Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Drozero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drozero
Drosera rotundifolia
Drosera rotundifolia
Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonajMagnoliopsida
Ordo:KariofilalojCaryophyllales
Familio:DrozeracojDroseraceae
Genro:DrozeroDrosera
Linnaeus1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rondfoliasunroso (drozero) en sia natura vivmedio - marĉo en nordaNigra Arbaro

Drozero (sunroso) estas genro dekarnovoraj plantoj, kiuj vivas en medioj malriĉaj je bazaj nutrosubstancoj (aparte je nitrogeno) kiel ekzemple pluv-marĉojsablaj grundoj. Drozeroj prizorgas la bezonatan nitrogenon per kaptado kaj digestado de bestoj, aparte:insektoj.

La genrodrozero havas pli ol 100speciojn, ili vivas en ĉiuj kontinentoj kromAntarkto kaj estas aparte multnombraj enAŭstralio (kontinento). En Eŭropo vivas nur tri drozero-specioj: rond- kaj longfolia kaj meza sunroso (D. rotundifolia, anglica kaj intermedia), ĉiuj listigitaj kielprotektendaj specioj.

La kaptilo de "sun-roso"

[redakti |redakti fonton]
Sunrosa folio dedrozero kaba (Drosera capensis)

Kaj la botanika nomodrozero (elgreka δρόσοςdrosos = „roso, rosguto“) kaj la kutima nomo "sunroso" venas el la brilo de la multnombraj gutoj de glandsekreciaĵo pinte de latentakloj, kiuj aspektas kiel frumatenaj rosgutoj. Tiuj tipaj gutoj fakte estas la esenca parto de la drosera insektkaptilo.

Sur la folioj troviĝas multajtentakloj kun la karakterizaj glutoj. La gutoj aspektas kiel roso, sed fakte konsistas el gluamukecasekreciaĵo, kiu allogas bestetojn, ĉefe insektojn.

Bestetoj tuŝas la gutojn kaj gluiĝas. Ju pli ĝi baraktas por liberiĝi, des pli da apudaj tentakloj moviĝas al la kaptaĵo. Kelkaj drozeroj eĉ posedas faldeblajn foliojn: ladrozero kaba povas faldiĝi je 180° kaj tiel enŝlosi la kaptaĵon. Enzimoj en la guto komencas digesti la kaptitan besteton, dum aliaj glandoj ĉe la bazo de la tentakloj sekreciasenzimojn por sorbi la nutrajn substancojn.

Endanĝerigo

[redakti |redakti fonton]
Drosera admirabilis

Eŭropo: Protektita estas drozero en Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Svisio. - La plej granda danĝero por la eŭropaj specioj estis la homa uzado de ilia biotopomarĉo per sekigo kaj forfosado de latorfo. Tiel en multaj regionoj perdiĝis grandaj areoj da marĉo kaj kune kun ili la drozeroj. Ne sukcesis provoj, rehejmigi drozeron en marĉoj, kie ĝi perdiĝis.

EnSudafriko kajAŭstralio la ĉefdanĝero estas la disvastiĝo de loĝkvartaloj kaj la sekigo por krei agrikulturajn areojn.

EnMadagaskaro la ĉefdanĝero estas la kolektado de drozeroj por eksporti ilin kiel ekzotikaĵoj por eŭropaj loĝĉambroj (jare 10-200 milionoj!).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Darwin Charles:Insectivorous Plants, (insektmanĝaj plantoj)1875.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Drozero&oldid=8355967"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp