Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

dpi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

por pliaj signifoj, viduDPI

dpi estas la angla mallongigo dedots per inch (esperantigita kielpec por "punktoj en colo"), t.e. montras la nombron de bildaj punktoj enangla colo (25,4 mm).

Bilda datumaro kaj aparatoj, kiuj ĝin produktas, prilaboras aŭ redonas, havas ĝeneraleabsolutan diseriĝon (distingivon), same ankaŭrelativan diseriĝon.

Absoluta diseriĝo

[redakti |redakti fonton]

Absoluta diseriĝo signigas la nombron de bildaj punktoj (pikseloj) en unu direkto aŭ tute (megapikselo ĉeciferecaj fotiloj). La absoluta diseriĝo difinas la damuan kvanton kaj tiel la eblan reaperigan kvaliton de la bilda datumaro. (Legubildo-distingivo)

Relativa diseriĝo

[redakti |redakti fonton]

Relativa diseriĝo montras la nombron de bildaj punktoj je longounuo (dpi, pikselo je "inĉ"-o, lpi = linio je "inĉ"-o (lines per inch)), ankaŭ nomatapiksela denso. Dpi estas la anglamallongigo dedots per inch (punktoj je colo), t.e. montras la nombron de bildaj punktoj jeangla colo (25,4 mm). Ĉe bildaj ekranoj,skaniloj kajprintiloj, la relativa diseriĝo montras la denson de la bildaj punktoj.

Diseriĝo de 1200 dpi horizontale kaj 600 dpi vertikale egalas al punkta grando de 21,167 × 42,333 µm².

kalkuloj

[redakti |redakti fonton]

dpi=punktojcolo{\displaystyle dpi={\frac {punktoj}{colo}}}

1 colo = 25,4 mm

dpi=punktoj25,4 mm{\displaystyle dpi={\frac {punktoj}{25{,}4\ mm}}}

Historia noto

[redakti |redakti fonton]

La unua firmao, kiu produktis alt-distingajn punkt-matricajn presilojn, estis AGFA, kiu ĉirkaŭ 1983 produktis presilonP 400. Ĝia distingivo estis indikita laŭ internaciajSI-unuoj per 16/mm, do 16 eroj en unu milimetro. Tamen konkurencaj firmaoj insistis uzi la colan sistemon. AGFA, pretere, estis forpuŝita el la presila merkato.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dpi&oldid=8129942"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp