Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Drozofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drosophila
nigraventra drozofilo drosophila melanogaster
nigraventra drozofilodrosophila melanogaster
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ArtropodojArthropoda
Klaso:InsektojInsecta
Ordo:DipterojDiptera
Subordo:BraĥicerojBrachycera - "Muŝoj"
Familio:DrozofiledojDrosophilidae, neformale "vinagromuŝoj"[1]
Subfamilio:DrozofilenojDrosophilinae
Genro:DrozofilojDrosophila, neformale "bananmuŝoj"[1]
Fallén, 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Drozofiloj, neformale nomataj ankaŭ "bananmuŝoj",[1] estas genro de insektoj el la ordodipteroj. La genro ampleksas ĉirkaŭ 3.000 speciojn, kiuj vivas en ĉiuj ne tro malvarmaj regionoj.

Uzo en scienco

[redakti |redakti fonton]

La specioDrosophila melanogaster (nigraventra drozofilo) estas ŝatata esplorobjekto degenetikistoj, ĉar ĝiajkromosomoj estas kompare tre grandaj. Krome, por kolekti ilin oni simple devas lasi botelon, kiu enhavas putrantan frukton (apartevinberojnbananojn), apud malfermita fenestro en laboratorio dum kelkaj horoj. Poste enŝovu la ŝtopilon. La drozofiloj reproduktiĝas tre rapide kaj la nova generacio plenkreskas en 12 tagoj kaj ĉiu ino povas demeti 200ovojn. Tial dum kelkaj monatoj oni povas studi ilin tra multajgeneracioj.

Profesoro Castle ĉeUniversitato Harvard unuafoje uzis ilin dum1900 sed estis ProfesoroThomas Hunt Morgan ĉeKolumbia Universitato,Novjorko, kiu uzis ilin dum sia kreado de la bazo de modernagenetiko.

Drozofiloj kutime havas ruĝajn okulojn sed Morgan trovismutaciulon kun blankaj okuloj kaj poste bredis de ĝi. Ĉiuj el la idoj havis ruĝajn okulojn. Poste li interbredis ilin kaj trovis ke, de la venonta generacio estis 3470 kun ruĝaj sed 782 kun blankaj okuloj. Tio korespondis proksimume laŭ la prognozoj faritaj per lateorio de Mendel.Gregor Mendel eksploris kunpizoj kaj studis kiel sulketoj (kompare kun glata ŝelo) trairas tra la generacioj. Lia teorio antaŭvidas proporcion 3:1.Trajtoj estas senditaj al ido iom el la patro, iom el la patrino perkromosomoj.

La eksperimentoj de Morgan dum1910 trovis aliajn mutaciojn en drozofilo, ekzemple tri tipoj da flugiloj kaj oliva korpo anstataŭ la kutima tankolora. Li trovis ke tiuj ankaŭ akordis kun la teorio de Mendel.

Por pligrandigi la nombron de mutacioj en drozofiloj por pli rapidi la sciencan esploradonHermann Muller malŝirmis ilin al diversaj kemiaĵoj, altaj temperaturoj kajiksoradioj. Li ŝokiĝis kiam li trovis ke iksoradioj pligrandigis mutaciojn je 15 000 procentoj. Tio estis la unua averto al homoj pri la danĝero kaj eblaj venontaj problemoj proradiado.

De post la eksperimentoj de Morgan pri drozofiloj, oni jam uzis kaj ankoraŭ uzas ilin en multaj eksplorado-fakoj - kancero, tuttera plivarmiĝo,Alzheimer-malsano, drogsklaveco kaj eĉ senpezeco de kosmonaŭtoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2en PIV 2020
Ĝermo pri insekto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priinsekto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Portala ikonoPortalo pri Zoologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Drozofilo&oldid=8963204"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp