Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Double Asteroid Redirection Test

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DART Mission Patch.png
La oficiala emblemo de la misio
La frapilo DART iom antau la kolizio (artista bildo).
איור: ניסוי הסטת אסטרואיד כפול
La frapilo DART iom antau la kolizio (artista bildo).

La misioDouble Asteroid Redirection Test (angle:"Duobl-Asteroida Redirekta Testo"), kutime nomata per sia akronimo DART, estas misio de la usona kosma agentejoNASA, kiu celas testi unuafoje metodon por deviigiasteroidon, kiu povus trafi la Teron (Apud-tera objekto). La celo estas taksi la uzadon de la kinetika efiko dekosmoŝipo por modifi la trajektorion de laasteroido por ke ĝi evitu la Teron. La misio estas parto de la planeda defendoprogramo de la usona Kosmo-Agentejo establita fine de la1990-aj jaroj, kiu ankaŭ inkluzivas ĝisfundan identigon de apudteraj asteroidoj kun grava risko pro ilia grandeco uzanteterajn kajkosmajn observatoriojn.

Por taksi la metodon de kinetika efiko, la 550 kg de la kosmosondilo DART estos lanĉitaj kun rapideco de 23 700 km/h sur la surfaco de la malgranda asteroido Dimorphos (160 m de diametro), kiu orbitas la asteroidon65803 Didimo. La modifo de la Dimorphosaorbita periodo ĉirkaŭ Didimo rezultanta el la efiko devus ebligi rafini la ekzistantajn modelojn precizigante la nuntempe nebone kontrolitan efikon de parametroj kiel ekzemple la strukturo de la trafita objekto (poreco), la naturo de la materialoj de kiuj ĝi estas farita same kiel la valoro de la kroma puŝo disponigita per la elĵetaĵoj ekĵetitaj en la kosmon. Neniu el la du asteroidoj estas sur frapa vojo kun la Tero antaŭ aŭ post ĉi tiu testo.

DART estas 610 kg kosmoŝipo ekipita per fotilo kajjonmotoro. Ĝi estas dezajnita fare de laAPL-laboratorio. Ĝi estis metita en heliocentran orbiton la 24-an de novembro 2021 kaj devas frapi Dimorphos fine de septembro 2022. Teraj observatorioj same kielnanosatelito akompananta la ĉefan kosmoŝipon kolektos bildojn kaj datumojn ebligantajn mezuradon de la efiko de la frapo. Kromaj observoj devas esti faritaj surloke deHera, misio gvidata de laEŭropa Kosma Agentejo kiu ekflugos en 2024 kaj devas esti metita en orbito ĉirkaŭ Didimo ĉirkaŭ 2026.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Double_Asteroid_Redirection_Test&oldid=8123209"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp