Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dua Mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la milito mem. Por literara verko pri ĝi rigardu la paĝonDua Mondmilito (verko de Ĉerĉil).
Dua Mondmilito
mondmilito • historia epoko
Daŭro:1-a de septembro1939 -2-a de septembro1945
Loko:Mondmilito (Eŭropo,Afriko,Azio kajPacifiko)
Rezulto:Venko dealiancaj ŝtatoj.
Flankoj
Ĉefaj aliancaj ŝtatoj:
Usono
Sovetunio
Britio
Francio
Respubliko Ĉinio
Ĉefaj aksaj ŝtatoj:
Nazia Germanio
Itala reĝlando
Japanio
Komandantoj
Franklin D. Roosevelt
Josif Stalin
Winston Churchill
Charles de Gaulle
Ĉiang Kai-ŝek
Adolf Hitler
Benito Mussolini
Hirohito
vdr

LaDua Mondmilito (komenciĝis la1-an de septembro 1939, finiĝis la2-an de septembro 1945) estishistorie gravamondmilito kaj ĝis nun la plej grandaarmitakonflikto en la historio de lahomaro, kiu kostis la vivojn de proksimume 45-60 milionoj dahomoj. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulitatraktato de Versajlo, lagranda ekonomia krizo el ŝanĝoj de la1920-aj kaj1930-aj jaroj kiu grave malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco deLigo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo de laTraktato de Versajlo.

Lamilito trafis fakte la tutan mondon — oni batalis en ĉiujoceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝatajkontinentoj. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inkluzivinte ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nomeAliancanoj kajAkso. Okazis stato detotala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La Dua Mondmilito estisla plej mortiga konflikto en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, la plejparto el kiuj estis civiluloj enSovetunio kajĈinio. Ĝi inkludismasakrojn, lagenocidon de laHolokaŭsto, strategianbombardadon, intencitan amasmortigon permalsatego kajmalsanoj, kaj la nuran uzon deatomarmiloj en milito.[1][2][3][4]

Japanio, kiu celisdomini enAzio kaj enPacifiko,estis milite enĈinio jam ĉirkaŭ 1937,[5][6] kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La Dua Mondmilito laŭ ĝenerala konsidero startis la1an de Septembro 1939,[7] pro lainvado de Pollando fare deNazia Germanio kaj deSovetunio kaj sekvaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare deFrancio kaj deUnuiĝinta Reĝlando. De la fino de 1939 ĝis la komenco de 1941, per serio de militkampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon dekontinenta Eŭropo, kaj formis laAksan aliancon kunItalio kajJapanio. Laŭ laPakto Ribbentrop-Molotov de aŭgusto 1939, Germanio kajSovetunio dispartigis kajaneksis teritoriojn de siaj eŭropaj najbaroj, nomePollando,Finnlando,Rumanio kaj laBaltaj ŝtatoj. Post lafalo de Francio meze de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj laBrita Imperio. Sekvis laBalkana kampanjo, la aeraBatalo de Britio, laBlitz, la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la longaBatalo de Atlantiko. La 22a de junio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startis lainvado de Sovetunio, malfermante la plej grandan surteran militfronton en la historio. Tiu nomataOrienta Fronto metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon, laWehrmacht, en militon de elĉerpigo. En decembro 1941,Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la eŭropaj kolonioj en laPacifika Oceano. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila de Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon kontraŭ Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo eldominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.

La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosilaBatalo de Midway; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, jeStalingrado en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, la invadoj fare de Aliancanoj enSicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, tiuj ĉiuj kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo ĉe la militfrontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanojinvadis la germani-okupitan Francion, dum Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al la teritorio propre de Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis gravajn malvenkojn en kontinenta Azio kaj en SudcentraĈinio kajBirmo, dum la Aliancanoj kripligis la Japanan mararmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.

La milito en Eŭropo konkludis per invado de Germanio fare de la Okcidentaj Aliancanoj kaj de Sovetunio, finante en lakonkero de Berlino fare de sovetiaj trupoj, lamemmortigo de Adolf Hitler kaj de laGermania senkondiĉa kapitulaco la 8an de majo 1945. Post laPotsdama Deklaro fare de Aliancanoj la 26an de julio 1945 kaj la malakcepto de Japaniokapitulaci sub tiuj terminoj, Usono faligisatombombojnsur la japanaj urbojHiroŝima kajNagasaki la 6an kaj 9an de aŭgusto, respektive. Timiginte de tuja invado de lajapana insularo, la eblo de aldonaj atombombadoj, la sovetia deklaro de milito kontraŭ Japanio kaj ties invado deManĉurio,Japanio anoncis intencon kapitulaci la 15an de aŭgusto 1945, kio firmigis totalan venkon en Azio por la Aliancanoj. La Aliancanoj organizis specialajntribunalojn por juĝimilitkrimojn kontraŭ kaj germanoj kaj japanoj, kiuj gvidis la militon.

La milito en multaj aspektoj ŝanĝis la komunan vidon al civilizita militado – dum ankoraŭ en la jaro1940 kelkaj ŝtatoj frunte kunBritio kajUsono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbaraĵon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efikeco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La Duan Mondmiliton akompanis terurajkrimoj kontraŭ lahomaro – laHolokaŭsto (fare deNazia Germanio kaj tieskunlaborantoj en la satelitaj landoj), misatraktado de militkaptitoj (nazia Germanio,Sovetunio,Japanio,Ĉinio),genocido de subjugitaj nacioj (nazia Germanio), perforta deportado de etnoj (ĉeĉenoj,germanoj kaj aliaj etnoj en Sovetunio, japanoj en Usono[8] ktp.). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj (nazia Germanio,Sovetunio,Britio,Usono) inkluzive de la uzo deatombomboj.

Inter la sekvoj de la Dua Mondmilito estas hegemonio deSovetunio kaj kreiĝo de du blokoj: laokcidenta bloko, kiu formiĝis enNATOn, kaj laorienta bloko, kiu enaspektiĝis enVarsovian kontrakton, kreita deSovetunio kaj ties satelitoj. Interrilatoj inter tiuj ĉi du blokoj estis tre streĉitaj kaj baldaŭ ili eniris en la t.n.malvarman militon, kiu krom politikaj disputoj montriĝis ankaŭ en kelkaj armeaj konfliktoj (korea milito,vjetnama milito,araba-israela milito ktp.).

La Dua Mondmilito ŝanĝis la politikan liniigon kaj socian strukturon de la tuta mondo. La organizo deUnuiĝintaj Nacioj (UN) estis establita por helpi internacian kunlaboradon kaj eviti estontajn konfliktojn; la venkintaj grandaj potencoj — Ĉinio, Francio, Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono — iĝis la permanentaj membroj de ĝiaKonsilio pri Sekureco.[9] Sovetunio kaj Usono aperis kiel rivalajsuperpotencoj, preparante la terenon por la preskaŭ duonjarcentaMalvarma Milito. En la kunteksto de la eŭropa detruego, la influo de ties grandaj potencoj vanuis, preparante la pavimon por laMalkoloniigo de Afriko kaj de Azio. Plej landoj kies industrioj estis damaĝitaj moviĝis al ekonomia rekupero kaj etendo. Politika integrado, speciale en Eŭropo, aperis kiel klopodo por finigi iamajn malamikecojn kaj krei komunan identecon.[10]

Antaŭa historio

[redakti |redakti fonton]

LaDua Mondmilito ekestis ĉefe, sed ne nur, el la rezultoj de launua mondmilito, kiu naskis tre multe da ŝtatoj malkontentajn, humiligitajn kaj sopirantajn pri venĝo kaj ĝi kreis el la politika vidpunkto nestabilan aranĝon deEŭropo kaj la mondo. Iom post iom komenciĝis profili grupo de malkontentuloj, kiuj intencis principe alilabori la novan aranĝon atingonte postenon, kiu rajte apartenas al ili rigardinte el iliaj vidpunktoj. Tiuj ĉi malkontentuloj rekrutiĝis kaj el la grupo de ŝtatoj de malvenkintoj kaj el la grupo de la venkintoj. En kunigo kun neĝojiga ekonomia situacio en ŝanĝo de 20-aj kaj la 30-aj jaroj, nekapableco de la venkintaj potencoj reteni almenaŭ ŝajnon de forto kaj novan ondon deizolaciismo enUsono tiel estiĝis bazo de nova konflikto, ankoraŭ pli terura, ol estis tiu antaŭa. Dekomence tiu estis la ĝenerala situacio. El ĝi elstaris la figuro de Germanio, kiu plie suferis la menciitan situacion, dum lapolitiko en aliaj landoj, metis ilin en klara dua rango. Tio en Eŭropo, dum en Azio, la situacio estis tute alia, ĉar de longe Japanio jam estis komencinta sian imperiisman ekspansion.

Malvenkintaj malkontentuloj

[redakti |redakti fonton]

Lamalvenkintaj malkontentuloj estis nekoneksa grupeto da ŝtatoj, kiuj dum laUnua mondmilito finiĝis en la flanko de malvenkintoj perdintaj grandegajn teritoriojn. Ilia humiligo komune kunnaciismaj pasioj kaj la tutmondarecesio kreis micelion por estigi militemajn reĝimojn, kies celo estis venĝo kaj minimume reguligo de la plej esencaj "maljustaĵoj". La plej gravaj ŝtatoj de tiu ĉi grupo estisGermanio (inkludeAŭstrion),Hungario kaj tute alimaniereSovetunio kiel hereda ŝtato el laRusa Imperio.

Germanio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojGermanio kajAdolf Hitler.

Germanio estis la plej signifa kaj la plej agresema eŭropa malkontentulo. Ties teritoriaj perdoj estis ampleksaj, Germanio estis parte diserigita kaj pro tio kaj pro antaŭa demografia ekspansiemo milionoj da germanoj troviĝis ekster en nove estiĝintaj "nenaturaj" (laŭ germana vidpunkto) kaj "malfortaj" ŝtatoj sub superregado de aliaj nacioj. Germanoj sentis tion kiel maljustaĵon precipe en konekso kun tio, ke oni entute ne batalis en ilia teritorio. Plimulto de ordinarajsoldatoj kaj malpli altajoficiroj, samkiel ankaŭ loĝantoj, sentis sin trompita pro postmilita aranĝo, kiu estis por ili multe pli malbona, ol kiu en la tempo de kapitulaco promesis al ili prezidentoWilson, kaj propre ili eĉ ne komprenis, kial estis necese kapitulaci. Ili ne komprenis absolutan senesperecon de sinteno deCentraj potencoj en la jaro1918 kaj la rezulto de la milito estis por ili amara perfido, kiun enscenigisInterkonsento kaj la germana komandantaro. La grandega ekonomia krizo, kiu eksplodis en Germanio post la milito kaj gradiĝis dum ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj elportis al la potencoAdolfon Hitleron, karisman oratoron, kiu realiĝis per prirego de la ekonomiarecesio kajinflacio (eĉ kiam en multaj rilatoj sole per artefarita kaj dumtempa), tamen per agresema programo en rilato al eksterlando, kio estus redononta al Germanio ties grandecon.

Hitler vetis jenaciismo kajantisemitismo, kiuj en la postmilitaj kondiĉoj ekabundis en Germanio. Lia programo eliris el rifuzo de laversajla sistemo. Sub lia gvidado Germanio ĉesis pagi riparojn, ĝi denove rearmigis la armeon komencante disvastigi ĝin, ĝi ekokupis la demilitarigitanRejnlandon, ĝi realigis al GermanioSarlandon. Ĝi senvuale komencis paroli pri kuniĝo kunAŭstrio (kion ĝi en la jaro1938 duone perforte realigis) kaj ĝi komencis vidigi teritoriajn pretendojn kontraŭĈeĥoslovakio kaj realiginte ilin ankaŭ kontraŭPollando. Kun ĉiu paŝo de tiu ĉi plano, kiu estis akompanata per hontiga cedo elflanke deFrancio kajBritio, kiuj jam ne plu rememorigis memkonsciajn venkintojn, la populareco kaj subteno de Hitler kreskis inter la popolo. Li tre scie eluzis dum tio disputojn kaj dolorajn vundojn inter siaj malamikoj, kiel estis la disputo priregiono Těšín inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. La definitivan konfidon kaj absolutan potencon li akiris en la jaro1939, kiam senbatale kaj dum preskaŭ ridindaj protestoj de Francio kajGranda Britio li finis disbaton de Ĉeĥoslovakio (laŭ kelkaj historiistoj tiel okazis jam je duonjaro pli antaŭe pro subskribo deMunkena interkonsento). Subtenata deItalio,Hungario kaj pliaj satelitoj la kuraĝo de Hitler ankoraŭ kreskis kaj kiam li sukcesis interkonsenti pri divido de sfero de influo kunIosif Stalin (vidupakto Molotov-Ribbentrop kaj kun ĝi koneksantaj kontraktoj kaj aldonoj) kaj akiri per tio gravan aliancanon, la milito estis por li (Hitler) malfermita. La unua viktimo, kiu defendis sin, estisPollando.

Hungario

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojHungario kajMiklós Horthy.
AdmiraloMiklós Horthy.

Hungario estis la dua granda malvenkinto de laUnua mondmilito. En ties komenco ĝi ensumigis duonon deAŭstrio-Hungario. Ankaŭ en ĝia kazo multe da hungaroj troviĝis ekster la malgrandigita ŝtato. Kiel la plej dolora estis konsiderita perdo deSlovakio kajKarpata Rutenio, sed pluaj teritoriaj postuloj estis donataj alRumanio kajJugoslavio. Sed necesas diri, ke hungaroj frunte kun regentoMiklós Horthy ja volis la perditajn teritoriojn reen, sed de komence ili ne intencis iel pli serioze batali. Ili ja aliĝis al la teritoriaj postuloj deGermanio kontraŭĈeĥoslovakio en la jaro1938, sed absoluta plimulto de tiamaj politikistoj, same kiel hodiaŭaj historiistojŜablono:Kiu, kongruas en tio, ke ĝi ne intencis partopreni en eventuala milita solvo antaŭ estus klare, keĈeĥoslovakio estos tute perdita.

En pluaj jaroj Hungario senĉese pli multe troviĝis sub influo kaj premo deGermanio, kiu dum la milito „kunprenis ĝin kun si“. Komune kunGermanio ĝi partoprenis en la likvido deĈeĥoslovakio en la jaro1939. Hungara karto estis por germanoj brila maniero certigi por si absolutan obeemon de sia plej fidela satelito –Slovakio. Ebleco, ke ĝi estus kiel la tutaĵo transdonita reen al Hungario, terurigis slovakajn politikistojn tiom, ke poriluzio de memstareco en amikeco kun Germanio ili faris en la praktiko ion ajn (viduSlovaka ŝtato).

Sovetunio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojSovetunio kajIosif Stalin.

La lastagranda malvenkinto, kiu ne intencis repaciĝi kun limigo de sia potenco, estisSovetunio. Sovetunio konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de lakomunisma movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro1920 gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kajRuĝa Armeo frunte kunJosif Stalin kajMiĥail Tuĥaĉevskij planis konkeron de plimulto de Eŭropo, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj enHungario,Germanio kajFrancio. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la cetero de Eŭropo diserigis Tuĥaĉevskij-n enbatalo ĉe Varsovio en1920 (la t.n.Miraklo sur Vislo) kaj en sekvantaj monatoj ili venkis super Ruĝa Armeo en unu batalo post la alia, kiu tiam havis sian propran problemaron ene de la rusa lando. Kontraŭ Sovetunio stariĝis minaciga koalicio dePollando,Francio,Britio, nedemobiligitaj germanaj taĉmentoj, blankrusaj gvardioj, finnoj,Baltaj ŝtatoj kajJapanio. Montriĝis ja, keFrancio kajBritio ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Sovetunio eĉ ne retenis la tutan teritorion decara Rusio, kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdisFinnlandon,Latvion,Litovion,Estonion, parton de Pollando kaj al la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn deBelorusio kajUkrainio. Eĉ ne limo kunRumanio evoluis laŭ ties imagoj.

Stalino de komence de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renaskigo de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komencis intertrakti kun diversaj ŝtatoj –Francio,Britio kajGermanio. Francoj iris renkonte al li, sed britoj reagis al ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante al Stalino, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalino do decidiĝis interkonsenti kun Germanio, kiu tamen organizis kontraŭ li internaciajn koaliciojn (viduAkso Berlino-Romo-Tokio), tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sintenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ al Sovetunio malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova aliancano prepariĝis por milito.

Venkintaj malkontentuloj

[redakti |redakti fonton]

La alia grupo estis grupo detrompitaj venkintoj – ŝtatoj, kiuj hezitinte aliĝis alInterkonsento, ĉar ili atendis ian profiton kaj plifortigon de siaj pozicioj. La plej signifaj ŝtatoj de tiu ĉi tipo estisItalio kajJapanio.

Italio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojItala reĝlando kajBenito Mussolini.
Benito Mussolini (maldekstre) kunHitlero.

Italio estis la plej granda eŭropa malkontentulo. En la jaro1915 ĝi aliĝis al flanko deInterkonsento strikte kun celo disvastigi sian senjorujon. Ĝi pretendis spacon kaj dominan rolon enMediteraneo,Sudtirolo,Triesto, dominan influon enBalkana Duoninsulo kaj germanajn koloniojn enAfriko. Sed ĉi-rilate restis ĝiaj sopiroj plejparte neaŭditaj, fine ĝi akiris nur Sudtirolon, Trieston kaj kelke da ne tro signifaj insuletoj en orienta Mediteraneo. La koloniaj sopiroj de Italio kaj ties balkanaj planoj restis grandparte neplenigitaj, kaj Italio tre baldaŭ venis al konkludo, ke ĝi estis misuzita. En frunton de Italio venisfaŝistoj frunte kunBenito Mussolini, kiu decidiĝis uzi por sia propra enpostenigo, helpita de ia popola apogo en alta kaj meza klasoj, la postulon redoni al Italio reen prosperon kaj rekonkeri ties postenon de la potenco. Sed iliaj koloniaj klopodoj en Afriko, kiu gradiĝis en invadon enEtiopion, ne renkontiĝis kun kompreno kaj ili gvidis al elimino de Italio el ligo de civilizaj landoj, kio logike nur firmigis ĝian kunigon kunGermanio. En la sekvantaj jaroj Mussolini laŭflanke de Germanio nedecideme ŝanceliĝis inter milita entuziasmo kaj atentigado al singardemo, tamen en decidaj momentoj li aliĝis al Germanio. Tiu komuna sinteno estis plifortigita ne nur de la komuna imperiisma ekspansiemo, sed ĉefe ankaŭ de simila sopiro al instalado de totalitara, diktatorema kaj kontraŭmaldekstrema politiko.

Japanio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojJapanio kajHirohito.
Japana imperiestroHirohito.

SeItalio prezentis nereciprokan aliancanon, kiun ne necesis konsideri denove tiel serioze,Japanio estis dormetantaazia giganto, kiun oni ne igis misrigardi. Kiam Japanio aliĝis al flanko deInterkonsento, ĝi atendis, ke ĝi ekokupos postenon de grandpotenco enOrienta Azio. Transpreno de administrado pri la germanaj kolonioj, libera mano enKoreio kajManĉurio, domina rolo enPacifiko kajĈinio, kiam eksplodisRusia revolucio de 1917 ankoraŭ iajn rusiajn orientajn teritoriojn – tio estis administraj atendoj de japanoj. Sed en tre granda plimulto ili trompiĝis en ili. Anstataŭ tio, ili ĝisatendis internaciajn interkonsentojn, kiuj difinis interrilaton pri surmaraj fortoj, kies ĉefa celo estis konservi surmaran superforton deBritio kaj malebligi ian ajnhegemonion de Japanio. Japanio ekreagis al tio per indigno kaj firma decido konkeri sian merititan pozicion. Post certa tempo ili eksiĝis el la kontraktoj, kiuj limigis ĝian surmaran fabrikadon kaj ili komencis konstrui surmarajn kaj armeajn fortojn, kiuj estis certigontaj al ili rimedojn por priregi sian revitan imperion perforte. Iliaj soldatoj akiris grandegajn spertojn dum bataloj kontraŭĈinio (fakte amasmortiga invado), kiuj estis preludo al la Dua Mondmilito enAzio. Japanio aliĝis al paktoAkso Berlino-Romo-Tokio kaj ĝi estis decidinta sian novan pozicion batalakiri.Granda Britio,Francio kaj poste ankaŭUsono bone konsciis tiun ĉi fakton, sed ilia tragedio konsistis en tio, ke ili vulgare subtaksis Japanion. PrecipeBritio longtempe konjektis, ke je la orientaj barbaroj tute sufiĉos duarangaj taĉmentoj, kaj nur ĉeno de erigataj malvenkoj montris al ĝi, kiel granda tio estis eraro...

Malforteco de venkintoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLigo de Nacioj.

Plia grupo, kiu ĉi tie troviĝis, estiskontentaj venkintoj. Tamen temis pri la venkintaj grandpotencoj (Usono,Francio,Britio), tamen pri novaj ŝtatoj, kiuj estiĝis pro "malmuntigo" de Centraj potencoj kajcara Rusio (nomePollando,Ĉeĥoslovakio,Jugoslavio,Latvio,Litovio,Estonio,Finnlando). Ambaŭ subgrupoj estis kontentaj kun la nuntempa stato kaj ili intencis reteni ĝin. Ili komune klopodis tamen racian kaj stabilan sistemon de kontraktoj kaj garantioj, tamen internacian organizaĵon, kiu inspektus pri lapaco kaj kunlaborado en la mondo – nomeLigo de Nacioj. Sed ili sukcesis nek en unu rilato. La plej grava problemo konsistis en tio, ke ĉiuj tri grandpotencoj neglektis siajn armitajn fortojn, do malantaŭ ties kontraktoj kajLigo de Nacioj ne ekzistis reala forto, kiu povus subteni kaj protekti ilin.

Grandpotencoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAliancanoj.

Usono

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojUsono kajFranklin Roosevelt.
Franklin Delano Roosevelt, usona prezidanto.

Usono post la fino de laUnua mondmilito malrapide revenis al siaizolaciismo kaj radikale limigis siajn armitajn fortojn. Ties surtera armeo en la tempo senpere antaŭ la milito estis laŭ eŭropaj mezurunuoj tiom ridinda, ke ili simple kapablis reale fortimigi tute neniun. Sole usona ŝiparo povis prezenti minacon, sed eĉ ne tio estis tiel granda, kiel usonanoj dezirus. Ekzemple japanoj tute prave konjektis, ke ilia floto estas pli bona kaj ĝi kapablos venki super Usono. Se kelkaj japanaj admiraloj frunte kunIsoroku Jamamoto havis rezervojn al la milito kontraŭ Usono, tio estis tial, ke hororigis ilin imago de floto, kiun Usono kapablus konstrui, ne de tiu reale ekzistanta. En la eŭropa kunteksto estis influo de Usono al "kovado de la milito" en plimulto da rilatoj limaj.

Francio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojFrancio kajEdouard Daladier.

Francio estis propre la unusola eŭropa ŝtato, kiu havis fortan kaj multnombran surteran armeon. KiamGermanio ĉesis pagi la riparojn, la franca armeo konkerisRejnlandon. Sed la franca armeo eĉ ne ricevis apartenantan subtenon de la plej proksimaj aliancanoj kaj tial ĝi post nelonge retiriĝis sen realigo de la renovigita pagado, kaj jen pli malbone, ĝi lernigis sin el tio ĉesante pripensi pri similaj agadoj. Francio havis probleman kontrakton kunSovetunio kaj ŝlosilkontrakton kunBritio. Francio ankaŭ garantiis sekurecon alĈeĥoslovakio kaj alPollando. Sed la kreskanta malkomplezemo uzi siajn armitajn fortojn kaj evidentaj timoj de francaj reprezentantoj el plua monda milito malkvalifikis Francion kaj ties armeon.

Kio estis ankoraŭ pli malbona,Hitlero kaj germanaj generaloj kongrue venis al konkludo, ke la franca armeo estas ja granda, sed neefektiva, ke per ideoj kaj konceptoj ĝi senĉese sidas en laUnua mondmilito kaj por novaj kaj moderne aranĝitaj kaj gviditaj germanaj soldataroj ĝi ne estos grava rivalo. Ilia memkonfido kreskis kun tio, kiel Francio komencis malrapide amasigi unu cedon post la alia en klopodo eviti al kunpuŝiĝoj. Kiam Hitlero proklamis siajn teritoriajn postulojn kontraŭ Ĉeĥoslovakio, li estis jam preskaŭ certa, ke Francio ne defendos sian aliancanon. Francio ja de komence asertis, ke ĝi ŝirmos ĝin, sed konstatinte, ke Granda Britio ne helpos ĝin je tio, Francio cedis akceptante la postulojn de Germanio kun tio, ke Francio rezignos iajn ajn pluajn teritoriajn postulojn. Samtempe Francio proklamis komune kun Britio la plej grandajn garantiojn al ladua ĉeĥoslovaka respubliko. Likvido de tiu ĉi torso de la eksa aliancano en la jaro1939 fare de Germanio kajHungario montris, je kiom Francio en la okuloj de la kontraŭuloj ŝanĝiĝis el la grandpotenco en ordinaran klaŭnon.

Britio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojUnuiĝinta Reĝlando kajNeville Chamberlain.

Britio suferis pro similaj problemoj kiel la ceteraj grandpotencoj. Nominale ĝi restis la monda grandpotenco numero 1, sed la fakto estis, ke tiu ĉi fakto estis reale subtenita sole per surmara forto, surteraj soldataroj de Granda Britio estis en doloriga stato. Kaj eĉ ne maristaro estis en tiel bona stato, en kia ĝi estus ekzistonta; ĝi estis ja nombre forta, tamen ties avantaĝo malaltiĝis kaj ties prepariteco por la milito estis problemiga. Plia baza problemo de Britio estis ties propraizolaciismo eliranta el konvinko, ke la agado enEŭropo tiel ne bezonas rilati ĝin, ĉar ĝia ŝiparo komune kun laManika Markolo certigas absolutan nekonkeremon. Okaze dePacifiko poste aldoniĝis ankoraŭ absolute misa subtaksado de ebla kontraŭulo. Britio enfalis en iluzion, ke japanoj estas neprogresintaj barbaroj kun duaranga tekniko, kaj nur japana atako, forbalainta grandan parton de iliaj kolonioj enOrienta Azio, montris al ĝi, kiel tragika tio estis eraro.

Britio estis ĉefa ludanto realigantapolitikon de cedoj kontraŭHitlero. En tiu ĉi demando estis ties politika scenejo relative koherema, eĉ kiam motivoj de diversaj politikistoj estis diversaj. Verajpacifistoj konjektis, ke ili manĝigos Hitleron kaj kiam li estos kontenta, tiam ili interkonsentos. Izolaciistoj kredis, ke la tuta problemo ne rilatas al Britio kaj ke estus krimo sendi siajn virojn en la militon pro kelke da neinteresaj ŝtatetoj en Eŭropo. Kontraŭkomunistoj konjektis, ke estas bezone kulturi fortanGermanion, kiu estus kontraŭpezo deSovetunio. Da politikistoj, kiuj konsciis, kiel terura danĝero ĉi tie kreskas, kiel estis ekz.Winston Churchill, estis malplimulto.

La politiko de cedoj kulminis en la politiko deNeville Chamberlain, kiu alkondukis Brition eĉ kunFrancio alMunkena interkonsento, en kiu li oferis la ĉeĥoslovakajn limregionojn. Tio devis esti la lasta kaj la plej granda cedo, dum kiu li eldevigis por si de Hitlero skribcertigon pri netuŝebleco deĈeĥoslovakio kaj pri tio, ke per tio liaj plenaj teritoriaj pretendoj rilate al la najbaroj estas finitaj. Chamberlain komprenis la kontrakton pri nova reguligo de la limoj kiel granda venko kaj garantion de paco por eternaj tempoj. Dum parolo reveninte elMunkeno li proklamis maksimume ridindan proklamon:„My good friends, for the second time in our history, a British Prime Minister has returned from Germany bringing peace with honour. I believe it is peace for our time.“ („Miaj karaj amikoj, duafoje en nia historio brita premiero estas reveninta el Germanio alportante pacon kun honoro. Mi kredas, ke tio estas paco por nia tempo.“) Se li vere kredis al tio (multe da historiistoj konjektas, ke ne), atendis lin je duonjaro pli poste kruda sobriĝo, kiam Hitler likvidis Ĉeĥoslovakion kaj per la armeo finarmita per ĉeĥoslovakajarmiloj li prezentis pretendojn kontraŭPollando. Germanio jam ne plu konsideris Grandan Brition kiel nevenkeblan grandpotencon. Hitler ja estimis ĝin senĉese, sed li ne plu timis ĝin. Kaj kontraktoj nenion signifis por li.

Novaj ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]

La fino de laUnua mondmilito kunigita kun disfalo deAŭstrio-Hungario kaj kun tranĉigo deGermanio kajcara Rusio (respektiveSovetunio) igis al la estiĝo de kelke da novaj ŝtatoj. Tiuj ĉi nove estiĝintaj formacioj estis aŭ kontrakte ligitaj kun la venkintaj potencoj aŭ ili almenaŭ klopodis alproksimiĝi al ili, ĉar ili mem estis tro malfortaj kaj ili ne kapablus rezisti al pretendoj de la najbaraj potencoj, eĉ kiam dumtempe malplifortigitaj. La fakto estas, ke ĉe ĉiuj sekve nomitaj ŝtatoj okazis tio, ke kun la komenco de milito ĉiuj iliaj kontraktaj garantioj (respektive alternaj manieroj de la certigo de sekureco) falis kaj tiuj ĉi ŝtatoj estis disparceligitaj inter Germanio kaj Sovetunio. Unusolan escepton prezentisFinnlando, sed kiu ankaŭ ne estis libera kaj pro sia travivo ĝi pagis teruran prezon.

Ĉeĥoslovakio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojĈeĥoslovakio,Edvard Beneš kajĈeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj.
Edvard Beneš, prezidento de Ĉeĥoslovakio.

Ĉeĥoslovakio estiĝis kiel unu el sekvantulaj ŝtatoj deAŭstrio-Hungario. Ĝi havis eksplicitajn aliancanajn kontraktajn devligojn kunFrancio kaj pleje ĝi rolis ĉefan rolon en propra defendasocio (iom ridinde nomataMalgranda Entento kunRumanio kajJugoslavio. Ĉeĥoslovakio tiutempe prezentis unu el la plej signifaj mondaj eksportistoj dearmiloj kaj al tio ankaŭ respondis unuaklasa ekipaĵaro de ĉeĥoslovaka armeo. Tiu ĉi ŝtato pleje en la dua duono de la 30-aj jaroj de lalasta jarcento intensive konstruissistemon de limregionaj fortikaĵoj, kiu estis faciligonta ties defendon. Sed kvankam Ĉeĥoslovakio faris por sia defendo plej multon el la eblaj viktimoj de la germana agresunto, tio ne estis sufiĉonta.Anekso deAŭstrio disvastigis la limojn de Germani-Aŭstrio kun la malamiko al pli transa sektoro, kie ne estis la limregionaj fortikaĵoj sufiĉe finitaj.Pollando aliris kun siaj postuloj alTeŝinio, per kio Ĉeĥoslovakio pagis je vulgara eraro deEdvard Beneš kajTomáš Garrigue Masaryk el la jaro1919, kiuj tiam venis al konkludo, ke Pollando en batalo kontraŭSovetunio malvenkos, kaj ili decidiĝis solvi la problemon pri la regiono de Těšín perforte.

PostMunkena interkonsento, aliĝis al Pollando kun la pretendoj al la ĉeĥoslovaka teritorio ankaŭHungario postulanta almenaŭ "unusignife hungaran parton deSupra Hungario" (komprenu parton deSlovakio kun hungara majoritato) kajKarpatan Rutenion. La geografia situo de Ĉeĥoslovakio kaj interrilato de fortoj en la praktiko ne ebligis sukcesan defendon senhelpe de Francio, sed tiu rifuzis partopreni. Malgranda interkonsento, celita origine kontraŭ Hungario, vid-al-vide al la germana superforto disfalis. Ĉeĥoslovakio, baraktanta pro maltrankviloj inter ĉeĥoj kaj slovakoj, kun multnombraj germanaj kaj hungaraj minoritatoj en la komplikaj limregionoj, sukcese ne povis defendi sin mem. La Munkena interkonsento devigis ĝin rezigni pri la limregionoj, pro kio ĝi venis el armea vidpunkto en tute malesperan situacion. Enmarto de1939 la ekzistado de Ĉeĥoslovakio estis finigita. Kelkaj historiistoj kulpigas prezidentonEmilon Háchon pro perfido, kiam li donis ordonon al kapitulaco, sed plimulto de historiistoj kaj precipe armeaj fakuloj dubigas tion. Batali havis signifon en la jaro1938, la situacio en la jaro1939 estis jam tute alia, la ĉeĥoslovaka armeo jam ne plu havis eblecon de efika rezisto, ĝi povis sole lasi sin masakri.

Sed la pereo de Ĉeĥoslovakio havis unu tre malfeliĉan sekvon por la venkintaj grandpotencoj – en manojn de Germanio falis senbatale la nedifektita ĉeĥoslovaka milita industrio kaj arsenalo deĈeĥoslovaka armeo, inkluzive de bonegaartilerio kaj precipe eminentaj malpezajtankojLT-35 kajLT-38 (fare de germanoj transprenitaj respektive kielPz 35(t) kajPz 38(t), kiuj per kvalito egaliĝis al la plej bonaj germanaj kirasitaj vehikloj kaj ebligantaj al laWehrmacht krei novajn tankajn grupiĝojn (tankoj Pz 38(t) partoprenis ankoraŭ enoperaco Barbaroso).

Pollando

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojPollando kajEdward Rydz-Śmigły.
MarŝaloEdward Rydz-Śmigły, ĉefkomandanto de la polaj armitaj fortoj.

Tragedio dePollando estis tio, ke post sia estiĝo ĝi troviĝis entenajlo interGermanio kajSovetunio. Ambaŭ ŝtatoj havis kontraŭ ĝi teritoriajn postulojn kaj ili intencis realigi ilin. La tuta situacio estis ankoraŭ malplibonigita pro la fakto, ke Pollando konsideris sin mem kiel regiona potenco kaj ĝi havis teritoriajn konfliktojn kun ceteraj najbaroj –Litovio (Vilno) kajĈeĥoslovakio (regiono de Těšín kaj pro kelkaj vilaĝoj ĉe limoj kunSlovakio).

Pollando havis aliancanajn interkonsentojn kunFrancio kaj sekurecgarantiojn deBritio. Ĝi fermis kun Germanio pakton pri neatakado. Poloj identigis kiel ĉefan malamikon Sovetunion. Tio ne estis tute malbona takso, finfine al la atako kontraŭ Pollando antaŭeniris interkonsento inter Germanio kaj Sovetunio pri komuna antaŭenpaŝo kontraŭ ĝi, sed la unuan baton preparis Germanio. Pollando konsciis la fakton, ke Germanio estas same, respektive ankoraŭ pli multe danĝera ol Sovetunio, nur pli malfrue. Plia problemo de Pollando estis arĥaiĝintaarmeo nedisponanta per sufiĉa nombro de transportaj rimedoj, kiun Pollando kaj ties aliancanoj supertaksis. Same tiel poloj supertaksis la kapablon de siaj aliancanoj kontribui al ili kun helpo kaj male ili subtaksis la kapablojn de siaj malamikoj – rusoj kaj germanoj.

Baltaj ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojBaltio kajOkupacio de baltaj ŝtatoj.

Baltaj ŝtatoj ne fartis iel malbone. Ili havis en la praktiko neniajn garantiojn de iu, iliaj propraj armeoj estis neniel eminente lumigantaj kajSovetunio unusignife vidigis, ke ĝi atendas, ke tiuj ĉi asociaj respublikoj estos envicigitaj reen en ĝian imperion. Ja troviĝis certaj nekuraĝaj provoj krei defendan pakton inter Baltaj ŝtatoj kajFinnlando, tamen tiuj ĉi klopodoj bankrotis en strikta finna neŭtraleco kaj en klopodo de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj ne provoki Sovetunion.Germanio kaj Sovetunio origine dividiĝis inter si Baltajn ŝtatojn:Litovio falis al Germanio kajLatvio kunEstonio al Sovetunio. Sed Sovetunio fine perforte prenis ĉiujn tri, kionHitler kun dentogrincado akceptis – por ke li tuj poste reciprokis en la finna demando.

Finnlando

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojFinnlando kajCarl Gustaf Emil Mannerheim.
MarŝaloC. G. E. Mannerheim, ĉefkomandanto de la finnaj armitaj fortoj en 1917-1918 kaj en 1939-1946.

Finnlando estis same kiel Baltaj ŝtatoj "estonta asocia respubliko". Kiel rimedon al certigo de sia sekureco ĝi elektis sintenon de strikta neŭtraleco kaj aktivan membrecon enLigo de Nacioj. Ĝi neniel aparte evoluis la armeon (ĝi propre, se temas pri materiala paĝo de la afero, vulgare neglektis ĝin) kaj zorgeme ĝi klopodis ne provokiSovetunion. En la jaro1932 Finnlando fermis kun ĝi pakton pri neatakado (en la jaro1934 ties valideco plilongiĝis je dek jaroj). Sed tiu ĉi pakto ne malhelpis sovetan partian radiodisaŭdigon kaj gazetaron por gvidi inciteman kampanjon kontraŭ Finnlando kaj alStalino marki ĝin kiel estontan asocian respublikon. En la pakto interHitlero kaj Stalino Finnlando estis aldonita en sferon deSovetunio. Sed diference de baltaj landoj Finnlando ekrezistis kaj por grandega surprizo de ĉiuj ĝi montriĝis kiel pli malfacila problemo ol oni supozis – Sovetunio ne kapablis en unusola sturmo subjugi ĝin (viduVintra milito). Hitlero tuj poste eluzis tion, por ke li redonu al Stalino lian ŝerceton kunLitovio, kaj li proponis al finnoj subtenon. Sovetunio tiel pruvis aŭdacaĵon, kiam ĝi "alifaris" la strikte neŭtralan ŝtaton en decidan malamikon kaj fidelan kunbatalanton deGermanio.

Ceteraj ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]

Lastagrupo de ŝtatoj estis malnovaj ŝtatoj, kiuj jam rezignis pri iaj ajn pensoj porhegemonio kaj ili koncentriĝis pri si mem. Temis precipe pri dekomence teorieneŭtralaj ŝtatoj, ofte nekonvene situantaj, kio kondukos ilin al deviga neneŭtraleco.

Belgio - Nederlando - Luksemburgio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojBelgio,Nederlando kajLuksemburgio.

Belgio,Nederlando kajLuksemburgio kvazaŭ malgrandaj ŝtatoj enkojnigitaj interGermanio kajFrancio estis en tre malagrabla situacio. Ili unuope deklaris sianneŭtralecon (disputebla estis Belgio) kaj la garantio devis esti al ili la proksimeco de Francio kajBritio, ĉe kiuj estis certe, ke ili ne toleros agreseman hegemonion de Germanio en senpera proksimeco de siaj limoj. En alia flanko tio ĉi signifis ankaŭ teruran malavantaĝon, ĉar tiuj ĉi tri ŝtatoj strikte malhelpis en la plej konvena direkto de la germana atako kontraŭ Francio. Tiuj ĉi ŝtatoj konsciis tion kaj ili akceptis disponojn (relative malgrandaarmeo, fortajfortikaĵoj – vidu ekz.Maginot-linion,Eben Emael), kiuj estis aŭ malkonsilontaj Germanion de la atako tra ilia direkto aŭ almenaŭ haltigontaj la premon de la malamiko, ĝis kiam ne venos helpo. Sed fine spite al la antaŭa averto, la germana atako montriĝis tiom detruiganta, ke ĉiuj planoj por sukcesa defendo falis kaj la agadoj de la francaj kaj la britaj armeoj direktantaj por subteni la detruiĝantajn armeojn de Belgio kaj Nederlando fariĝis unu el kaŭzoj de ilia malvenko.

Danio - Norvegio - Svedio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojNordiaj landoj,Danio,Norvegio kajSvedio.

Tiuj ĉi nordiaj landoj samkielFinnlando propagandis severan neŭtralecon. Ili firme esperis, ke ili tute evitos la konflikton, sed la tuta afero estis komplikita pro enorma signifo de svedafererco porTria regno kaj pro la proksimeco de la agresemaSovetunio. Dume la dua minaco estis fine danke al malsukcesoj deRuĝa Armeo enVintra milito almenaŭ parte forturnita, la minaco el okcidento fine realiĝis. La signifo de fererco el Svedio estis tiom principa, ke nekGermanio nekBritio kunFrancio intencis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj. Britio kun Francio kelkfoje malobeis la neŭtralecon de nordiajteritoriaj akvoj kaj dum Vintra milito subpretekste de helpo al Finnlando ili minacis al la nordiaj landoj kaj evidente prepariĝis invado, kiu, se ĝi okazus, tute neniigus la germanan militan industrion. Germanio, kiu verŝajne unue planis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj (eble escepte de Danio), subpreme de la supre menciitaj eventoj ĝi prefere ŝanĝis la opinion kaj en la jaro1940 ĝi faris invadon kaj en Danion kaj en Norvegion, por ke ĝi ŝirmu siajn vive gravajn rimedfontojn el Svedio. La laŭteoria neŭtraleco de Svedio estis pliparte netuŝita, eĉ kiam tio ne evitis konfliktetojn sen pluraj cedoj.

Hispanio - Portugalio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojHispanio,Francisco Franco kajPortugalio.

Ŝtatoj deIberio pli karakterize ne partoprenis rekte en la Dua Mondmilito.Portugalio prezentis neŭtralan teritorion, kiu principe ne intermiksis sin en la konflikton entute. Temis pri tre malgranda lando, ŝtato kaj armeo kompare kun aliaj pli implikitaj en la ĝenerala konflikto ĉu pro graveco ĉu pro geografia situo. En tiu situacio oni memoris pri gravaj perdoj de Portugalio dum la Unua mondmilito, do nun la lando preferis resti marĝene.

Hispanio tiam havis proprajn problemojn, sekve de la ĵusaintercivitana milito. La lando estis dum la plenaj tridekaj jaroj baraktata pro politikaj kunpuŝiĝoj, kiuj respegulis ankaŭ la problemojn en la cetero de Eŭropo. La situacio iom post iom radikaliĝis, kaj por la balotoj en la jaro1936 formiĝis du klaraj blokoj, kiuj dividis la landon en du. Post la venko de la maldekstrulaj partioj, la situacio plu radikaliĝis, kaj ene de ĉiu tendaro gajnis forton la plej ekstremaj fortoj. Ne malofte la stratoj vidis kunpuŝiĝoj dekomunistoj,anarkiistoj,falangistoj kajkarlistoj.

Avancoj de la italaj trupoj de laCTV dum labatalo de Gvadalaĥaro en laHispana Enlanda Milito.

La17-an de julio en la lando eksplodis milita ribelo, gvidita de, interalie, generaloFrancisco Franco. Tiu ĉiHispana Enlanda Milito estas iam konsiderata kiel rekta preludo de la Dua Mondmilito aŭ eĉ kiel ties parto. Dum la porregistara "Ruĝa", respektive "Respublikana" partio ricevis subtenon preskaŭ nur deMeksiko kajSovetunio, plus la volontuloj de laInternaciaj Brigadoj, la ribelula "faŝista", respektive "Naciisma" partio estis subtenita, inter aliaj kaj ĉefe, deGermanio kajItalio. Hispanio tiel fariĝis lando, kie tiuj ĉi ŝtatoj mezuris siajn fortojn kaj provis novajnarmilojn kaj bataltaktikojn. Germanio ĉi tie provis principojn detanka batalo, enpraktikigon de armea aviadilfloto (vidu artikolon priGerniko) kaj kelkajn novajnkanonojn, precipe kontraŭtankan kanonon de kalibro 37 mm kaj plurcelan 88 mm kontraŭaviadilan kanonon. Post tre longa kaj sanga interna batalo, en kiu ne mankis epizodoj de granda kruelo en ambaŭ flankoj, la militon venkis la dekstrula flanko, kiu instalis militistan kaj diktatoran reĝimon.

Trupoj de la hispanaBlua divizio en la flanko deNazia Germanio dum laSieĝo de Leningrado.

La reĝimo estis proksima al tiuj de la faŝisma tendaro en Eŭropo, kaj tial aspektis, ke Germanio kaj Italio akiris novan aliancanon. Tamen, la partopreno de Hispanio en la milito estis limigita kaj fakte simbola, ĉefe pro la elĉerpiĝo de la lando post propra milito, kiu estis ĝin lasanta en ruinoj. Hispanio limigis trairadon de fuĝintoj antaŭnaziismo tra sia teritorio, provizis Germanion per mineraloj (ĉefevolframo), kaj ĉefe kaj plej simbole, sendis trupojn de soldatoj kaj volontuloj al orienta batalfronto, la tiel nomataBlua Divizio. Aliflanke, la reĝimo rifuzis oficiale aliĝi al militado deAkso, kaj tiale ĝi rifuzis permesi trairadon de taĉmentoj de Akso tra sia teritorio (per kio ĝi sepultis planojn de Germanio je likvido deĜibraltaro) kaj pluajn postulojn. La Dua Mondmilito tiel alportis al Franco en la okuloj de kelkaj historiistoj famon demakiavelisma genio, kiu prenis deHitlero multon, por ke poste li reciproke donu nenion al Germanio. Aliaj versioj eksplikas tion per la malforteco de la reĝimo, la rifuzo de Hitlero doni teritoriajn kompensojn enNorda Afriko (kio malamikigis lin kun laFrancio de Vichy) kaj la timon al la reprezalioj deBritio (kiu minacis konkeri laKanariojn). Post la unuaj jaroj de la milito, tamen Franco danke al tio sukcesis ne aperigi sin kiel malamiko de la Aliancanoj, kio permesis lian restadon post la militfino kiel nura faŝisma diktatoro en Eŭropo.

Alia partopreno de la hispanoj en la Mondmilito okazis pli neregule: la ekzilitaj respublikanoj aliĝis amase al lafranca rezistado, kaj partoprenis diversajn batalojn, inter kiuj la plej konata estis laliberigo de Parizo: la hispanaj trupoj estis inter la unuaj enirantaj la urbon, kaj la liberigintaj tankoj portis la nomon de hispanaj bataloj. Malgranda grupo de ekzilitoj partoprenis ankaŭ en aliaj armeoj, ĉefe en la soveta. Germanio malliberigis hispanajn prizonulojn ĉefe en lakoncentrejo deMauthausen.

Lastaj paŝoj al la milito

[redakti |redakti fonton]

Ankoraŭ komence de la jaro 1939 ekzistis enEŭropo (respektive en la mondo) tri blokoj, kiuj jam malrapide iris en lamiliton kaj kiuj estis reciproke malamikiĝintaj inter si:Akso Berlino-Romo-Tokio kaj kun ĝi kunigitaj ŝtatoj, dualokeFrancio kajBritio plus malgrandaj ŝtatoj sub ties ŝirmo kaj trialokeSovetunio. Se oni entute atendis ian surprizon kaj ŝanĝon de ekvilibro, do oni serĉis en la interrilato inter Francio kaj Sovetunio, ĉar la interrilatoj inter tiuj ĉi ŝtatoj pliboniĝis kaj en lacivitana milito en Hispanio ili iel batalis (aŭ almenaŭ apogis) en la sama flanko. Sed kiel jam estis dirite, Britio rifuzis garantii kaj subteni lahegemonion deStalino kaj li do pragmate venis al konkludo, keGermanio povas proponi al li pli. Nova popola komisaro de eksterlandaj aferoj fariĝisVjaĉeslav Miĥailoviĉ Molotov, kiu ne hezitis publike proklami, ke li plej ĝoje traktas kundiktatoroj, ĉar tie estas ĉiam ĉio pli simpla. La23-an de aŭgusto1939Tria regno deHitlero fermis pere de sia ministro de eksterlandoJoachim von Ribbentrop kun Sovetunio (por kies nomo subskribis ĝin Molotov) pakton pri neatakado, kiu eniris en konatecon kielpakto Ribbentrop-Molotov, kiu tute malharmoniigis la plenan ekvilibron en Eŭropo liberigante tiel la manojn kaj de Hitlero kaj de Stalino por komenci ekspansion. Kaj kvankam jam la pakto mem hororigis Brition, Francion kaj ties aliancanojn, ĝi estis nenio kontraŭ sekreta aldono, kiu enhavis konkretajn dividojn de sferoj inter Sovetunio kaj Germanio kaj kiu eksplicite allasis la likvidon dePollando. La vojo al la milito estis libera.

Pasoj de la milito

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito.

1939

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1939).
La pasoj de la Dua Mondmilito en Eŭropo.

Dume enAzio jam ekde la jaro1937 batalis inter si "sole"Ĉinio kajJapanio (vidu artikolonDua japana-ĉina milito), la veramondmilito estis komenciĝinta la1-an de septembro1939 enEŭropo, kiam germanaj soldataroj post antaŭaj provokoj kaj enscenigitaj procedoj komencis komune kunSlovakioinvadon enPollandon. Tiu ĉi bato ekstartis ĉenreagon: alGermanio proklamis militonBritio,Francio kaj ties aliancanoj kaj aliĝintaj landoj (Kanado,Sudafrika Unio...). Sed tiuj ĉi aferoj devis havi influon nur en la longdaŭra horizonto. Dumbataloj surmaroj kaj en laaero ekflamis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, la okcidentaj potencoj ne kapablis realigi la surterajn atakojn kaj Pollando mem ne kapablis rezisti al la germana atako. Laŭ la sekretaPakto Ribbentrop-Molotov de oriento Pollandon atakisSovetunio kaj pro tio la pola rezistado estis tute detruita, la atako de oriento okazis la17-an de septembro, kiamSovetunio aliĝis laŭ la sekreta pakto al la germana atako kaj tiel ĝi "finbatis" Pollandon.Hitlero poste koncentriĝis por preparo de la okcidenta militiro, kiun li volis realigi ankoraŭ en la jaro1939, sed fine lavetero kaj obstrukcoj de liaj generaloj devigis lin la aferon prokrasti.

La Dua Mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako.

Dum Germanio post sia venko prepariĝis al plua fazo de bataloj, ĉi-foje kontraŭFrancio, Sovetunio daŭrigis en ekspansio. Sinsekve ĝi devigis Baltajn ŝtatojn al konsento kun por ili malavantaĝa ekonomia kaj armea kunlaborado (inkluzive de dislokigo de siaj taĉmentoj sur ilia teritorio), per kio ĝi preparis grundon por ties anekso kaj bazojn por plua ekspansio. Poste ĝi turniĝis alFinnlando, por ke ĝi eldevigu por si la similajn cedojn ankaŭ de ĝi. Unue ĝi venis kun "seriozaj proponoj", poste ĝi turniĝis al vulgaraj minacoj kaj kiam eĉ tio neniel helpis kaj finnoj malakceptis ĝiajn proponojn, la30-an de novembro1939 ĝi atakis Finnlandon sen proklamo de milito. La celo de la atako estis absoluta armea subjugo de la lando (dum proksimume 14 – 21 tagoj). Sed la tuta agado iom ne sukcesis. Kiel la unua venis malsukceso politika –Ligo de Nacioj lasis sin trompi - nek per Sovetunio pro enscenigitaj limregionaj incidentoj nek per marioneta registaro deKuusinen kaj tiel Sovetunio fariĝis unusola ŝtato en ties historio, kiun ĝi ne eliminis pro neprovokigita ataka milito (surbaze de difino de agresanto, kiun Sovetunio mem prezentis).

Pola infanterio en septembro 1939.

Eĉ kiam la paso de la milito ne estis ideala, Finnlando atendis la atakon kaj ĝi estis ene de la limoj de siaj eblecoj preparita. La unua premo deRuĝa Armeo estis spite al multnombraj alfortoj repuŝita suferante teruregajn perdojn – montriĝis, ke kvanta kaj teknika superforto ne kapablos anstataŭigi ekzercon kaj preparon al polusaj kondiĉoj.

Ludis ankaŭ alte negativan rolon ruĝaj komisaroj kaj la nekunmezurebleco de kvalitoj de la oficiraj korpusoj de ambaŭ armeoj – dume la kvalito de la finna komandantaro estis en ĉiuj gradoj taksita kiel eksterordinare kvalita: multe da fakuloj ne hezitas priskribi kvaliton de oficiroj de Ruĝa Armeo kiel la plej malbona en la civiliza mondo (kaj ankaŭ plimulto de tiuj, kiuj ne konsentas kun tio, starigas ĝin tre malalte). Ĉiuokaze estas certe, ke la plano ellaborita deMereckov laŭ instruoj deVoroŝilov kaj Stalino prezentis miksaĵon de nekredebladiletantismo kaj de absolute eraraj supozoj kaj tio nepre ne povis esti vojo al facila venko. Amasa bombardado, uzanta splitigajn kaj flamigajn bombojn, kontraŭ civilaj celoj kaj urboj, indignigis la civilizitan mondon, precipeUsonon,Brition,Vatikanon kajNordiajn landojn.

1940

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1940).

Sovetunio komencis la duan fazon de operacoj kontraŭFinnlando la1-an de februaro1940. Kontraŭ la laca finna armeo, kiu jam suferis pro akuta manko demunicio, estis ĵetitaj grandegaj fortoj (proporcio de viroj de batallinioj estis 1:10 ĝis 1:15 favore porRuĝa Armeo). Post 15 tagoj de intensivaj bataloj la sovetaj soldataroj trarompis ĉefajn fortikaĵojn deMannerheim-linio kaj post pluaj 21 tagoj ĝi transpaŝisViipuran golfon. La finna armeo estis elĉerpita ĝismorte kaj perdoj de bataltaĉmentoj atingis 40 % da origina stato, tamen senĉese ankoraŭ ĝi tenis la batalfrontan linion. La13-an de marto1940 estis fermita armistico, laŭ kies kondiĉoj Finnlando donis grandan parton de sia teritorio kaj pliajn cedojn al Sovetunio.

Finnaj mitralistoj dum laVintra milito.

Fino deVintra milito atingisBrition kajFrancion en lasta fazo de preparoj de germana invado enSkandinavion (pli precize dirite enNorvegion kajSvedion) kaj ĝi prenis al ili pretekston por tiu ĉi operaco. Ambaŭ landoj plu daŭrigis heziteme en la preparoj, sed longa decidado, kiel kaŭzigi malobeon de la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi landoj, donis alGermanio, kiu decidiĝis por la agado nur en lastaj momentoj, ŝancon "ĝiskuri" la perdon. Fine ambaŭ flankoj ekstartis siajn agadojn fakte samtempe: la8-an de aprilo la brita ŝiparo komencis enminadon de norvegajteritoriaj akvoj. La sekvantan tagon kutimaj eldonoj de ĵurnaloj alportis ampleksan kaŭzigon de la brita registaro, kial ĝi decidiĝis malobei la neŭtralecon de Norvegio, radia disaŭdigo kaj eksterordinaraj eldonoj poste anoncis, ke Germanio komencis invadon enDanion kaj Norvegion, por ke (laŭ propra kaŭzigo) ŝirmu la neŭtralecon de tiuj ĉi ŝtatoj (vidu artikolonoperaco Weserübung).

Por okcidentaj aliancanoj la germana invado prezentis ŝokon, eĉ kiam laŭ fakuloj unue agrablan. Sed en la paso de tempo montriĝis, ke la fakuloj aŭ eraris aŭ la brita maristaro kaj ekspedicia korpuso neripareble malbonigis tion (la vero estos eble ie meze). Germanio per energia kaj brile preparita atako (eĉ diversloke preskaŭ tro riska kaj nobla – pri tio vidu artikolon pribataloj je Narviko kaj informon pri batalo je Oslo), konkeris ĉiujn ŝlosilpunktojn kaj ĝi venkis super Norvegio pli baldaŭ, ol tiu povis ekrezisti (la daŭriganta rezisto de la norvegaj taĉmentoj en la enlando jam ne plu povis esti sufiĉe efika). La brita elŝipiĝo ĉeNarviko ne prezentis adekvatan kontraŭmovon, pleje la germana aviadilfloto tiutempe jam antaŭ longa tempo ellaboris super Norvegio absolutan aeran superforton kaj la brita ekspedicia korpuso estus kondamnita al pereo aŭ evakuo, eĉ kiam invado en Francion kaj pligradiĝantabatalo je Atlantiko ne devigus Grandan Brition alidirektigi plimulton de kapacitoj aliloken.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBatalo de Francio.
Britaj militkaptitoj dum labatalo je Francio.

La10-an de majo laNazia Germanio komencis sturm-operacojn en laokcidenta batalfronto: tiel komenciĝis labatalo je Francio. Ties soldataroj ekmarŝis ek en du direktoj. La unua celis kontraŭBelgio kajNederlando kaj ĝi estis vekonta influon en franc-britaj fortoj, ke temas pri ĉefatako kaj keGermanio simile kiel dum laUnua mondmilito konservas la t.n.planon de Schieffen. La okcidentaj aliancanoj ekkredis al tio kaj jam antaŭe ili antaŭenŝovis en tiun ĉi spacon siajn elitajn taĉmentojn. Sed la alia germana atako, tiu vere ĉefa, celis pli suden – transArdenoj (kiuj tiam okcidentaj aliancanoj konsideris kiel netransireblaj fare detanka tekniko) en relative malgrandan interspacon interMaginot-linio kaj kerno de la ĉefa brita-franca grupiĝo. Ties ideo estis ĉirkaŭi kaj neniigi la ĉefajn franc-britajn fortojn. Tio ankaŭ sukcesis (krom plimulto de la anglakontingento, kiu estis (sen pezaj armiloj) evakuita ĝisDunkerque. Grandan rolon ludis cirkonstanco, ke la franca komandantaro eĉ ne tiam kapablis adekvate reagi al la germana plano, kiam ĝi estis jam evidenta. Ĝuste kaj ĝustatempe ekreagis sole parto de la brita ekspedicia korpuso, kiu enbatalo de Arras provis deflanke ekbati kontraŭ la enpenetrantaj germanaj kolonoj. Sed tiu ĉi bato estis tro izolita kaj ĝi ne havis bezonatan forton, por ke ĝi povu estis sukcesa, eĉ kiam ĝi tre nervozigis la germanan komandantaron. Tre montriĝis la germana superforto en la aero kaj la fakto, ke la franca aviadilfloto ne kapablis, diference de la germana, efike ataki surterajn taĉmentojn de la malamiko.

Post neniigo de la ĉefaj fortoj de la franca armeo kaj rapida evakuo de la britaj taĉmentoj estis la fino nur la demando de tempo.Parizo falis je la14-a de junio. Malsukcesis provoj de la franca komandantaro fortikigi sin surBretona duoninsulo kaj klopodo krei novajn defendliniojn en la mezaFrancio. Unusola sukceso de la francaj soldataroj estis bato donita al italoj.Italio nome en klopodo akiri kvocienton en la rabaĵo eniris en la militon kaj ĝi ekatakis kontraŭ suda Francio, sed la italaj taĉmentoj suferis pro hontiga malvenko de kelkoble malpli fortaj francaj rezervistoj.

La malvenko enFrancio pleje memkompreneble influis ankaŭ pluajn batalkampojn. La10-an de junio (du tagoj post la evakuo de la britaj taĉmentoj) kapitulacisNorvegio. Francio mem kapitulacis la22-an de junio. La kapitulaco de Francio pleje gvidis al abrupta konflikto inter la eksaj aliancanoj kajBritio por certeco atakis francan ŝiparon, por ke ĝi ne enfalu en la manojn de la malamiko, kio tre malbonigis la franc-britajn interrilatojn kaj komplikis estontan kunlaboradon. En oriento dumeSovetunio perforte aneksisBaltajn ŝtatojn kaj aneksisrumanajnBesarabion kajNordan Bukovinon. Je unu monato pli malfrue laLuftwaffe komencis longan serion de aeraj atakoj kontraŭ Britio kun celo elimini ties ŝiparon kaj prepari tiel konvenajn kondiĉojn por invado (vidu artikolonbatalo je Anglio). Novaj brit-italaj batalfrontoj post la eniro deItalio en la militon malfermiĝis enNorda Afriko kaj en regiono deSomalio kajEtiopio, fine de oktobro (la28-an de oktobro) poste Italio komencis armeajn operacojn kontraŭGrekio. Samtempe komencis gradiĝi la duabatalo je Atlantiko.

Sed aŭtuno alportis alAkso la unuajn malsukcesojn. LaLuftwaffe ne sukcesis en sia klopodo neniigiRAF kajHitlero decidiĝis prokrasti invadon enAnglion por pli posta tempo. En nunaj momentoj interesis lin la situacio en oriento kaj li decidiĝis tute koncentriĝi alOperaco Barbaroso. Sed veraj katastrofoj atendis Italion. Ĝia invado en Grekion finiĝis en katastrofo (ne nur ke la itala atako estis repuŝita, sed grekoj eĉ komenci forpuŝi la italajn taĉmentojn el orientaAlbanio) kaj gravan malvenkon suferis ankaŭ ties taĉmentoj en nordaAfriko. Konkero deBrita Somalio nepre ne estis adekvata anstataŭigaĵo, pleje grandaj alfortoj senditaj de britoj ĝisKenjo kajEgiptio igis antaŭsenti, ke ĉi tie atingitaj rezultoj ne bezonas esti definitivaj.

EnAzioJapanio daŭrigis en konkerado deĈinio, ĝi okupis francanHindoĉinion kaj proklamis subtenon alGermanio kajItalio. Tio plu malbonigis la interrilatojn kunBritio kajUsono gvidante al vaste prenitaembargo rilate tiun ĉi landon.

1941

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1941).
Kretapopo benasbritajn militistojn antaŭ ilia enŝipiĝo alGrekio.

Dumtempa trankviliĝo de bataloj post la likvido deFrancio donis al Germanio tempon por plua disvastigo, ĝisarmigado kaj rearmigado de la soldataroj kaj preparon por plua atako.Hitlero hezitanta inter atako kontraŭBritio kajSovetunio fine elektis la duan celon: tamen liaLuftwaffe ne kapablis neniigiRAF tiom, por ke elŝipiĝo ne prezentu malproporcian riskon kaj neeviteblajn grandajn perdojn, tamen li venis al konkludo, ke Sovetunio estos facile likvidita ankoraŭ dum la jaro1941. Granda Britio dum gradigis sian klopodon kaj batalon kontraŭItalio sur periferiaj batalkampoj en regiono deMediteraneo kaj daŭriĝis ankaŭ bataloj interGrekio kaj Italio surBalkana duoninsulo.

La koncentriĝo de la milito al tiuj ĉi batalkampoj montris, kiel Italio en la fakto estas malforta. Sur Balkana duoninsulo ĝi estis en profunda defensivemo kaj serio da erigaj malvenkoj atingis ĝin ankaŭ enAfriko. Britia kontraŭatako en interŝanĝo de jaroj1940/1941 eriginte unualiniajn italajn taĉmentojn enpenetris profunde en la italajn teritoriojn enNorda Afriko, dumprintempo de 1941 poste Granda Britio likvidis italajn senjorujojn enEtiopio. Hitlero fakte estis devigita tamen kontraŭ sia volo kaj siaj intencoj interveni en Norda Afriko (februaro de 1941), kien li elsendis la tiel nomitanAfrikakorps estritan deRommel, sedpuĉo surBalkano, kie li devene planis agadojn sole kontraŭ Grekio, kiu enJugoslavio forbalais porgermanan registaron (kaj laŭ kelkaj aŭtoroj ĝi estis kuniniciatita ankaŭ fare de Britio kaj eble ankaŭ fare de Sovetunio) devigis lin neplanite disvastigi la atakon kontraŭ tiu ĉi lando. Vico da aŭtoroj emfazas, ke la neceso de interveno sur Balkano, ties disvastiĝo je Jugoslavio kaj plifortigo de tiuj ĉi landoj je britaj taĉmentoj havis ĉefan signifon por la evoluo de la Dua Mondmilito, kiam ĝi devigis Hitleron prokrasti laoperacon Barbaroso, ĉar li devis voki parton de ĉefaj taĉmentoj destinitaj por ties realigo. La perdita tempo poste evidente mankis al li. Sed vico de aliaj dubigas tiun ĉi fakton, ekz.Hart indikas, ke laŭ rememoroj de germanaj komandintoj tiamavetero sur Oriento estis tiompluva kaj nekonvena por la atako, ke estus necese prokrasti la agadon ĉiuokaze.

Mapo de laoperaco Barbaroso.

La rezulto de germana interveno estis prirego de la tuta Balkano kajPeloponeso per fortoj deAkso, kiun poste finigis sukcesainvado de Kreto (la20-an de majo1941). Pli malbona tio estis nur en Norda Afriko kaj Mediteraneo ĝenerale, kie tio aspektis por longdaŭra batalo. Montriĝis, ke Hitlero ne estas kompleza membrigi por ĝi sufiĉajn fortojn, ĉar li bezonis ilin en Sovetunio. Planitaj operacoj kontraŭMalto kajĜibraltaro neniam okazis kaj la situacio en Norda Afriko ŝanĝiĝis kvazaŭ sur balancilo.

Somere la vizaĝo de milito radikale ŝanĝiĝis, kiam germana atako kontraŭ Sovetunio (Operaco Barbaroso), kiu komenciĝis la22-an de junio1941, komencisGrandan patriotan militon kaj tute ŝanĝis la militan situacion. Plimulto da milita klopodo de Germanio koncentriĝis kontraŭ Sovetunio, kiu estis definitive erigota ankoraŭ en la paso de la jaro. Sed spite al grandegaj sukcesoj de laWehrmacht tia ĉi supozo montriĝis kiel tro optimisma kaj Germanio tial troviĝis en longdaŭra kaj tre elĉerpanta lukto kontraŭ la malamiko, kiu evidente superis ĝin en homaj, materialaj kaj parte eĉ en industriaj potencialoj. Tiu ĉi batalo englutis en la praktiko ĉiujn ties militajn potencialojn, do la ceteraj batalkampoj devis esti neglektataj. Dum tiuj ĉi cirkonstancoj memkompreneble reviviĝis britia flanko, kiu eluzis la okupon de Germanio kaj usonaj materialaj (kaj parte ankaŭ armea) helpoj kaj komencis ampleksajn kontraŭagadojn sur la nordafrika kaj la mediteranea militejoj.

Japanajaviadiloj elteriĝante elaviadila ŝipo.

Fine de la jaro poste venis definitiva gradado de la konflikto: potencaj disputoj inter la ekspandemaJapanio kaj grandpotencoj kaj la konvinko de Japanio, ke ties kontraŭuloj estas pro decida maniero dumtempe malfortigitaj, gvidis al tio, ke la imperiestrejo decidiĝis enpaŝi en la militon. La7-an de decembro1941 ligo de ses japanajaviadilŝipoj sen proklamo de militoekatakis usonan maristan armean bazon nomePearl Harbor surHavajo. Je unu tago pli poste, la8-an de decembro1941,Usono deklaris militon al Japanio. La 8-an de decembro okazis neniiga aviadil-atako de japanaj aviadiloj kontraŭfilipinajflughavenoj. Estis neniigitaj dum ĝi 3/4 de usonajĉasaviadiloj kaj 1/2 de usonajbombaviadiloj. Japanio poste abrupte ekatakis enPacifiko kajAzio kaj kontraŭ usonaj armeaj bazoj kaj kontraŭ britiaj, francaj kaj nederlandaj kolonioj kaj ĝi haltis nur en aprilo de 1942. Ankoraŭ ĝis la fino de la jaro estis okupitaj insulojGuamo (la10-an de decembro) kajWake (la22-an de decembro), britia armea bazoHongkongo (la24-an de decembro) kaj kapitulacisMalajzio (11-an de decembro), dum kies defendo la britia maristaro perdis enbatalo ĉe Kuantan la forton Z (nomebatalŝipojPrince of Wales kajRepulse).

Hitlero estis sub la unuaj influoj evidente konvinkita, ke Usono estos rapide malvenkita fare de Japanio kaj ke finfine ĝi jam nun intervenas en lian militon kontraŭ Britio kaj Sovetunio tiom, ke tio en la praktiko estas milito (liveroj al Britio kaj Sovetunio, akompano de britiaj konvojoj), do senhezite li deklaris la11-an de decembro militon ankaŭ al Usono. Li same esperis, ke Japanio reciproke subtenos lian militan klopodon en Sovetunio, tamen Japanio nenion tian eĉ ekmemoris. Tiuj ĉi pli supre menciitaj eventoj kontribuis al kunigo de ĝis nun apartigitaj militejoj en Eŭropo kaj Azio (respektive deAtlantiko kajPacifiko), alkondukis Usonon en la militon kaj gvidis al finkreado de evidentaj aliancaj koalicioj.

1942

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1942).
Stratbataloj enStalingrado

La jaro1942 prezentis rompan jaron de la milito. La koalicioj jam formiĝis kaj estis maksimume evidente, ke se la potencoj deAkso rapidige ne eluzos sian armean superforton kaj strategian iniciativon, atendas ilin malvenko, ĉar iliaj kontraŭuloj disponis de grandega superforto en industriaj, homaj kaj materialaj fontoj. La Akso bezonis rapidan venkon antaŭ ol eklaboriĝos grandegaj industriaj ebloj de Usono, rapide transformitaj al la milita produktado. Tiu ĉi fakto diktis grandamplekse agadojn de Germanio kaj Japanio, ambaŭ membroj de Akso.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOrienta Fronto (Dua Mondmilito).

Dekomence tio aspektis por ili ankoraŭ promeseme, Germanio komencis novan ampleksan ofensivon en suda parto de la orienta batalfronto atingante kulminajn sukcesojn enbataloj kontraŭ aliancanaj provizŝipoj, pro kio ĝi alproksimigis Grandan Brition al preskaŭ rando de kolapso. Japanio denove kolektis riĉajn fruktojn de sia ofensivo, komencita fine de la pasinta jaro. Tamen, baldaŭ komencis montriĝi, ke ambaŭ flankoj trotaksis siajn fortojn. La germanaj soldataroj jam ne plu kapablis transiri en ofensivon en la tuta orienta batalfronto kaj ili ne ricevis sufiĉe da fortoj por la mediteranea kaj la afrika militejoj. Dekomence espera antaŭenpaŝo tra sudaRusio kaj alKaŭkazio haltis danke al teruraj surstratajbataloj en Stalingrado, kiu tiel fariĝis okazejo de decida renkontiĝo deGranda patriota milito. Ironie estas, ke se la germanaj fortoj anstataŭ rekta atako kontraŭ la urbo estus decidiĝintaj ĉirkaŭi la urbon, evidente ili eble estus sukcesintaj atingi tion sen pli grandaj perdoj, sed Hitlero ĉi tie realigis sian vizion, ke la urbo devas esti konkerita kiel eble plej baldaŭ per rekta atako. La germana antaŭenpaŝo estis haltigita kaj enNorda Afriko kaj en la orienta batalfronto kaj fine de la jaro grandega kontraŭsturmo deRuĝa Armeo (operaco Urano) ĉirkaŭis grandajn germanajn fortojn enStalingrado kaj tie disbatis la germanan batalfronton ekde sudaBelorusio ĝisKaŭkazio. La minaco de ĉirkaŭo kaj neniigo nun ŝvebis super ĉiuj germanaj taĉmentoj en tiuj ĉi regionoj kaj ĝi eldevigis ampleksan retiriĝon ĝis profundejo deUkrainio.

Situacio enAzio en1942.

Sur pacifika batalfronto la japanaj fortoj senĉese rapide antaŭenpaŝis. La19-an de januaro kapitulacisBritia Borneo (Saravako kajBrunejo), la23-an de januaro estis konkeritaRabaul, la15-an de februaro kapitulacisSingapuro kaj la9-an de marto kapitulacisJavo. Al la kapitulaco de Javo antaŭis kelke da bataloj. En bataloj deMakasara markolo,Badunga markolo,Java Maro,Sunda markolo kajbatalo ĉe Bawean japanoj venkis. La venka militiro de japanoj daŭris plu. En marto ili konkerisBukaon,Bougainville-on kajŜortlandajn insulojn, la23-an de marto ili konkerisAndamanojn. Krom tio, ili elŝipiĝis enNov-Gvineo enLae kajSalamaua. La9-an de aprilo kapitulacisBataano kaj la6-an de majo kapitulacisCorregidor - lasta rezisto surFilipinoj. Dum komenco de la jaro japanoj entreprenis ankaŭ kelke da signifaj aviadilatakoj, nome la19-an de februaroaviadilatako kontraŭ Darwin (Aŭstralio) kaj la5-an de aprilo kaj la9-an de apriloaviadilatakoj kontraŭ Cejlono. Unusola pli signifa agado de usonanoj estis aviadilatako de 16 bombaviadiloj B-26 kontraŭTokio la18-an de aprilo.

Usonajmarines (marsoldatoj) enGuadalcanal (nov.1942).

Poste la situacio komenciĝis turniĝi, ĉar antaŭenpaŝo de la japanaj surteraj taĉmentoj estis haltigita en enlando de insuloNov-Gvineo (Kampanjo de la Kokoda Vojo) kaj la surmaraj fortoj ne kapablis rompi reziston de la aliancana maristaro, kun kiu ili kunpuŝiĝis enbatalo en Korala Maro. La japanaj maristaj fortoj kaŭzis longe planitan decidan batalon kontraŭ usonajaviadilŝipojĉe Midway, sed kontraŭ supozoj ili suferis en ĝi erigan malvenkon kaj ilia atakema potenca eblo falis tiom, ke jam ne plu ekzistis ia espero por sukcesa gvidado de ataka surmara milito de pli granda amplekso — de tiu ĉi momento Japanio estis sur strategia nivelo antaŭdestinita al pasiveco kaj al iompostioma falo, kvankam ĝi povis ankoraŭ ian tempon sukcese ataki sur la azia tero. Unusola japana sukceso enoperaco Midway estis konkero de insulojAtto kajKisko (Aleŭtoj) en Norda Pacifiko. La7-an de aŭgusto usonaj taĉmentoj elŝipiĝis ĉeGuadalcanal, per kio komenciĝis senpardonaj bataloj je tiu ĉi insulo, kiuj finiĝis nur en la7-a de februaro per evakuado de japanoj. Dum kampanjo de Guadalcanal okazis tiuj ĉi surmaraj bataloj: la8-an de aŭgustobatalo ĉe insulo Savo, la24-an de aŭgustobatalo ĉe orientaj Salomonoj, la11-a ĝis la12-a de oktobrobatalo ĉe kabo Espero, la26-an de oktobrobatalo ĉe insuloj Santa Cruz, la13-a ĝis la15-a de novembrobatalo ĉe Guadalcanal, la30-an de novembrobatalo ĉe Tassafaronga kaj la29-a ĝis la30-a de januaro1943batalo ĉe insulo Rennell.

1943

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1943).
Ĉiang Kai-ŝek deĈinio, Roosevelt, kajWinston Churchill de Britio ĉe laKairo Konferenco en 1943.
Batalo enLucca,Italio.

La jaro1943 jam nur konfirmis la senesperan postenon deAkso, kies falo komenciĝis en la jaro1942. MarŝaloManstein, unu el la plej grandaj strategoj de la 20-a jarcento, ja ankoraŭ pruvis kontraŭe al ĝenerala atendado eĉ spite al neniigo de la armeo dePaulus stabiligi la orientan batalfronton kaj komenci ampleksan printempan ofensivon de Manstein, dum kiu li ĵetis embarasigitajn sovetajn soldatarojn reen kaj rekonkerisĤarkov-on, sed tio estis lasta vere karakteriza sukceso de Germanio. Poste jam sekvis definitiva falo: fiasko de la germanasubmarŝipa milito en ladua batalo je Atlantiko, kolapso de la soldataroj de Akso enNorda Afriko sub koncentriĝinta premo de britoj kaj usonanoj (elŝipiĝintaj okcidente enkadre deOperaco Torĉo), malsukceso en batalo je Kurda arko kaj sekva neniiga soveta ofensivo, kiu forpelis la germanajn fortojn nur malantaŭDnepron, falo deSicilio kaj sukcesa elŝipiĝo deAliancanoj enItalio. Tiu poste transiris al flanko de Aliancanoj, sed la germanaj fortoj prompte ekprenis ties pli grandan parton. Sed tio neniel povis ŝanĝi en la fakto, ke la italaj taĉmentoj ĉesis esti fidindaj kaj ke Aliancanoj tute priregisMediteraneon.

Situacio enAzio (1943-1945).

Eĉ ne Japanio estis pli sukcesa -batalo je Guadalcanal finis la7-an de februaro per ties unusignifa malvenko. Malbone evoluis ankaŭ bataloj surNov-Gvineo. La2-an de januaro aliancanoj elŝipiĝis ĉeBuna, la4-an de septembro ĉeSalamaua kaj plie japanoj dum alveno de novaj fortoj suferis malvenkon enbatalo en Bismarka Maro (la2-a ĝis la4-a de marto). Malfruiĝis ankaŭ antaŭenpaŝo de japanaj taĉmentoj enĈinio. Unusola karakteriza sukceso estis militiro enBirmo, sed eĉ ne tio kapablis plenumi ĉiujn celojn kaj ne promesis tro da esperoj en estontecon. La aliancanaj fortoj komencis sian ofensivon en intencoj de taktiko pere de transsalto el insulo al insulo kaj la imperiestra maristaro jam ne havis potencajn eblojn al respondantaj kontraŭagadoj. Kiam la bataloj jeGuadalcanal estis finintaj, Aliancanoj antaŭenpaŝis traSalomonaj insuloj al nordo alRabaul. La5-an de junio ili elŝipiĝis sur insuloNov-Georgio, la15-an de aŭgusto ili elŝipiĝis sur insuloVella Lavella kaj la1-an de novembro sur insuloBougainville. Dum tiu ĉi militiro okazis la tuta vico da surmaraj bataloj kun alternaj sukcesoj - la6-an de juliobatalo en golfo Kula, la13-an de juliobatalo ĉe insulo Kolombangara, la6-a ĝis la7-a de aŭgustobatalo en golfo Vella, la7-an de oktobrobatalo ĉe Vella Lavella, la1-an de novembrobatalo en Golfo de Imperiestrino Auguste, la5-an de novembro kaj la11-an de novembroaviadilatakoj kontraŭ Rabaul kaj la26-an de novembrobatalo ĉe kabo de sankta Georgo.

En la mezaPacifiko okazis la20-an de novembro aliancana elŝipiĝo surinsuloj de Gilbert. En la norda Pacifiko okazis bataloj surAleŭtoj. La27-an de marto okazisbatalo ĉe Komandorski-insularo, la29-an de majo aliancanoj liberigis insulojAtta kaj la27-an de aŭgusto insulonKisko. Usonajsubmarŝipoj priregis plimulton dePacifiko kaj laŭvorte ilimasakris japanan komercan ŝiparon, al kio japanoj ne kapablis trovi respondantan kontraŭarmilon. Provizado de iliaj malproksimaj postenoj kolapsis, evakuadon kaj transŝovojn de taĉmentoj devis fari valorajmilitŝipoj, sed da kiuj ne estis sufiĉe kaj kiuj estis bezonataj aliloke. Spertaj pilotoj estis mortantaj kaj estis neniu, kiu anstataŭis ilin, plie militproduktado kolapsis pro manko dekrudmaterialoj kaj estis finantaj ankaŭ movigsubstancoj.

1944

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOperaco Overlord.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1944).
Eko de laoperaco Overlord enNormandio.

La jaro1944 estis porTria regno kajJapaniokatastrofa. Jam la12-an de majoAliancanoj komencis ĉefan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj enItalio. La6-an de majo okazisTago T, kiam komencisoperaco Overlord - elŝipiĝo de aliancanoj enNormandio. Grandega somera ofensivo okazis en la orienta batalfronto, kie la sovetaj soldataroj komencis la20-an de juniooperacon Bagration-n. Enbelorusia batalfrontoRuĝa Armeo faris grandegan trarompon tra lagermana defendlinio, plua antaŭenpaŝo estis notita enĈebaltejo kaj enUkrainio.

La20-an de aŭgusto1944 estis komencita ofensivo kontraŭRumanio, kie post kelke da tagoj falis la registaro. Poste Rumanio deklaris al Germanio militon, kio havis por laWehrmacht katastrofajn sekvojn. Germanio perdiskrudnaftajn kampojn ĉePloiesti kaj ties soldataroj devis rapide deŝiriĝi el Rumanio. Dinamika antaŭenpaŝo daŭris ankaŭ en la okcidenta batalfronto, en septembro eĉ kelkaj usonaj taĉmentoj enpenetris ĝis la teritorio de Germanio. Aŭtune de 1944 okazis revivigo de germana milita maŝinarindustrio kaj kelkaj partaj sukcesoj. Oni sukcesis malebligi forfalon de hungaraj aliancanoj kaj aliĝon de Hungario al kontraŭnaziista koalicio; laWehrmacht krome perforte rompisribelon en Slovakio kajribelon en Pollando. La germanaj soldataroj haltis antaŭenpaŝon deRuĝa Armeo antaŭVarsovio, enĈebaltejo kaj enOrienta Prusio, ili malsukcesigisoperacon Market Ĝardenon kaj en decembro ili komencis ofensivon enArdenoj. Kontraŭe al tio, al la flanko de kontraŭnaziisma koalicio transirisFinnlando, kiu surprize rapide devigis laWehrmacht forlasi plimulton de sia teritorio.

ŜipoUSS Princeton brulanta dum labatalo ĉe Leyte.

Sur Pacifika militkampo usonanoj iom post iom liberigis pacifikajn insulojn de japana superregado. La23-an de februaro estis okupitajMarŝalaj insuloj, la12-an de aŭgustoMarianoj kaj la15-an de septembroPalaŭaj insuloj. Enkadre de bataloj je Marianoj okazis de la19-a ĝis la21-a de junio batalo enFilipina Maro, en kiu japanoj suferis grandan malvenkon. Ankaŭ surNov-Gvineo aliancanoj sukcese antaŭenpaŝis. La2-an de januaro ili elŝipiĝis enSaidor, la22-an de aprilo enHollandia, la17-an de majo en Sami kaj la30-an de julio enSansapor. La17-an de oktobro la usonaj soldataroj elŝipiĝis ĉeLeyte surFilipinoj. Ekde la24-a ĝis la26-a de oktobro okazisbatalo ĉe Leyte, kiu konsistis el bataloj enSibujana Maro, enmarkolo Surigao, ĉeSamaro kajĉe kabo Engano, en kiujusona armeo havis absolutan superforton. La imperiestra maristaro post tiu ĉi malvenko ĉesis prezenti por Aliancanoj signifan armean minacon.

La29an de novembro1944 laaviadilŝipon Ŝinanon subakvigis kvar torpedoj de la Usonasubmarŝipo Archerfish. Sume 1.435 maristoj kaj civiluloj estis perditaj, inkluzive de la kapitano (ABE Toŝio), kun 1080 savitaj. Ĝi restas la plej granda militŝipo iam subakvigita de submarŝipo. Ĝis fino de la jaro okazis ankoraŭ aliancana elŝipiĝo en filipina insuloMindanao (la15-an de decembro).

1945

[redakti |redakti fonton]
Montreal Daily Star: "Germany Quit", 7-a de majo 1945.
La "Grandaj Triopuloj": Attlee, Truman, Stalin, dum laPotsdama konferenco.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTempolinio de la Dua Mondmilito (1945).

Komence de la jaro1945 la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de angl-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktebloj mem, ol oni atendis (krom alia danke al amasa enkondukado de subterajfabrikoj), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiuj iom post iom senigis Germanion de fontoj dekrudmaterialoj nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumeno de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitajn taskojn, kiujn Hitlero mem donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.

Nokte de la12-a al la13-a de januaro la sovetiaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono dePoznan antaŭenpaŝante ĉiutage je 60 km. La31-an de januaroRuĝa Armeo staris surOdro, kio estis proksimume nur je 70 km for deBerlino. Spite al insistado deStalino, kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo enPomerio. Daŭrigis bataloj enOrienta Prusio kaj enHungario. Inter la4-a kaj la11-a de februaro okaziskonferenco en Jalto, kun reprezentantoj deSovetunio,Usono kajUnuiĝinta Reĝlando. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la Dua Mondmilito la6-an de marto (vidu artikolonOperaco Printempa Vekiĝo), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la7-an de marto1945 ponton trans riveroRejno ĉeRemageno kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La11-an de aprilo alvenis la 9-a usona armeo alElbo kaj konstruis antaŭpontejon netutaj 80 km deBerlino.

La14-an de aprilo tute disfalis la germana batalfronto enItalio. La16-an de aprilo Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭa manovro kaj la tuta ĉirkaŭado de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antaŭurbon de la germana ĉefurbo la24-an de aprilo, je unu tago pli poste komencisrekta sturmo kontraŭ Berlino. La30-an de aprilo1945Adolf Hitlermemmortigis sin kaj la2-an de majo la berlina garnizono kapitulacis. La6-an de majo1945 la sovetaj soldataroj komencisPragan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio deBohemio.Kapitulacaj aktoj de Germanio estis subskribitaj la7-an de majo enReims kaj la8-an de majo enBerlino. La lastaj bataloj enEŭropo okazis sur la teritorio deProtektorato Bohemio kaj Moravio, kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazisPraga ribelo, dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la11-an de majo1945. Julie okazis laPotsdama konferenco ĉe Berlino (vidu ankaŭ artikolon priPotsdama Interkonsento).

Sur la pacifika militkampo okazis en januaro de 1945 pluaj bataloj jeFilipinoj - la9-an de januaro usonanoj elŝipiĝis surLuzono-n. La1-an de februaroAliancanoj liberigisNordan Borneon. La19-an de februaro usonanoj elŝipiĝis surIwo Jima kaj la1-an de aprilo1945 surOkinawa, per kio komencis atako kontraŭ japanaj insuloj. La6-an de aŭgusto1945estis ĵetitaatombombo sur japanan urbonHiroŝima, kaj la9-an de aŭgusto estis ĵetita atombombo surNagasako. La8-an de aŭgusto1945Sovetunio deklaris militon alJapanio: la sekvantan tagon ĝi komencis atakon kontraŭ la japana armeo enManĉurio. La15-an de aŭgusto estis fermitaarmistico kaj la bataloj estis finitaj. La kapitulaca akto mem estis subskribita la2-an de septembro1945.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloInternacia Milittribunalo por Fora Oriento.

Rezistado dum la Dua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloRezistado dum la Dua Mondmilito.
La unuaj partizanoj dum la Dua Mondmilito sub gvido de majoroHenryk Dobrzański - Pollando, aŭtuno 1939.
KontraŭfaŝismaMaquis, kiu rezistisNaziismon en Eŭropo.

Rezistaj movadoj dum la Dua Mondmilito okazis en ĉiu lando okupita deNazioj laŭ ampleksa gamo da rimedoj, intervale de pasiva rezisto, misinformado kajpropagando, ĝis kaŝigado de kraŝitaj pilotoj kaj eĉ al rekta militado kaj la rekaptado de urboj. En multaj landoj, rezistaj movadoj foje estis ankaŭ referitaj kielSubtero. Tre ofte tiuj movadoj preparis la terenon por la alveno de la oficialaj armeoj militantaj, kaj ĉefe malhelpis la plifortigon de la okupaciantaj aksaj armeoj.

Inter la plej famaj rezistaj movadoj estis la Pola Rezisto, inkluzive de laPola Enlanda Armeo, partizanojLeśni, kaj la tutaPola Partizana Ŝtato; la sovetiaj partizanoj, la italaResistenza kondukita plejparte fare de la Itala Naciliberiga Komitato; laFranca rezistado, la jugoslavaj partizanoj, la Belga Rezisto, la Norvega Rezisto, la Greka Rezisto, la Nederlanda Rezisto kaj lapersekutita opozicio en Germanio mem (ekzistis 16 ĉefaj rezistaj grupoj kaj almenaŭ 27 malsukcesaj provoj murdi Hitleron kun multaj pliaj planitaj): resume, tra tuta Germani-okupata Eŭropo.

Gravaj kampanjoj kaj frontoj

[redakti |redakti fonton]
Operaco Weserübung

Bataloj

[redakti |redakti fonton]

Sieĝoj

[redakti |redakti fonton]
Lokomotivo trenas ŝarĝon de faruno laŭ tramreloj de blokitaLeningrado.

Mararmeaj bataloj

[redakti |redakti fonton]

Marbataloj

Monatfina statistiko pri marbataloj

Julio

Aŭgusto

  • 1940:Aliancanoj kajneŭtralaj ŝtatoj perdis surmaroj 92ŝipojn, en tio 56 pro agado desubmarŝipoj, la defendo sinkigis 3 submarŝipojn de la malamiko;
  • 1941: Aliancanoj kajneŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj ĉ. 30 ŝipojn, en tio 22 sinkigis en Atlantiko germanaj submarŝipoj
  • 1942:Aliancanoj kajneŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 123 ŝipojn, en tio 108 de subakvaj armiloj - 105 sinkigis germanaj submarŝipoj,japanoj perdis sur maroj 20 ŝipojn, en tio de submaraj armiloj - 17,italoj perdis sur maroj 14 ŝipojn, en tio de submaraj armiloj - 7
  • 1943:Aliancanoj kajneŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 38 ŝipojn, en tio germanaj submarŝipoj sinkigis 17,japanoj perdis sur maroj 23 ŝipojn, en tio 19 de sumbaraj armiloj,italoj perdis sur maroj 41 ŝipojn, en tio 7 de subakvaj armiloj
  • 1944:Aliancanoj kajneŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 44 ŝipojn, en tio 18 de subakvaj armiloj,japanoj perdis sur maroj 65 ŝipojn, en tio 49 de subakvaj armiloj

Gravaj kampanjoj de bombardado

[redakti |redakti fonton]

Defendaj linioj

[redakti |redakti fonton]

Gravaj generaloj kaj militestroj

[redakti |redakti fonton]
Erwin Rommel.
George S. Patton, 1943.

Politikestroj

[redakti |redakti fonton]
Stalin,Churchill kajRoosevelt dumjalta konferenco.

Kapitulacoj

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Militrakonto estas esplorprojekto pri Esperanto kaj la Dua Mondmilito, kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito.Pascal Dubourg Glatigny enEsperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj prezentis la projekton.[11]

La esperantlingva tekstaro pri la Dua Mondmilito havas avantaĝon super la nacilingva literaturo en tio, ke ĝi ne estas markita per la nacia sinteno tiukadre. Oni analizas la enhavon deLa Infana Raso deWilliam Auld pri la milito kaj pri la esperantistoj mem kiuj distanciĝas kajagnoskas sian malsukceson influi la socion kaj politikon kaj desegnas la apartan, paralelan vojon kiun ili sekvos de nun (p. 56). Tiu aparteco koincidas kun la manko de akurata dokumentaro pri esperantistoj dum la Dua Mondmilito: la organizoj estis disigitaj kaj apenaŭ aktivaj.La Granda Kaldrono (1978) deJohn Francis kajKiel Akvo de l’ Rivero (1962) deRaymond Schwartz sammontras, ke la unua ne evitis la Duan Mondmiliton. Dum la1980-aj jaroj oni remodigis la intereson pri la afero de laHolokaŭsto kaj tio malfermis la fluon de verkoj de esperantistoj pri tio, la milito kaj siaj personaj spertoj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gilbert 2001, p. 291.
  2. James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49.ISBN 978-1-6062-3038-1.
  3. Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.).
  4. "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others". www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018.
  5. Barrett & Shyu 2001, p. 6.
  6. Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj formale deklaris militon al la alia ĝis post laatako al Pearl Harbor en 1941.
  7. Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659.
  8. La oficiala kvanto de translokigitaj japanoj estis 120 mil personoj, viduWar Relocation Authority. (1946)The Evacuated People: A Quantitative Study, p. 8.. Ne estas tamen plena kvanto, ĉar parto de japanoj estis en aliaj ejoj.
  9. The UN Security CouncilArkivigite je 2012-06-20 per la retarkivoWayback Machine, Alirita la 15an de majo 2012
  10. Herman Van Rompuy, President of the European Council; José Manuel Durão Barroso, President of the European Commission (10a de Decembro 2012)."From War to Peace: A European Tale". Nobel Lecture by the European Union. Alirita la 12an de Decembro 2018.
  11. Pascal Dubourg Glatigny,Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj. EnIKU-libro de 2020 pp. 51-61.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Gilbert, Martin (2001). "Final Solution". In Dear, Ian; Foot, Richard D. The Oxford Companion to World War II. Oxford, UK: Oxford University Press. pp. 285–292.ISBN 978-0-19-280670-3.
  • Sommerville, Donald (2008). The Complete Illustrated History of World War Two: An Authoritative Account of the Deadliest Conflict in Human History with Analysis of Decisive Encounters and Landmark Engagements. Leicester: Lorenz Books.ISBN 978-075481898-4.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Dua Mondmilito

Filmoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
 Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti Dua Mondmilito

Okcidenta Eŭropo ·Orienta Eŭropo ·Afriko ·Proksima Oriento ·Mediteraneo ·Azio kaj Pacifiko ·Atlantiko

Signifajpartoprenantoj

Tempolinio

Aspektoj

Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo.

Preludo
Kaŭzoj

AliancanojAkso

en milito de 1937
 Ĉinio

enpaŝis en 1940
Norvegio Norvegio
Belgio Belgio
Nederlando Nederlando
 Grekio

enpaŝis en 1941
 Jugoslavio
Sovetunio
Usono Usono
Filipinoj Filipinoj

enpaŝis en 1942
 Meksiko
Brazilo Brazilo

enpaŝis en 1943
 Italio

enpaŝis en 1944
Rumanio Rumanio
 Bulgario
Finnlando Finnlando

en milito de 1937
Japanio Japanio

enpaŝis en 1939
 Germanio
 Slovakio

enpaŝis en 1940
 Itala reĝlando  (ĝis 1943)

enpaŝis en 1941
Bulgario Bulgario  (ĝis 1944)
 Kroatio
 Hungario
 Irako  ĝis 1941
Rumanio Rumanio  (ĝis 1944)
Finnlando Finnlando  (ĝis 1944)
Serbio Serbio
Montenegro Montenegro
Albanio Albanio

enpaŝis en 1942
Tajlando Tajlando

enpaŝis en 1943
SRI

Rezistmovadoj

Aŭstrio ·Baltio2 ·Besarabio1 ·Ĉeĥio ·Danio ·Etiopio ·Francio ·Germanio ·Grekio ·Italio ·Judoj ·Koreio ·Nederlando ·Moldavio1 ·Norvegio ·Pollando ·Tajlando ·Sovetunio ·Slovakio4 ·Ukrainio3 ·Vjetnamio ·Jugoslavio


1 kontraŭsoveta.
2 kontraŭsoveta kaj kontraŭnazia.
3 kontraŭnazia, kontraŭpola, kaj kontraŭsoveta.
4 kontraŭhungara, kontraŭnazia, kaj kontraŭsoveta.
5 Laste almajo de 1945.

 Dua Mondmilito en Vikivortaro publike alireblaj libroj pri la temo en Vikilibroj     citaĵoj pri la Dua Mondmilito en Vikicitaro
 fontaj tekstoj pri la Dua Mondmilito en Vikifontaro      dosieroj pri la Dua Mondmilito en la Komunejo novaĵtekstoj pri la Dua Mondmilito en Vikinovaĵoj  
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la35-a semajno de la jaro2007.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la24-a de februaro 2019 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dua_Mondmilito&oldid=9121902"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp