La decidan voĉdonadon por novaPrezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per laelektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.[2]
Ĉiuj liaj avoj devenas deEŭropo. Lia avo, Frederick Trump, naskiĝis en Germanio, en la komunumoKallstadt (tiam, enreĝlando Bavario) en 1869. Li elmigris el la Germana Regno en la jaro 1885, tiam sub la nomoFriedrich Trumpf[3], sed poste li komencis skribi la nomon en angligita formo,Trump; li ŝanĝis ankaŭ sian antaŭnomon alFrederick.
En la jaro 2015, li estis en laListo de miliarduloj en la loko 405, laŭ la revuo "Forbes". Lia havaĵo estas ĉirkaŭ 4 miliardoj da usonaj dolaroj[5].
Prezidenta kampanjo, 2016
emblemo de la Prezidenta Kampanjo 2016 de Donald Trump, kun la slogano "Igu Usonon denove grandan" (Make America Great Again)Mapo kun la rezultoj de la Prezident-balotoj 2016
Trump anoncis sian kampanjon la 16-an de junio 2015, kune kun la kampanja devizoMake America Great Again ("igu Usonon denove granda").[6] Li estis en la komencaj fazoj de la elektoprocezo la plej sukcesa el la respublikanaj kandidatoj, gajninte pli da voĉoj enNov-Hampŝiro,Sud-Karolino, kajNevado ol iu ajn el la aliaj, kaj enIovao atinginte la duan rangon (postTed Cruz). Lian kandidatecon subtenis interalie du respublikanaj ŝtatestroj, nomeChris Christie (Nov-Ĵerzejo) kajPaul LePage (Majno) kaj du respublikanaj kongresanojChris Collins (Nov-Jorkio) kajDuncan D. Hunter (Kalifornio),[7], kaj la eks-ŝtatestrino deAlasko (kaj en 2008 vicprezidenta kandidato)Sarah Palin.[8]
Trump ricevis multe da tutmonda atento pro siaj komentoj pri sendokumentaj enmigrintoj en Usono, pro sia promeso perforte igiMeksikon pagi muron inter la du landoj, kaj pro sia promeso bari islamanojn de la rajto enveni la landon. Diversaj aŭtoroj rimarkis, ke li profitisaŭtoritatemajn dekstrulojn en sia prezidenta klopodo de 2016.[9][10]En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li venkis per rezulto je 290 kontraŭ 217 elektist-voĉoj la kontraŭ-kandidaton de laDemokrata Partio,Hillary Clinton[1].La decidan voĉdonadon por novaPrezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektistoj la 19-an de decembro2016.
Kabineto de Donald Trump
Donald J. Trump dum la ĵurado, la 20-an de januaro 2017, apude de li staras laUnua Damo de UsonoMelania TrumpPrezidento Donald Trump dum la subskribo de dekreto pri lia nova kabineto
Sufiĉe dum mallonga tempo li renkontiĝis kunPrezidento de PollandoAndrzej Duda. La usona politikisto dankis pro la apogvoĉoj de poloj loĝantaj enUsono, kaj ambaŭ prezidentoj interŝanĝis la invitojn al siaj landoj.
La31-an de oktobro la malsupera ĉambro de la usona parlamento, la Domo de Reprezentantoj, voĉdonis porpermesi publikan enketon pri la eksigo de Donald Trump. Tamen la5-an de februaro2020 li estissenkulpigita pri ĉiuj akuzoj. Oni taksis lin senkulpa pri la unua akuzo de trouzo de lia potenco je 52 voĉdonoj kontraŭ 48, kaj pri dua akuzo de obstrukco al la Kongreso, 53 kontraŭ 47.
Donald Trump malakceptis sian malvenkon en la balotado por prezidento, kiu enpostenigisJoe Biden. Sekve li estis kuraĝigintaatakon al la Kapitolo.
Prezidenta kampanjo, 2020
Trump kandidatiĝis por dua oficperiodo en la prezidanta elekto de 2020, sed malvenkis kontraŭ la Demokrata kandidato Joe Biden. Antaŭ, dum kaj post la elekto, Trump kaj multaj aliaj Respublikanoj okupiĝis pri agresema kaj senprecedenca provo renversi la balotrezultojn kaj defii ilianlegitimecon, asertante ĝeneraligitanbalotfraŭdon. Eĉ antaŭ la elekto, Trump rifuzis akcepti la rezulton se li malvenkus. Li kaj liaj subtenantoj disvastigiskonspirajn teoriojn, provis influi la balotkalkulon en ŝanceliĝantaj ŝtatoj, kaj influis oficistojn en la militistaro kaj la ministerioj Justico kaj Defendo por interveni en la elekto. Fine, subtenantoj de Trump sturmis la Kapitolon. Ĉi tiuj agoj estis priskribitaj de multaj kiel puĉoprovo. Malgraŭ la malakcepto de liaj asertoj en la tribunaloj, Trump daŭre asertis, ke li venkis en la elekto.
Donald Trump forlasis la Blankan Domon la 20-an de januaro kaj ne ĉeestis la inaŭguron de Joe Biden. Tradicie, ĉiu eksiĝanta prezidanto ĉeestas la inaŭguron de sia posteulo; tamen, Trump okazigis adiaŭan feston por si mem en la mateno de la 20-a de januaro kaj flugis alMar-a-Lago.
Daŭre Trump rifuzis rekoni la rezulton de la voĉdonado kaj la venkon de sia defianto, anoncante jurajn apelaciojn pro supozata fraŭdo. Ĉiuj apelacioj, inkluzive de la kazoTeksaso kontraŭ Pensilvanio, estis malakceptitaj de la kompetentaj juraj instancoj. Pro lia incito al la protestantoj, kiu kondukis al la sturmo de la Kapitolo la 6-an de januaro 2021 li estis denove akuzita pro "incito al ribelo", iĝante la sola prezidanto en la historio de la lando, kiu estis submetita al du akuzoj pri akuzoproceduroj , kvankam li estis absolvita en ambaŭ kazoj. Tamen, en decembro 2022, la komisiono esploranta la okazaĵojn de Kapitola Monteto rekomendis, ke Trump estu krime procesigita pro akuzoj pri malhelpado de oficiala procedo,konspiro kontraŭ Usono kaj incito al ribelo.
Prezidenta kampanjo, 2024
emblemo de la Prezidenta Kampanjo 2024 de Donald Trump, kun la sama slogano de 2016 "Igu Usonon denove grandan" (Make America Great Again)
Donald Trump estis pafita en la dekstra orelo la 13-an de julio 2024, dum kampanjkunveno por lia reelekto proksime deButler,Pensilvanio.[11][12]
Li venkis fine de 2024 en la prezidentaj balotoj por iĝi prezidanto ekde januaro 2025.Elon Musk de tiam aperis kiel ĉefa aliancano.
Jam de la komenco Trump montriĝis preta trudi sian politikon. Kiam li sukcesis venki en balotado por iĝi prezidanto ekde 2025, kaj jam dum la lastaj monatoj de 2024 ripete li faris deklarojn, ke li klopodos rekuperi la kontrolon de laPanama kanalo por Usono, kun la ekskuzo, ke vorko iam farita de Usono fakte estas nun profito por ĉina ekonomio. Tiu deklaro kongruis kun samaj montroj de usona ekspansiismo, kiel la intenco de Trump akiriGronlandon, aligiKanadon kiel nova subŝtato usona aŭ alinomi laGolfon de Meksiko kiel Golfo de Ameriko, en la usona tendenco kompreni Amerikon kiel Usonon.[13]
Politika ideologio
Pluraj aŭtoroj identis la subtenantojn de Trump kun la movado "alternativadekstro" (alt-right), kiu estas ligata alblanka naciismo.[14][15] Li estas ankaŭ identigita kunprakonservismo, ideologio aperinta (malgraŭ sia nomo) dum la finaj jaroj de lamalvarma milito. Laŭ politika enketistoBruce Wilson, "Trump antaŭenigas kernajn prakonservismajn politikojn, projektitaj en 'The Next Conservatism' — rekonstruado deinfrastrukturo,protektismaj komercajtarifoj, sekurigo de lalandlimoj kaj ĉesigo de enmigrado, sendanĝerigo de indikitaj internaj malamikoj, kajizolismo."[16]
La unua edzinoIvana Trump (naskita kielIvana Marie Zelníčková la20-an de februaro1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrintamanekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald Trump la juna, Ivanka Trump, kaj Eric Trump). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).
Marla Maples estas usona aktorino kaj de 1993 ĝis 1999 ŝi estis la (dua sinsekva) edzino de Donald Trump; en 1993 antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi naskis lian duan filinon (kvaran infanon) Tiffany.
Estis likviditaj ĉiuj atingoj en interŝtataj rilatoj faritaj de la antaŭa prezidantoBarack Obama. Estas malpermesitajimportado de rumo kaj cigaroj, kaj restado de la usonanoj en 433 hoteloj, posedataj de la kuba ŝtato. Estas malpermesitaj ankaŭ la tiel nomataj "edukaj vojaĝoj homo-al-homo", ebligintaj al usonanoj veni al Kubo ekster turisma grupo kaj konatiĝi kun la lando memstare. La usonanoj ne plu rajtas veni al Kubo ankaŭ por partopreni en profesiaj renkontiĝoj, sportaj kaj artaj eventoj kaj konferencoj. Por vojaĝi al la lando ili devas ĉiufoje peti specialan licencon. Usona hotelretoMarriott International estis ordonita ĉesigi operaciojn en Kubo. Posedata de ĝi kompanio Starwood Hotels estis la unua usona hotela firmao, kiu komencis agadon en la insulo post la Kuba revolucio en 1959.
Laŭdire ĉio ĉi estas farita por igi la kuban reĝimon fari demokratiajn reformojn kaj helpi al la ordinaraj kubanoj. Tamen politologoj konsideras tion provo atingi aliajn celojn: igi Kubon rezigni je subteno de la reĝimo deNicolás Maduro enVenezuelo kaj ricevi voĉojn de kubaj enmigrintoj, opoziciaj al la nuna kuba registaro.
Siria enlanda milito
Donald Trump daŭrigis politikon direktitan kontraŭ la reĝimo de lasiria prezidantoBaŝar al-Asad kaj subtenis opoziciajn grupojn, sed klopodis laŭeble limigi partoprenon de lausona armeo en lamilito. Li plu promesis subteon ankaŭ al la siriajkurdoj, kiuj estis aliancanoj de Usono en la lukto kontraŭ laIslama Ŝtato kaj grave kontribuis al liberigo de la nord-orienta regionoRoĵavo. Tamen komence deoktobro 2019 la prezidanto subite anoncistujan fortiriĝon de la usonaj trupoj el Sirio, kio ebligis al laturka armeo komencis operacon kontraŭ la siriaj kurdoj en Roĵavo. Tiu decido elvokis grandan indignon ne nur ĉe la kurdoj, kiuj deklaris ke Usono denove fiuzis kaj perfidis ilin, sed ankaŭ ĉe ambaŭ usonaj partioj, reprezentitaj en la Usona Kongreso. Sian decidon li klarigis per deziro revenigi hejmen la usonajn soldatojn kaj ne plu partopreni lokajn konfliktojn, kiuj ne koncernas la usonajn interesojn. Tamen la sekvan tagon li sendis almenaŭ 3 mil soldatojn alSauda Arabio, kondukante al akuzoj pri pluaj malkohereco kaj malhonestaj pravigoj.[17]
Malkutime en Usono, kie memtrudita etika regulo nome laRegulo Goldwater antaŭmalhelpas, ke fakuloj pri psika sano opinius kontraŭ ŝtata funkciulo sen mem ekzameni lin, diversaj psikologoj kaj psikiatroj verkis publikajn leterojn esprimante zorgon kaj petojn senpostenigi Prezidenton Trump, pro pretendita psika malkapablo plenumi la postenon.[18][19] La emerita psikiatria profesoro Allen Frances tamen denuncas tiajn leterojn kaj petojn, dirante:
„
La plimulto da diletantaj diagnozistoj misetikedis Prezidenton Trump per la diagnozonarcisisma personeca perturbo. Mi verkis la kriteriojn, kiuj difinas tiun perturbon, kaj Sinjoro Trump ne plenumas ilin. Li ja estas mondklasanarcisisto, sed tio ne igas linpsike malsana, ĉar li ne suferas la angoron kaj malkapablon postulitajn por diagnozi psikan malsanon.
Sinjoro Trump kaŭzas severan angoron anstataŭ sperti ĝin kaj oni riĉe rekompencis lin, ne punis lin, pro lia grandiozeco, memabsorbiĝo kaj manko deempatio. Estas stigmata insulto grupigi psikajn malsanulojn (kiuj estas grandparte bonkondutaj kaj bonintencaj) kun Sinjoro Trump (kiu estas nek unu, nek la alia).[20]
”
— Allen Frances, emerita psikiatria profesoro
Laŭ la psikiatristo Bandy Lee kaj la ĵurnalisto Chauncey Devega, Trump gvidas "politikan sekton," kiu montrasgrupan narcisismon. Laŭ Lee, "sistemo, kiel despotismo, tiranio aŭ faŝismo ne vere estas politika ideologio tiom kiom grupa stato malbonsana, kiu fine kondukas al damaĝo al la grupo."[21]
Esperantlingvaj artikoloj
La turo en la rektangula formo de laTrump-Internacia Hotelo enLasvegaso kun la fenestrovitroj kovritaj per 24-karata oro
La mondordo laŭ Donald Trump- La retorika spektaklo en Usono estas por Eŭropo certe (la tioma) averta pafo.Volkskrant 29 aprilo 2016
Opinio-kolumno de Arnout Brouwers
'The Donald'[i] estis tutan semajnon laborinta pri ĝi, sin provizinta per du teleprompters[ii], kaj invitinta ĉiuspecajn figurojn el la gravularo en Vaŝingtono. Sed ĉi ĉio helpis malmulte: lia unua serioze celinta alparolo pri eksterlanda politiko estis, kiel nekohera, tuj flankenŝovita fare de kaj maldekstro kaj dekstro enUsono.
Trump ŝajnas esti tedata de la ‘imperia prezidenteco’ kiu en laMalvarma Milito estiĝis – kaj kiu por la Respublikana kaj ankaŭ por la Demokrata gravularo estas super ĉiu dubo: Usono kiel ordiganta potenco en la mondo, kiu aldone akceptas la free rider -konduto[iii] de tutmondaj aliancanoj, ĉar tiu ĉi ordiga rolo havigis al la lando ekscese multan influon pri la mondordo, kio kondukis Usonon al oraj montoj.
Por la Okcident-Eŭropaj aliancanoj, la alparolo estas multe timiga. Tiuj landoj por tro longe alkutimiĝis ilian sekurecon – inkluzive de la pensado pri ĝi, la financado, kaj 80 procentoj de la realigado – transdoni alVaŝingtono, interŝanĝe de liverado de ofte simbolaj defendo-kotizoj kaj certa grado de politika lojaleco.
Kun aŭ sen Trump, la rolo de Usono ja vere ŝanĝas en la mondo
Tamen, Donald Trump ĉi-semajne diris malmultan novan. Eĉ pli miriga, ke Usono "ne devas serĉadi eksterlandajn monstrojn por detrui" estas preskaŭ 200 jarojn aĝa klasikaĵo deJohn Quincy Adams. Pli proksime ĉe nia tempo, ni aŭdas en Trump la eĥon de Pat Buchanan, ĵurnalisto kaj politikisto en la naŭdekaj jaroj kaj aŭtoro de la artikolo "America First – and Second, and Third ".
Plej granda diferenco: Trump estas ja populara. Malnovaj ideoj algluiĝas pli bone en tempo en kiu la lando laŭ multaj Usonanoj ĵus havas Grandan Depresion malantaŭ si, la pozicio de la meza klaso estas malfortigita, kaj la politika elito – maldekstra kaj ankaŭ dekstra – pluparolas kvazaŭ nenio okazis.
Kompreneble Trump ne havas siajn faktojn unu apud la alia, kaj ofte li parolas sensencaĵon – kiel kiam li emfazas ke la Usona nuklea arsenalo estu urĝe modernigata, procezo kiu jam delonge estas ekirigita. Aliflanke elreliĝas ankaŭ la kritikistoj, kiam ili metas Trump-on en la saman kaserolon kiel la nazi-simpatizantonCharles Lindbergh.
Eŭropanoj prefere orientiĝu pri la struktura tendenco kiu – ne atentante tiujn retorikajn batalojn – estas perceptebla ĉe ĉi tiuj elektoj: la ŝanĝanta Usona rolo en la mondo, kaj la pli granda distanco alEŭropo kaj Eŭropa sekureco. La intelekta varianto estis prezentata de alia outsider kiu ne fidis al la komprenoj de la eksterland-politika gravularo (establo) enVaŝingtono:Prezidento de UsonoBarack Obama.
Obama ne volis bruligi al si la fingrojn priSirio, lasis federacian kancelierinonAngela Merkel eltiri la maronojn el la fajro enUkrainio, kaj sidiĝis en la malantaŭa benko dum la kampanjo priLibio. Trump surtabligas burleskan varianton de Usona limigo de elspezoj, kaj atingos por tio ĉe voĉdonantoj eble pli da atento ol la ekspertoj enVaŝingtono ŝatus.
Eŭropaj aliancanoj povas elvoki ‘Kia honto!’ kaj esti certaj keHillary Clinton, tradicia eksterland-politika falko, iĝos la sekva prezidento. Sed eĉ ŝia engaĝiteco estos moderigata de la humoro kiu regas en la lando, kaj de la forŝoviĝantaj strategiaj prioritatoj en Usono. Nekonsiderante kiu sekvos post Obama, la Eŭropanoj en tiu ĉi necerta epoko, kun ĉiuj siaj problemoj kaj ĉiu sia memdubo, devos ja plie mem lerni pensi – kaj agi ([22],[23],[24]).
Iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur laTrotuaro de famo en Holivudo (vidu sube foton de tiu stelo).Li estis aktoro i.a. en usona televida serioMonk, la filmo rikoltis multajn nomumojn kaj premiojn.