Dromaius estas genro deStrutoformaj birdoj loĝantaj en Aŭstralio. Estas unu nune vivanta specio,Dromaius novaehollandiae komune konata kielEmuo. Ĝis la formorto ekzistis pliaj birdospecioj de la genro, kiuj ĉiuj havis la vorton "emuo" en sia esperantlingva nomo - tial la tuta genro en Esperanto ankaŭ komune nomatasemuoj.
En sia origina priskribo de1816 pri la emuo,Louis Jean Pierre Vieillot uzis dugenrajn nomojn; unueDromiceius, posteDromaius kelkajn paĝojn poste. Estis polemiko ekde tiam pri kiu estas ĝusta; tiu lasta estas pli ĝuste formita, sed la konvencio ĉetaksonomio estas ke la unua nomo formita staru, se ne estas klaratajperaro.[1] Plej modernaj publikaĵoj, inklude tiujn de la aŭstralia registaro,[2] uzasDromaius, kunDromiceius menciita kiel alternativa literumado. Aliaj misliterumitaj sinonimoj estas priskribitaj por tiu genro.[2] Tamen, la literumadoDromiceius estis uzata deDale Russell en sia nomigo de 1972 de la dinosaŭroDromiceiomimus.
Ilustracio fare deCharles-Alexandre Lesueur, baze sur vivaj pentraĵoj farutaj dum la veturado de Baudin kaj specimenoj tenitaj kaptivece ĉe laĜardeno de la Plantoj. La animaloj estis supozite masklo kaj ino de la sama specio, sed estas nune supozataj Kanguruinsula emuo kaj Reĝinsula emuo[3]
Dromaius novaehollandiae,Emuo, restas komuna en plej el la malpli loĝataj partoj de kontinenta Aŭstralio. Ĝenerale populacio varias el jardeko al jardeko depende de la pluvokvanto; el 200,000 al unu miliono, sed tipa nombro estas duonmiliono da individuoj. Kvankam jam ne plu estas emuoj en la dense loĝataj sudaj kaj sudokcidentaj agrikulturaj areoj, havigo de konstanta akvoprovizo en aridaj regionoj permesis la kontinentajn speciojn etendi siajn teritoriojn. Estas kvin agnoskitajsubspecioj aŭrasoj de emuo:
Dromaius novaehollandiae novaehollandiae – Sudorienta Aŭstralio – blankeca kolumo dum la reprodukta sezono.
Dromaius novaehollandiae woodwardi – Norda Aŭstralio – svelta, pli pala.
Dromaius novaehollandiae rothschildi – Sudokcidenta Aŭstralio – pli malhela, sen kolumo dum reproduktado.
Dromaius novaehollandiae ater –Reĝinsulo – LaReĝinsula emuo aŭKinginsula emuo havis ĉirkaŭ duonan grandon el la kontinenta specio. Ĉirkaŭ 1805 ĝi estis ĉasita ĝis formorto fare de fokĉasistoj kaj aliaj vizitantaj maristoj. Kelkaj individuoj estis tenitaj en kaptiveco enParizo, el kiuj la lasta mortiĝis en 1822. Oni konsideris ĝin distinga specio ĝis 2011.[4]
Dromaius baudinianus,Kanguruinsula emuo iĝis formortinta ĉirkaŭ 1827 kiel rezulto de ĉasado kaj oftaj incendioj. La pli granda kontinenta specio estis enmetita enKanguru-Insulo en la 1920-aj jaroj.
Dromaius ocypus, prahistoria specio de emuo,[5] priskribita el fosilioj de finaPlioceno (kuŝejoj de Sablejoj Mampuwordu, Lago Palankarinna, Aŭstralio) estis akceptita kiel distinga nuntempe.
Nombraj fosilioj de aliaj emuoj el Aŭstralio priskribitaj kiel separataj specioj estas nune konsideratajtemposubspecioj almenaŭ, pro la konsiderinda variado eĉ inter vivantaj individuoj.[6]Estas ankaŭ kelkaj neidentigeblaj restoj de emuecaj birdoj el rokoj tiom aĝaj kiom el la mezaMioceno.[7]
↑ (2010) “(William T. Stearn Prize 2009) "The mighty cassowary": The discovery and demise of the King Island emu”,Archives of Natural History37,p. 74.doi:10.3366/E0260954109001661.
↑Tim H. Heupink, Leon Huynen & David M. Lambert (2011). “Ancient DNA suggests dwarf and 'giant' Emu are conspecific”,PLoS One6 (4),p. e18728.doi:10.1371/journal.pone.0018728.
↑Miller, A.H. (1963). "Fossil ratite birds of the late Tertiary of South Australia". Records of the South Australian Museum 14: 413–420.
↑ (1987) “The fossil history of the emus,Dromaius (Aves: Dromaiinae)”,Records of the South Australian Museum21,p. 85–117.