DragonForce estas brita bando depotenca metalroko elLondono,Anglio.[1] La bando formiĝis en1999 fare de gitaristoj Herman Li kaj Sam Totman, kaj famas pro siaj longdaŭraj kaj rapidajgitarsoloaĵoj,fantazi-tema vortumado kaj sono influita devideoludoj. La nuna membraro de DragonForce estas komponita de Li, Totman, kantisto Marc Hudson, drumisto Gee Anzalone kaj basistino Alicia Vigil. La bando trairis kelkajn membroŝanĝojn laŭlonge de sia kariero; longdaŭraj membroj nome kantisto ZP Theart, klavaristo Vadim Pruzhanov, drumisto Dave Mackintosh kaj basisto Frédéric Leclercq estas inter la iamaj membroj de la bando.
DragonForce publikigis ok studialbumojn, du koncertalbumojn, unu kompilalbumon, unu koncertan DVD kaj unudemo. Ilia tria albumo,Inhuman Rampage (2005), ricevis oran atestilon de laRecording Industry Association of America (RIAA) kaj de laBritish Phonographic Industry (BPI); ilia ĉefa unuopaĵo, "Through the Fire and Flames", estas ilia plej bone konata kanto, kaj aperis en kelkaj videoludoj, kielGuitar Hero III: Legends of Rock. La ĉefa unuopaĵo el ilia kvara albumo, "Heroes of Our Time", estis nomumita por premioGrammy en 2009. DragonForce estis referencata kiel unu el la "kvar grandaj" bandoj depotenca metalroko, kunHelloween,Blind Guardian, kajSabaton.[2]
Nunaj membroj
- Marc Hudson – ĉefa voĉo(2011–nun)
- Herman Li – gitaro, apoga voĉo(1999–nun)
- Sam Totman – gitaro, apoga voĉo(1999–nun)
- Alicia Vigil – basgitaro, apoga voĉo(2022–nun; turnea membro 2020–2022)
- Gee Anzalone – drumoj, perkutado, apoga voĉo(2014–nun)
Turnemembroj
- Damien Rainaud – basgitaro, apoga voĉo(2019)
- Mauricio Chamucero – drumoj(2003)
- Christian Wirtl – drumoj(2003)
- Aquiles Priester – drumoj(2020)
Iamaj membroj
- ZP Theart – ĉefa voĉo(1999–2010)
- Steve Scott – basgitaro, apoga voĉo(1999–2000)
- Diccon Harper – basgitaro(2000–2002)
- Adrian Lambert – basgitaro, apoga voĉo(2002–2005)
- Frédéric Leclercq – basgitaro, apoga voĉo(2006–2019; turnea membro 2005–2006)
- Steve Williams – klavaro, kejtaro(1999–2000)
- Vadim Pruzhanov – klavaro, kejtaro, sintezilo,teremino, apoga voĉo(2001–2018)
- Matej Setinc – drumoj, perkutado(1999)
- Didier Almouzni – drumoj, perkutado(1999–2003)
- Dave Mackintosh – drumoj, perkutado, apoga voĉo(2003–2014)
- Valley of the Damned (2003)
- Sonic Firestorm (2004)
- Inhuman Rampage (2005)
- Ultra Beatdown (2008)
- The Power Within (2012)
- Maximum Overload (2014)
- Reaching into Infinity (2017)
- Extreme Power Metal (2019)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloDragonForce en la angla Vikipedio.