militista unuo | ||
| Komenco | 1943vd | |
| Fino | 1947vd | |
| Lando(j) | Pollandovd | |
Dua Pola Korpuso – grandataktika kaj operaca unuiĝo dePolaj Armitaj Fortoj en Okcidento, en la jaroj 1943–1947.
Decembre 1943 transportita alItalio. Kiel parto de labrita 8-a Armeo, partoprenis la italan kampanjon. En majo 1944 konkeris Gustav-linion venkante en labatalo de Monte Cassino, poste ĉe la Hitler-linio (Piedimonte). Julie 1944 sur marbordo deAdriatiko liberigisAnkonon, aŭguste-septembre trarompis linion de gotoj, oktobre batalis enApeninoj. Aprile 1945 partoprenis batalon priBolonjo. Post laDua Mondmilito restis en Italio en la konsisto deokupaciaj armeoj. En 1946 transportita alBritio. Plimulto desoldatoj restis interelmigrantaro kaj eniris Polan Korpuson de Prepariĝo kaj Dislokiĝo. En 1947 lakorpuso estis malfondita.
Kreita la 21-an de julio 1943 eloficiroj kaj unuoj de Pola Armeo en Oriento surbaze de la ordono kaj direktivoj de Supera Komandanto, armeageneraloWładysław Sikorski el la 16-a kaj 29-a de junio 1943, en nordaIrako, en la regiono deKirkuk. Komandantaron de la Armeo en Kampo oni alinomigis al komandantaro de la Dua Pola Korpuso. Aŭguste kaj septembre 1943 la korpuso estis transgrupigita al sudaPalestino kaj dislokigita en diversaj lokoj kaj regionoj. Sur la tereno de Palestino la korpuso estis subigita al komandanto de la brita 9-a Armeo, generalo Williamowi Holmesowi. La brita flanko indikis terminon de batalpreteco je la 1-a de januaro 1944. Komandanto de la korpuso, generaloWładysław Anders konservis la postenon de la komandanto de la Pola Armeo en Oriento.
Novembre oni komencis transgrupiĝon de la korpuso alEgiptio. La tuta korpuso dislokiĝis 30 km okcidente de havenurbo Ismailia. Ĝi ricevis novanarmilaron kaj plenan ekipaĵon. La 12-an de decembro 1943 la unuaj taĉmentoj estis transportitaj alhavenoTaufig kaj surŝipigitaj. Sekvan tagon oni ŝarĝis la ŝipon per peza ilaro. La 14-an de decembro 1943 la ŝipo eniris alSueza kanalo kaj vespere atingisPort Said, kie restis dum la sekvanta tago. Vespere la 16-an de decembro 1943 la ŝipo eliris de Port Said kaj la 21-an de decembro 1943 atingis havenonTaranto en suda Italio.