Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dreyfus-skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Dreyfus

LaDreyfus-skandalo (aliaj nomoj estasDreyfus-afero kajDreyfus-krizo), kiu okazis en 1894, estis publika konflikto en la historio de laTria Franca Respubliko, kiu estis kaŭzata de la misjuĝo pri la juda soldatoAlfred Dreyfus, kiun oni estis akuzinta pro ŝtataperfido favora al laGermana Imperiestra Regno. Li ne kulpis, ĉar li ne vere perfidis Francujon, sed la respondeca kortumo juĝis tamen tiel, ke li ricevu la plej altan punon. Poste la juĝo estis oficiale retirita, sed la okazo, kiu iĝis temo de tre diversopiniaj kaj akraj diskutoj, ege damaĝis al la franca respubliko.

Proceso

[redakti |redakti fonton]
La sekreta dokumento
Ceremonio de la demisio de Dreyfus, Ilustraĵo en La Petit Journal

Perfido kaj akuzoj

[redakti |redakti fonton]

Fine de septembro 1894 la franca ŝtato estis informita de siasekreta servo, ke sekretaj milito-armilaj informoj estis donitaj despiono al Germanujo en la germana ambasadorejo deParizo. Tie oni trovis detruitan dokumenton, kiu enhavis la sekretajn informojn, kaj estis evidente antaŭe donita al germana reprezentanto. Pro la manskribo kaj la donitaj informoj, oni konkludis, ke Alfred Dreyfus estis la spiono, kiu kreis la dokumenton kaj donis ĝin al la germanoj.

Aresto kaj publika diskuto

[redakti |redakti fonton]

La 15-an de oktobro 1894 oni arestis Dreyfus, kiu estis ano de lafranca armeo, kaj fine de oktobro la publiko estis informita pri la okazo. Ne multe poste kreskis la nombro de antisemitaj kontraŭantoj de Dreyfus, kiuj akuzis lin “nur esti aliĝinta al la franca armeo por perfidi Francujon, ĉar li kiel judo malamas la francojn”[1]. Dume oni serĉis pli da pruvoj por la kulpo de Dreyfus, sed eĉ post dufojapertelegrama konfirmo de la ambasadoroj, ke Dreyfus ne havis kontakton al la eksterlandaj oficistoj, la franca ŝtatofalsigis la telegramojn en ilian negativan signifon kaj uzis ilin kiel pruvojn kontraŭ Dreyfus[2].

Post la aldono de pluaj falsitaj pruvoj, Dreyfus estis juĝita al militranga malpromociigo, elhejmigo kaj vivdaŭra aresto suratlantika insulo, kio estis la plej alta puno por ŝtata perfido, post kiam lamortopuno estis forigita el la konstitucio ekde 1848. La sekvan jaron, en 1895, la ministro pri milito Auguste Mercier ordonis, ke Dreyfus estu deportata al la puna kolonioDiabloinsulo. Samjare la familio de Dreyfus estis informita, ke oni uzis falsitajn pruvojn en la proceso, pro kio la familianoj incitis intelektulojn verki pri la “justeca eraro”, kio kondukis al pliampleksigo de la publikaj diskutoj.

J’accuse...!

En 1896 atingis la francan sekretan servon pruvo (la tiel nomatapetit bleu) pri la kulpo de la origine aŭstra soldato Ferdinand Walsin-Esterházy, kiu estis veninta al la franca armeo en 1892[3], koncerne la kazon de la perfido, pri kiu oni estis akuzinta Dreyfus. La antisemita preso plu subtenis la juĝon, dum ankaŭ kontraŭ-antisemitismaj skribantoj kielÉmile Zola publikigis gazetajn artikolojn por proklami, ke la juĝo pri Dreyfus neĝustis. Anstataŭ tujrehabiliti la akuzitan soldaton, la ŝtato provis reteni la novan dokumenton, kiu pruvis la senkulpecon de Dreyfus, kio parte eĉ sukcesis. Denovaj falsitaj pruvojpor lia kulpo, kiel lafaux Henry (francalingve pormalĝusta Henry), estis poste publikigitaj.

Fine la pruvopetit bleu estis donita al la familianoj de Dreyfus per bonvola soldato, kio kondukis al la finfina publikigo de la pruvo. La antisemitoj kaj aliaj malamikoj de Dreyfus ankoraŭ provis despere konfuzi la ministrojn sendante falsitajn telegramojn kaj denovajn fuŝpruvojn. Post kiam oni komencis proceson kontraŭ Esterházy la 4-an de decembro 1897, oni ĝin denove finis pro “manko de iu kaŭzo por akuzo” la 31-an de decembro. Du tagojn poste, en la nova jaro, la pariza urbestro ordonis denovan proceson kontraŭ Esterházy, kiu denove estis finigita pro samaj kaŭzoj. Nur kelkajn tagojn poste Émile Zola publikigis la konatan malferman leteron “J’accuse...!” (franclingve porMi akuzas) al la franca prezidento en la gazetoL’Aurore. En la letero li akuzis la francan publikecon pri la malĝusta traktado de Dreyfus. Pro la publikigo de tiu artikolo, la primilita ministro lasis akuzi Zola, kiu fuĝis alAnglujo por ne esti juĝata.[4]

Dreyfus-aferatabulludo, 1898, Afiŝo, 65 x 48 cm, Muzeo de Arto kaj Historio de Judismo en Francio

Post rifuzitapeticio de familionoj liberigi Dreyfus kajrehabiliti lin kaj post la publikigo pri la nevereco de la pruvofaŭ Henry kontraŭ Dreyfus, Esterházy, kiu tiutempe ankaŭ estis en Anglujo, unuafoje publike deklaris, ke li estis la skribinto de la dokumento enhavanta la milito-armajn informojn direktatajn al la germana ambasadorejo. Per tio la ŝtato vidis sin devigata denove prilabori la procezon pri Dreyfus. En 1899 oni decidis, ke oni denove faru proceson, en kiu estu pruvata, ĉu Dreyfus kulpis aŭ ne, kaj li povis do forlasi la Diabloinsulon je la 9-a de junio por reveni al Francujo, kie li estis vokata al la kortumo, kiu devis denove juĝi pri li. Spite ĉiujn jamajn pruvojn kaj la krizon, kiu jam tiutempe ŝancelis la francan publikecon, la kortumo decidis denove la kulpecon de Dreyfus kaj donis al li la punon de dekjara aresto. Pro la premo al la franca registaro pri la krizo, kiu dume estis jam internacie diskutata, kaj ĉar la nova franca prezidento ne volis danĝeri la pacan kuneston en la monda ekspozicio, kiu estis okazonta en la jaro 1900, li deklaris finfine la 27-an de decembro 1899, ke ĉiuj juĝoj kontraŭ Dreyfus estu sensescepte nuligataj. Dreyfus estis plene rehabilitata kaj eĉ estis militrange promociita.[5]

Signifo

[redakti |redakti fonton]

Estas kompreneble, ke la Dreyfus-afero iĝis simbola konflikto inter la plej diversaj opinioj, kiuj estis envolvitaj en tiu konflikto: antisemitaj, reakciemaj,konservativaj,socialaj kajliberalaj opinioj montriĝis en la publika diskuto pri la fuŝa proceso kontraŭ la senkulpulo. Precipe la antisemitismo montriĝis kiel kreskanta kaj neevitebla ideologio, kies plej grandaj efektiviĝoj en latotalismaj reĝimoj de la 20-a jarcento origine fontis el tempoj antaŭ la fino de la 19-a jarcento.

Politike

[redakti |redakti fonton]

Inter historiistoj estas vaste kredite ke la afero kaŭzis konsiderindan malfortiĝon en la potenco de lamonarkistoj, kiuj perdis la simpation de publiko kaj la gazetaro. La fakto ke la plej multaj el la monarkistoj kontraŭbatalis Dreyfus igis ilin esti identigitaj kun la multe da perforto kaj maljustoj kiuj akompanis la aferon. Retrospektive, laRespublikanismo aperis tiel fortigita el la afero kiel ĝi ne estis antaŭe, kaj esperoj de reveno al lamalnova reĝimo tute malaperis. Tamen estas tiuj, kiuj kredas, ke la monarkistoj estis ĉiukaze en malrapida procezo de perdo de sia potenco kaj la afero nur elstaris ĝin.

Ne estas dubo, ke la afero tuje efikis por malhelpi lacentro-dekstran registaron kaj helpis plifortigi la potencon demaldekstraj frakcioj. Aliflanke, la afero unuigis lanaciistojn, helpis ilin akrigi iliajn pretendojn kaj celojn kaj iom post iom starigi ilian potencon. La socialistoj en Francio ankaŭ spertis konsiderindan influon de la aferon, ĉar la unuan fojon ili devis trakti la demandon, ĉu ili devas partopreni en la konflikto interburĝoj, kiel okazis, kaj fakte la demando elstaris ĉu socialisma partio povus sidi en burĝa registaro. Multaj socialistoj (kiel ekzempleJaurès kajBlum) esprimis subtenon por Dreyfus, eĉ se la oficiala instrukcio de la socialistgvidantoj estis ke neniu devus partopreni en la konflikto.

Socie

[redakti |redakti fonton]

La afero Dreyfus akompanis Francion dum preskaŭ ses jaroj, dum kiu tempo ĝi estis la ĉeftemo de politiko kaj novaĵoj tiel ke ĝi estis simple referita per la nomo la "afero". La afero pliakrigis la kontraŭaĵojn inter la politika dekstro kaj maldekstro, kaj kreis en la franca socio profundan fendiĝon, kiu ne resaniĝos ĝis la fino de la tagoj de la Tria Respubliko. La disigo multe malfortigis Francion interne, kaj kelkaj eĉ citis ĝin kiel unu el la frutempaj kialoj de la rapida falo de Francio enDua Mondmilito, 40 jarojn poste.

En la baldaŭo de la afero, estas interkonsentita ke la potenco de la eklezio malpliiĝis, kaj la prestiĝo de la armeo estis difektita. La statuso de antisemitismo en Francio ankaŭ tre malpliiĝis. La afero reliefigis alian gravan punkton, kiu iris multe preter la limoj de Francio, kaj tio estis la pliiĝo de la potenco de lapublika opinio kaj la gazetaro. La venena propagando cirkulita en la gazetaro kontraŭ Dreyfus estis inter la kaŭzoj de lia akuzo, same kiel la artikolo "Je accuse" (Mi akuzas) kies publikigo en gazetaro konsekvence helpis malkondamni lin. Politikistoj en Francio komencis pli kaj pli plaĉi al la publika opinio kaj klopodi akiri simpatian raportadon en la gazetaro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Whyte, paĝo 49
  2. Whyte, paĝoj 46-48
  3. Ferdinand Walsin Esterhazy, Encyclopaedia Britannica. Vidite la 18-an de oktobro 2012.
  4. Dreyfus-AffäreArkivigite je 2014-10-25 per la retarkivoWayback Machine, Universitato de Passau. Versio de la 18-a de oktobro 2012.
  5. Biographien der Protagonisten[rompita ligilo], Moses-Mendelssohn-Zentrum Potsdam. Vidite la 18-an de oktobro 2012.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dreyfus-skandalo&oldid=8878627"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp